| Universitato de Unuiĝintaj Nacioj | ||
|---|---|---|
| internacia universitato internacia organizaĵo organizaĵo establita de Unuiĝintaj Nacioj esplorada universitato pensfabriko | ||
| Informoj | ||
| fondodato | decembro 1972 | |
| fondinto(j) | Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Naciojvd | |
| Geografia situo | 35° 39′ 45″ N,139° 42′ 30″ O(mapo)35.6623718139.7083631Koordinatoj:35° 39′ 45″ N,139° 42′ 30″ O(mapo) | |
| lando | Japanio | |
| urbo | Jingūmae | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro[+] | |
| filioj | ||
| ||
| jura formo | not-for-profit corporationvd | |


LaUniversitato de Unuiĝintaj Nacioj (国際連合大学,Kokusai Rengō Daigaku?) (UUN) estas la akademia, esplora branĉo kajpensfabriko deUnuiĝintaj Nacioj.[1] Kun sidejo enŜibuja,Tokio,Japanio, kundiplomatia statuso kiel institucio deUnuiĝintaj Nacioj, ties misio estas helpi solvi tutmondajn aferojn rilatajn al la homa disvolvigo kaj bonfaro pere de kunlaborema esplorado kaj edukado.
En 1969, laĜenerala Sekretario de la Unuiĝintaj NaciojU Thant proponis "la establadon de Universitato de Unuiĝintaj Nacioj, vere internacia kaj dediĉita al la celoj de la Ĉarto pri paco kaj progreso".[2] Post tri jaraj sesioj diskutante la aferon, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (ĜAUN) aprobis la fondoj de la Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Decembro 1972. Tokio estis elektita kiel ĉefa loko danke al la promeso de la japana registaro de havigo de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la doto de la UUN.
Ekde 2010, la UUN estis rajtigita de la ĜAUN por garantii gradoj, proponante kelkajn magistrigajn kaj doktorigajn programojn. Ĝi ankaŭ faciligas la engaĝigon de la UN kun akademiaj institucioj kaj regantoj tra la tuta mondo.