![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonUrnäsch (stacidomo). |
Urnäsch | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Urnäsch apartens al la distrikto Hinterland. |
Koordinatoj | 47° 19′ 6″ N9° 17′ 19″ O / 47.31833 °N, 9.28861 °O /47.31833; 9.28861(mapo)Koordinatoj:47° 19′ 6″ N9° 17′ 19″ O / 47.31833 °N, 9.28861 °O /47.31833; 9.28861(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2259 |
Areo | 48,23 km² |
Alteco | 826 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 9107 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Urnäsch estas komunumo enKantono Apencelo Ekstera,Svislando. Ĝi havis 2259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Urnäsch estas kun areo de 48,23 km² laŭ teritorio la plej granda komunumo de la kantonoApencelo Ekstera. La komunumo situas interApencelo kajHerisau ĉe la bordo de la samnoma rivereto. Al la komunumo apartenas multnombraj malgrandaj setlejoj kaj vilaĝetoj, el inter kiujGrünau,Schönau,Färchen kajZürchersmühle.
Urnäsch limas en nordo alWaldstatt, en oriento alHundwil, en sudo alNesslau-Krummenau (SG), en sudokcidento alHemberg (SG), en okcidento alSchönengrund, kaj en nordokcidento alSchwellbrunn.
Urnäsch disponas pristacidomo de la mallarĝŝpura trama trajnlinio de laApencelaj Fervojoj deSankt-Galo alApencelo. Poŝtaŭtolinio kondukas de Urnäsch tra Schwägalp alNesslau. Alia poŝtaŭtolinio kondukas orienten alHemberg. Sur Schwägalp situas tamen sur teritorio de la najbara komunumo Hundwil la vala haltejo de laSäntis-Aertelfero.
En Urnäsch estas la orienta elirpunkto de la pasejvojo tra Schwägalp alMalnov-Sankt-Johano enTogenburgo, nome la kantona ĉefvojo 462, kaj tra ĝi pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo 448 al Apencelo.
Unua dokumenta mencio de la rivero Urnäsch datiĝas jam el la9-a jarcento kielUrnasca. La setlejoFärchen estis menciita la unuan fojon jam en la jaro831 en donacodokumento kielFarrichun.[1] Dummezepoko Urnäsch estis unue parto de la distrikto Herisau kaj poste de la distrikto Hundwil. En la jaro1417 Urnäsch fariĝis memstara komunumo post la konstruo de la preĝejo en la jaro1414. En la jaro1525 Urnäsch aliĝis al lareformacio, kaj tial dum la landa divido en la jaro1597 fariĝis parto deApencelo Ekstera.
|