Urbo estas vasta aro da domoj, plej ofte aranĝitaj laŭ stratoj, iafoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono. Pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunprenita loĝantaro, urbo perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo.[1]
Alivorte, urbo estas loĝa loko kun precipe grava statuso kiu diferencigas ĝin devilaĝo. Fojfoje okazas, ke vilaĝo estas pli granda ol urbo. Grava diferenco estas tio, ke ĝenerale en la vilaĝo vivas kamparanoj, en urbo metiistoj, laboristoj, oficistoj. Nuntempaj urboj estas produktoj de laindustria revolucio kaj estas ĝenerale distingitaj de lando-areo kaj loĝantar-nombro. Urboj grandaj kaj industriaj ĝenerale havas superajn organizajn sistemojn por lasalubrigo, la publikaj servoj, la ter-distribuado, la loĝado, kaj latransporto. La koncentrado de tiu disvolvigo ege faciligas interagadon inter personoj kaj negocoj, kun profito de ambaŭ partoj en la procezo, sed ĝi prezentas ankaŭ defiojn por administrado de la urba kresko.[2] Grandurbo aŭ metropolo kutime havas asociitajn ĉeurbojn kajeksterurbojn. Tiaj urboj estas kutime asociataj kun lametropolaj areoj kaj urbaj areoj, kreante la novan fakton ke nombraj negocajpendolanoj vetura ĉiutage al urbaj centroj por sia laboro. Kiam urbo etendiĝas sufiĉe for kaj atingas alian urbon, tiu regiono povas konstituikunurbaĵon aŭmegalopolon. Laŭ kvanto de loĝantoj, la plej granda urbo propre dirite estasŜanhajo, dum la plej rapide kreskanta estasDubajo.[3]
Urbo estas relative granda kaj konstantahoma setlejo.[4][5] Kvankam ne estas interkonsento pri kielgrandurbo estas distingata el urbo ene de ĝenerala lingvo, multaj grandurboj havas partikularan administran, leĝan aŭ historian statusojn baze sur loka juro.
Ne ekzistas tutmonde komuna difino pri urbo; tial en vasta senco urbo estas tiu loĝata loko, kiun laŝtato deklaras urbo. Ĝenerale, "Urbo" estas unuavice uzata por nomi urban lokon kun granda loĝantaro. Ekz-e, enIrano ĉiu pli ol 5000-loĝanta loko nomiĝas urbo. Tamen, urbo povus ankaŭ indiki specialan administracian, laŭleĝan, aŭ historian statuson.
Ĉiu lando havas sian leĝaron por apartenigi loĝlokon al la kategorio "urbo". Tio dependas unue de la nombro de loĝantaro, ankaŭ de la parto de tiu loĝantoj kiuj estas okupitaj en la sferoj ekster agrikulturo. Entute en la mondo estas ĉirkaŭ 1700 urboj kun pli ol 100 mil da loĝantoj, kaj estas 220 urbaj aglomeraĵoj kun 1 miliono da loĝantoj.
Krome ne ĉiuj lingvoj kongruas. Tiele enangla oni uzas du vortojn nometown kajcity, inter kiuj estas diferencoj laŭ grando nomecity plej granda. Tiele en Esperanto multaj uzas la vortojnurbo kajgrandurbo respektive.
LaŭFrancisko Azorínurbo estasGranda aro da domoj, dismetitaj laŭ stratoj k. placoj.[6] Li indikasetimologion el la latinaurbs. urbis (urbo). Kaj li aldonas rilatajn terminojn kaj difinojn, nomeantaŭurbo, por parto de la urbo ekster difinita bariero; ekstercentra kvartalo;suburbo, por kvartalo pli malalta, pli mizera;ĝardenurbo, por urbo, kies domoj staras inter ĝardenoj;ĉefurbo, por ĉefa urbo de regno, de provinco;urbismo aŭurbanismo, por scienco pri starigo, ampleksigo k. renovigo de urboj;urbanizi, por plibeligi, plikomfortigi urbon.[7]
EnFinnlando ekde1996 ne estas jura diferenco inter urbo kaj (alia) municipo; ĉiu municipo rajtas laŭ sia propra decido nomi sin urbo. En situacio de2012, el la 336 municipoj, 108 uzas la nomon urbo. La finnlanda statistika centro dividas municipojn en tri kategoriojn, "urbecaj municipoj", "dense loĝataj municipoj" kaj "agraraj municipoj". Laŭ tiu kategoriigo estas 61 urbecaj municipoj.
EnHispanio laŭlonge de la historio oni koncedis la diversajn kategoriojn de loĝlokoj laŭ atingo de diversaj niveloj kaj plej ofte ŝanĝe de helpo en la diversaj militoj aŭ politikaj kampanjoj; tamen dum krizaj epokoj (ekzemple el la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj) la reĝoj donis al la loĝlokoj la titolo de urbo kontraŭ pago de altaj monsumoj. Havi tiun kategorion (foje akompanata de honoraj titoloj kiel "fidela", "kuraĝa" ktp.) estis ne nur prestiĝa afero, sed ankaŭ oni povis ricevi precizajn privilegiojn: partopreno en parlamento, impostaj privilegioj, fiskaj aŭ militaj pagesceptoj ktp. Krom la kategorio "urbo" (hispaneciudad) oni uzis en tiu kunteksto plej ofte la kategorion (hispanevilla) sen aparta tradukeblo for de "urbo" mem. Tiele en Hispanio estas multaj urboj kun loknomo Villanueva, Villafranca ktp, sed apenaŭ estas urboj kun loknomohispaneciudad, escepteCiudad Real.[8]
EnJapanio, laŭ loĝanto-nombro,urbetoj aŭvilaĝoj kun pli ol kvindek mil loĝantoj povas iĝi urbo.Urbo (市 [ŝi]) estas loka administra unuo enJapanio. Ili estaslokaj registaroj fonditaj laŭLoka Aŭtonoma Juro, kaj rangas saman nivelon kielurbeto (町 [maĉi]),vilaĝo (村 [mura]), sed urboj estas ne parto dedistrikto (郡 [gun]). Ĝenerale vilaĝo aŭ urbeto povas iĝi urbo kiam ĝia loĝantaro estas super kvindek mil, nombro de familioj en urbocentro estas super ses dekonoj de tutaj familioj, nombro de laborantoj okupiĝantaj komercon aŭ industrion estas super ses dekonoj de tutaj familioj kaj plenumas kondiĉojn difinitajn de prefektujo.
EnUsono, la nociourbo implicas unuavice laŭleĝan terminon signifantan urbecan lokon kun ioma memstareco, sendepende de ĝia grandeco, sed ne la signifon "urbego, tuta granda loĝo-zono (metropola loko)".
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈefurbo.
Madrido estas tipa ĉefurbo en la centro de laMadrida Regiono (en la bildo) siavice en la geografia centro de la lando, de kie eliras ĉiuj ĉefaj komunikvojoj.
Ĉefurbo estas la centro porregistaro de lando aŭ landero. Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando aŭ administracia dividaĵo. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava.Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondisVaŝingtonon kaj Brazilo,Braziljon. Kelkaj landoj kiel ekzemple Svislando, kiu laŭ sia konstitucio ne posedas ĉefurbon, distribuas la ejojn deŝtataj fakoj al pluraj urboj, kaj simile enSudafriko.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAntaŭurbo.
Antaŭurbo (ĉeurbo aŭĉirkaŭurbo, kelkfoje pli malĝustesuburbo pro imito al nacilingvaj esprimoj) estas relative malgranda urbo situanta proksime de pli granda urbo. Ĝenerale la antaŭurboj estas enkalkulataj en la aglomeraĵo de la plej granda urbo de la regiono. La difinoj de antaŭurboj ŝajne varias laŭ la lando aŭ regiono, laŭ la epoko, laŭ la nacia aŭ loka lingvo, laŭ la individuaj aŭ komunumaj preferoj, ktp.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDormurbo.
Dormurbo, dormejurbo, pendolurbo, aŭ navedurbo estas urbo kies loĝantoj normale laboras aliloke, plej ofte en plej granda urbo, kvankam ili vivas kaj dormas en tiuj najbarecoj. La nomo ankaŭ indikas ke tiuj komunumoj havas malmulte da komerca aŭ industria agado preter malgranda kvanto de podetalakomerco, orientita direkte al servado de la loĝantoj.
Monumento kun nomo "satelito", kiu estas simbolo de distriktoCiudad Satélite (Sateliturbo) en la municipoNaucalpan apudMeksikurbo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSateliturbo.
Sateliturbo estas urbo kies duarangeco ene de urbaaglomeraĵo faras ĝin dependi de ĉefa urbo, al kies influareo ĝi apartenas. Ties loĝantoj kontentigas en la sateliturbo siajn unuarangajn necesojn, dum tiuj de pli alta nivelo devas esti plenumitaj en la centra urbo. Por ekzemplo: en satelitaj urboj estas sanservoj de unua kaj eĉ de dua nivelo, sed ne tre specializitajn servojn; estasvendejoj de difinita baza nivelo, sed por aliaj pli specializitaj necesos iri al pli granda urbo.
Havenurbo estas urbo kiu posedashavenon, plej ofte ĉemare, sed ne nur, jen tute en la urbo mem (Novjorko) jen tute apude (Romo aŭAteno). Tiaj urboj foje havas la vorton "haveno" en sia nomo,en kelkaj lingvoj apartvorte (hispanePuerto Real), en aliaj sufikse (daneKøbenhavn).Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemplePorto enPortugalio kajLe Havre enFrancio ktp.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBanurbo.
Banurbo (de bani kaj urbo) estas restadloko situanta plej ofte marborde kaj aranĝita por gastigi feriantojn, kaj pli ĝenerale banloko, organizita por la kuracado de diversaj malsanoj per mineralaj akvoj aŭ ŝlimoj, ne nur marborde. EkzempleBath kun la ĝenerala koncepto en la loknmo, en Anglio ktp.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKampurbo.
Kampurbo aŭbazarurbeto[9] estas urbotipo de la historio en multaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn. La kamparurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la jura rajto pribazaro kajfoiro. La kampurbo havis relative grandan loĝantaron kompare al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFantomurbo.
Oni nomasfantomurbo tiun tute forlasitan iamansetlejon, kiu iam estiĝis pro la proksimaj riĉaj resursoj kaj kiu estis forlasita pro elĉerpiĝo de la resursoj (oro, diamanto, nafto ktp.). Tiuj setlejoj estiĝis abrupte dum kelkaj jaroj kaj ili senhomiĝis post forflugo de la furoro. Tiuj urboj troviĝas ĉefe enUsono, urboj en aliaj mondpartoj estis forlasitaj pro ŝanĝiĝo de la naturaj cirkonstancoj (natura katastrofo, kiel oftaj tertremoj, atomcentra akcidento ĉeĈernobilo ktp.). Urbo, en milito detruita kaj poste forlasita, nomiĝasruinurbo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFermita urbo.
Lafermitaj urboj (ruseзакрытые административно-территориальные образования, mallongeruseЗАТО [zato]) estas tiaj komunumoj enSovetunio (kaj nun enRusio), kiujn oni povas viziti nur laŭ speciala permesilo, la loĝantoj ne rajtas translokiĝi kaj estas sub rekta federacia direktado. Nun ekzistas 45 tiaj komunumoj, el kiuj 25 havas urban rangon, la pliaj estas malpli grandaj urbosimilaj setlejoj. Ili povas esti setlejoj por atomindustrio, mararmeaj militbazoj (havenoj), lokoj por kosmoesplorado, armoesplorado. Ili estis tiel sekretaj dum la soveta epoko, ke ili ne havis nomojn, nur numerojn apud la nomo de la pli granda urbo (ekz.,Zareĉnij portis la nomonPenza-19) kaj oni ne desegnis ilin sur mapoj. Plimulto el la fermitaj urboj (6) troviĝas en laMurmanska provinco, tio estas ĉefe mararmeaj bazoj. Malgraŭ la komplikaĵoj de la vivo en fermitaj urboj, en Sovetunio ili estis pli komfortaj setlejoj pro pli bona liverado de varoj kaj preskaŭ nula krimo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMalferma urbo.
Malferma urbo estassetlejo kiu dummilito anoncis ke ĝi rezignas siajn defendajn klopodojn, kutime por malhelpi detruon kaj damaĝon al siaj loĝantoj. Post kiam urbo deklaris sin "malferma urbo", estas atendo, ke la kontraŭa armeo kaptos la urbon senperforte kaj sen detruo. Tiu deklaracio estis intencita por protekti la loĝantojn de la urbo kaj ĝiajn kulturajn heredaĵojn de milito kiu eble damaĝos ilin.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUrboŝtato.
Urboŝtato (ŝtaturbo aŭurboregno) estasŝtato konsistinta el nur unu urbo, kiu estis centra kaj politike sendependa. Ĉi tiu politika strukturo deŝtatoformo estis tre ofta en antikvaj kaj mezepokaj tempoj. Kutime ili restis malgrandaj kaj la regno regiono konsistis el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Ĉefe kiam ili estis frontantaj de ekstera minaco de pli granda militforto, tiam ili integriĝis en alianco bazita sur komuna origino, kiu inkluzivis plurajn urbojn kielkanaanajn urbojn kielMegiddo aŭ la Peleponeza Ligo enantikva Grekio, sed foje ankaŭ okazis ke urboŝtatoj sukcesis establi grandajn imperiojn kielAsirio,Romo kajKartago.
Universitata urbo estas termino, kiu estas ofte uzata por urboj, kie la lokauniversitato lasas klaran markon sur la urbo. Tio estos precipe por malgrandaj kaj mezgrandaj urboj, kie la universitato estas klare la plej grandakomerco en la urbo kaj kio metas la urbon "sur la mapo" en nacia aŭ internacia kunteksto, kaj kie la universitato havas longan tradicion. En universitata urbo, la universitato kutime ŝatus regi la historianurbocentron. Krome, studenta vivo lasos sian spuron sur la urbo. En tipaj universitataj urboj,studentoj kaj aliaj ligitaj al la universitato ofte konsistigos grandan parton de laloĝantaro, ofte ĝis 20-30%.
Ne estas klare, kiuj historiaj kondiĉoj kaŭzis la aperon de la unuaj urboj. Kelkaj teoriuloj konjektis pri tio, kiaj povis esti la taŭgaj antaŭkondiĉoj kaj bazajmeĥanismoj, kiuj eventuale estis la gravaj faktoroj por formiĝo de urboj.
La konvencia vidpunkto estas, ke urboj unue formiĝis post laNeolitika revolucio. La Neolitika revolucio alportisagrikulturon, kiu igis ebla pli densan homansetladon, tiel apogante urbokernan evoluon.[10] La apero de terkultivado instigisĉasist-kolektistojn rezigni pri nomada vivostilo kaj ekloĝi proksime de aliaj, kiuj vivis per agrikultura produktado. La pliigita loĝodenso apogita de pli produktiva agrikulturo kaj la pliigita produktado de manĝaĵoj por terunuo kreis kondiĉojn taŭgajn por urbo-similaj agadoj. En sia libro,Cities and Economic Development,Paul Bairoch alprenas tian ĉi pozicion en sia argumento, ke agrikultura agado prezentiĝas necesa antaŭ ol veraj urboj povas formiĝi.
LaŭVere Gordon Childe, por ke loĝloko estu kvalifikita kiel urbo, havendas sufiĉe da plusproduktado de krudaĵoj por ebligi komercon kaj relative grandan loĝantaron[11]. Bairoch indikas ke, pro malabundaj loĝdensoj, kiuj ekzistis en antaŭ-neolitikaj ĉasist-kolektistaj socioj, la kvanto de tero necesa por produkti sufiĉe da manĝaĵo por vivtenado kaj komerco por granda setlejo farus la fluon de komerco neregebla. Por ilustri tiun punkton, Bairoch proponas la ekzemplon de Okcidenta Eŭropo dum la antaŭ-neolitiko, kie la loĝodenso estis malpli ol 0.1 persono je kvadrata kilometro"[12]. Utiligante tiun loĝodenson kiel bazon por kalkulado, asignante 10% de manĝaĵo al plusproduktado por komerco kaj supozante, ke la urbanoj faras nenian terkultivadon, li konkludas, ke "por konservi grandurbon kun loĝantaro de 1 000 sen konsideri la koston de transportado, estus necesa la areo de 100,000 kvadrataj kilometroj. Se la kosto de transporto estas enkalkulita, la takso atingas 200 000 kvadratajn kilometrojn"[12]. Bairoch notas, ke tio estas proksimume la grandeco deBritio. La urba teoriuloJane Jacobs sugestas, ke la formiĝo de urboj antaŭis la naskiĝon de agrikulturo[13], sed tiu ĉi vidpunkto ne estas vaste akceptita.
La Ideala Urbo nomata "de Baltimoro", atribuita alFra Carnevale, ĉ. 1480-1484 (Walters Art Museum, Baltimoro).
Ideala urbo estas koncepto de plano por urbo kiu estis konceptita en konsento kun aparta racia aŭ morala objektivo. La ideo estas kreita jam en la antikveco kun la celo precizigi la trajtojn, kiujn la urbo devus renkonti por la evoluo de la homo, konsiderante lian fizikan bonfarton kaj sociajn bezonojn.
La kresko de laimperioj ĉuantikvaj ĉumezepokaj helpis la aperon, ĉe laMediteranea Maro, de grandaj ĉefurboj kaj sidejoj de laprovinca administracio, kielBabilono,Romo,Antiokio,Aleksandrio,Kartago, Seleŭkio de Tigriso,Konstantinopolo (nunaIstanbulo), kaj, samtempe poste kaj sinsekve,Pataliputra (en la nunaBarato),Ĉangano (en la nunaĈinio), kaj aliaj ĉinaj kaj hindiaj urboj. Romo enhavis pli ol unu miliono da loĝantoj en la1-a jarcento a.n.e., kaj estis konsiderata dumlonge kiel la nurs urbo kiu superis tiun rekordon ĝis la komenco de laIndustria Revolucio. En laantikva Romo oni nomis urbon(civitas) la zonon loĝata de civitanoj(civis), kiuj posedis civitanajn rajtojn, sendepende de sia aktiveco aŭ profesio (ĉuindustrio,agrikulturo aŭ servoj). Ankaŭ aliaj grandaj administraciaj, komercaj, industriaj kaj ceremoniaj centroj aperis en aliaj areoj, kajBagdado estis konsiderita la unua urbo kiu superis la rekordon de la miliono de loĝantoj, kiun ĝis tiam havis nur Romo.
Venecio en 1697. Tiu urbo kreis imperion dum pluraj jarcentoj antaŭ la kreo mem de la nuna ŝtato Italio.
Dum la Mezepoko enEŭropo, urbo estis kaj politik-administracia ento kaj domaro. Ekzemple en la hispana malfrua Mezepoko kaj en laRenesanco, urbo estis la loĝloko kiu ne havissenjoron kaj estis regita rekte de lareĝo. Ĝi havis la privilegion sendi delegitojn al laKortesoj por negocadi laimpostojn kajgabelojn kiujn ili povis ricevi, kontraŭ pli fasvoran ricevon deforuoj. Tiu kategorio de urbo estis sendependa de la grando, kaj tial,Madrido, ĉefurbo de Hispanio ekde1561, ne estis urbo sedvilla, statuso kiun ĝi ankoraŭ konservas. Kelkaj urboj, escepte, kiajVenecio,Ĝenovo aŭLübeck, iĝis povegajurbo-ŝtatoj, kiuj ofte ekhavis la kontrolon de proksimaj aŭ nemalproksimaj areoj establante etendajn marimperiojn. Tia fenomeno ne limiĝis al nur Eŭropo, sed tio okazis ankaŭ ĉeSakai, kiu posedis konsiderindan gradon de aŭtonomeco en lamezepoka Japanio. En Eŭropo oni konsideris la plej gravaj urboj de tiu epoko Venecion,Roterdamon,Florencon kajLisbonon, ĉiuj el kiuj kreskiĝis ĉirkaŭ kaj pro la gravo de siajhavenoj kiuj ludis gravajn rolojn en la komerca interŝanĝo.
Dum la urboŝtatoj de la marbordoj de laMediteranea Maro kaj de laBalta Maro ekmalaperis ekde la 16-a jarcento, la grandaj eŭropaj ĉefurboj profitis de la pliiĝo de la komerco aperinta kiel rezulto de la koloniigo deAmeriko kaj de la establado de ekonomio transatlantika. Ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, Londono estis iĝanta la plej granda urbo de la mondo, kun loĝantaro kiu estis proksima al miliono da enloĝantoj, dumParizo,Bagdado,Pekino,Istanbulo kajKioto estis aliaj grandurboj. Sed fakte la komenco de laIndustria Revolucio kaj la kresko de la moderna industrio, fine de la 18-a jarcento, ebligis la amasan urbigon kaj la aperon de multaj novaj grandurboj, dekomence en Eŭropo, kaj poste ankaŭ en aliaj mondojregionoj, laŭlonge de procezo en kiu la novaj oportunoj generitaj en la urboj rezultis en granda nombro deenmigrantoj devenaj de ruraj komunumoj kiuj instaliĝis en urbaj areoj, kiuj definitive tute ŝanĝis la aspekton de la tradiciaj urboj.
Aktuale, la grandurboj estas multe pli grandaj kaj multe pli abunde loĝataj ol en la pasinteco. Evidenta ekzemplo estasParizo, kiu en1400, havis 225 mil loĝantojn en 8 km² de areo. Nuntempe, la urbo enhavas ĉirkaŭ 2,2 milionojn de loĝantoj kaj 105 km², dum ĝia metropola areo enhavas pli ol 11,2 milionojn de loĝantoj kaj 14 518 km² de areo. Fakte kaj por la loĝantarnombro kaj por la ĝusta etendo de la metropolaj areoj estas debatoj kaj esploroj kiuj trovu ĝustajn kalkulojn.
EnUsono kaj enKanado, la plej ofta modelo de la urbaj vojoj estas la hipodama plano, tio estas, vojaj arterioj paralelaj inter si, kun aliaj paralelajstratoj kiuj venas perpendikulare. Tiun sistemon oni uzis dum jarmiloj en Ĉinio, kaj fare de la hispanoj kiam ili fondis urbojn enAmeriko. En Eŭropo, ĉar la plej grandan parton de la urboj oni ne planis antaŭvide, ilia sistemo de publikaj vojoj, stratoj kaj avenuoj etendiĝis senorde tra la tuta urbo. Multaj de lamuregoj kiuj ĉirkaŭis la antikvajn urbojn de Eŭropo perdis siajn defendajn celojn je la apero de novaj militmetodoj kaj tiukadre ili estis detruitaj por malfermi modernajn publikajn vojojn de pli alta kapablo kaj larĝeco sufiĉa por la novaj vehikloj.
Ĝenerale, la aktualaj grandurboj posedasfinancan distrikton, en kiu estas la ĉefajfinancaj institucioj, sidejoj de grandajkompanioj kajkomercaj centroj. Loĝantoj de ĉiuj partoj de la urbo (kaj ankaŭ de najbaraj urboj) venas ĉiutage al tiu financa centro por labori pere denavedo. Tiu centro ĝenerale estas de malgranda areo, sed povas esti hejmo de ĉirkaŭ dekoj da miloj de laborpostenoj, pere de la ekzistado denuboskrapuloj. La regiono de la urboLondono propre dirita, kiel ekzemplo, financa centro de la metropola regiono de Londono (kaj larĝasence je tutmonda nivelo), posedas 2900 km² kaj 8,6 milionojn de permanentaj loĝantoj, kaj pli ol 300 mil personoj de aliaj lokoj de la metropola regiono iras al laCity por labori ĉiutage.
Urboj ofte estas centroj deedukado kajarto, kie situasuniversitatoj,muzeoj,temploj, kaj aliajkulturaj institucioj.[15] Ili elmontrasarkitekturon en gamo de granda ĝis malgranda kaj de plene ornamita ĝisbrutalisma;nubskrapuloj, enhavantaj milojn da oficejoj aŭ loĝejoj sur malgranda grunda spuro, kaj videblaj je kilometroj da malproksimo, fariĝis ikona urba trajto.[16] Kulturaj elitoj plej ofte loĝas en urboj, kunligitaj de komunakultura kapitalo, kaj de tie iom rolas en ŝtatregado.[17] Pro la centra statuso de urboj en kulturo kaj komunikado, iuj historiistoj rigardas ilin kiel la centran ejon decivilizo,homa historio, kajsocia ŝanĝiĝo.[18][19]
La denseco de urbo helpas la efikecon de laamaskomunikado denovaĵoj pere deheroldoj, presitajproklamoj,ĵurnaloj, kaj ciferecaj komunikiloj. Tiuj komunikaj retoj, kvankam ili uzas urbojn kiel nodojn, penetras ĉiujn homloĝatajn teritoriojn. En la nuna epoko de rapida komunikado kaj transportado, analizantoj diras ke urba kulturo troviĝas preskaŭ ĉie[20][21][22] aŭ ne plu estas uzebla koncepto.[23]
Amasa distrado, malŝate nomata "pano kaj ludoj", altiras homojn al urboj.[30][31] Sporto grande rolas ankaŭ en urba varmarkigo kaj la formado deidentecoj.[32] Ekzemple, urboj faras grandajn penojn en konkuro por gastigi laOlimpiajn Ludojn, kiuj altiras la atenton kaj turismon de la mondo.[33]
Ĝenerale la disvastigo kaj ampleksigo de urboj, kiuj fakte okupas areojn iam okupitajn denaturo, restriktis la normalan bonfarton de naturaj specioj. Tamen kontraste kaj aliflanke kelkaj el tiuj specioj kiuj suferis en naturaj areoj pro disvolvigo de industrio, de industria agrikulturo, ĉasado ktp., trovas pli kaj pli rifuĝon en urboj. Tion analizas Loïc Chauveau en artikolo deUnesko Kuriero dediĉita al tiu afero. Unuflanke tiuj specioj normale adaptiĝas (ŝanĝiĝas) por profiti la novan medion. Aliflanke oni proponas, ke urboplanistoj zorgu por aranĝo de taŭgaj kondiĉoj kiuj estu profitataj de tiuj novaj specioj, ekzemple per kreado de verdaj spacoj.[34]
↑PILLET CAPDEPÓN, Félix (1984) Geografía Urbana de Ciudad Real (1255-1980). Akal.ISBN 84-7339-712-6. 646 pp. Madrid. VILLEGAS DÍAZ, Luis Rafael (1981) Ciudad Real en la Edad Media: la ciudad y sus hombres [(1255-1500)].ISBN 84-300-4628-3. VILLEGAS DÍAZ, Luis Rafael (1984) Sobre el urbanismo de Ciudad Real en la edad Media. Fondo de Publicaciones del Excmo. Ayuntamiento de Ciudad Real.ISBN 84-398-1644-8
↑Stephen V. Ward, "Promoting the Olympic City"; in John R. Gold & Margaret M. Gold, eds.,Olympic Cities: City Agendas, Planning and the World's Games, 1896–2016; London & New York: Routledge (Taylor & Francis), 2008/2011;(ISBN 978-0-203-84074-0).
Bairoch, Paul (1988). Cities and Economic Development: From the Dawn of History to the Present. Chicago: University of Chicago Press.ISBN 0-226-03465-8.
Chandler, T. Four Thousand Years of Urban Growth: An Historical Census. Lewiston, NY: Edwin Mellen Press, 1987.
Geddes, Patrick, City Development (1904)
Jacobs, Jane (1969). "The Economy of Cities". New York: Random House Inc.
Paul James, Meg Holden, Mary Lewin, Lyndsay Neilson, Christine Oakley, Art Truter, and David Wilmoth (2013). "Managing Metropolises by Negotiating Mega-Urban Growth". In Harald Mieg and Klaus Töpfer. Institutional and Social Innovation for Sustainable Urban Development. Routledge.[2]
Kemp, Roger L. Managing America's Cities: A Handbook for Local Government Productivity, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, 2007. (ISBN 978-0-7864-3151-9).
Kemp, Roger L. How American Governments Work: A Handbook of City, County, Regional, State, and Federal Operations, McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK. (ISBN 978-0-7864-3152-6).
Kemp, Roger L. "City and Gown Relations: A Handbook of Best Practices," McFarland and Company, Inc., Publisher, Jefferson, North Carolina, USA, and London, England, UK, (2013). (ISBN 978-0-7864-6399-2).
Monti, Daniel J., Jr., The American City: A Social and Cultural History. Oxford, England and Malden, Massachusetts: Blackwell Publishers, 1999. 391 pp.ISBN 978-1-55786-918-0.
Thernstrom, S., and Sennett, R., ed., Nineteenth-Century Cities (1969)
Toynbee, Arnold J. (eld), Cities of Destiny, New York: McGraw-Hill, 1967. Pan historical/geographical essays, many images. Starts with "Athens", ends with "The Coming World City-Ecumenopolis".