La fasado deHamilton Hall ĉe la enirejo, kun la statuo de Hamilton antaŭ la konstruaĵo.
LaUniversitato Kolumbio (oficiale nomitaUniversitato Kolumbio en la urboNovjorko;angleColumbia University in the City of New York) estasprivata universitato. Ĝi estas une el la plej eminentaj esploraj universitatoj en la mondo, kaj membro de la tiel-nomitaHedera Ligo. Fondita en1754 laŭreĝa ĉarto de reĝoGeorgo la 2-a de Britio, Kolumbio kreskadis enhavi 20 kolegojn kaj aliaj instituciojn.
La ĉefa tereno situas sur ses blokoj (132 000 m²) enManhatano, kaj la plej granda satelita tereno (pri sanscienco) estas kvindek blokojn norden, ankaŭ en Manhatano. Do Kolumbio estas, laŭ iuj raportoj, la trei granda landposedanto de la urbo, post la katolika eklezio kaj la urbo mem.
Pro rilatoj kun diversaj ŝtatagentejoj kaj aliaj institucioj, supozeble Kolumbio estas la plej granda dungisto en Novjorko. Pro ĝia grandeco (laŭ lando kaj dungatoj), iuj en la komunumo konsideras Kolumbion kiel korporacion, kaj fojfoje okazas malkonsento inter la universitato kaj la ĉirkaŭaj najbarejoj, kiuj ofte kontraŭas la kreskadon de la universitato.
En1968 okazis studentaj tumultoj, kontraŭ plano konstrui gimnastikejon en apuda parko Morningside. La protestantoj rigardis la planon kiel atakon al la negraj loĝantoj en la najbarejo Harlem. Dum kelkaj tagoj, la studentoj regis administraciajn konstruaĵojn kajklasĉambrojn. Oni konsideras tiun tempon kiel la fojon kiam la studentoj kaj administracio plej multe malkonsentis. Finfine Kolumbio nuligis la planon, kaj anstataŭe konstruis subgrundan gimnastikejon sub la norda flanko de la tereno, kiu ankoraŭ estas uzata. La originalan arĥitekturan desegnon por la gimnastikejo finfine uzisUniversitato Princeton por konstrui sian gimnastikejon Dillon.
LaColumbia Encyclopedia (Kolumbia Enciklopedio) estas unuvoluma enciklopedio, produktita de Columbia University Press kaj en la lasta eldono, vendita de la Grupo Gale.
La tereno aperas en multaj filmoj, pro la novjorka loko kaj la klasika arĥitekturo. Precipe bela estas la ŝtuparo antaŭ la ĉefa biblioteko "Low", kaj la klasĉambro 309 en halo "Havemeyer". Filmoj kun scenoj de la ĉefa tereno: