Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Unikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unikso

ProgramlingvoC, asembla lingvo
Retejoopengroup.org/unix
vdr

Unix (la angla elparolo: [ˈjuː.nɪks], varmarko:UNIX), en Esperanto kutime nomataUnikso[1] estasporteblakomputilaoperaciumo origine verkita de grupo deAT&TBell Labs, inter aliaj deKen Thompson kajDennis Ritchie.

La ĉefaj formoj konataj de Unix estas:

Historio

[redakti |redakti fonton]
Heredado-arbo de Unikso-similaj operaciumoj

Thompson kaj Ritchie estis eltirataj el la devena kunlaboradoMULTICS, post kiam la aparatoj de1966 kaj1967 malsukcesis subteni ĝin. Inspirite de sia laborado pri la projekto MULTICS (angle:MULTiplexed Information and Computing Service; Multipleksorita Informaĵa kaj Komputila Servo) je1969 Ken Thompson verkis la unuan Uniksan sistemon enasembla lingvo por la komputiloDigitalPDP-7.

La nomo UNIX estis elektata kiel vortludo pri MULTICS, kiu implicas la anglan etendaĵojn"UNified Information and Computing Service" (Unuigita Informaĵa kaj Komputila Servo). Kiam Thompson kaj Ritchie ricevis atingon al PDP-11/20, ili reverkis la Uniksan sistemon enPDP-11-a asembla lingvo. Post ĉi tiuj unuaj versioj ili ricevis la sciadon de aliaj sciencistoj ĉeBell Labs, ili kunlaboris (en1972 ?) por reverki la operaciumon uzante la novanprogramlingvon C de Dennis Ritchie.Interese,AT&T provizis monon por la unua verkado pri la C-lingva versio por krei sistemon por elektronika dokumentado, ĉar operaciumo ne havis ĝian propran intereson por tiu, kiu posedis tiam la telefonan monopolon.Je1973 kaj1974 la Uniksa teamo sukcesis oferti bendojn, kiuj enhavis la novan operaciumon, al universitatoj por esploradaj celoj ĝis la Sepa Eldono.LaUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley estis notenda pro uzo de Unikso kiel la centro de sia esplorado por operaciumoj kaj pro portado al ĉiuj el siajminikomputiloj, inkluzive de laDECPDP-11.Malgraŭ ke AT&T ĉesis disdoni la fonton por la Uniksa sistemo post la Sepa Eldono, Berkeley daŭre verkis tion, kio ekestis konata kiel "Berkeley Unix". Ĝi ofte egalis aŭ superis la kapablojn verkitajn de la teamo ĉe Bell Labs.Kiam Berkeley Unix iĝis sufiĉe matura, ĝi estis pakata kiel laBerkeley Software DistributionBSD (Berkeley-a Softvar-Disdonaĵo), kaj proksimume samtempe, kiam Bell Labs komencis paki la AT&T-an Uniksan sistemon kielSistemon V (kvin).

Ekde proksimume1980, diversaj firmaoj komencis vendi komercajn disdonaĵojn de la Uniksa sistemo por siaj mini-komputiloj kajlaborstacioj.Kvankam iuj firmaoj elektis bazi siajn disdonaĵojn je AT&T-a Sistemo V, multaj el tiuj firmaoj dekomence uzis la BSD-version de Berkeley, ĉar ĝi havis interesajn pliboniĝojn.

Ĉirkaŭ1987 la AT&T-teamo decidis, ke ili normigos la Uniksan sistemon verkante Sistemon V Versio 4 (SVR4), kiu enhavis kaj normigis la ideojn uzitajn en ĉiuj el la diversaj disdonaĵoj.Spite de divido en la normiga laboro, kiu rezultis en la kreado deOSF/1, kiu estis uzata nur de unu firmao, la AT&T-teamo disdonis SVR4 je1989.Data General estis la unua firmao, kiu uzis la novan operaciumon ĉe siajAViiON-serviloj je1990.

Je1993, la plejmulto de la unuaj komercaj BSD-vendistoj, inter aliajSun kajSGI, moviĝis al SVR4 kiel la bazo de siaj operaciumoj kun vendistaj kaj BSD-aj plibonigoj super la nova norma bazo. La unua eldonita priskribo de la internaj detaloj de la sistemo estis libro deAŭstralia universitata profesoro, la tiel nomataLions-libro.

Ne longe post kiam Sun formaligis SVR4, AT&T vendis sian restantan intereson en la Uniksa sistemo kune kun la Uniksa Laboratorio alNovell. Tiutempe, Novell ektimis pro la eniro deMicrosoft en la vendado de retaj komputiloj; firmaestroj kredis, ke la Uniksa sistemo estis ŝanco por malhelpi Microsoft. La Uniksa sistemo ne progresis ĉe Novell pro financaj problemoj de la firmao, ĉar la vendokresko estis limigita. Post kelka tempo Novell devis disvendi multe da siaj posedaĵoj inkluzive de la Uniksa sistemo por labori pri sia centrasoftvaro.

Unikso estis dividita en tri partojn, post kiam ĝi eliris el Novell.

  • La Uniksa nomo estis transdonita al la grupoX/Open (nun simple"The Open Group", La Malferma Grupo) por certigi Uniksajn versiojn kiel normajn.
  • La fonto estis vendita al laSanta Cruz Operation (SCO), kiu vendis SVR4-on ĉe aparato deIntel flanke de sia tradiciaXenix-simila SCO-Uniksa oferto.
  • Hewlett-Packard aĉetis la operaciuman laboratorion, kiu iĝis embarasita pro interna politiko, kiam petita krei la anstataŭanton por la Uniksa versio de Hewlett-Packard,HP-UX.

Post kelka tempo la restantaj laborantoj iĝis parto de la pli ampleksa firmao HP.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Tiel enReVo, enNPIV kaj en la faka literaturo esperantlingva.
v  d  r
Operaciumo
OperaciumojHistorioKronologioListo
Kernoj
Procezadministado
Memoradministrado
Ekzemploj
Rilataj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Unikso&oldid=9025785"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp