Tiu ĉi artikolo temas pri la mondvasta organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj. La mallongigoj “UN” kaj “UNO” havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolojnUN kajUNO (apartigilo).
Unuiĝintaj Nacioj
United Nations Organization (angle) الأمم المتحدة (arabe) Organisation des Nations Unies (france) Organización de las Naciones Unidas (hispane) Организация Объединённых Наций (ruse) 联合国 (ĉine)
Unuiĝintaj Nacioj (UN, foje ankaŭ malprave nomitaUnuiĝinta Naciaro) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo kaj pro tio samtempe nelimigite agnoskata subjekto depopoljuro.Fondite en1945 post la doloregaDua Mondmilito, anstataŭigante laLigon de Nacioj, la UN celaspace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajnhomajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi lakvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante laĈarton de la Unuiĝintaj Nacioj. UN nun havas 193membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo.
En laĜenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
LaSekureca Konsilio estas pli pova fako: ĝiajrezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de laDua Mondmilito:Britio,Ĉinio,Francio,Rusio, kajUsono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
LaĜenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (angleUnited Nations Secretary-General, mallonge UNSG, arabe أمين عام الأمم المتحدة, ĉine 联合国秘书长, franceSecrétaire général des Nations unies, hispaneSecretario General de Naciones Unidas kaj ruse Генеральный секретарь ООН) estas la gvidanto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej gravaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
LaKuratoreca Konsilio celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en1994 post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando,Palaŭo.
LaSekretariejo estas la burokrataro de la UN, kies anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵo kaj ĝiajn projektojn. La estro de la Sekretariejo estas laĜenerala Sekretario, nuntempe (2019), s-roAntonio Guterres.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLigo de Nacioj.
En la jaro 1920 laTraktato de Versailles, fininte laUnuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizaĵon, laLigon de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis enĜenevo,Svislando.Dum 1920 kaj 1933, la Ligofiaskis sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estisUsono, kies regnestroWoodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelajGermanio kajJapanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.
De 1933 ĝis 1945 la senpova Ligo ne sukcesis malebligi militon, kaj laDua Mondmilito furiozis traAzio,Eŭropo, nordaAfriko, kajPacifiko. Dum la milito okazis nombraj konferencoj en kiuj la estroj de laAliancanoj planis la postmilitajn statojn de la diversaj mondoregionoj kaj ankaŭ la establon de sistemo por garantii la pacon.
LaKonferenco de Dumbarton Oaks aŭ, pli formale, laNegocado pri Internacia Paco kaj Sekurecorganizado de Vaŝingtono estis internacia konferenco en kiu Unuiĝintaj Nacioj estis formulitaj kaj negocitaj inter internaciaj estroj. La konferenco okazis en Dumbarton Oaks,Vaŝingtono,Usono, jam el 21a de aŭgusto al 7a de oktobro1944.
La24an de oktobro1945 la Unuiĝintaj Nacioj ekestis per la ekvalido de laĈarto de UN, t.e. la “konstitucio” de la organizaĵo. Ĝi jam estis subskribita la 26an de junio samjare en la teatra salonego de laVeterans War Memorial Building en San Francisko. En tiu konferenco, Pollando ne partoprenis kaj subskribis poste. La ĉarto estas tempe nelimigita popoljura traktato kaj estis nur ŝanĝita ĉe kvar artikoloj, nome al artikoloj 23, 27, 61 kaj 109. Ĝi konsistas el preamblo kaj 19 ĉapitroj kun 111 artikoloj. Kontraste al tio, la konstitucio de la Ligo de Nacioj nur havis 26 artikolojn. La ĉapitroj de la ĉarto priskribas interalie la ĉef-erojn de la UN, la pacan forigon de konfliktoj, la agojn farendajn ĉe danĝero aŭ fiasko de la paco kaj ĉe agresemaj agoj kaj la celojn kaj bazojn de UN.
Unu jaron poste, en 1946, la Ligo de Naciojoficiale malfondiĝis.
Dum lamalvarma milito la Unuiĝinta Naciaro ne havis tre efikan pozicion por konservi pacon, ĉar ĝi enhavis ambaŭ flankojn de la konflikto: Kaj la usonajn aliancitojn kaj la komunismajn ŝtatojn kielSovetunion. Usono kaj Sovetunio eĉ havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, kiu kondukis al situacio simila al pato, ĉar tiuj landoj rajtis vetoi kontraŭ rezolucioj. Tamen, la ŝtatoj de NATO havis iomete pli grandan potencon en UN, konsiderante, ke ankaŭ Francujo kaj Britujo havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, dum ĉe la komunisma flanko nur Ĉinujo kaj Sovetunio staris en tia pozicio. Krome tio montriĝas ĉe la financa subteno de Usono al UN kaj jam ĉe la instituciaj radikoj de UN – la kreo de la organizaĵo okazis en usona urbego San Francisko kaj la ĉefseĝo de Unuiĝintaj Nacioj troviĝas ĝis hodiaŭ en Nov-Jorko.
En la postaj jardekoj aliĝis pli kaj pli da novaj membroj. Krome okazis kelkaj ŝanĝoj koncerne la membrecon de unuopaj membroŝtatoj, inter alie
En 1972, kiam la UN agnoskisPopolan Ĉinion, kaj transdonis la Ĉinian membrecon deTajvano al ĝi.
Kiam orienta kaj okcidenta Germanujoj unuiĝis en 1990, la membro ekhavis nur unu sidon.
Kiam eksiĝisSovetunio 1991-e, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredisRusio.
Post la sendependiĝo dePalaŭo en 1994, ĝi fariĝis la plej malgranda membroŝtato de UN. Krome, la Kuratoreca Konsilio provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
En la 10a de majo 2024 laĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 143 el 193 membro-ŝtatoj favoris la akcepton dePalestino kiel tutrajta membro, kaj nur naŭ landoj kontraŭis, dum 25 sindetenis. Tio estis tre supera al la du trionoj postulitaj tiucele, tamen jam laKonsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis malakceptinta la pasintan 18an de aprilo tiun eblon pro la nuravetoo fare deUsono, dum 12 ŝtat-membroj de la Konsilio apogis ĝin kaj du sindetenis.[1]
En la jaro 1994, unu el la plej pezaj krimoj de la historio okazis en la landoRuando. Pro malfacilecoj koncerne politikan potencon, mortis 800.000 anoj de la gentojHutu kajTutsi. Intervenado de lapactrupoj de UN ne eblis pro mankinta mandato de UN kaj pro tro malgranda kvanto da soldatoj. Tiutempa Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi Annan, nomis tiun okazaĵon la plej grandan malsukceson de Unuiĝinta Naciaro.
Fine de majo 1995, UN-soldatoj estis prenitaj kiel ostaĝoj, ĉar antaŭe okazis aera atako deNATO kontraŭ municia deponejo de la bosnajserboj en la urbo Pale lokiĝanta enBosnujo kaj Hercegovino. Sekve de la aeraj atakoj, la bosnaj serboj atakis NATO-zonojn, prenis UN-soldatojn kiel ostaĝojn kaj montris ilin publike ĉe taktikaj pozicioj.
Sekve de laTunizia Revolucio de 2010 ĝis 2011, estiĝis revolucioj kaj popolaj ribeloj en la tuta araba mondo, kiuj sume estas nomataj “Araba printempo”. En la plejmulto de la landoj en Nord-Afriko povis fondiĝi novaj registaroj, i.a. en Tunizio, Libio kaj Egiptujo. Ankaŭ en Sirio estiĝis protestoj, nome kontraŭ la reĝimo deBaŝar al-Asad. Pro supozoj pri la nerespektado de la homaj rajtoj, la reĝimo vekis la atenton de Unuiĝinta Naciaro, kiu sendis delegacion de rigardantoj al Sirio, kadre de laRigarda Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Sirio (RMUNES) (angle:United Nations Supervision Mission in Syria, UNSMIS), kaj elektis specialan delegiton pri la konflikto en Sirio, eksan Ĝeneralan Sekretarion,Kofi Annan.
La 16-an de junio 2012, la misiestro diris, ke UN interrompis la mision RMUNES proeskaladinta violenteco.[2] La 19-an de aŭgusto 2012 finiĝis la misio entute, post kiam Unuiĝintaj Nacioj konstatis, ke la kondiĉoj por plua rigardado de Sirio ne estas plenumeblaj.
La10an de decembro1948 en sia rezolucio 217 A (III) la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis kaj publikigis laUniversalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (UDHR), kiu validas tutmonde kaj je ĉiu unuopa homo komencante per la jenaj vortoj:
„ Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. ”
Ĉiujare, la tago de la publikigo de la Deklaracio estas festata kielTago de Homaj Rajtoj. Kiel festotago, la 10a de decembro estiĝis en la jaro 1950, du jarojn post la fakta ekvalido de UDHR.
Ĝenerale la temoj, pri kiuj okupiĝas la celoj de UN, koncernas pac(ig)on, homrajtan politikon kaj kunlaboron al evoluo. Ekzemple, UN kunlaboris en la konstruado de la nova ŝtatoIsraelo (evoluo) de 1947 ĝis 1949 kaj enkondukis labalotrajton por neblankhaŭtaj homoj en la Federacio de Rodezio en la jaro 1976 (homrajta politiko).
Krome, Unuiĝintaj Nacioj sukcesis plurfoje lasi la konfliktpartiojn solvi akrajn konfliktojn, i.a.:
En la jaro 2001 la UN kaj ĝia Sekretario ĜeneralaKofi Annan kune ricevis laNobelan Pacpremion por ilia “laboro al pli bone organizata kaj paca mondo”. 2002e, post kelkjara helpado de UN, sendependiĝis kaj aliĝis al UN la ŝtatoOrienta Timoro.
Septembre 2003, tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan estigis komitaton el 16 personoj por meti proponojn al UN-reformo, la tiel nomatanHigh-Level-Panel on Threats, Challenges and Change (t.e. alta ŝanĝa komitato). La2an de Decembro2004, entute 101 proponoj estis publikigitaj.
La 1-an de junio 2011, Ban Ki-moon elektis baratanon Atul Khare kiel estron de la ŝanĝa komitato.[4][5] Khare estras la Teamon por Ŝanĝa Aranĝo (angleChange Management Team,CMT), kaj laboras kun departementoj kaj oficejoj de la sekretariejo kaj kun aliaj partoj de la sistemo de UN kaj kun la membroŝtatoj. La CMT havas la taskon, estigi kaj formuli la reformon, por ke la UN iĝu pli efika koncerne sian laboron.[6]
LaKonsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas enĜenevo,Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per laAlta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo.[7] Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉi tiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".
LaKomitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj estas konvencia organismo kiu konsistas el sendependaj fakuloj, kiuj kontrolas la plenumon de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de la Ŝtatoj kiuj ratifis ĝin. Ĝi kutime kunvenas en tri sesioj jare, en Ĝenevo aŭ en Novjorko. La Komitato estas unu el la sep korpoj establitaj de traktatoj pri homaj rajtoj, kiujn antaŭenigas Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.
LaPremio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donita de Unuiĝintaj Nacioj al individuoj aŭ asocioj, kiuj plenumis rimarkindan laboron por protekti aŭ antaŭenigi homajn rajtojn. Kreita la 19an de decembro 1966 per la rezolucio 2217 de la Ĝenerala Asembleo, ĝi estis prezentita unuafoje la 10an de decembro1968, okaze de la dudeka datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj estis atribuita ĉiun kvinan jaron de tiam.
Ekde ties fondo, okazis multaj alvokoj al la reformo de la Unuiĝintaj Nacioj sed malmulta interkonsento pri kiel fari tion. Kelkaj landoj, institucioj, organizaĵoj, fakuloj deziras ke la UN plenumu pli grandan aŭ pli efikan rolon en la tutmondaj aferoj, dum aliaj volas ke ties rolo limiĝu al humanitaraj taskoj. Oni faris ankaŭ nombrajn alvokojn por ke oni pliigu la komponon de la Konsilio de Sekureco de la UN, oni ŝanĝu la diferencajn formojn elekti la Ĝeneralan Sekretarion de la UN kaj oni stariguParlamentan Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj. Jacques Fomerand asertas ke la plej londaŭra divido en la opinioj kaj decidoj de la UN estas "la divido Nordo-Sudo", nome inter la riĉaj landoj de la Nordo kaj la malriĉaj de la Sudo. La sudaj nacioj tendencas favori ian UN plej pova per pli forta Ĝenerala Asembleo, kiu ebligus al ili plej laŭtan voĉon en la tutmondaj aferoj, dum la landoj de la Nordo preferas ian UN ekonomie pli tolerema kaj permesema kiu centrigŭ en transnaciaj minacoj kielterorismo.[8] Kelkaj kritikistoj sentas ke la Unuiĝintaj Nacioj estas nur je la servo de la registaroj de ties membraj ŝtatoj (ĉefe de tiujn plej povaj) kaj ne de la civitanoj de la mondo.[9]
Post laDua Mondmilito, la Franca Komitato de Nacia Liberigo estis malfrue agnoskita de Usono kiel la registaro deFrancio, pro kio la lando estis ekskludita dekomence de la konferencoj, kiuj kreis la novan organizaĵon. La estonta franca prezidento,Charles de Gaulle, kritikis la UN, konsiderante ĝin kielmachin (artifikaĉo), kaj li ne estis konvinkita ke tia alianco de tutmonda sekureco helpu elteni la tutmondan pacon, preferante traktatojn de rekta defendo inter ŝtatoj.[10] Dum laMalvarma Milito, kaj Usono kaj la Sovetunio ripete akuzis la UN favori la aliansuperpotencon. En 1953, la Sovetunio devigis la ĝeneralan sekretarionTrygve Lie rezigni, pro ilia malakcepto trakti kun li, dum en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj populara surveturila algluaĵo usona diris: "Oni ne povas skribi komunismon sen la UN".[11] En deklaro foje malbone citata, la usona prezidentoGeorge W. Bush deklaris en februaro 2003 (reference al la necerteco de la UN antaŭ la supozataj irakaj provokoj sub la reĝimo deSaddam Hussein) ke "la liberaj nacioj ne permesos ke la Unuiĝintaj Nacioj vanuiĝu en la historio kiel societo de debato neefika kaj banala".[12][13][14] Kontraste, la franca prezidento, nomeFrançois Hollande, deklaris en 2012 que "Francio fidas en la Unuiĝintaj Nacioj kaj scias ke neniu ŝtato, eĉ plej pova, povas solvi urĝajn problemojn, la lukton por la disvolvigo kaj finigi ĉiujn krizojn... Francio volas ke la Unuiĝintaj Nacioj estu la centro de la tutmonda regado".[15] Aperis ankaŭ kritikoj pro la atento de la UN al la fitraktado depalestinanoj fare deIsraelo, kiuj estas konsiderata partia fare de ambaŭ flankoj, kaj ĉefe fare de povaj potencoj favore al Israelo.[16] En septembro 2015, Faisal bin Hassan Trad, deSauda Arabio, estis elektita Prezidento de la stabanaro de laKonsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kiu nomumas sendependajn fakulojn,[17] nome decido kiu estis kritikita de grupoj defendantoj de lahomaj rajtoj.[18][19]
La kritikistoj ankaŭ estis akuzintaj la UN pro burokrata senefikeco, malŝparado kaj korupto. Oni akuzis la UN ankaŭ pro problemoj kun la planado de siaj operacoj kaj la dungado kaj direktorado de la laboristaro.[20] En 1976, la Ĝenerala Asembleo kreis la Kununuon por Inspektado por serĉi malefikecon ene de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj. Dum la1990-aj jaroj, Usono ne kontribuis kotizojn citante la neefikecon kaj ekpagis sub la kondiĉo ke oni enkonduku gravan iniciaton de reformoj. En 1994, la Oficejo de Servoj de Interna Superrigardo (OIOS laŭ siaj anglalingvaj sigloj) estis establita fare de la Ĝenerala Asembleo por agadi kiel organismo de kontrolo de la efikeco.[21] En 1994, la eks Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj enSomalio nome Mohamed Sahnoun publikigis "Somalia: The Missed Opportunities", nome libro en kiu li analizas la tialojn de la malsukceso de la interveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Somalio en 1992, montrante ke inter la komenco de laSomalia enlanda milito en 1988 kaj la falo de la reĝimo deSiad Barre en januaro 1991, la UN perdis almenaŭ tri oportunojn por eviti grandajn humanitarajn tragedijn; kiam la Unuiĝintaj Nacioj klopodis havigi humanitaran helpon, ili estis tute superitaj de la NROj, kies kompetenteco kaj dediĉemo ege kontrastis kontraŭ la troa prudentemo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la burokrata senefikeco. Se oni ne iniciatu radikalan reformon, avertis Mohamed Sahnoun, tiam la UN plureagos al tiaj krizoj per malefika improvizado.[22] En 2004, la UN frontis akuzojn ke ĝis ĵusfinita Programo Nafto kontraŭ nutraĵoj -en kiu al Irako oni permesis komerci nafton kontraŭ bazaj necesaĵoj por mildigi la prmon de la internaciaj punoj- estis suferinta ĝeneralan korupton, inklude milojn de milionoj de dolaroj en subaĉetoj. Sendependa esplorado kreita de la UN trovis ke multaj el ties funkciuloj estis estintaj enkaĉigitaj, krom ke oni levis gravajn demandojn pri la rolo de Kojo Annan, nome la filo deKofi Annan.[23]
La konsisto kaj organizo de la Konsilio de Sekureco estas kritikata, ĉar la konstantaj membroj oftege vetois por eviti sankciojn aŭ kondamnojn kontraŭ si aŭ siaj amikaj ŝtatoj (komparuUnuiĝintaj Nacioj#Malvarma Milito). De 1946 ĝis 1964, Sovetunio uzis la vetoon 103-foje kontraŭ la kroma konsento. Dum estis faritaj 69 sesioj pri Israelo, Usono uzis la vetoon ĉe 20 sesioj. Tio estis uzata por protekti lageopolitikajn interesojn de tiuj landoj, malhelpante la agadon de la UN por defendi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Same, oni kritikis la fakton ke la Ĝenerala Asembleo havas limigitan povon kaj la fakton ke la taskoj de la Ĝenerala Sekretario ne estas klare difinitaj.[24]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUN Watch.
Laoficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas la seslingvoj uzataj en UN-renkontiĝoj kaj en kiuj UN skribas ĉiujn siajn oficialajn dokumentojn. La listo de ĉi tiuj lingvoj estas difinita en la regularo de ĉiu korpo. Ĉiuj ĉefaj dokumentoj de UN, inkluzive de rezolucioj, estas publikigitaj en oficialaj lingvoj.Laŭvortaj raportoj pri kunvenoj estas publikigitaj en laborlingvoj kaj paroladoj faritaj en iu ajn oficiala lingvo estas tradukitaj al ili.
La oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas jenaj[25][26]:
La Unuiĝinta Naciaro kajUnesko havas oficialajn konsultajn rilatojn kun laUniversala Esperanto-Asocio, kies lingvoEsperanto estas agnoskita de UN kaj Unesko kiel rimedo por internacia kompreniĝo ekde 1954.
Krome, la rezolucio de la Universala Kongreso en Havano temas pri la rilato inter UEA kaj UN. En la rezolucio estas skribita: “La 95-a Universala Kongreso de Esperanto [...] deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.”[27]
terminaroArkivigite je 2018-12-26 per la retarkivoWayback Machine angla-Esperanto kaj Esperanto-angla kiu celas roli kiel helpilo al tradukantoj de dokumentoj kaj gvidilo pri la rekomendataj terminoj ne nur pri UN sed pri la internacia vivo ĝenerale.
United Nations: The First Fifty Years, Stanley Mesler, Atlantic Monthly Press (1-an de Marto 1997), hardcover, 416 paĝoj,ISBN 0-87113-656-2.
Act of Creation: The Founding of the United Nations, Stephen Schlesinger, Westview Press (1-an de Septembro 2003), softcover, 374 paĝoj,ISBN 978-0-8133-3324-3.
A Guide to Delegate Preparation: A Model United Nations Handbook, editita de Scott A. Leslie, The United Nations Association of the United States of America, 2004 versio (Oktobro 2004), softcover, 296 paĝoj,ISBN 1-880632-71-3.
“U.S. At War–International.”Time Magazine XLV.19 7-an de Majo 1945: 25–28.
United Nations (Eldonanto):Wissenswertes über die Vereinten Nationen. United Nations, Nov-Jorko 2006,ISBN 92-1-100936-7 (PDF[rompita ligilo]).
Hans von Mangoldt, Volker Rittberger, Franz Knipping (Eldonanto):Das System der Vereinten Nationen und seine Vorläufer. Kunlaboris Martin Mogler kaj Stephan Wilske. 3 volumoj en 2 partaj volumoj. Berno: Stämpfli + CIE AG 1995 kaj Munkeno: C.H. Beck 1995,ISBN 3-7272-9374-8 (Stämpfli),ISBN 3-406-39107-9 (C.H. Beck).
Dieter Göthel:Die Vereinten Nationen: Eine Innenansicht. 2-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2002.
Sabine von Schorlemer (Eldonanto):Praxishandbuch UNO – Die Vereinten Nationen im Lichte globaler Herausforderungen. Springer, Berlino 2003,ISBN 3-540-43907-2.
Günther Unser, Ingo Winkelmann:ABC der Vereinten Nationen. 5-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2003 (PDFArkivigite je 2009-09-28 per la retarkivoWayback Machine).
Klaus Dieter Wolf:Die UNO – Geschichte, Aufgaben, Perspektiven. C.H. Beck, Munkeno 2005,ISBN 3-406-50878-2.
Aus Politik und Zeitgeschichte 22/2005:60 Jahre Vereinte Nationen. Bundeszentrale für politische Bildung, Bonno 2005 (PDF).
Swen Bernhard Gareis, Johannes Varwick:Die Vereinten Nationen. 4-a versio, Budrich, Opladen 2006,ISBN 3-8252-8328-3.
Paul Kennedy:Parlament der Menschheit: Die Vereinten Nationen und der Weg zur Weltregierung. Munkeno 2007,ISBN 3-406-56328-7. La aŭtoro trafe priskribas la funkcion, novajn taskojn kaj sukcesojn de UN – ankaŭ kritike.
↑UN suspends Syria peace mission, BBC News Middle East. UN interrompas la Sirian pacmision. Publikigita la 16-an de junio 2012. Vidita la 17-an de junio 2012.angle.
↑UN General Assembly Resolution 60/251.8 (Rezolucio de la UN-Ĝenerala asembleo 60/251.8) (angle) (formato PDF) (3-a de aprilo 2006). Alirita 18-a de julio 2012.
↑Fomerand, Jacques (2009). The A to Z of the United Nations (anngle). Lanham: Scarecrow Press.ISBN 978-0-8108-5547-2.[1] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Sengupta, Somini (18a de septembro 2016). «The United Nations Explained: Its Purpose, Power and Problems». The New York Times (en inglés). Nueva York: The New York Times Company.[2] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑Gerbet, Pierre (1995). «Naissance des Nations Unies» (france). Fondaĵo Charles de Gaulle.[3]Arkivigite je 2009-07-10 per la retarkivoWayback Machine Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑Meisler, Stanley (2011). «Dag Hammarskjöld». United Nations: A History (angle). Novjorko: Grove Press. p. 82.ISBN 978-0-8021-4529-1. [You can't spell communism without U.N] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑Greene, David (14a de februaro 2003). «Bush implores U.N. to show `backbone'». The Baltimore Sun (angle).[4]Arkivigite je 2014-01-12 per la retarkivoWayback Machine Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑Singh, Jasvir (2008). «Limitations and constraints on United Nations for action in Kosovo». Problem of Ethicity: Role of United Nations in Kosovo Crisis (angle). Ludhiana: Unistar Books. p. 150.ISBN 978-8-171-42701-7.[5] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑Normand, Roger; Zaidi, Sarah (2008). Human Rights at the UN: The Political History of Universal Justice (angle). Bloomington e Indianápolis: Indiana University Press. p. 455.ISBN 978-0-253-34935-4.[6] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ «Intervención de François Hollande ante la 67ª Asamblea General de las Naciones Unidas». Red Voltaire.[7] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ «ADL: UN Human Rights Council Resolution Reveals "Cancerous Bias" Against Israel» (angle). Liga Antidifamación. 13a de januaro de 2009.[8] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Osborne, Samuel. «UK helped Saudi Arabia get UN human rights role through 'secret deal' to exchange votes, leaked documents suggest». The Independent (angle).[9] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Moore, Jack (21a de Septembro 2015). «U.N. Watchdog Slams 'Scandalous' Choice of Saudi Arabia to Head Human Rights Panel». Newsweek (angle).[10] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Goldberg, Jeffrey (24a de Septembro 2015). «When Beheading Won’t Do the Job, the Saudis Resort to Crucifixion». The Atlantic (angle). The Atlantic Monthly Group.[11] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ McGreal, Chris (7a de Septembro 2015). «70 years and half a trillion dollars later: what has the UN achieved?». The Guardian (angle). Londono: Guardian News and Media Limited.[12] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Reddy, Shravanti (29a de Oktobro 2002). «Watchdog Organization Struggles to Decrease UN Bureaucracy» (angle). Novjorko: Global Policy Forum.[13] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ «Somalia: The Missed Opportunities». Foreign Affairs (angle).Council on Foreign Relations. marto de 1995.[14] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ «Claves: "Petróleo por Alimentos"». Londono: BBC. 3a de februaro 2005.[15] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
↑ Sengupta, Somini (18a de Septembro 2016). «The United Nations Explained: Its Purpose, Power and Problems». The New York Times (angle). Novjorko: The New York Times Company.[16] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.