Oni kutime nomis ĝinLa Granda Milito (aŭ iafoje en la anglaLa milito por fini ĉiujn militojn), ĝis la komenco de laDua Mondmilito, kvankam la esprimomondmilito estis lanĉita jam en1920.
Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel la unuan fazon de (nova)30-jara milito, kiu daŭris de1914 ĝis1945.
Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de lakapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudaj materialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontrakto-sistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj florisnaciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.
Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj en Eŭropo. Multaj el ĉi tiuj eŭropajimperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajnkoloniojn. Laŭ la iniciato de Britio subBenjamin Disraeli, eĉ la iam heziteme imperiismaOtto von Bismarck finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germanaj agado, civilizo kaj kapitalo".
LaabsolutismajCentraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, dinamike industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansiantamararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter laFranca-Prusa Milito kaj laGranda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio.
Lakora akordo estis neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por malrapidigi la germanan ekspansion. Kune kun la franca-rusa alianco, ĝi servis komunangeopolitikan intereson. Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko kiel en la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kajotomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj;Niĝerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio,Hindio estis proksima al FrancaHindoĉinio, ktp.
Post la morto de la germanaimperiestroVilhelmo la 1-a en1888, lia filo,Frederiko (aŭFriedrich) la 3-a heredis lakronon dePrusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Mallonge post kiam li sukcedis al la trono, li mortis pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filoVilhelmo la 2-a. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝantaKanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita. Ankaŭ li malhelpis al la enlandarealpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en laReichstag. Post la elektoj de1890, en kiuj la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke laimperiestro havis la samanKancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis.
Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas laMarokan Krizon de1905 . Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis lamarokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum laDua Maroka Krizo de 1911, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon.
La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio—kiu estisizolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn—eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de laDomo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluziveHohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝinoViktoria estis, do,nevo de ŝia filo, la reĝoEduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaŭdis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmeanarmadkonkuron. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.
La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter labalkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis alBerlino,Vieno aŭPeterburgo por diplomatia subteno.
La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbaraSerbio kiel rezulto de labalkanaj militoj de1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstra-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj AferojLeopold von Berchtold, sendis efektive neplenumeblanultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la23-an de julio1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstra-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro.
La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco,mobilizis sian armeon la30-an de julio. Tion ordonisNikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstra-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉarmalmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancanoFrancio.
Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis laŭdire membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.
La kompleksa situacio inter la regnoj de Eŭropo estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando.
23-a de julio, ultimato de la Aŭstri-Hungara Imperio al Serbio;
Mapo de la ŝtatoj partoprenantaj en la Unua mondmilito: aliancanoj verde, centraj imperioj oranĝe, kaj neŭtralaj ŝtatoj grize.Etno-lingva mapo de Aŭstri–Hungario, 1910
Februaro, Britio, hegemonia ĉemare, blokadas markomercon de la malamikoj: Germanio turnas sin al lasubmarŝipa milito;
25-a de aprilo, alianca armeo (britoj, francoj, aŭstralianoj kaj novzelandanoj,ANZAC) elŝipiĝas enKalipolis por klopodi konkeri Istanbulon, sed turkoj haltigas ilin;
7-a de majo, germana submarŝipo vrakigas la transatlantikonLusitania;
18-a de januaro, ekas en Parizo la Packonferenco sub estreco de la Kvaropa Komitato (Wilson, Clemenceau, Lloyd George kaj Orlando, reprezentantoj de la venkintaj landoj, nome Usono, Francio, Granda Britio kaj Italio) por interkonsenti la packondiĉojn kun la venkitaj landoj: Germanio, Turkio, Bulgario, Aŭstrio kaj Hungario.
Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj—Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco.
La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado deBelgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio.
La plano de la Germana Imperio (nome laplano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kajLuksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urboLiège. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion.
La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis enOrienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro alParizo ĉe launua batalo de la Marno (septembro1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.
LaOtomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj enoktobro ĝisnovembro1914, minacante lakaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kunHindio kaj la oriento per laKanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj deGallipoli (1915) kajMezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa sieĝo deKut (Irako), la britoj reorganizis sin kaj kaptisBagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiamJerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado subEdmund Allenby antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la batalo deMegiddo.
La monta fronto dungis la soldatojn preskaŭ dum la tuta daŭro de la konflikto en "vertikala milito", batalita inter la montopintoj. En ĉi tiu foto iuj alpistoj en ŝnuro.
Ekde majo 1915 ĝis novembro 1918, ĉe la tiama limo inter Italio kaj Aŭstrio en la orientajAlpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj la Aŭstro-Hungara armeo kajGermana armeo. Temis pri la tiel surnomata "montara milito" kaj "blanka milito", fifama pro la fakto, ke ĝi estis "vertikala milito", ĉar oni tre akre batalis tra la pintoj de la alpaj montoj. Historiistoj taksas, ke en la tranĉeoj de la alpa fronto, ambaŭflanke, ĉirkaŭ du trionoj el la preskaŭ 500.000 mortintoj estis viktimoj de la klimato kaj medio, dum nur triono mortis pro rektaj militaj agoj.
Italio, je la komenco de la milito teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio enSudtirolo,Istria kajDalmatio, aliĝis al la Aliancanoj enmajo1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj.Caporetto (oktobro1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.
Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kajbulgara invado enoktobro1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis enAlbanio kajGrekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.
La percepto de milito en1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en laĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kielLordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".
Post ilia komenca sukceso ĉe laMarno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomataKonkurenco al la Maro en laOkcidenta Fronto. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj deLoreno ĝis laflandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanajtranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla doni decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉeVerdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.
En la tranĉeoj.
Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj laBrita imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Orne (rivero en Loreno, kiu alfluas laMozelon) kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadisofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono dePoperinge aŭAmiens.
Kaj la bataloĉe la Sommo kaj tiu dePassendale ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj, sed minimuman antaŭeniron en la milito. Kvankam la britoj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo demaŝin-pafado en la unua tago de la batalo de la Sommo, ili ja sukcesis gajni iom da grundo.
Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon:venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimów en ladistrikto Skierniewice) la1-an de januaro1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako surkanadaj soldatoj ĉeYpres la22-an de aprilo1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉeHooge la30-an de julio1915, kaj kirasitajtankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo[?] la15-an de septembro1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.
Militaviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo debombaviadiloj kontraŭLondono (julio1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanajsubmarŝipoj (germane:U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro1917) spronisUsonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipoLusitania, kiu surhavis ankaŭ militvarojn, estis speciale pridisputata "trafo" por la submarŝipoj.
La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstriaGalicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio enGalicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generalojPaul von Hindenburg kajErich Ludendorff ĉe laBatalo de Tannenberg kaj la unua batalo de laMazuriaj lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj dePollando, kaptanteVarsovion la5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.
Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de laofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro deRumanio en la militon la27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn enTransilvanio, kajBukareŝto falis al la Centraj Potencoj la6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum laCaro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon deRasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj endecembro1916.
En marto1917, manifestacioj enSankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro deKerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de laSoveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de labolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita elSvisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrainio, la nova registaro konsentis al laTraktato de Brest-Litovsk la3-an de marto1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento—inkluziveFinnlandon, labaltajn provincojn,Pollandon, kajUkrainion—al la Centraj Potencoj.
Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon desenlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo deZimmermann, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. PrezidentoWoodrow Wilson tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la6-an de aprilo1917. (Nur unu kongresano,Jeannette Rankin deMontano, voĉdonis kontraŭ la milito).
LaUsona Armeo kaj lausona armea nacia gvardio antaŭe mobiliziĝis en1916 por ĉasi la meksikan "banditon"Pancho Villa, kio helpis plirapidigi la mobilizon. Lausona mararmeo sukcesis sendibatalŝipan grupon alScapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajndestrojerojn al Queenstown,Irlando (nuntempeCobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj.
La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. TamengeneraloJohn Pershing, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.
La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al laOkcidenta Fronto. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro.
Kiel parto de la germana printempa ofensivo de 1918, La21-an de marto1918 la germana armeo lanĉis gravan ofensivon,kodnomita "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj francaj militfortoj. La germana armeo disvolvis novajntaktikojn kunsturmantoj,infanterio trejnita laŭ la taktikoj deHutier (laŭOskar von Hutier) por infiltri kaj preni tranĉeojn.
La Aliancanoj reagis per nomumado de francaFeldmarŝaloFerdinand Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiamgeneralisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie.
La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia FortoFeldmarŝalo KavaliroDouglas Haig, eligis Ĝeneralan Ordonon la11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj deANZAC puŝis la germanojn reen.
La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉeAmiens la8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, GeneraloLudendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo".
La16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon deSaint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-koloneloGeorge Patton. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita.
La26-an de septembro usonaj fortoj komencis laOfensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 enMontfaucon d'Argonne estis kaptita la27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la riveroRejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919.
Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉeWilhelmshaven ekde la29-a de oktobro 1918. La imperiestro fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. ViduRespubliko de Weimar por detaloj.
La venkintoj estis konvinkitaj, ke la venkitoj estis kulpaj kaj devis pagegi pro tio. Dekomence oni pensis ĉefe pri ekonomiaj punpagoj kaj perdoj teritoriaj. Pri tiu temo renaskiĝis malnovaj konfliktoj, kiaj tiuj de Alzaco kaj Loreno, Transilvanio, Trentino (inter Italio kaj Aŭstrio) ktp. Packonferenco komencis la 18an de januaro de 1919 en Parizo. Delegitoj de 27 venkintaj landoj pridiskutis la punon por la venkitoj kaj la novan ordon de internaciaj rilatoj. Vere la decidojn faris la kvar gravuloj: nome la francaClemenceau, la britaLloyd George, la usona prezidento Wilson kaj la itala Orlando. Dekomence ĉiuj akceptis la 14 punktojn proponitajn de Wilson, sed tuj aperis la diversaj interesoj ĉu de la eŭropaj potencoj, ĉu de ties aliancanoj, ĉu de la novaj landoj ĵus elirintaj el disigo de la imperioj: nome germana, aŭstri-hungara, rusa kaj turka. Krome la venkitoj ne havis decidpovon: la heredaj ŝtatoj (respublikaj Germanio, Aŭstrio, Hungario, Bulgario ktp.) de tiuj imperioj devis akcepti ĉion sen esti eĉ konsultitaj. Tamen tiuj registaroj devos poste prezenti la decidojn antaŭ siaj civitanoj.[1]
George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.
La konsekvencoj de la milito estos longedaŭraj. LaTraktato de Versailles de junio1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la milito kaj paguamasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreisLigon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas klopodi eviti novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo deWoodrow Wilson subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.
LaTraktato de Saint-Germain-en-Laye (10a de septembro 1919) dispecigis la iaman Aŭstri-hungaran Imperion, agnoskis sendependon de Pollando kaj Hungario, kreis novajn ŝtatojn kiajĈeĥoslovakio kaj postaJugoslavio (ankoraŭ laŭ alia pranomo) kaj limigisAŭstrion al nur kelkaj regionoj kun nure germanparolanta populacio. LaTraktato de Neuilly (27a de novembro1919) fortranĉis teritoriojn de la tiama ŝtatoBulgario. LaTrianona traktato (4a de junio de 1920) forprenis du trionojn de la tiama teritorio de Hungario, el kiuj kelkaj enhavis nehungarojn sed aliaj enhavis gravajn hungarajn minoritatojn aŭ eĉ majoritatojn. LaTraktato de Sèvres (10a de aŭgusto) dispecigis la teritoriojn de laOtomana Imperio, kiu ĉefe perdis porĉiame la arabajn teritoriojn, sed ankaŭ aliajn en Kaŭkazo, okcidenta marbordo de Anatolio aŭ la markoloj; ĉiukaze la nova turka nacia registaro rifuzis la traktaton de Sèvres, kaj post lagreka-turka milito oni subskribis novan kontrakton (Traktato de Lausanne). Kaze de novaj konfliktoj, oni organizisreferendumojn en diversaj teritorioj. Krome oni forprenis koloniojn ĉefe de Germanio, kiujn prenis ĉefe Francio kaj Britio, kaj aliajn teritoriojn de laOtomana Imperio, kiujn klopodis administri la Societo de Nacioj.
Mapo de teritoriaj ŝanĝoj en Eŭropo post la Unua mondmilito.
La teritoriaj perdoj de Germanio estis ne tiom grandaj por Germanio sed ja ege tiklaj, kion poste profitos lanaziismo. Alzaco kaj Loreno (germanparolantaj regionoj delonge francaj) revenis porĉiame al Francio. Iris al Belgio du malgrandaj distriktoj.Poznanio kaj sektoro de orientaPomeranio, nomepola koridoro iris al la nova pola ŝtato, dum la tiamaDancigo (la nunaGdansko) iĝisŝtaturbo iome dependa el Pollando. Aliaj teritorioj restis dependaj de referendumoj, nomeSaarland, kiun deziris Francio,Schleswig, kiun dezirisDanio, sudorientaSilezio, kie germanoj kaj poloj estis tute miksitaj, kajKlaipėda, kion postulisLitovio.[2]
Bulgario perdis malmulte rilate al populacio, sed gravan ekonomian areon, nome elirejo al maro for de la Nigra Maro ĉeAleksandropolo, kiu iris alGrekio.Turkio perdis la arabajn teritoriojn (Palestino,Transĵordanio kajIrako al Britio,Sirio kajLibano al Francio), sed ankaŭ aliajn kun greka populacio ĉe la markoloj (kiuj estis internaciigitaj) kaj parton de laanatolia okcidenta marbordo (Smirno).Armenio teorie estis sendependigota, sed praktike la turka realo kaj la soveta etendo malhelpis tion. Britoj, frandoj kaj italoj starigisinfluareon ene de la iama imperio por elteni la mortantan reĝimon deMehemet la 5-a.
La milito kaŭzis ĉirkaŭ 16 milionoj da mortoj, enorman ekonomian detruon kaj semis amason da konfliktoj inter diversaj popoloj, ŝtatoj kaj aliancoj, kiuj venos kaj kaŭzos la disvastigon de naciismaj reĝimoj kaj denaziismo en Eŭropo kaj komencon de laDua Mondmilito. Malaperis la eŭropaj imperioj, nome la germana, aŭstri-hungara kaj rusa, kaj komplikiĝis eksterordinare la situacion enOrienta Eŭropo, kie ja estis eksplodinta la milita konflikto, kvankam sekve de pli ampleksa interesaro.
La kunigitaj interesoj de venkintoj kondukis al la kreo de laSocieto de Nacioj, kiel klopodo eviti militojn, sed plua insisto en la kulpo devenkitoj kaj apartigo de kelkaj gravaj landoj, kiaj Sovetunio, kondukis al malprofito de tiu klopodo. Same pactraktatoj klopodis definitivigi la staton dum la fino de la milito. Eĉ kiam jam estis certigita la nova situacio, ankoraŭ novaj traktatoj klopodis ĝisdatigi la rezulton por eviti novajn konfliktojn, kiaj okazis kun laTraktato de Laŭzano aŭ laTraktato de Lokarno, ambaŭ enSvisio, sideja lando de laLigo de Nacioj.
Teorie la milito finis, sed praktike komencis plulongigo de ĝi pere de multaj konfliktoj, el kiuj la plej granda estis tiu de laRusa enlanda milito, kie batalis unuflanke laRuĝa Armeo kaj aliflankeblankaj generalojcaristaj, naciistoj ĉu polaj ĉu ukrainoj aŭ kaŭkaziaj,germanbaltanoj kaj eĉ intervenaj armeoj de Usono, Japanio, Francio aŭ Britio. La rezulto estas, ke Rusio iĝis Sovetunio kun rekuperitaj teritorioj okcidentaj kaj kaŭkaziaj. Tiele en multaj lokoj la realo de la novaj militoj malpravis la decidojn de la pactraktaoj deciditaj de la venkintoj en la Unua Mondmilito. Nome pri Rusio, sed ĉefe ankaŭ pri Turkio, kiu rekuperis teritoriojn dekomence donitaj al Grekio, aŭ la alprenon deRijeko (tiam Fiume) fare de Italio.
Ĉiukaze plej malbona estis la ekonomia situacio de grandaj areoj kaj ĉefe en nova Germanio, kiu devis pagegi la "kulpon" de la eksa reĝimo, ĝis la tuta kolapso, kio helpos la alvenon de naziismo kaj nova mondmilito.
Tiu ĉi milito, kiel ĉiuj el ili, montris la teruran katastrofon kiu estas milito kun mortamaso, detruoj, vunditoj,malsano,malsatego,devigaj translokiĝoj, amastrompado ktp. Stultaj (kaj amasmurdaj) militistoj estis laŭdegitaj. Kaj ties fino montris ankaŭ ke ne eblas estonteco sen militoj. Nur parto de laekstremmaldekstraj politikaj sektoroj (anarkiistoj kajkomunistoj) kontraŭstaris la militon, sed parto desocialistoj ne; kaj certe la altaburĝaro kaj laaristokrataro (fidela al sia tradicio) tute ne. En tiu nova panoramo de la historio de la homaro rimarkindas apero de multaj teknikaj novaĵoj, el kiuj kelkaj havis profitan sekvon, sed plejparto nur kontribuadon al amasmortigado.[3]
Estis plue uzata labajoneto, utila en la milito detranĉeoj, kaj lastala kasko, kiu evitis ĉirkaŭ 30 al 40 % de mortoj: malaperis tekstilaj ĉapoj kaj malefikaj germanaj kaskoj pun pintapinĉilo. Kun bajoneto aliaj malnovaj armiloj, montriĝis efikaj en tiutipa milito, kiajgumajklaboj por finmortigi vunditojn aŭ gastuŝitoj. Modernaj inventoj kiajelektro kaj radiotelegrafo estis amase uzataj. Aliaj inventoj estis disvolvigitaj, sed ankoraŭ ne atingis ĝeneralan aplikadon, kiaj etendaj observiloj, laradiumo, lauranio, elektrasabro, multituba kanono ktp. Ankaŭ lakemio ege antaŭeniris porsinteze anstataŭikrudajn materialojn, en la tereno denafto,pulvo ktp.
Im Westen nichts Neues,En okcidento nenio nova, 1929, fame germanlingva kontraŭmilita romano.
La diversaj nombroj dependas el la fontoj kaj konsideroj pri kiuj mortintoj (vunditoj, forpelitoj ktp) rilatas rekte al la milito aŭ ne. Ĝenerale oni konsideras, ke dum lukto mortis naŭ milionoj (po ses mil ĉiutage), kio estas multege pli ol antaŭaj militoj. Ekzemple oni komparu kun laNapoleonaj Militoj en kiuj mortis ĉirkaŭ du milionoj da personoj laŭlonge de 25 jaroj! Terure estas konsideri, ke mortis, krom luktintoj ĉirkaŭ 12 milionoj da civiluloj konsekvence de la milito: genocidoj, malsatego, bombadoj, ŝipvrakoj, amasaj elpeladoj, epidemioj.
Ĉar ekde la printempo de 1918 etendiĝis kaj tra Eŭropo kaj transoceane la nomitahispana gripo. EnBerlino,Vieno aŭParizo estis miloj da viktimoj. En Londono la gazetaro informis, ke en oktobro jam estis mortintaj 2,225, tio estas pli ol dummilite sub bombado. Totale oni parolas pri pli ol 40 milionoj da mortintoj: ĉirkaŭ 15 milionoj enHindio,3 % el la totala populacio enMadagaskaro, en Italio ĉirkaŭ 400,000; enHispanio ĉirkaŭ 300,000.[4]
Du malnovaj imperioj, nome la turka kaj la aŭstri-hungara disiĝis kaj ŝanĝis alrespublikaj reĝimoj. El tio aperis novaj landoj: Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Irako, Sirio,Jordanio, ktp. El tio sekvis ke kelkaj mondoregionaj problemoj restis kaj ties komplikoj pluis ĝis fino de la 20a jarcento (kaze de Jugoslavio) aŭ eĉ ĝis nun (kaze deisraela palestina problemaro kaj laaraba israela konflikto). Larusia cara imperio iĝiskomunisma reĝimo, el kio sekvis granda parto de la tuta historio de la 20a jarcento, granda parto de la Dua Mondmilito kaj la nomitaMalvarma Milito por ties dua duono. LaGermana Imperio iĝis respubliko kaj poste evoluis alnaziisma reĝimo kaj estis ĉefa kaŭzo de la Dua Mondmilito. Laregno de Italio ŝanĝis el demokratio alfaŝismo. La plej britigitaj kolonioj de Britio ricevis ioman praktikan sendependon (La britajdominioj deKanado,Aŭstralio,Novzelando kajSudafriko).
Ĉefe Francio kaj Belgio klopodis espluati Germanion por rekuperiĝi. La ekonomia situacio en Germanio iĝis pli kaj pli neeltenebla. En Britio la ekonomia krizo fortondis la socialan politikon kaj unuafoje lalaborista partio atingis la povon. Praktika sendependo de plej gravaj kolonioj akcelis la krizon. En aliaj kolonioj ekflamis la deziron sendependiĝi (Barato kajMahatma Gandhi). La ekonomikistoJohn Maynard Keynes parolis kontraŭ la drastaj kondiĉoj starigitaj kontraŭ Germanio kaj la teruraj sekvoj, kiuj certe venos. Ĉefa gajninto estis Usono: en 1914 tiesekstera ŝuldo estis 2,000 milionoj da dolaroj; post la milito ĝi iĝis la unua pruntisto en la mondo kun 18,000 milionoj da dolaroj (en ties bankoj estis 40 % el la tutmondaoro). Ties riĉo estis ĉirkaŭkalkulita kiel simila al tiu de Francio, Britio kaj Italio kune. Ĉefe la industrio (ĉefe tiuporveturila) kreskis por respondi la demandoj de la landoj detruitaj dum la milito.[6]
La maniero kiel oni subskribis la armisticon markis gravajn kondiĉojn por la estonteco. La aliancanoj volis nur fini la militon kaj akcelis la pacprocezojn. Sed kelkaj germanoj baraktis por daŭrigi la reziston. La generaloErich Ludendorff sendis al la frontoj ordonon la24an de oktobro1918 rezisti ĉiakoste, kio pliigus kompreneble la nombro de mortintoj, vunditoj kaj ĝenerala suferado ĉefe en ties propra flanko; sed ne nur. La kaisero elpostenigis lin kaj nomumis novan registaron deMax de Baden. AnkaŭHindenburg, kiu kun Ludendorff, eltenis ĉian respondecon pri la agresema sinteno germana, tute malrespondecis je la fino. Dum la negocado de la armistico la kaiseroabdikis kaj ankaŭ Max de Baden estis anstataŭita, de la socialistoFriedrich Ebert. La aliancanoj akceptis armistican subskribon de militistoj kaj politikistoj tute duarangaj: tio signifas ke la ĉefaj kulpuloj ne venis. Tio lasis liberajn manojn por postamito por larevenĝo: la paco estis farata de maldekstruloj, dum ankoraŭ la germana armeo povis defendi sin. Temis ne pri malvenko, sed pri malfido. Hitler profitos je tio nur kelkajn jarojn poste. Fakte samtempe kun la relativa sukceso de lakontraŭmilita romano deErich Maria Remarque,Im Westen nichts Neues, Hitler sukcesis en balotado kaj Hindenburg alvokos lin al la povo januare de 1933.[7]
Dum la milito multaj landoj estis neŭtralaj, eĉ kelkaj nur parte, kiaj Italio (kiu deklaris militon al Aŭstrio sed ne al Germanio), aŭ dumtempe, kiaj Usono, kiuj finfine eniris en la militon, post ampleksa enlandapolemiko pri tio. En aliaj neŭtralaj landoj la neŭtraleco ne malhelpis ke la tuta vivo de la lando estu tuŝita de la milito mem, ekzemple enSvisio (absolute en la mezo de ambaŭ flankoj, do celo por spionoj,kontrabando, fuĝintoj ktp.) aŭ Hispanio. La kazo deHispanio estis ĵuse amplekse studita enEspaña en la Gran Guerra (Hispanio en la Granda Milito) deFernando García Sanz. La aŭtoro eliras el la konstato ke Hispanio estis interesa lando por ambaŭ flankoj, ĉar posedis enorme ampleksajnmarbordojn (enkalkulante ambaŭinsularojnBalearoj kajKanarioj) kaj ĉar povis liveri enormajn kvantojn de materialojn necesajn por la milita agado (mineraloj,fero,plumbo,volframo) sed ankaŭ ĉiatipaj varoj necesaj ĉu por la milito ĉu por elteni la malfacilajn vivkondiĉojn de la ĉiutaga vivo (manĝaĵoj,vestaĵoj ktp.). Tiukadre eksplodis la internaj premoj por klini la ŝtaton al unu el la flankoj, sed kvankam teorie la regantaj partioj (ĉefe liberaloj) estis je la flanko de la aliancanoj, tio ne okazis tiom por eniri en la militon kaj oni preferis elteni sin en la mezo kaj profiti la oportunon por komerci ĉefe kun Francio, Britio kaj duarange kun Italio. Sed tio kaj la disvolvigo de lamarmilito puŝis la germanojn uzi la hispanajn marbordojn unue por malhelpi la komercon kun la aliancanoj kaj due por rekte ataki (submarŝipa milito) ĉiujnŝipojn, eĉ hispanajn, kio evidente rezultis en malhelpo por la preskaŭ neŭtrala Hispanio. Krome la facilo poreksportado de ĉiajvaroj plialtigis laprezojn kio rezultis en malprofito por la loka loĝantaro, kio preparis la grundon por postajinsurekcioj. Ĉefe la respektivaj helpo kaj malhelpo al la agado de la sekretemaj germanaj submarŝipoj postulis la agadon ambaŭflanke de enorma reto despionoj kaj informantoj, foje de hispanoj mem, kaj ofte de socitavoloj elmilitistoj kaj policanoj en la favoro de Germanio.[8]
EnGermanujo oni atentis la libron pri la unua monda milito verkitan deJohn Keegan: (Der erste Weltkrieg. Eine europäische Tragödie. (La unua monda milito. Unua eŭropa tragedio.) Eldonejo Reinbek2000).[9]
Erich Maria Remarque,Im Westen nichts Neues (En okcidento nenio nova, 1929, El germana lingvo trad. de kvar. - Köln: Heroldo de Esperanto, 1929. - 252 p. : ilustr. Originalo: Im Westen nichts Neues)
↑Julio Gil Pecharromán,El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝoj 12-21 por la tuta ĉapitro.
↑Julio Gil Pecharromán,El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝoj 12-21 por la tuta ĉapitro. Paĝo 16-17.
↑Carlo Caranci, “Ingeniosa muerte” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 26-29 por la tuta ĉapitro: por la unua paragrafo paĝo 26.
↑David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.
↑David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 32.
↑David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 35.
↑Fernando García Sanz,España en la Gran Guerra, Galaxia Gutenberg - Círculo de Lectores, Barcelono, 2014, 445 p.
↑Vidu p.e. Cora Stephan:Sie erlitten alle dasselbe. Sobre priskribis John Keegan la simpla vero de la unua monda milito. En: Die Welt, 9. Dezember 2000; Thomas Karlauf:Panorama der Sinnlosigkeit. Diversaj recenzoj en germana lingvo pri la granda verko de John Keegans pri la milita historio de unua monda milito.En: Die Zeit, 19. Oktober 2000; Holger Afflerbach:Im Felde ungestört. Kriegshandwerk ohne Staatskunst: John Keegans Schlachtbeschreibungen. In: FAZ, 17. Oktober 2000.