Urbofasonado aŭUrba fasonado okupiĝas pri la aranĝado, aspektado kaj funkcioj de urbetoj, urboj kaj urbegoj.
Ĝia fokuso estas precipe surpublika spaco (alinome la ‘publika medio’, ‘publika regno’ aŭ la ‘publika regiono’) inkluzive la tutaĵon de spacoj, kiuj uziĝas libere ĉiutage per la publiko. Tio ampleksas stratojn kaj parkojn kune kun publika infrastrukturo kaj private-posedataj lokoj. Ĝi okupiĝas pri la maniero, laŭ kiu ĉi tiuj lokoj estas spertataj kaj uzataj, kaj ankaŭ fasadoj de konstruaĵoj kaj aliaj elementoj, kiuj helpas al la kvalito de publika spaco estas rigardataj kvankam la emfazo estas sur spacoj inter konstruaĵoj prefere ol sur la konstruaĵoj mem. Gravaj verkistoj pri – kaj alvokantaj por – la uzo de publika spaco tiusence inkluzivasJane Jacobs,William H. Whyte kajJan Gehl.
Urba desegnado konsideras pri:
Publikaj spacoj estas ofte la objekto de koincidanta administradaj respondecoj de multoblaj publikaj agantoj aŭ respondeculoj kaj la intereso de posedantoj de apudaj konstruaĵoj/teroj, kaj ankaŭ la postuloj de multoblaj kaj foje konkurantaj uzantoj. Sekve, la desegnado, konstruado kaj administrado de publikaj spacoj tipe postulas konsultadon kaj intertraktadon je diversaj niveloj, kaj urbaj desegnistoj malofte havas la gradon de artisma libereco aŭ kontrolado, kio iam oferiĝas al desegnadaj profesioj kiel arkitekturo. Urb-desegnado ankaŭ tipe bezojnas interdisciplinajn kontribuaĵojn kun ekvilibra reprezentado de multoblaj fakoj interalieinĝenierado,ekologio,loka historio, kajtransport-planado.
La skalo kaj grado de detalo konsiderita varias laŭ kunteksto kaj bezonoj. Ĝi etendiĝas de la plano de tutaj urboj, kiell’Enfant-a plano porVaŝingtono kajGriffin-a kajMahony-a plano porKanbero (kvankam tia ŝancoj estas evidente maloftaj), tra ‘signifi la senton de regiono’ kiel priparolita deKevin Lynch, al la desegnado destrat-meblaro.
Urba desegnado povas ampleksi la preparadon de desegnad-gvidlinioj aŭ eĉ leĝoj, kiuj kontrolas evoluadon, reklamadon, ktp. kaj tiusence koincidas kunurboplanado. Ĝi povas ampleksi la desegnadon de apartaj spacoj kaj strukturoj kaj tiusence koincidas kunarkitekturo,pejzaĝ-arkitekturo kajindustria dezajno. Ĝi povas ankaŭ pritrakti ‘loko-direktadon’ por gvidi kaj helpi la uzadon kaj konservado de urbaj lokoj.
Multe da urb-desegnadaj laboroj estas plenumitaj per urbaj planistoj, pejzaĝ-arkitektoj kaj arkitektoj sed ekzistas profesiuloj, kiuj identigas sin kiel urbaj desegnistoj kaj ankaŭ ekzistas universitataj programoj, kiuj donas diversnivelajn gradojn – licencio, magistro, doktoro - pri urba desegnado.