Pro siamara potenco kaj siaindustria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando establis la tutmondanBritan imperion, kiu antaŭ1945 haviskoloniojn en ĉiujkontinentoj (escepte deAntarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vastaBrita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, laKomunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭeBritish Commonwealth of Nations).
Teritorioj kiuj estis parto de laBrita Imperio en 1919.
En sia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de laparlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] ĜiaIndustria Revolucio transformis la landon kaj servis kiel motoro al la kreskantanBritan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]
Post la venko superNapoléon Bonaparte en laNapoleonaj Militoj (kaj posta relativa venko super Usono en laBrit-usona milito de 1812), Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpotenco ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis ĝis sia maksimuma grandeco en 1921, akirinte lagermanajn kajosmanidajn posedaĵojn sekve al laUnua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far laLigo de Nacioj. Post unu jaro, laBBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.
Balota gajno deSinn Féin en 1918 kajIrlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921.[9] Poste, Irlando establisIrlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sedNorda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo:United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).
La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el laAliancanoj de laDua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampanjo konata kiel laBatalo de Anglio. Post la venko, Britio estis inter la superpotencoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilito finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de laPlano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.
Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis lasociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon, konata kiel lanacia prisana servo de britio (angle NHS). Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el laCommonwealth migris en Brition, kio kondukis al la estigo demultetna Britio. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en lamalkoloniigo, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britajliteraturo kajkulturo, precipe de lapopola kulturo en la1960-aj jaroj.
La subŝtatoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en laNorda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomataScottish Highlands (esperanteSkotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.
Onidire la vetero en Anglio kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kielFrancio aŭGermanio. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al laAtlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de laGolfa Marfluo.
10 Downing Street, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Senjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de laĈefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
La kabineto (angleCabinet) de brita registaro de Britio estas oficiala organo, kies membroj estas la altrangaj ministroj de la registaro.[11] La membroj de lakabineto estas elektitaj de labrita Ĉefministro. La ministroj kiuj estas membroj de la kabineto portas la titolon "Ŝtatsekretarioj". Kabinetanoj devas esti membroj de unu el la domoj de labrita parlamento. La Kabineto estas la centra decida organo de laplenuma povo en Britio[12][13].
Labrita parlamento, laParliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el laHouse of Commons (Ĉambro de Komunuloj, aŭ laMalalta ĉambro) kaj laHouse of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ laSupera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempeKarlo la 3-a. Ĝi troveblas enLondono, ĉe lapalaco de Westminster, konata kielHouses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.
LaCity de Londono estas unu el la plej granda ekonomiaj centroj de la mondo.
Britio havas parte reguligitanmerkatan ekonomion. Surbaze de merkatkurzoj , la UK hodiaŭ estas la kvina plej granda ekonomio en la mondo kaj la dua plej granda enEŭropo postGermanio.
LaBanko de Anglio estas lacentra banko de Britio kaj respondecas pri emisiado de biletoj kaj moneroj en la valuto de la nacio, labrita pundo (sterlingo). Bankoj enSkotlando kajNord-Irlando konservas la rajton emisii siajn proprajn biletojn, kondiĉe de reteni sufiĉe da biletoj emisiitaj de la Banko de Anglio en rezervo por kovri sian propran emision. La brita pundo estas la kvara plej granda rezerva valuto de la mondo (post lausona dolaro,eŭro kajjapana eno).
Post la Dua Mondmilito kaj la disfalo de la brita imperio, la ekonomio de Britio estis difektita kaj ĝi perdis sian lokon kiel ekonomiasuperpotenco. Ĉar aliaj nacioj industriiĝis, kunligita kun ekonomia malkresko post du mondmilitoj, Britio komencis perdi sian konkurencivan avantaĝon kaj peza industrio malkreskis, iom post iom, dum la 20-a jarcento. Produktado restas signifa parto de la ekonomio sed respondecis pri nur 16.7 procentoj de nacia produktado en 2003.
Kvankam Britio ne revenis al sia antaŭa pozicio, ĝi estas unu el la plej prosperaj landoj en la mondo kaj ĝia MEP estas la 8-a en la mondo. Ĉe la bazo de la ekonomio estas industrio, kiu dungas ĉirkaŭ kvaronon de la laboristaro kaj provizas la plej granda parto de la eksportaj varoj. La plej granda parot de la ekonomio estas laserva sektoro, kaj ĉirkaŭ 70 % de la laborforto estas dungita en servoj.Turismo, bankado kaj komerco ankaŭ estas tre gravaj. Agrikulturo progresas, kaj tiuj dungitaj en ĝi (2 % de la laboristaro) provizas proksimume 90% de lokaj bezonoj. Ĝis 1975, Britio estis dependa de importado denafto kajtergaso por ĝiaj industrioj, sed post la malkovro de petrolo kaj gaso en la marfundo de laNorda Maro, ĉirkaŭ 75% de kiuj estas sub la kontrolo de Britio, ĝi provizas sian tutan konsumon kaj eĉ eksportas petrolon. Tradicie kaj historie, krom la uzo de petrolo kaj tergaso, Britio ankaŭ uzaskarbon, kiu originas de la Britaj Insuloj mem, por produktienergion. En la Britaj Insuloj estas aliaj mineraloj kielstano,fero,plumbo kajkupro.
La ĉefaj ekonomiaj partneroj de Britio estas la landoj deEŭropa Unio, ĉefeGermanio kajFrancio,Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Britio estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj, kaj do ankaŭ de laG20.
Specife Londono estas unu el la plej grandaj financaj centroj de la mondo, vicigante dua en la mondo, malantaŭNovjorko. Londono ankaŭ havas la plej grandan urbokernaMEP en Eŭropo; kunEdinburgo vicigita 17-a en la mondo, kaj sesa enOkcidenta eŭropo.
Turismo estas tre grava por la brita ekonomio; kun pli ol 27 milionoj da turistoj alvenantaj en 2004, Britio estas vicigita kiel la sesa grava turistloko en la mondo kaj Londono havas la plej multajn internaciajn vizitantojn de iu grandurbo en la mondo.
En la censo de2011 la totala populacio de Unuiĝinta Reĝlando estis de 63 181 775 loĝantoj.[14] Ĝi estas la kvara plej granda lando en Eŭropo (post nur Rusio, Germanio kaj Francio), la kvina plej granda en laKomunumo de Nacioj kaj la 22a plej granda en la mondo. Inter 2014 kaj 2015 ĉefe internacia migrado kontribuis al la populacikresko. Inter 2012 kaj 2013 ĉefe natura ŝanĝo kontribuis al la populacikresko.[15] Inter 2001 kaj 2011 la populacio pliiĝis je averaĝa jara indico de proksimume 0.7 procento.[14] La censo de 2011 montris ankaŭ, ke laŭlonge de la antaŭaj 100 jaroj, la proporcio de la populacio 0–14-aĝa falis el 31 procento ĝis 18 procento, kaj la proporcio de homoj super 65-jaraĝo kreskiĝis el 5 ĝis 16 procento.[14] En 2018 lamezaveraĝa aĝo de la brita populacio estis 41.7 jaroj.[16]
La angla populacio en 2011 estis 53 milionoj da loĝantoj, kio estas ĉirkaŭ 84 procento de la totalo de UR.[17] Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo, kun 420 personoj por kvadrata kilometro meze de 2015,[15] kun aparta koncentrado en Londono kaj en la sudoriento.[18] La censo de 2011 markis por Skotlando populacion de 5.3 milionoj da loĝantoj,[19] por Kimrio 3.06 milionojn kaj por Norda Irlando 1.81 milionojn.[17]
En 2017 la averaĝafekundindico en Unuiĝinta Reĝlando estis de 1.74 naskitoj por virino.[20] Kvankam alta naskindico estas kontribuanta al populacikresko, ĝi restas konsiderinde sub la pinta naskeskplodo de 2.95 naskitoj por virino en 1964,[21] aŭ multe sub la alta nivelo de 6.02 naskitoj por virino en 1815,[22] sub la anstataŭa indico de 2.1 naskitoj por virino, sed pli alte ol la malalta rekordo de 2001 kun nur 1.63 naskitoj por virino.[23] En 2011, 47.3 procento de naskoj en Unuiĝinta Reĝlando estis de needzinaj virinoj.[24] LaOficejo pri Naciaj Statistikoj reportis en 2015 ke el la tuta brita populacio de 16 jaroj kaj pli, 1.7 procento identigas sin sam- aŭ duseksemulo (2.0 procento de maskloj kaj 1.5 procento de inoj); 4.5 procento de respondintoj respondis per "alia", "mi ne scias", aŭ tute ne respondis.[25] La nombron detransgenruloj en Unuiĝinta Reĝlando estis ĉirkaŭkalkulita inter 65 000 kaj 300 000 laŭ esploroj inter 2001 kaj 2008.[26]
Historie, oni pensis, ke indiĝenaj Britoj estas posteuloj el variaj etnaj grupoj kiuj setliĝis tie antaŭ la 12-a jarcento: nomeKeltoj, Romianoj, Anglosaksoj, Nordanoj kajNormanoj.Kimroj eble estas la plej antikva etna grupo en la teritorio de nuna Unuiĝinta Reĝlando.[27] Unuiĝinta Reĝlando havas historion de enmigrado de neblankuloj kunLiverpool havante la plej antikvan nigrulan populacion en la lando datita el almenaŭ la 1730-aj jaroj dum la periodo de Afrikasklavokomerco. Dum tiu periodo oni ĉirkaŭkalkulis la afrik-karibian populacion de Granda Britio je 10 000 ĝis 15 000[28] kio poste malpliiĝis pro la abolo de lasklaveco.[29][30] Unuiĝinta Reĝlando havas ankaŭ la plej antikvanĉinan komunumon en Eŭropo, datita el la alveno de ĉinaj maristoj en la 19-a jarcento.[31] Laŭ la brita censo de 2011, 87.2 procento de la populacio de Unuiĝinta Reĝlando identigis sin kiel blankuloj, kio signifas, ke 12.8 procento de la populacio de Unuiĝinta Reĝlando identigas sin kiel ano de grupo deetna malplimulto.[32]
Etneca diverseco ege varias tra Unuiĝinta Reĝlando. 30.4 procento de la Londona populacio kaj 37.4 procento de la populacio deLeicester estis ĉirkaŭkalkulita kiel neblankula en 2005,[33][34] dum malpli ol 5 procento de la populacioj deNordorienta Anglio, Kimrio kajSudokcidenta Anglio estis el etnaj malplimultoj, laŭ la censo de 2001.[35] En 2016, 31.4 procento de bazlernejanoj kaj 27.9 procento de mezlernejanoj enŝtataj lernejoj en Anglio estis membroj de etna malplimulto.[36]
Laangla lingvo estas la oficiala kaj plej parolata lingvo de Unuiĝinta Reĝlando, kiu originiĝis elAnglio.[37][38] Unuiĝinta Reĝlando aktive promocias la lingvan tutmondecon por konstrui konektojn, interkomprenemon kaj fidon inter la loĝantoj de UR kaj kun la diversaj landoj de la tuta mondo.[39][40] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 95 procento de la brita populacio estasunulingva parolanto de angla.[41] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 5.5 procento de la populacio parolas aliajn lingvojn alportitajn al Britio kiel rezulto de relative ĵusa enmigrado.[41] Sudaziaj lingvoj estas la plej granda grupo kiu inkludasPanĝaban,Urduan,Bengalan, Silhetian (el Bangladeŝo),Hindian kajGuĝaratan.[42] Laŭ la censo de 2011,la pola iĝis la dua plej parolata lingvo en Anglio kun 546 000 parolantoj.[43] En 2019, ĉirkaŭ tri kvaronoj de milionoj da personoj parolis malmulte aŭ tute ne anglan.[44]
Oni parolas tri indiĝenajnkeltajn lingvojn en Unuiĝinta Reĝlando: nomeKimra,Irlanda kajSkotgaela. LaKornvala, kiu formortis kiel unua lingvo fine de la 18-a jarcento, estas celo de revivigaj klopodoj kaj havas malgrandan grupon de parolantoj kiel dua lingvo.[45][46][47][48] Laŭ la censo de2021, la populacio de Kimrio parolanta kimran de tri aŭ pliaj jaroj estis 538 300 personoj (17.8 procento).[49] Krome, oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉirkaŭ 200 000 parolantoj de kimra loĝas en Anglio.[50] En la censo de 2011 en Norda Irlando 167 487 personoj (10.4 procento) asertis, ke ili havas "ioman scion de irlanda", preskaŭ ekskluzive en lanaciisma (ĉefe katolika) populacio. Ĉirkaŭ 92 000 personoj en Skotlando (ĝuste sub 2 procento de la populacio) havis ioman kapablon ĉe gaela lingvo, inklude 72 procenton de tiuj kiuj loĝas enEksteraj Hebridoj.[51] La nombro de infanoj kiuj lernas ĉu kimran ĉu skotgaelan estas pliiĝanta.[52] LaSkota, lingvo devena el frua nordaMezangla, havas limigitanagnoskon kun sia regiona varianto, nome laUlsterskota en Norda Irlando, sen specifa postulo por protektado kaj promocio.[48][53] Aprile 2020, oni diris, ke estas ĉirkaŭ 151 000 uzantoj deBrita signolingvo (BSL), nomesignolingvo uzata desurduloj, en Unuiĝinta Reĝlando.[54]
La kulturo de Unuiĝinta Reĝlando estas influita de multaj faktoroj kiel: la insula statuso de la lando; ĝiahistorio; kaj esti politika unio de kvar landoj el kiuj ĉiu konservas elementojn de distingaj tradicioj, kutimoj kaj simboleco. Kiel rezulto de laBrita Imperio, la britan influon oni observas ankaŭ en lalingvo, kulturo kajjuraj sistemoj de multaj el tiesiamaj kolonioj, precize de Usono, Aŭstralio, Kanado, Novzelando kaj Irlando, komuna kulturo konata nuntempe kiel "Anglosfero".[55][56] La esenca kultura influo de Unuiĝinta Reĝlando kondukis al la fakto esti priskribita kiel "kultura superpotenco".[57][58] Tutmonda opinienketo fare por BBC vidis, ke Unuiĝinta Reĝlando rangiĝis kiel la tria plej positive rigardata lando en la mondo (malantaŭ Germanio kaj Kanado) en 2013 kaj 2014.[59][60]
British Council (esperante: Britia Konsilio) estas internaciaorganizaĵo, fondita kaj subtenata de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (Britio). Ĝia celo estas disvastigado de lakulturo de sia lando kaj de laangla lingvo.
La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke labritoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉartradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata alteo je la 5-a aŭ 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportatapluvombrelo.
Brita literaturo inkludas literaturon asocian kun Unuiĝinta Reĝlando,Manksinsulo kaj laManikinsuloj. Plej granda parto de la Brita literaturo estas en angla. En 2005, oni publikigis ĉirkaŭ 206 000 librojn en Unuiĝinta Reĝlando kaj en 2006 ĝi estis la plej granda libropublikiganto en la mondo.[61]
El la kimra literaturo menciendas la plej malnova konata poemo de Britio, nomeY Gododdin, kion oni komponis plej verŝajne fine de la 6-a jarcento. Ĝi estis verkita enkumbria aŭMalnovkimra lingvo kaj en enhavas la plej fruan konatan referencon al laReĝo Arturo.[68] La Arturan legendon poste disvolvisGofredo de Monmouth.[69] Poeto Dafydd ap Gwilym (1320–1370) estas konsiderata unu el la plej grandaj eŭropaj poetoj de sia tempo.[70]Daniel Owen estas konsiderata la unua kimr-lingva romanisto, publikiginteRhys Lewis en 1885. La plej bone konataj el la kimr-anglaj poetoj estasDylan Thomas kaj R. S. Thomas, el kiu la lasta estis nomumita por laNobel-premio pri literaturo en 1996. Gravaj kimraj romanistoj de la 20-a jarcento estis Richard Llewellyn kaj Kate Roberts.[71][72]
En la dua duono de la 19-a jarcento, dumArthur Sullivan kaj lia libretisto W. S. Gilbert verkis siajn popularajn Savoy-operojn, la ampleksa gamo de muziko deEdward Elgar rivalis kun tiu de la eŭropaj samtempuloj. Pli kaj pli tamen komponistoj inspiriĝis el la angla kamparo kaj ĝiapopolmuziko, ĉefeGustav Holst,Ralph Vaughan Williams, kajBenjamin Britten, pioniro de moderna brita opero. Inter multaj post-militaj komponistoj, kelkaj el kiuj faris sian propran personan elekton de muzika identeco, menciendas jenaj: Peter Maxwell Davies (Orkney), Harrison Birtwistle (mitologia), kaj John Tavener (religia).[86]
Multaj britaj urboj estas famaj pro sia muziko. Muzikistoj elLiverpool atingis 54-foje aringis la plej altajn poziciojn en la britaj listoj de plej sukcesaj unuopaj muzikaĵoj, pli alta indico por loĝanto ol ĉe ajna alia urbo en la mondo.[106] La kontribuo deGlasgovo al muziko estis agnoskita en 2008 kiamUnesko nomis ĝin "Urbo de Muziko".[107] Manchester ludis gravan rolon en la etendo de dancmuziko kiel la nomita "acid house", kaj ekde la mezaj 1990-aj jaroj, de la nomitaBritpop. Londono kaj Bristolo estas tre ofte asociaj kun la origino de subĝenroj de laelektronika muziko kieldrumenbaso kajtriphopo.[108] Influaj britaj dancmuzikistoj estasthe Prodigy,Underworld, Leftfield, Basement Jaxx, Chemical Brothers, Sub Focus, Chase & Status kajCalvin Harris.
LaRoyal Academy en Londono estas ŝlosila organizaĵo por la promocio de la vidaj artoj en Unuiĝinta Reĝlando. Gravaj skoloj de arto en Unuiĝinta Reĝlando estas jenaj: la ses-skolaUniversity of the Arts London, kiu inkludas laCentral Saint Martins College of Art and Design kaj laChelsea College of Art and Design; laGoldsmiths, University of London; laSlade School of Fine Art (parto deUniversity College London); laGlasgow School of Art; laRoyal College of Art; kajThe Ruskin School of Drawing and Fine Art (parto de laUniversitato de Oksfordo). LaCourtauld Institute of Art estas grava centro por la instruado dehistorio de arto. Gravaj artgalerioj en Unuiĝinta Reĝlando estas laNational Gallery,National Portrait Gallery, laTate Britain kaj laTate Modern (la plej vizitata modernarta galerio en la mondo, kun ĉirkaŭ 4.7 milionoj da vizitantoj jare).[110]
LaArta Konsilantaro de Granda Britio aŭ en anglaArts Council of Great Britain estis eksterministrapublika servo dediĉita al la helpo al labelartoj enGranda Britio. LaArta Konsilantaro de Granda Britio estis dividita en 1994 por formi la Artan Konsilantaron de Anglio, la Skotan Artan Konsilantaron, kaj la Artan Konsilantaron deKimrio. Samtempe la Nacia Loterio estis establita kaj tiuj tri artaj konsilantaroj, plus la Arta Konsilantaro deNorda Irlando, iĝis distribuaj korpoj.
Unuiĝinta Reĝlando faris konsiderindan influon super la historio dekinarto. La britaj reĝisorojAlfred Hitchcock, kies filmoVertigo estas konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel la plej bona filmo el ĉiuj tempoj,[111] kajDavid Lean estas inter la plej laŭditaj de kritikistoj el ĉiuj tempoj.[112] Multaj britaj aktoroj atingis internacian famon kaj kritikan sukceson. Kelkaj el la komerce plej sukcesaj filmoj el ĉiuj tempoj estis produktitaj en Unuiĝinta Reĝlando, kiel du el la plej enspezigaj filmoserioj (nomeHarry Potter kajJames Bond).[113]
En 2009, britaj filmoj enspezigis ĉirkaŭ du miliardojn da usonaj dolaroj tutmonde kaj akiris merkatparton de ĉirkaŭ 7 procentoj tutmonde kaj 17 procentoj en Unuiĝinta Reĝlando.[114] La brita biletvendada enspezo totalis 944 milionojn da britaj pundoj en 2009, kun ĉirkaŭ 173 milionoj da kinejeniroj.[114] La ĉiujarajKinpremioj BAFTA estas havigitaj de laBritish Academy of Film and Television Arts.[115]
↑Ross, David. (2002)Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset, p. 56.ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
↑Hearn, Jonathan. (2002)Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press, p. 104.ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
↑Ferguson, Niall. (2003)Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books.ISBN 0465023282.
↑Costello, Ray. (2001)Black Liverpool: The Early History of Britain's Oldest Black Community 1730–1918. Liverpool: Picton Press.ISBN 978-1-873245-07-1.
↑Julian Go. (2007) “A Globalizing Constitutionalism?, Views from the Postcolony, 1945–2000”,Constitutionalism and political reconstruction. Brill, p. 92–94.ISBN 978-90-04-15174-1.
↑Dafydd ap Gwilym (2011). Arkivita ella originalo je 24a de Marto 2012. Alirita 3a de Januaro 2011 . “Dafydd ap Gwilym is widely regarded as one of the greatest Welsh poets of all time, and amongst the leading European poets of the Middle Ages.”.
↑ Iemperley, Nicholas (2002). "Great Britain". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press.ISBN 978-1-56159-263-0.; Banfield, Stephen; Russell, Ian (2001). "England (i)". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press.ISBN 978-1-56159-263-0.; Lewis, Geraint; Davies, Lyn; Kinney, Phyllis (2001). "Wales". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press.ISBN 978-1-56159-263-0.; Elliott, Kenneth; Collinson, Francis; Duesenberry, Peggy (2001). "Scotland". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press.ISBN 978-1-56159-263-0.; White, Harry; Carolan, Nicholas (2011). "Ireland". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press.ISBN 978-1-56159-263-0.; "British 20th century composers". BBC. Alirita la 21an de Aprilo 2022.
↑R. Middleton, et al.,"Pop",Grove music online, Alirita la 14an de Marto 2010.necesas abono(el Retarkivo {{{1}}})
CIA (2010).The World Factbook (en angla). Washington D.C.: Potomac Books Inc.ISBN 9781597975414. ISSN 1553-8133. Arkivita el originalo la 7an de januaro 2019. Konsultita la 27an de aprilo 2010.
↑Oni ofte uzas la vortojnBritio kajBritujo por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, sed tio estas malekzakta. La vortoj ekskluzivasNord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo olBritio. Tamen, aparte la vortoBritio estas amplekse uzata en esperantaj tekstoj, simple ĉar ĝi lingve multe pli praktikas ol la formaleca titoligoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj en tekstoj oni bezonas ankaŭ adjektivan (britia) kaj adverban (britie) formojn, kiujn oni neniel havus baze de pli longa landonoma titolo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloUnited Kingdomangle.