Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaUnesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi, fojeAtlaso de minacataj lingvoj de UneskoUnesko-atlaso de endanĝerigitaj lingvoj (angle:UNESCO-Atlas of the World's Languages in Danger, mondatlaso de minacataj lingvoj), antaŭe konata sub la nomoRuĝa libro de minacataj lingvoj (france:Livre rouge des langues en danger) estas publikigata fare deUNESKO kaj donas plenan listigon de ĉiujendanĝerigataj lingvoj, lingvoj kiuj estas minacataj de formorto. En januaro 2009 estis kreita interaga reta versio kaj presitan eldonon[1]

La celo de la projekto estas altiri la atenton de aŭtoritatoj, lingvokomunumoj kaj ĝenerala publiko pri la problemo de endanĝerigataj lingvoj kaj la neceso konservi la mondan lingvan diversecon[2]

Laŭ laUNESKO pli ol duono de la proksimume 6000 lingvoj (taksoj varias de 3000 ĝis 10000 depende de la maniero kiel oni difinas kio estas "lingvo") en la mondo malaperos. De tiuj 6000 lingvoj 96% estas parolataj de nur 4% de la monda loĝantaro. Mezume malaperas ĉiun duan semajnon unu lingvo.

La plej nova versio de la atlaso, eldonita en 2010 kun la subteno de lanorvega registaro, enhavas ĉirkaŭ 2 500 lingvojn (el kiuj 230 malaperis depost 1950). Por ĉiu lingvo, la atlaso indikas nomon, nivelon de viveco (vidu sube), kaj la landon aŭ landojn kie ĝi estas parolata. La reta publikigo ankaŭ liveras informojn pri la nombro de parolantoj de ĉiu lingvo, la necesajn mezurojn por ĝia konservado, projektojn ligitajn al la lingvo, informfontoj, koncernaj ISO 639-3-kodoj kaj geografiaj datumoj[2].

Klasifiko

[redakti |redakti fonton]

La atlaso montras la gradon de konservado de la lingvo surbaze de naŭ faktoroj, el kiuj la plej grava estas la transdono de la lingvo inter generacioj. Depende de tio, estas atribuata al ĉiu lingvo unu el la jenaj statusoj:

  • sekura (en:safe): multaj generacioj parolas la lingvon, la lingva transdono ne estas interrompita (tiaj lingvoj ne estas listigitaj en la atlaso);
  • vundebla (en:vulnerable): lingvo parolata de la plimulto de infanoj, sed ĝia distribuo eble limigita al kelkaj kampoj (la lingvo ekzemple estas nur hejme uzata);
  • minacata (en:definitely endangered): infanoj hejme ne plu estas edukataj en la gepatra lingvo;
  • grave minacata (grave endanĝerigita ): la pli maljuna generacio parolas la lingvon; la pli juna generacio de gepatroj povas kompreni ĝin, sed ne plu parolas ĝin kun infanoj aŭ inter si;
  • kritike endanĝerigata (en:severely endangered): la plej multaj parolantoj estas maljunaj homoj, kiuj parolas la lingvon nur parte kaj malofte;
  • formortinta (en:extinct): la lasta parolanto ne plu vivas (en la atlaso estas listigitaj nur lingvoj formortintaj ĝis la 1950-aj jaroj).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Fondumo por Minacataj Lingvoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

UNESCO-Atlas of the World's Languages in Danger

Notoj

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedio, jela 13-a de marto 2013.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (5-lingva)Antaŭaj eldonoj de la atlaso (1996, 2001), Unesko
  2. 2,02,1(5-lingva)Endanĝeraj lingvoj, Unesko
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Unesko-atlaso_de_la_lingvoj_riskantaj_malaperi&oldid=8708811"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp