Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por aliaj signifoj vidula artikolonUranio (muzo).

Nd

U

Uqb

protaktiniouranioneptunio

[86Rn]5f36d17s2

U
92
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • radioaktiva elemento • lithophile
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),simbolo,numerouranio (uranium), U, 92
CAS-numero7440-61-1
Loko enperioda tabelo3-agrupo, 7-aperiodo,bloko f
Karakteriza grupoAktinoidoj
abundeco en terkrusto0,0003 % %
Nombro de naturaj izotopoj3
Aspektohela grizo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo238,0289amu
Atomradiuso138,5pm
Kovalenta radiuso142pm
Radiuso de van der Waals186pm
Elektrona konfiguracio[86Rn]5f36d17s2
Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo2, 8, 18, 32, 21, 9, 2
Oksidiĝa nombro6, 5, 4, 3
Fizikaj ecoj
Materia statosolida
Kristala strukturoromba kristalsistemo (α) aŭtetragona kristalsistemo (β) aŭ centritakuba kristalsistemo (γ)
Denseco19,1 g/cm3
Malmoleco2,5-3 (Mohs-skalo)
Magneta kondutoforte paramagneta (magneta impresemecoχm{\displaystyle \chi _{m}} = 4,1 · 10−4)
Degelpunkto1132,2°C (1405,3K)
Bolpunkto4131°C (4404K)
Molvolumeno12,49 · 10−6m3/mol
Premo de satura vaporo100 Pa (2859 K)
Rapido de sono3155 m/s
Specifa varmokapacito117 J/(kg · K)
Elektra konduktivo3,57×106 S/m
Elektra rezistivo0,28×10−6Ω · m
Termika konduktivo27,6W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco1.38 (Pauling-skalo)
Joniga energio1-a: 597,6 kJ/mol
2-a: 1420 kJ/mol
3-a: 1236 kJ/mol
Izotopoj
IzotopoNaturaperot1/2radioaktiveco de disfaloEnergio de disfaloMeVProdukto de radioaktiva disfalo
232Usinteza68,9 jarojα5,414228Th
233Usinteza159,200 jarojα4,909229Th
234U0,006 %245,500 jarojα4,859230Th
235U0,72 %7,038×108 jarojα
spon.
4,679231Th
236Usinteza2,342×107 jarojα
spon.
4,572232Th
237Usinteza6,75 tagojβ0,519237Np
238U99,275 %4,468×109 jarojα4,270234Th
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP.
Atentu, veneno!
Atentu, veneno!

Uranio estaskemia elemento en laperioda tabelo kiu havas la simbolonU kaj laatomnumeron 92. Ĝi estasmetalo kaj la kvara elemento en laaktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature ete-radioaktiva elemento. Ĝiaizotopo Uranio-235 estas uzata kielbrulaĵo pornukleaj reaktoroj.

Kvankam uranio ne havas stabilajn izotopojn,ĝi ekzistas nature sur la tero.Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havasduoniĝtempon de resp. preskaŭ aŭ pli ol unu miliardo da jaroj:

  • 235U: 7,038 · 108 jaroj
  • 238U: 4,468 · 109 jaroj

Tial inter la pezaj elementoj surteraj,iam produktitajn desupernovao,ankoraŭ restas multe da uranio.Uranio estas trovata ĉiam enerco deplumbo,elemento al kiu transformiĝis ĝia pliparto.

Urania metalo ekzistas laŭ trialotropaj formoj[1]:

Uranio malbone konduktaselektajn ŝargojn, sed iĝassuperkonduktiva materialo je0,2K kiel kritatemperaturo)[2] (proksimume deabsoluta nulpunkto).

Historio

[redakti |redakti fonton]

Uranio estis malkovrita, en1789, de la prusa kemiistoMartin Heinrich Klaproth, kiu ekzamenis pecon de roko. Tiu roko estisuraninito (ĉefe UO2), uranio-erco. Klaproth donis la nomon deuraniumuranit al la komponaĵo, kiun li agnoskis, reference al la malkovro de la planedoUrano fare deWilliam Herschel, 8 jarojn antaŭe (1781).

Nur en1841, la franca kemiistoEugène-Melchior Péligot establis, ke lauranit estis formita de du atomoj de oksigeno kaj metalo, kiun li izolis kaj nomisuranium, esperanteuranio.

Tokseco

[redakti |redakti fonton]

Uranio, pro siadisfala vico, kreas danĝeran gason, laradono; ĉi tiu estas treradioaktiva kun maldaŭraduoniĝa tempo, tial ĝi kreas radioaktivajn partiklojn, kiuj fiksiĝas en lapulmoj.

La ekspluatado de uranio kaŭzas mediajn poluojn, ĉar ĝi estas ne nur radioaktiva sed ankaŭ venena, pro tioindiĝenoj enKanado,Niĝero kajAŭstralio protestas.

Minaj laboristoj malsaniĝas prokancero pli ol aliaj. Suplementa risko de pulma kancero rilatante alnavahaj ministoj estis, ekzemple, registrita kaj ligita al ilia laboro[3]. LaRadiation Exposure Compensation Act, leĝo de1990, postulis monon da $100,000 kiel "kompatopagon" favore al ministoj de uranio diagnozitaj viktimoj de kancero aŭ aliaj spiraj malsanoj[4].

Aplikoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉar uranio havas grandan specifan mason (pli ol 19 g/cm³),ĝi estas milite uzata por kirasoj kaj por kugloj.Por tio oni uzas malriĉigitan uranion,kiu konsistas preskaŭ nur el laizotopo238U.Ĉar eĉ tiu plej stabila izotopo estasradioaktiva,urania municio povas veneni batalejojn kaj la homojn tie loĝantajn – pro lapolvo.Tio okazis ekz-e en la duIrakaj Militoj de la usonaj prezidentojBush "la pli maljuna" (en1991) kaj "la pli juna" (en2003).

Mineraloj

[redakti |redakti fonton]

Komponaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (angle)A. D. Rollett. (2008)Applications of Texture Analysis (Aplikoj de teksturanalizo). John Wiley and Sons.ISBN 0-470-40835-9.
  2. >(angle)http://superconductors.org/Type1.htm
  3. (angle)Gilliland, Frank D. MD; Hunt, William C. MS; Pardilla, Marla MSW, MPH; Key, Charles R. MD, PhD (March 2000). “Uranium Mining and Lung Cancer Among Navajo Men in New Mexico and Arizona, 1969 to 1993 (Urania minado kaj pulmokancero deNavahoj enNov-Meksiko kajArizono)”,Journal of Occupational & Environmental Medicine 42 (3),p. 278–283.doi:10.1097/00043764-200003000-00008. 
  4. (angle) (2002) “The History of Uranium Mining and the Navajo People (Historio de urania minado kaj Navahoj)”,American Journal of Public Health 92 (9),p. 1410–9.doi:10.2105/AJPH.92.9.1410. Alirita 2010-05-24.. 

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Perioda tabelo dekemiaj elementoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uranio&oldid=9022350"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp