Urda | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45480 | ||
Retpaĝaro | www.urda.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Florencio Fernández Gutiérrez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 074 (2011) | ||
Loĝdenso | 14,11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 25′ N,3° 43′ U(mapo)39.413888888889-3.7216666666667Koordinatoj:39° 25′ N,3° 43′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 763 m[+] | ||
Areo | 217,82 km² (21 782 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Urda estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝasUrdetano. La censita populacio en2011 estis de 3.074 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,11 loĝ/km².
Urda estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 763 m; je 73,3 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo kaj je 56,1 km elCiudad Real, plej proksima urbo. La areo de ties teritorio estas de 217.82 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°24′50″ N 3°43′18″ Ok.
Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Ŝtonminejoj demarmoro.
La teritorio estis loĝata dekarpetanoj, kiuj klopodis eviti la rapidanromanigon de la areo de Urda; poste venis la araboj. La loĝantoj de la loko estis uzataj kiel soldatoj dum laReconquista, kaj pro tio akiris privilegiojn el diversaj reĝoj.
Dokumento de fino de la18a jarcento asertas, ke la komencoj de la setlejo estis de abelbredistoj. Kun tiu espluatado de abelujoj eble estis tiu de la ĉasado. Urda malhavis dokumenton aŭ permesilon por reloĝado, sed estis menciata en interkonsento okazinta inter laordenoj de Kalatravo kajSankta Johano en1232, kiel domaro de Consuegra apartenanta tiele al la ordeno de Sankta Johano. Poste, en1557 oni deklaris ĝin vilaĝo separante ĝin elConsuegra.
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio. En Urda jam oni falis el pinto en la 1930-aj jaroj de 5,697 loĝantoj post la Hispana Enlanda Milito al perdo de ĉirkaŭ 300 loĝantoj. Pro la elmigrado de la1960-aj jarojoni falis al la nunaj ĉirkaŭ 3,000, do la populacio preskaŭ duoniĝis dum la 20a jarcento.