Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Urduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elUrdua lingvo)
Polurinda artikolo
Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas alstilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝasĉi tie. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Urduo
اُردُو (urdū)
Mapo
lingvotavolonatura lingvomoderna lingvonorma lingvo
Khariboli
Parolata en(vidusube)
Parolantoj68 600 000
Skribopersa
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enPakistano,Hindio
Reguligita deNational Language Promotion Department
Lingva statuso1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ur
  ISO 639-2urd
  ISO 639-3urd
  Glottologurdu1245
Angla nomoUrdu
Franca nomoourdou
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
Vikipedio
vdr

Urduo (urdue اُردُو, urdū [URdu], historie literumita «Ordu»), ankaŭ fojeurdua lingvo[1], estas centrahindarja lingvo de lahindirana branĉo de lahindeŭropa lingvofamilio. Ĝi estas la nacia lingvo kaj unu el la du oficialaj lingvoj (la alia estas laangla) dePakistano. Ĝi ankaŭ estas la oficiala lingvo de 5 gubernioj deBarato, kaj unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝiavortprovizo evoluis sub la influo de lapersa,araba,tjurka kajsanskrito.

En la moderna epoko, lapanĝaba kaj la angla lingvoj signife influis la urduan vortprovizon. Urduo evoluis precipe en la okcidenta parto de la barata gubernioUtar-Pradeŝo, sed ekformiĝis dum la 13-a jarcento kaj poste dum lamogola imperio (15261858) en lahinda subkontinento.

Ekzistasvikipedio en la urdua lingvo nomeurdulingva vikipedio.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Lingvistoj ofte klasifikas urdoon kiel norman variaĵon de la hindustana dialektaro (aŭhindustana lingvo). Oni ankaŭ nomas tiun norman variaĵon "kharibola". Oficialaj aprobitaj versioj de lahindia kaj urduo estas gramatike identaj kun la kharibola.

Ĝenerale, tamen, la lingvonomo "urduo" povas inkluzivi aliajn variaĵojn. La origina lingvo de la mogoloj estis tjurka, sed post sia alveno ensuda Azio, ili adoptis unue la persan kaj poste urdon.

La vortourdu ŝajne devenas el la tjurka aŭ mongola vortoordu, kiu signifas "armea tendaro". Ĝi ekhavis sian nomon de la bazaro "Urdu Bazar" proksime al laruĝa fortikaĵo enDelhio.

Oni ofte kontrastigas urduon kun lahindia, plia normigita formo de la hindustana. La ĉefaj diferencoj inter la du estas, ke la norman urduon oni skribas en lapersaraba alfabeto, kaj ĉerpas multajn vortojn el la persa kaj araba lingvoj. Kontraste, la norman hindian oni konvencie skribas per lanagaria skribo, kaj prenas pli da vortoj el la sanskrita. Tial kelkaj lingvistoj konsideras la urduan kaj hindian kiel du normigitaj formoj de la sama lingvo. Tamen, aliaj lingvistoj klasifikas ilin en malsamaj kategorioj pro socilingvistikaj diferencoj.

Parolantoj

[redakti |redakti fonton]

Troviĝas inter 60 kaj 80 milionoj da denaskaj parolantoj de urduo. 11 milionoj (1993) enPakistano kaj 52 milionoj (2001) enBarato parolas kiel denaskan lingvon. Grandaj nombroj de denaskaj parolantoj de urduo troviĝas ankaŭ enBangladeŝo, laUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj enBritio.

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]

Malgraŭ diferencoj en la vortenhavo kaj skribsistemo, la urdua gramatiko estas preskaŭ identa kun tiu de la hindia.

Skribmaniero

[redakti |redakti fonton]

LaUrdua ortografio estas bazita sur tiu de lapersa lingvo, kun pluraj aldonoj kaj modifoj pro la lingva diferenco inter la persa lingvo kaj urduo. Ĝi estas arab-bazaskribsistemo, skribita dedekstre maldekstren (escepte de ciferoj). Mallongaj vokaloj ne estas markitaj (krom la uzo de vokalpunktoj, kiuj estas malofte uzataj), kaj la prononco estas ĝenerale ambigua. Arab- kaj pers-devenaj vortoj estas skribataj laŭ la origina literumado.

Dialektoj

[redakti |redakti fonton]

Kvar dialektoj de urduo estas konataj: la dakhana, pinĝara, rekhta kaj kharibola. La dakhanan oni parolas en la ebenaĵo Deccan en suda Barato. Karakterizas ĝin vortprovizo de latelugua kajmaratha lingvoj. La rekhta estas la variaĵo uzata en la urdua poeziaĵo, kaj oni foje nomas ĝin aparta dialekto. La norma kharibola estas parolata en Barato ĉirkaŭ Delhio kajLaknaŭo, kaj en Pakistano ĉirkaŭKaraĉio kajLahoro.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Jam de la 14-a jarcento verkistoj ekuzis urduon. La literaturo floris en diversaj ĝenroj. En la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento ekaperis la ĝenro de lanovelo. Inter la pioniroj de tiu ĝenro estisMunshi Premchand kajSadat Hassan Manto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (eo)La urdua: lingvo kaj kulturo, A. Giridhar RAO, Mariboro, Slovenio, la 9-an de julio 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Urduo&oldid=8618033"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp