Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Upsalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:59° 52′ 00″ N17° 38′ 00″ O / 59.86667 °N, 17.63333 °O /59.86667; 17.63333(mapo)
Upsalo
akademie[mankas fonto] kaj arkaikesvede:Upsala
urbo
Katedralo en Upsalo
Blazono
urba areo de Svedio • urbo
 
Ĝemelurboj
BærumCraiovaDeĝon • Frederiksberg • HafnarfjörðurHämeenlinnaMineapoloTartuvd
Oficiala nomo: Uppsala
ŜtatoSvedio Svedio
Historia provincoUppland
Moderna provincoUppsala län
RegionoSvealand
RiveroFyris
SituoUpsalo
 - koordinatoj59° 52′ 00″ N17° 38′ 00″ O / 59.86667 °N, 17.63333 °O /59.86667; 17.63333(mapo)
Areo47,86 km² (4 786 ha)
Loĝantaro237 581 (15.02.2022)
Denseco4 964,08 loĝ./km²
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo
Upsalo (Upsalo)
Upsalo (Upsalo)
DEC
Situa mapo de Upsalo
Upsalo (Svedio)
Upsalo (Svedio)
DEC
Situo enkadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Uppsala
Retpaĝo: www.uppsala.se
Map
vdr

Upsalo (svedeUppsala aŭ, arkaike,Upsala) estasuniversitata urbo enSvedujo, provincoUppland, gubernioUppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regionoSveonujo; la komunumo de Upsalo havis 237 581 loĝantojn en la jaro 2022.

Launiversitato de Upsalo estas la plej malnova enNordujo, fondita en 1477.

Kiel urbo de la sveda ĉefepiskopo, Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo. Ĝi ankaŭ estis la plej grava centro por la sveonoj ĝis la frua mezepoko. La urban profilon dominaskastelo kajkatedralo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La urbo situas meze de malaltaebenaĵo, ĉirkaŭ 70 km nord-nordokcidente de Stokholmo, ĉirkaŭ 35 km nordokcidente de la internacia flughavenoArlanda.

Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la riveretoFyris. Tradicie iuj rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata bibliotekoCarolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. laŭ la limoj de la diocezoj bazitajstudentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj elGotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svedeGamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandajtumuloj el la jaroj 475–550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed oni ne scias certe.

En la jaro1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros"); Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urboVästerås. La nomo Ar-os signifis river-buŝon, kion havis ambaŭ urboj al lago Melareno.

Personoj en la historio de la urbo

[redakti |redakti fonton]

Fikcie

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiajkarceroj, la reĝoEriko la 14-a murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.
  • Malnova Upsalo kun siajtumuloj, mezepoka preĝejo kaj muzeo.
  • La universitata bibliotekoCarolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipeCodex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la orientgota biblio traduko deWulfila.

Krome

[redakti |redakti fonton]

Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]

LaEnciklopedio de Esperanto skribas pri Upsalo:

Citaĵo
 Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazetoLingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899. 
— EdE-U

En Upsalo en jaro 1891-a fondiĝis ladua Esperanto-klubo en la mondo, post lanurenberga klubo kiu origine estisvolapuka klubo. Kvar jarojn poste fondis kvar membroj de tiu klubo —Valdemar Langlet,Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — la gazetonLingvo Internacia, kun financa apogo deodjesanoVladimir Gernet, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1] Tiu klubo iĝis Ido-klubo en 1909, kaj estis anstataŭita en 1927 de la ankoraŭ ekzistantaEsperanto-Societo de Uppsala.

Lokaj esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Adam Zakrzewski:Historio de Esperanto 1887-1912. Librejo Gebethner kaj Wolff,Varsovio 1913. ReeldonisPola Esperanto-Asocio, Varsovio 1979. (Paĝo 57)
Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Upsalo&oldid=9017655"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp