LaUniversitato de Bristolo (latineUniversitas Bristolliensis,angleUniversity of Bristol) estas launiversitato en la urboBristolo deBritio. Ĝi ricevis sianreĝan ĉarton en 1909, kvankam ĝi povas spuri siajn radikojn al lernejo de komercistoj-entreprenistoj fondita en 1595 kaj universitata kolegio, kiu ekzistis ekde 1876. La institucio apartenas al laKoimbra Grupo, internacia asocio de 41universitatoj enEŭropo.
la universitata turoWills
La universitato estas organizata en ses akademiajn fakultatojn kunmetitajn de multnombraj lernejoj kaj fakoj aranĝantaj pli ol 200 bakalaŭrajn kursojn, plejparte en laTyndalls Park-areo de la urbo. Ĝi estas la plej granda sendependa dunganto en Bristol.