LaUrso estas komuna nomo demamuloj el familioUrsedoj. Plimulto el ili estas grandaj,plandmarŝaj kaj preskaŭ senvostaj,ĉionvoraj kaj ofte danĝeraj rabobestoj. Unu el plej konataj kaj popularaj genroj en la familio estasUrsus, aparte la specioUrsus arctos (bruna urso). Ĝi estas inteligenta kaj dresebla besto, kiu tradicie rolis encirkoj kiel favoratoj de la infana publiko. Ursojn eblas trejni danci, rajdi biciklon, paŝi sur la antaŭaj piedoj ktp.
Malsimile al aliaj kvarpieduloj, ursoj sidas simile alhomojPlandaj piedoj estas unu el karakteraj ecoj, kiuj distingas ursojn de aliaj karnomanĝuloj
El ĉiuj grandaj karnomanĝulaj familioj, ursoj havas plej konstantan aspekton. Ili estas grandaj, fortikaj bestoj kun relative mallongaj kruroj. Ili havas iunseksan duformismon je grando, kun inoj pli malgrandaj kaj malpezaj ol virseksuloj. Ĝenerale la duformismo estas pli granda kun pli grandaj specioj, kaj estas pli varia en specioj, en kiuj averaĝa grando ankaŭ varias depopulacio al populacio. Ursoj estas la plej grandaj kaj pezaj karnomanĝuloj, kaj iuj brunaj aŭpolusaj ursoj atingas pezon de pli ol 750 kg. Polusa urso havas plej grandan averaĝan pezon inter ĉiuj ursaj specioj, kvankam iuj apartaj individuoj de bruna urso povas esti eĉ pli grandaj. La plej malgranda ursa specio estassunurso, kies virseksuloj pezas averaĝe ĉirkaŭ 65 kg kaj inoj ĉirkaŭ 45 kg.[1]
Malsimile al aliaj karnovoruloj, ursoj estas plandomarŝaj, t.e. iliaj malantaŭaj piedoj tenas plejparton de pezo kiam ili marŝas. Ilia marŝmaniero aspektas iom malgracia, sed ili fakte kapablas de relative rapida kurado, ekzemple, bruna urso atingadas rapidon ĝis 48 km/h (kvankamfelisedoj aŭkanisedoj estas ĝenerale pli rapidaj). Ili povas stari aŭ eĉ marŝi sur iliaj malantaŭaj piedoj kun rimarkinde bona balanco kaj uzas tiun eblon por preni ion de supre aŭ dum ĉasado, batante predon de supre. Ili havas grandajn, neretrakteblajnungegojn, kiujn ili uzas por fosado, grimpado aŭ dum ĉaso. Iliajoreloj estas malgrandaj kaj rondecaj.
Ursoj havas boneganflarpovon, fakte, plej bonan el ĉiuj karnomanĝuloj kaj eble kompareblaj kun tiu deorikteropoj. Ursoj vaste uzas diversajn odorajn markilojn por komunikiĝo kun samspecianoj (ekzemple, por forpelo de malamikoj aŭ por trovo de seksuma partnero). Krome, flaro estas la plej grava senso por trovo de plimulto el ursa dieto.[1]
Malsimile al aliajkarnomanĝuloj, ursoj havas realative nespecialan dentan sistemon kaj iliajrabobestaj dentoj ne estas tre disvolvitaj. Iliajkaninoj estas grandaj kaj akraj, sed lamolaroj estas plataj kaj adaptitaj por kraŝado de herba manĝaĵo. Formo kaj kvanto de dentoj varias eĉ kadre de iu aparta specio. Oni supozas, ke tio signifas ke ursoj estas nun evoluantaj el karnovora al plejparte herbovora dieto. Polusaj ursoj havas ree disvolvitajn rabobestajn dentojn, ĉar ili ree transvenis al preskaŭ plene rabobesta dieto.[2] La denta formulo de ĉiuj vivantaj ursoj estas.
Krom la polusa urso, ursoj plejparte vivas en diversspecajarbaroj. Iuj specioj, aparte la bruna urso, povas loĝi aŭ sezone viziti aliaj areoj, kiel montajnarbustejojn aŭtundrojn.
Malgraŭ kutima onikredo, ursoj plej ofte estastaguloj kaj plejparte aktivas dum tago. La kredo ke ili estas noktulaj plej verŝajne devenas de konduto de ursoj, kiuj vivas proksime al la homoj. Tiuj ursoj ofte invadas homajn rubujojn aŭ kampojn nokte por eviti kontakton kun homoj. La plej noktumema specio de urso estaslonglipa urso de Azio, sed eĉ ĉe ĝi ekzistas sufiĉe granda vario de diurnaj ritmoj inter individuoj, ekzemple, inoj kaj idoj emas esti pli tagumemaj por eviti konkuron kun virseksuloj kaj noktulaj rabobestoj.[1] Ursoj estas solemaj, eble malplej sociemaj el ĉiuj karnomanĝuloj. Rilatoj inter partneroj dum pariĝo estas rapidaj kaj mallongaj, kaj la plejmulto de okazoj kie ursoj spekteblas grupe estas aŭ inoj kun malgrandaj idoj, aŭ apartaj grandaj fontoj de nutro, kiel, ekzemple, reproduktiĝaj migradoj desalmo.[1]
Azia nigra urso manĝas berojnBrunaj ursoj uzas antaŭvideblajn migradojn de salmo por akumuli grason por hiberniĝo
Malgraŭ sia rabobesta reputacio, dieto de plimulto de ursaj specioj enhavas pli da plantoj ol animaloj, kaj ĝenerale ursoj estas tute oportunismaj ĉiovoruloj. Kelkaj ursoj surgrimpas arbojn por atingi manĝeblajn partojn de plantoj, kielnuksojn aŭglanojn. Pli malgrandaj specioj, kiuj pli kapablas grimpi, enhavas pli grandan kvanton de tiuj en sia dieto.[3] Por tiuj specioj tiaj plantaĵoj estas tre grava parto de dieto, kaj ilia malhavo povas igi ursojn migri tra longaj distancoj serĉante por alternativoj.[4] La sola escepto estas lapolusa urso, kies dieto konsistas plejparte el fiŝoj kaj maraj mamuloj kaj ne enhavas iun ajn plantaĵojn (plantoj ĝenerale malfacile troveblas en ĉepolusaArktiko). Lagranda pando, kontraŭe, tute forlasis rabobestajn trajtojn kaj adoptis pure plantan dieton, kiu konsistas plejparte elbambuaj ĝermoj.Izotopa analizo sugestas, ke ankaŭ laformortinta giganta platvizaĝa urso (Arctodus simus) estis ekskluziva karnovorulo, plej probablekadavromanĝanto.[5] Lalonglipa urso ne estas tute speciala, sed ĝi perdis du antaŭajn dentojn kaj disvolvis longanlangon, preskaŭ kiel ĉeformikomanĝulo, kiel adaptiĝon por insektovorulo. En certaj sezonoj,formikoj,termitoj kaj aliaj fosantajinsektoj formas ĉirkaŭ 90% de ĝia dieto.[6] Ĉiuj ursoj furaĝas je ĉiuj atingeblaj fontoj de nutraĵo kaj naturo de iliaj dietoj varias de sezono al sezono. Ekzemple, eksploro de aziaj ursoj enTajvano trovis, ke ili manĝos grandajn nombrojn de glanoj kiam tiuj estas plej multnombraj, kaj transiras al ĉaso dehufuloj alisezone.[7]
Kiam ursoj ĉasas mamulojn, ili ĝenerale preferas ataki pli malgrandajn speciojn aŭ idojn de la pli grandaj. Kvankam ambaŭ specioj de la nigra urso kaj la bruna urso kapablas ĉasi pli grandan predon kielhufulojn,[7][8] ili plej ofte trovas plej oldajn, malfortajn aŭ malsanajn animalojn por ĉaso. Ofte ursoj manĝaskadavrojn de grandaj animaloj, senrigarde ĉu la kadavro estas predo de iu alia rabobesto. En plimulto de siaj ekologiaj niĉoj, ursoj estas la superrabobestoj kaj kapablas mortigi aŭ forpeli iun alian rabobeston de la karkaso. Krome, ursinoj plej ofte kapablas protekti idojn de preskaŭ ĉiuj danĝeroj. La sola animalo kiu regule ĉasas ursojn estastigro. Ĝia predo ofte inkluzivaslonglipajn ursojn,aziajn nigrajn ursojn,grandajn pandojn,sunursojn kaj idojn debruna urso.
La aĝo deseksa fekundeco de ursoj estas tre varia kaj inter kaj ene de specio. Rapido de maturiĝo je nemalgranda parto dependas de sano kaj kondiĉoj de korpo, kiuj, siavice, dependas de klimato kaj kvanto de nutro atingebla por kreskanta individuo. Inoj de pli malgrandaj specioj ofte havas idojn je aĝo de 2 jaroj, dum por pli grandaj specioj oni ofte bezonas kvar ĝis naŭ jarojn por maturiĝi. Je virseksuloj la unua pariĝo povas okazi eĉ pli malfrue pro konkuro kun pli oldaj, grandaj kaj fortaj virseksuloj.[1]
La periodo de pariĝo ĉe ursoj estas tre mallonga. Ursoj de nordaj klimatoj reproduktiĝas nur en aparta sezono, plej kutime tuj post hiberniĝo, sed pli tropikaj populacioj reproduktiĝas tutjare. Idoj naskiĝas sendentaj, senharaj kaj blindaj. Ĉe bruna urso naskiĝas 1 ĝis 3 idoj, kiuj restas ĉe sia patrino dum du plenaj sezonoj. Ili trinkaslakton de sia patrino dum tuta tiu tempo, kvankam eventuale la nutro iĝas pli rara kaj idoj komencas ĉasi kun sia patrino. Ili loĝas apude de la patrino por tri pliaj jaroj, ĝis ŝi eniras novanoestron kaj forpelas la idojn. Virseksuloj, aparte de polusaj kaj brunaj ursoj, mortigos kaj foje formanĝas idojn de aliaj patroj por rapidigi oestron de la ino. Malgraŭ ĝenerale malplia grando kaj forto, inoj plej ofte sukcesas forpeli tiujn kanibalemajn virseksulojn kaj protekti siajn idojn.
Multaj ursoj en malvarmaj areoj enirashiberniĝon vintre. Tio ĉi estas, tamen, ne vera hiberniĝo en la senco en kiu la vorto uziĝas science. Veraj hibernuloj reduktas sian korpan temperaturon ĝis preskaŭ la temperaturo de la medio dum hiberniĝo. Ili, tamen, eliras kaj reeniras la hiberniĝon kelkajn fojojn dum vintro porurini aŭfeki aŭ manĝi ion el antaŭŝparitaj nutraĵoj. Ĉe ursoj, male, la temperaturo preskaŭ ne malkreskas kaj la ritmo dekoro restas preskaŭ sama. La ursoj plej ofte ne eliras la hiberniĝon ĝis printempo, kaj do ne manĝas, ne urinas kaj ne fekas dum la tuta periodo. "Vekigita" dum vintro, urso ne povas reeniri hiberniĝon kaj kutime mortas pro malvarmo kaj malsato. Onikrede la pli alta korpa temperaturo kaj pli facila vekiĝo estas reprodukta adaptiĝo, ĉar ursinoj kutime naskas idojn tuj post aŭ eĉ dum vintra hiberniĝo.
Iuj ursaj specioj, apartepolusa urso,amerika nigra urso,longlipa urso kajbruna urso povas esti konsiderinda danĝero porhomoj, aparte en areoj, kie ili alkutimiĝis al homoj. Ursoj estas sufiĉe grandaj kaj fizike fortaj por kaŭzi severajn traŭmojn aŭmorton kiam ili atakas homojn. Tamen ili estas timemaj, facile forpeleblas kaj ĝenerale emas eviti homojn. Ursoj atakoj estas relatives maloftaj, sed ili kutime ricevas vastan pripublikigon.[9] Vere, danĝero de ursoj estas iom pligrandigita en homa kulturo. Tamen, ekzistas situacioj, kiam ursoj estas agresemaj kaj povas ataki neatentemajn homojn: ekzemple, kiam ino protektas idojn aŭ kiam malsata urso protektas freŝan kadavron. Por homoj estas rekomendite esti atentemaj kun ursoj kaj ne alproksimiĝi al ili, ĉar ilian konduton malfacilas antaŭdiri eĉ por plej spertaj fakuloj.[10]
Ursoj ankaŭ povas kaŭzi konfliktojn kun homoj kiam ili ŝtelasgrenon aŭlegomojn dekampoj aŭ atakasbruton.[11][12] Tiuj ĉi problemoj povas okazi pro nur unu aŭ kelkaj ursoj el la populacio, sed ofte pro ili farmistoj kaj ranĉistoj ekhavas malamon kontraŭ ursoj kaj klopodas mortigi aŭ forigi ĉiujn ursojn el la areo.[12]
En multaj areoj de la mondo laŝtatoj kreas leĝarojn kiuj protektu ursojn de ĉasistoj kajdetruo de habitato. Ĝenerale homoj havas pozitivan imagon pri ursoj kaj emas identifikiĝi kun ili pro ilia ĉionvoremo kaj ebleco stari sur malantaŭaj piedoj.[13] Do, en multaj socioj ekzistas vasta subteno por protekto de ursoj.[14] En pli vilaĝaj kaj malriĉaj regionoj, tamen, ankaŭ ekzistas malamikemo kontraŭ ursoj pro ilia (vera aŭ ŝajna) danĝero kaj ekonomiaj malgajnoj kiujn ili kaŭzas por kamparanoj.[12] En areoj, kie homoj kaj ursoj kunloĝas apude, estas malpermesite manĝigi ursojn aŭ eĉ ebligi ilin atingi rubujojn kaj manĝeblajn forĵetaĵojn. La kialo de tio estas ke ursoj, kiuj alkutimiĝis al bongusta, satiga kaj facile atingebla homa manĝaĵo, ĉesas ĉasi aŭ furaĝi kaj nur serĉas por homaj forĵetaĵoj. Ekzistas okazoj kiam tiuj ursoj eĉ invadas homajn domojn, kaŭzante gravan danĝeron.
Kaptitaj ursoj estas popularaj atraktaĵoj enzooj tutmonde. Krome, ili ankaŭ ofte rolas encirkoj, kie ilin eblas dresi danci, boksumi aŭ biciklumi. Tamen nun multaj aktivuloj kaj organizaĵoj porbestaj rajtoj protestas tiun ĉi uzadon.
En multaj homaj kulturoj ekzistas tradicio ĉasi ursojn kaj manĝi ilianviandon. Ursa viando estas malhelkolora kaj malmola, iom simila al bovaĵo. EnKantona kuirarto piedoj de ursoj estas populara delikataĵo. La popoloj deĈinio,Japanio kajKoreio uzas iujn partojn de ursaj korpoj kajsekreciojn (ekzemple,galon kajgalajn vezikojn) entradicia medicino. Ekzistas eĉ specialaj farmoj, kie estas tenataj t.n. "galaj ursoj" por kolekto de galo. Onikrede, tiuj farmoj enĈinio,Vjetnamio kajSuda Koreio enhavas entute ĉirkaŭ 12 000 ursojn.[15] Kiam oni manĝas ursan viandon, estas rekomendite tre diligente boli aŭ rosti ĝin, ĉar ĝi estas ofte infektita detrikinoj.[16][17][18]
La familio Ursedoj estas unu el naŭ familioj en subordoCaniformia, la "hundsimilaj" rabobestoj, enordoKarnovoruloj. El nun vivantaj familioj, la plej proksime rilataj al ursoj estasfokuloj kajmusteledoj.[19]
La sekvaj trajtoj de ostoj kaj dentoj apartigas ursedojn de aliaj rilataj familioj:
vangodentoj estas molaroj, kio sugestas pli vastan (ne nur karnovoran) dieton je plimulto de specioj (kvankam ankaŭ ekskluzive rabobestaj specioj estas konataj en fosilioj)[20]
Krome, membroj de la familioj havas malantaŭen-orientitajn M2-molarojn, longigitajn m2-molarojn kaj reduktitajn antaŭmolarojn.
Modernaj ursoj havas ok ĝenerale agnoskitajn speciojn en tri subfamilioj:Ailuropodinae (monotipa kungranda pando),Tremarctinae (monotipa kunOkulvitra urso), kajUrsinae, kiu havas ses speciojn en unu, du aŭ tri genroj laŭ diversaj taksonomioj.
Rimarko: La klasado de subfamilio Ursenoj estas iom nebula ĝis nun. Iam la generojMelursus kajHelarktos ankaŭ estas inkluditaj enUrsus. Laazia nigra urso kaj lapolusa urso, laŭ pli malnovaj sistematikoj, havis siajn proprajn genrojn, laŭorde,Selenarctos kajThalarctos. Nun estas ĝenerala konsento ke tiuj taksonoj havas rangon desubgenro.
Amerika nigra urso, bruna urso kaj polusa urso povas interpariĝi kaj ekzistas iu kvanto de interspeciajhibridoj inter ili (Ursedaj hibridoj).
La rekonstruitaprahindeŭropa radiko kun signifo "urso" estas*h₂ŕ̥tḱos. De ĝi devenassanskrita vortor̥kṣa,avestaarša,kimraarth (de kiu, supozeble, devenas populara brita vira nomoArthur),grekaἄρκτος kajlatinaUrsus.[22] La lasta poste eniris ankaŭ enEsperanton. Do,Ursus arctos, ladunoma nomo porbruna urso, donita deLinné, estas simple kombinaĵo de la latina kaj la greka vortoj por urso.
Ĉar la besto estas tiom granda kaj danĝera, en multaj kulturoj estistabuo uzi ĝian propran nomon, kaj do aperis sennombrajeŭfemismoj. Ekzemple, en preskaŭ ĉiujĝermanaj lingvoj vorto por "urso" devenas de praĥindoeŭropa radiko*beron, kiu signifas "bruna" (fakte, la Esperanta vorto "bruna" devenas ĝuste de ĝi):germanabär,anglabear,nederlandaberen,svedabjörn,danabjørn ktp.[22] Enslavaj lingvoj oni ekuzis alian eŭfemismon pri urso:medved (ekz.ruse: медведь), laŭliteremiel-manĝulo. En kelkaj slavaj lingvoj tiu ĉi vorto havis pluan deformigon, ekz.ukrainaведмідь,polaniedźwiedź, ankaŭ en kelkaj dialektoj de laĉeĥanedvěd anstataŭmedvěd.Hungara vortomedve estas pruntita el slavaj lingvoj.[23] Nun eĉ la rusoj, vivantaj enSiberio,Kamĉatko kaj aliaj regionoj kie ursoj abundas, preferas eviti uzon de la vortoмедведь kaj uzas anstataŭaĵojn kiel "la bruna", "la mastro", "la avo", "Miĥailo" ktp.
Ironie, nun oni supozas ke la praĥindoeŭropa radiko mem estas tabu-eŭfemismo, rilata al sanskrita vortorakṣas, kiun oni povas traduki kiel vundo, detruo, malbono. Ankaŭ rilatas nomo derakŝasoj - malicajdemon-similaj kreaĵoj elmitologio de multajbarataj kulturoj.[24]
En eŭropaj kulturoj urso kaŭzis timon, sed ankaŭ grandan estimon pro siaj forto kaj luktkapablo. En lamalnova angla lingvo vortobeorn signifis kaj "urso" kaj "batalisto". Do, en ĝermanaj kulturoj ekzistis tradicio doni al knaboj la nomon de urso por ke ili iĝu fortaj kaj batalemaj viroj. Tiu ĉi uzo estas sufiĉe antikva kaj menciita en kelkajrunŝtonaj ekskriboj.[25] Ĝis nun Björn aŭ Bjørn estas sufiĉe kutimaj viraj nomoj enSkandinavio.
La ina nomoUrsula, popularigita en multajkristanaj kulturoj proSankta Ursula, laŭlitere signifas "ursineto" en la latina. EnSvisio oni kutime povas renkonti viran nomon Urs, kaj la nomo de la urbo kaj la kantonoBern devenas de ĝermana radiko por urso.
En multaj Eost-Eŭropajjudaj komunumoj, vira nomo Ber (dejida: בער) estis populara ekde almenaŭ la18-a jarcento, kaj estis nomo de kelkaj famajrabenoj. Oni ĝis nun povas renkonti personojn kun tiu nomo en iujortodoksaj judaj komunumoj enIsraelo,Usono kaj aliaj landoj. Post transloĝiĝo al Israelo kaj pro influo decionismo, multaj familioj ekuzis anstataŭ la jidan lahebrean vorton "Dov" (דב) kiel viran nomon. Tiu ĉi nomo ankaŭ renkonteblas en nuna Israelo.
Ekzistas multaj evidentaĵoj de antaŭhistoriaj ursaj kultoj en multaj kulturoj, ekzemple en nomoj kielArkturo,Granda Ursino,Arktiko,Berserko,Kalevalo ktp. Antropologoj kielJoseph Campbell rigardas tion kutima eco defiŝkaptaj kajĉasajtriboj. Antaŭhistoriajsuomaj kaj aliajsuom-ugraj popoloj kredis ke ursoj estasspiritoj de iliaj prauloj. Pro tio la urso (karhu) estis tre estimata animalo en iliaj kulturoj. Samkiel multaj aliaj popoloj, ili ofte ne rekte referencis la urson, sed uzis eŭfemismajn nomojn kielotso,mesikämmen andkontio. Nun bruna urso estas nacia animalo deSuomio.
Evidentaĵo de sama kulta rilato al urso troveblas en tradiciarusafabelo "Morozko", kies protagonisto Ivan provas mortigi ursinon kaj ŝiajn idojn. Pro tio li estas punita per malbeno, kiu magie transforms lian kapon al kapo de urso.
"La bruna urso de Norvegio" estasskota fabelo pri junulino, kiu geedziĝis kunprinco, magie transformita al urso, kaj sukcesis redoni al li homan aspekton per forto de ŝia amo kaj travivo de multaj testoj kaj malfacilaĵoj. En la1970-aj jaroj surbaze de tiu ĉi rakonto estas kreitaeost-germana filmoDas singende, klingende Bäumchen, kiu iom poste dissendiĝis enBBC kiel televidserieto sub nomoThe Singing Ringing Tree.
Ekzistas ankaŭ evidentaĵoj de ursaj kultoj inter diversajpopoloj de Ĉinio kaj enajnua kulturo (ekzemple, la rito deIomante).Koreoj, samkiel la suom-ugroj, rigardas urson kiel praulon de sia popolo. Laŭkorea mitologio, dio establis malfacilan teston por ursino kaj, kiam ŝi pasis la teston, la dio transformis ŝin al virino kaj geedziĝis kun ŝi.
Enalpa zono legendoj pri sanktuloj, kiuj dresis ursojn, estas sufiĉe kutimaj. La legendo priSankta Corbinian, iamaepiskopo deFreising, kiu igis sovaĝan urson teni sian kargon dum lia vojo alRomo, estas memorigita surblazono de laepiskopujo. Simila legendo ekzistas priSankta Romedius, kiu ankaŭ, laŭmite, dresis urson kaj rajdis sur ĝia dorso ekde sia monta ernitejo al la urboTrento. Similajn historiojn oni rakontas priSankta Gall kajSankta Columbanus.
Tiu ĉi ripentanta mito estas, onikrede, eklezia metaforo por venko dekristanismo kontraŭpaganismo.[26] En antikvaj norvegaj vilaĝoj ofte troveblas speciala formo de tombkovrilo - longa, malvasta bloko de ŝtono je iom piramida formo, kiel tegmento de longa domo, kun karvaĵoj debuŝumitaj (t.e. kristanitaj) ursoj sur ĉiu fino. Kvankam la plej granda kolekto de tiuj troveblas en kirko de urbetoBrompton,North Yorkshire,[27] ili troviĝas tra tuta nordaAnglio kaj sudaSkotio, kun okazaj trovaĵoj enMidlands,Kimrio,Kornvalo kajIrlando. Antaŭnelonge, grupo de ili estas trovita surOrkadoj.
LaRusa Urso estas kutima nacia maskoto deRusio (kaj ankaŭSovetunio). Krome, urso estas ofta nacia stereotipo deGermanio kajSvisio, ekzemple, ĝi aperas sur blazono de urbo kaj ŝtatoBerlino kaj de urbo kaj kantonoBerno. Labruna urso estas nacia animalo deSuomio.
EnBrazilafolkloro, kvankamandajokulvitraj ursoj aperas nur tre malofte enAmazonio, urso havas gravan rolon. Al ĝi rilatas la 23-a grupo de nombroj, t. e., ĉiuj nombroj finiĝantaj per 89-90-91-92. Urso ankaŭ estas grava figuro enkarnavalo deRecifo.
Ursoj estas referencataj en multaj parolaĵoj kaj lingvaj figuroj en diversaj kulturoj, kiuj havis kontaktojn kun ili. Jen kelkaj ekzemploj:
EnBrazilo oni nomas "urso" la amikon de ies edzino, ekzemple: "Johano estas urso de Jozefo", do Johano estas amiko de edzino de Jozefo.
En la angla kaj ankaŭ internaciaborsa ĵargono, "ursa merkato" estas periodo de malkresko de prezoj. Ĉiuj antaŭdiroj de malkresko estas nomataj "ursaj", pro stereotipa pozo de iranta urso, rigardanta soben.Makleristoj, kiuj perlaboras pro malkresko de valoroj, estas kutime nomataj "ursoj". Iliaj antagonistoj estas "virbovoj", kiuj enspezas de kresko de valoroj, kaj do ekzistas terminoj de "virbovaj" antaŭdiraj kaj "virbovaj merkatoj".
Engeja kulturo, termino "urso" estas uzata por virgejo, plej ofte de eŭropana raso, kun granda, haroza korpo kaj ofte ankaŭ kunbarbo. "Ursoj" formas apartan komunumon ene de la geja movado.
En sudaj ŝtatoj deUsono, aparte tiuj de iamaDakota-teritorio, ekzistas parola figuro"bear tracking" (laŭlitere, "sekvo de ursaj piedmarkoj") kiu signifas mensogon, eraron aŭ sekvon de misa gvidilo. Tiu ĉi parolaĵo aperis en tempoj de t.n. "sovaĝa okcidento", kiam pioniroj kaj koloniistoj ofte ĉasadis ursojn en montoj kaj arbaroj. Ursoj estas saĝaj animaloj kaj ili ofte trompis ĉasistojn per laso de falsaj piedmarkaroj kaj komplikaj kurvoj. Inter ĉasistoj kutime ekzistis stereotipo, ke eltrovi urson simple per sekvo de ĝiaj piedmarkoj estas senespera afero.
EnKoreujo oni diras pri persono, ke ĝi estas "kiel urso", se ĝi estas obstina kaj ne konsideras siajn ĉirkaŭaĵojn. Oni diras pri personoj "obstina urso", same, kiel en Eŭropaj kulturoj oni diras priazeno.
LaBiblio komparas elitaj militistoj deReĝo Davido, kiuj estis tiom furiozaj en batalo ke povis venki kontraŭ multoble pli grandaj armeoj, kun "ursino, prirabita je siaj idoj en kampo" (2-a libro de Samuel 17:8). El tiu ĉi biblia fonto devenas termino "senidigita ursino" (hebree: דב שכול). Ĝi estas ĝis nun uzata en literaturahebrea lingvo de nunaIsraelo, kaj, foje, en iujkristanaj kulturoj.
↑Bunnell, Fred. (1984) Macdonald, D.:The Encyclopedia of Mammals. Nov-Jorko: Facts on File, p. 87.ISBN 978-0-87196-871-5.
↑Mattson, David J. (1998). “Diet and Morphology of Extant and Recently Extinct Northern Bears”,Ursus, A Selection of Papers from the Tenth International Conference on Bear Research and Management, Fairbanks, Alaska, July 1995, and Mora, Sweden, September 199510,p. 479–496.
↑ (2007) “Influence of mast production on black bear non-hunting mortalities in West Virginia”,Ursus18 (1),p. 46–53.doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282007%2918%5B46%3AIOMPOB%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2007)18[46:IOMPOB]2.0.CO;2]].
↑Matheus, Paul E. (1995). “Diet and Co-ecology of Pleistocene Short-Faced Bears and Brown Bears in Eastern Beringia”,Quaternary Research44 (3),p. 447–453.doi:10.1006/qres.1995.1090.
↑Joshi, Anup (1997). “Seasonal and Habitat-Related Diets of Sloth Bears in Nepal”,Journal of Mammalology1978 (2),p. 584–597.
↑7,07,1Hwang, Mei-Hsiu (2002). “Diets of Asiatic black bears in Taiwan, with Methodological and Geographical Comparisons”,Ursus13,p. 111–125.
↑ (2006) “The role of American black bears and brown bears as predators on ungulates in North America”,Ursus17 (2),p. 95–108.doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282006%2917%5B95%3ATROABB%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2006)17[95:TROABB]2.0.CO;2]].
↑Clark, Douglas (2003). “Polar Bear-Human Interactions in Canadian National Parks, 1986-2000”,Ursus14 (1),p. 65–71.
↑Fredriksson, Gabriella (2005). “Human–sun bear conflicts in East Kalimantan, Indonesian Borneo”,Ursus16 (1),p. 130–137.doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282005%29016%5B0130%3AHBCIEK%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2005)016[0130:HBCIEK]2.0.CO;2]].
↑12,012,112,2 (2006) “Andean bear–livestock conflicts: a review”,Ursus17 (1),p. 8–15.doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282006%2917%5B8%3AABCAR%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2006)17[8:ABCAR]2.0.CO;2]].
↑ (2004) “Public perception of large carnivores in Latvia”,Ursus15 (2),p. 181–187.doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282004%29015%3C0181%3APPOLCI%3E2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2004)015<0181:PPOLCI>2.0.CO;2]].
↑Welsey-Hunt, G.D. & Flynn, J.J. (2005). “Phylogeny of the Carnivora: basal relationships among the Carnivoramorphans, and assessment of the position of ‘Miacoidea’ relative to Carnivora”,Journal of Systematic Palaeontology3 (1),p. 1–28.doi:10.1017/S1477201904001518.