Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Urtikacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urtikacoj
dioika urtiko Urtica dioica
Biologia klasado
Regno:plantojPlantae
Subregno:trakeofitojTracheophyta
Superdivizio:spermatofitojSpermatophyta
Divizio:angiospermojAngiospermae
Klaso:dukotiledonojMagnoliopsida
Subklaso:rozedojRosidae

fabedojFabidae

Ordo:rozalojRosales
Familio:urtikacojUrticaceae
Juss.[1]
urtikoUrtica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Pokrzywa zwyczajna
Parietaria officinalis (ilustraĵo).

Laurtikacoj[2] (latine Urticaceae) estasplantafamilio el ladukotiledonajangiospermoj. Tiu familio apartenas al laordorozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estasurtiko[2].

Ili estas moltigaj plantoj, sen laktosuko kaj kun simplaj folioj. Ili havas ofte brulharojn. La plantoj estas unu aŭ duseksaj. La floroj estas kvarpartaj kaj ili ventopolenitaj. Frukto estas glano aŭ drupo. . La tropikaj genroj uzatas por teksaĵoj.

Floroformulo: P2+2A2+2G(2) supre staranta ovario.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

LaŭWorld Flora Online kajThe Plant List(23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Kelkaj taksonoj

[redakti |redakti fonton]
  • Urtiko (Urtica) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj kun duope kontraŭe sidantaj folioj, surhavantaj kaŭstikaĵ-enhavantajnbrulharojn, kiuj ĉe eta tuŝo al la folioj kaŭzas brulan jukon. La specioj havas ne okulfrapajn verdecajn florojn en glomeruloj aŭ spikoj el laakseloj.
    • Eta urtiko (Urtica urens): duope kontraŭesidantaj folioj, kun segila rando. Unujara herbo, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo porkortbirdaro (ankaŭ diserigite).
    • Granda urtiko (Urtica dioica):herbastaŭdaflorplanto, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo por kortbirdaro (ankaŭ diserigite).
  • Parietario (Parietaria) – estas genro de herboj, inter ilioficina peritario (Parietaria officinalis), kiu kreskas sur muraĵoj kaj havas disajn, elipsajn foliojn kaj verdecajn glomerule aranĝitajn florojn kun kvar envolviĝintaj stamenoj, kiu ĉe tuŝetosubite eklsaltas kaj disŝutas la polenon. Ili ne havas brulharojn.
  • Bemerio (Boehmeria)
    • Ramio estas plurjara orientazia herbo (Boehmeria nivea) kun 1-2 m altaj tigoj, longapetiolaj dorsfalnke blanke feltaj folioj kaj malgrandaj, unuseksaj floroj ne okulfarpaj. La bastfibroj el la trunkoŝelo estas utiligitaj por multspecaj teksaĵoj (velo, mebloteksaĵo).

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2Urticaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,02,12,2urtiko en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,03,1Urticaceae ĉe The Plant List
  4. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  5. bemerio en PIV ĉe vortaro.net
  6. parietario en PIV ĉe vortaro.net
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Ĝermo pri botaniko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribotaniko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Urtikacoj&oldid=9034518"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp