Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Unuiĝo de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unuiĝo de Italio

Launuiĝo de Italio estis la historia procezo kiu laŭlonge de la19-a jarcento klopodis la unuiĝi de la diversaj ŝtatoj en kiuj estis dividita laItala duoninsulo, en sia plej parto ligitaj al reĝaj familioj konsiderataj "ne italaj" kiel laHabsburgoj aŭ laBurbonoj. Ĝi okazis en la kultura kunteksto de laromantikismo kaj la aplikado de lanaciisma ideologio, kiu klopodas la identigon denacio kajŝtato. Oni konas ĝin ankaŭ per la nomoil Risorgimento (renaskiĝo enitala), aŭ eĉ kiel laitala reunuiĝo (konsiderante, maltaŭge, ke ekzistis antaŭa unuiĝo, retroirante alRomio).

La procezo estas komprenebla kiel aldoniĝo de la malprogresa kaj aristokrata Italio de la sudo (Regno de Napolo,Sicilio), ankrita en la Antikva Reĝimo, al la industriita kaj burĝa Italio de la nordo (valo de riveroPo), pli kontakta kun la revoluciaj ŝanĝoj de la komenco de la Samtempa Epoko (Burĝa revolucio, Liberala revolucio kajIndustria revolucio). Tamen ankaŭ estas konsiderebla en la ideo, ke la nordo parazitis la sudon malhelpante ties disvolvigon kaj akcelante la elmigradon kaj la pludaŭron de ties socia situacio.[1] Ankaŭ la konspira rolo de laFramasonismo aŭ de la interesoj de diversaj eŭropaj potencoj (ĉefeBritio) estis iam montrita kiel kaŭzo.[2]. Laŭ historiisto Giuseppe Brienza, anglia registaro provis, eĉ financante almenaŭ parte laekspedicion de la mille, inokuli protestantismon en la koro de katolikismo. Estas konite ke malantaŭ la bersaljeroj enirintaj Romon tra la breĉo de Porta Pia sekvis tenaca roto da vendistoj de protestantaj biblioj. La unua ilin transportadis per ĉareto trenita de hundo epitetata, neŝatigcele, "Pio naŭa".

Ĉiukaze ĝi estis fine farata de laSavoja dinastio, kiu reĝis en laPiemonto (elstare regata de la ĉefministro grafo deCavour), kontraŭ la intervenoj de aliaj gravuloj kiel (Mazzini,Garibaldi), laŭlonge de komplikaj okazaĵoj ligitaj al la eŭropa ekvilibro (intervenoj deFrancio kajAŭstrio), kiu pintiĝis per la aldonigo de la lasta reduto de laPapa Ŝtato en 1870. Tamen pludaŭris la postulado de landlimaj teritorioj, ĉefe kun laAŭstrio-Hungario (Triesto kaj laProvinco Trento), kiuj solviĝis parte en1919 post laUnua Mondmilito (Traktato de Saint-Germain-en-Laye kaj ekspedicio deGabriele D'Annunzio).

Rilatoj inter Italio kaj Sankta Seĝo (Vatikana Urbo)

[redakti |redakti fonton]
La unuiĝo de Italio

Ĉar la unuiĝo de Italio devis, por sin realigi, okupi la teritoriojn de la Papa Ŝtato, kaj do de Urbo (Romo), tio generis fortan la longan kontraston kaj kverelon inter la nova Itala Ŝtato kaj La Sankta Seĝo (Vatikano) en Romo. La kverelo kaj kontrastoj ĉesis, je nivelo jura, kun la Lateranaj Paktoj de 1929 (el kiuj naskiĝis la nova ŝtato "Ŝtato de la Vatikana Urbo") kaj sinsekva revizio de laKonkordato(1984), sed restis ĉiam diatribo kaj malharmonio rilate interpretojn de la faktoj de la okupo de Romo de 1870: la diversa interpreto, pri la fakto kaj rezulto kaj pri eblo reakordiĝi, daŭrigis eĉ se nivele de du historiistaj fluoj kaj franĝoj kaj ekstremismaj (ambaŭflankaj) kaj laikistaj. Evento nova, sed ne tute nenatendita, kontribuis montri la novajn sentojn inter la du ripoj de la rivero Tevere: la ĉiujare la nacio festas per civila ceremonio la 20an de septembro tago de la okupo de la Urbo; nu, en la ceremonion de 2010 partoprenis ankaŭ vatikana ŝtatsekretario, kardinalo Tarcisio Bertone kune kun la respublika Prezidento Giorgio Napolitano. Dum tiu reremonio, la kardinalo montris simpation al la ceremonia rito kaj fine legis la jenan preĝon kiel signo de repacigo kaj reamikiĝo kaj rekonfirmo de kunlaborado:[3]

Antaŭaĵoj

[redakti |redakti fonton]
La kongreso de Vieno deJean-Baptiste Isabey,1819.

Komence de la 19-a jarcentoItalio estis nur geografia unuo, ĉiu popolo havis siajn diferencajn kutimojn, lingvon, flagon aŭ himnon. Okupis la italan duoninsulon mozaiko de ŝtatoj, kelkaj okupitaj de fremdaj potencoj.

Napoleono konkeris la duoninsulon kaj modifis entute la mapon. Li aldonisPiemonton,Parmon,Toskanion, laLiguran Respublikon kaj laPapan Ŝtaton al laFranca Imperio, unuigis la tutan nordorienton de la duoninsulo por krei laRegno de Italio, kies reĝo li deklaris sin kaj li konkeris ankaŭ laRegnon de Napolo. Dum tiu periodo Italio suferis serion deliberalajn reformojn, kiel la abolo de lafeŭdaj kajekleziaj privilegioj.

Pro la malvenko deNapoleono, laViena kongreso (1815) rekonstruas denove la geografian spacon deItalio atentante ĉefe la interesojn de la reĝaj familioj kaj de la grandaj eŭropaj potencoj, neniam de la popolaj interesoj.

LaAŭstra imperio ekprenisLombardujon kaj laVeneton kaj krome lokigis aŭstriajn princojn en la regnoj de Parmo,Modenon kaj Toskanion.Sardio kaj Piemonto unuiĝis en laRegno de Piemonto-Sardio, kiu ricevisSavojon kajNicon. Oni restarigis la Papan Ŝtaton kaj la Burbonojn en la regno de Napolo, kiu eknomiĝisReĝlando de la du Sicilioj.

Oni reenkondukis la absolutismon en ĉiuj ŝtatoj. La registaroj enmetitaj de laViena Kongreso ne kalkulis pri la popola apogo, kaj pro tio ili devos esti helpitaj de la Aŭstria Imperio.

Dume, lanaciismo plue disvastiĝis, sprone pro reveno al absolutismo kaj pro la ekonomia progreso. La pliigo de la tekstila produktado de Piemonto necesisinternan merkaton pli ampleksan kie sendi siajn produktaĵojn. La etendo de lafervojo favoris la komunikadon kaj la unuigon de la diversaj ŝtatoj. Aliaj unuigantaj elementoj estiskatolikismo, itala kulturo kajromantikismo, kiu identigis Italion kun laRisorgimento letterario, per kio ĝi atingis grandan politikan povon. Ŝajnaj literaturaj skribaĵoj estis plenplenaj je aludoj al sklaveco aŭ la tiranio. Kie oni ne permesis la kritikon oni uzis lasatiron.[4]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Giuseppe Brienza,Unità senza identità. Come il Risorgimento ha schiacciato le differenze fra gli stati italiani, Solfanelli, 2009.
  • Adrea Tornielli.[1][rompita ligilo],La fragile concordia, Bur Rizzoli, Milano, 2011.
  • Massimo Viglione,1861. Le due Italie, identità nazionale, unificazione, guerra civile, Ares, Milano 2011.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. El portal del sur
  2. presentación de Giuseppe Ressa, parte 1, pag 15
  3. Ĉiopova kaj eterna Dio, al Vi leviĝu la laŭdo kaj danko pro tio ke Vi ĉiam gvidas la eventojn de la historio al la fina punkto de savo kaj paco. Ni kontemplas la verkon de Via Providenco kiu mirige disvolviĝis ankaŭ en tiu ĉi Urbo kaj en ĉi tiu tero de Italio por redoni konkordon de celoj kie jam venkis kontrasto.
    En tiu ĉi Urbo, kie per via decido predikis kaj mortis la Apostolo Petro, lia posteulo povu daŭrigi plenlibere sian tutmondan mision. Vi kiu donis al la loĝantoj de Italio la grandan donacon de la kredo je Kristo Jesuo, konservu kaj pliigu tiun altvaloran heredaĵon por la venontaj generacioj.
    Reeĥas en niaj koroj la alvoko de la beata PontifikoPio la 9-a: “Granda Dio, benu Italion!”. Jes, Sinjoro, benu hodiaŭ kaj ĉiam tiun ĉi Nacion: asistu kaj lumigu ĝiajn regantojn por ke senlase ili prizorgu pri la porĉia bono. Donu la eternan pacon al tiuj kiuj ĉi tie forfalis kaj al ĉiuj kiuj, laŭ la jarcentoj, oferis sian vivon por la bono de la Patrio kaj de la homaro.
    Tiu ĉi Urbo, tiu ĉi Nacio kaj la tuta mondo ĝuu ĉiam Vian protektadon kaj Vian helpon, por ke la fluo de la historio realiĝu konforme al Viaj voloj, sub la gvido de la Spirito, ĝis la pleneco de la tempoj anoncitaj de Kristo Sinjoro. Amen. (Ĵurnalo Avvenire de 21/09/2010)
  4. "En 1861 ne naskiĝis Italio, pli simple instituiĝis en la itala teritoriounitara Ŝtato. Italio, vidpunkte de kulturo, arto, lingvo kaj super ĉio religia, jam estis unuo ekde jarcentoj kaj jarcentoj. Legita kiel "politika" evento, la Unuiĝo konstituis historian alvenpunkton, kiu meritas esti celebrita ĉiutempe. Tio, tamen, ne pravigas la pretendon kvalifiki la proklamon de la Regno de Italio de 1861 (kaj la aliajn eventojn de 1866 kaj de 1870 kaj...de 1918) evento je "nacia" rimarko: okazis nur evento "politike" je granda signifo. La itala nacio havis neniun bezonon atendi la triumfon de la Releviĝaj movadoj por sin rekoni kaj esti rekonata kiel tia de ĉiuj nacioj. Ĉiuj malfacilaĵoj kaj miskomprenoj naskiĝas el la fakto ke oni miksas la nociojn de Ŝtato kaj Nacio..." (Francesco d'Agostino,L'Unità d'Italia gran fatto politico ma non evento identitario, Avvenire de la kvina de majo 2010. Milano)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Unuiĝo_de_Italio&oldid=9192352"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp