Unesko (Organizaĵo deUnuiĝintaj Nacioj porEdukado,Scienco kajKulturo[2]) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomoUnited Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo[3].
Ĝi havascentran oficejon enParizo,Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la4-an de novembro1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.
Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj porhomaj rajtoj, fundamentajliberecoj kajtoleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ laĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas aldaŭripova disvolviĝo kaj protektado deendanĝerigitaj lingvoj[5].
Konservi,revigligi kaj antaŭenigi lingvan diversecon en la mondo estas en la kerno de la misio de Unesko, en la pli larĝa perspektivo antaŭenigi daŭripovvan evoluigon, fortigo depaco kaj repacigon en socioj[6].
La Plenumkomitato de Unesko estas la estra parto de Unesko. Ĝi enhavas 58 elektitajn anojn, po duono ĉiu nepara jaro, el la ŝtatanoj por kvarjara mandato. La Prezidanto de la Plenumkomitato estas elektita el la delegitoj de la ŝtatanoj por dujara mandato.
LaNaciaj Komisionoj por Unesko estas reto de landaj kunlaborantaj organizaĵoj establitaj laŭ la konstitucio de Unesko por konsili kaj kunlaborigi klopodojn de Unesko kaj en landoj.
Dependa teritorio kun aparta NOK de Membroŝtatoj de UNESKO
Asociitaj membroj de UNESKO
Observantoj de UNESKO
Membroŝtatoj de UNESKO: ĝis januaro 2020, membroj de Unesko inkluzivas 193 membroŝtatojn kaj 11 asociitajn membrojn.[11] Iuj membroj havas pliajn Naciajn Organizajn Komitatojn (NOK) por iuj el siaj dependaj teritorioj.[12] La asociitaj membroj estas ne sendependaj ŝtatoj.
Kosovo estis aprobita por membriĝo de la plenuma estraro de Unesko en 2015,[14] sed la propono ne ricevis la necesajn 2/3 favorajn voĉdonojn en la ĝenerala konferenco.[15]
Ekde sia fondiĝo en 1946, Unesko havassidejon enParizo.
De 1946 ĝis 1958 ĝia sidejo estis en hotelo Majestic (nun hotelo Peninsula) en la 16a distrikto.
Ekde 1958, Unesko havas propran sidejon kiu troviĝas 7 place de Fontenoy en la 7a distrikto. Tie troviĝas la ĝenerala sekretario kaj konferenco-centro.
Ekde 1967, je distanco de kelkaj centoj da metroj aldoniĝis krom-sidejo en la 15a distrikto (1 rue Miollis).
La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda 'kulturheredaĵo' de Unesko kaj la monda 'naturheredaĵo' de Unesko. Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en1972 enStokholmo, kiu ekvalidis en1975.
Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenaŭ unu el jenaj ses kriterioj:
Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj:
el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj,
29 estas ambaŭkategoriaj,
44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
LaUniversala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco estas deklaro por protekti kulturan diversecon kiel homa heredaĵo kun la protekto de la diverseco de amaskomunikiloj, plurismo kaj plurlingvismo adoptita la 2-an de novembro, 2001.
LaKonvencio de Unesko pri la Protekto kaj Progresigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj estas deviga internacia jura ilo[16] kaj konvencio de Unesko akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko je la 20a de oktobro 2005, dum la 33a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, Francio, je la 3a ĝis 21a de oktobro 2005. La kongreso kompletigas antaŭajn establitaĵojn de Unesko inkluzive laUniversalan Deklaron de Unesko pri Kultura Diverseco de 2001. "La konvencio agnoskas la rajtojn de subskribintoj agi por protekti kaj progresigi la diversecon de kulturaj esprimoj kaj elstari devigojn al subskribintoj je kaj landaj kaj internaciaj niveloj."[17] La konvencio estas havebla en ses aŭtoritataj tekstoj: arabe, ĉine, angle, france, ruse, kaj hispane.[18] Je januaro 2020, la konvencio havas 149 subskribintojn:[19] 148 ŝtatojn kaj laeŭropan union.
LaInternacia konvencio kontraŭ drogstimulado en sporto estas plurpartiatraktato de Unesko, per kiu ŝtatoj konsentas efektivigi naciajn rimedojn por evitigi kaj eliminidrogstimuladon en sporto. Ŝtatoj, kiuj konsentas al la konvencio, kunordigas siajn landajn regulojn kun la Monda Kodo Kontraŭ Drogstimulado, eldonata de la Monda Agentejo Kontraŭ Drogstimulado. Tio inkluzivas faciligi kontrolojn pri drogstimulado kaj subteni landajn testajn programojn; instigi la establon de "plej bona praktiko" en la etikedumado, merkatumado, kaj disdonado de produktoj, kiuj povas enhavi malpermesitajn substancojn; deteni financan subtenon de tiuj, kiuj faras aŭ subtenas drogstimuladon; efektivigi rimedojn kontraŭ la fabrikado kaj komerco; instigi la establon de kodoj de konduko por profesioj rilataj al sporto kaj kontraŭado de drogstimulado; kaj financi edukon kaj esploron pri drogstimulado ensporto.
LaKonvencio de Lisbono aŭKonvencio pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono estasinternacia traktato deKonsilio de Eŭropo kaj de Unesko, kiu datas de la 11-a de aprilo1997. Ĝi temas pri la agnosko de la kvalifikoj rilataj al la supera edukado en la eŭropa regiono. Ĝi estas unu el la aktoj kiuj preparas la procezon de Bolonjo kiu celis fari de Eŭropo tutmonde konkureman areon de la scio-ekonomio, kaj kiu kondukis al reformo de diplomoj (bakalaŭro -magistro - doktoreco).
LaKonvencio pri la Protekto de la Submaraj Kulturaj Heredaĵoj estas traktato adoptita la 2an de novembro 2001 de la Ĝenerala Konferenco de la Unesko. La konvencio celas protekti "ĉiujn spurojn de homa ekzisto kun kultura, historia, aŭ arkeologia eco" kiu estas sub akvo dum almenaŭ 100 jaroj. Tio inkluzivas la protekton de ŝippereoj, sinkintaj urboj, prahistoriaj artaĵoj, trezoroj kiu estas prirabeblaj,tombejoj, kaj malnovajhavenoj kiuj kovras la profundojn de la oceanoj. La konservo de submaraj kulturaj heredaĵoj estas grava ĉar ĝi permesas rerakonti multajn historiajn okazaĵojn.
LaKonvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko estas multflanka traktato kiu celas kontraŭbatalidiskriminacion eneduko. Ĝi adoptiĝis je la 14a de decembro 1960 en Parizo kaj efektiviĝis je la 22a de majo 1962. La konvencio ankaŭ certigas la liberan elekton de religia eduko kaj de sendependa lernejo, kaj la rajton uzi aŭ instrui la proprajn lingvojn por naciaj malplimultaj grupoj. La konvencio malpermesas ian ajn rezervon. Ĝis decembro 2020, 106 ŝtatoj estas membriĝintoj de la konvencio. Ĝi estas la unua internacia ilo kiu aplikeblas al la rajto al eduko kaj havas devigan forton eninternacia juro. Ĝi estas rekonita kiel fundamento de Plano de Eduko 2030 kaj reprezentas fortan ilon por antaŭeniri al laCeloj por Daŭripova Evoluigo (SDG4).
LaSevila Komunikaĵo pri Perforto estas komunikaĵo priperforto, kiun aprobis internacia kunveno de sciencistoj, kunvenigita de la hispanaNacia Komisiono por Unesko, enSevilo,Hispanio, je la 16a de majo 1986. Poste Unesko aprobis ĝin je la dudek-kvina sesio de la Ĝenerala Konferenco je la 16a de novembro 1989. La komunikaĵo, tiam nomata 'Komunikaĵo pri Perforto', celis nei "la ideon, ke organizita homa perforto estas biologie determinita".[20]
LaMonda Heredaĵa Konvencio aŭKonvencio de Monda Heredaĵo, formale laKonvencio pri protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo, estas internacia traktato subskribita la 23-an de novembro 1972, kiu kreis la liston de aparte protektindaj Mondaj Heredaĵoj, kun la plej grava celo de naturkonservado kaj la konservado de kulturaj trajtoj. La konvencio, subskribita dokumento de internacia interkonsento, gvidas la laboron de la Komitato de la Monda Heredaĵo. Ĝi estis evoluigita dum sepjara periodo (1965-1972).
La Unesko-asociataj lernejoj estas unu de la multaj aktivecoj de Unesko kiu konsistas el ĝiaASPNet, internacia reto de 8 000 lernejoj en preskaŭ 200 landoj[21]. La togolanda esperantisto Raymond Afantchao-Biakou (profesoro pri homaj rajtoj en la lomea universitato kaj fakulo pri socia ŝanĝo kaj evoluigo) estis en 2010 elektita prezidanto de la reto de la asociataj lernejoj de Unesko de Togolando (FTAKU)[22].
UNESCO-CEPES (Centre Européen pour l’Enseignement Supérieur) establiĝis je 1972 ĉe Bukareŝto, Rumanio, kiel elcentrigita oficejo por la Eŭropa Centro por Alta Eduko. La Centro fermiĝis je 2011 pro manko de mono. La centro antaŭenigis internacian kunlaboron pri alta edukado inter la membraj ŝtatoj de Unesko en centra, orienta, kaj sudorienta Eŭropo, kaj ankaŭ servis Kanadon, Usonon, kaj Israelon.
LaInterregistara Oceanografia Komisiono estis establita pere de rezolucio 2.31 adoptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Ĝi por la unua fojo kunvenis en Parizo en la Sidejo de Unesko el 19a ĝis 27a de Oktobro 1961. La IOK helpas registarojn fronti siajn unuopajn kaj kolektivajn oceanajn kaj marbordajn administrajn necesojn, pere de kunhavo de sciaro, informaro kaj teknologio same kiel pere de kunordigo de programoj kaj konstruo de kapacito en oceana kaj marborda esplorado, observo kaj servoj.
LaOrganizaĵo de Azi-Pacifikaj Novaĵagentejoj (OANA) estas asocio denovaĵagentejoj de membraj ŝtatoj de Unesko en la Azi-Pacifika mondoregiono. Ĝi estis antaŭe konata kiel la Organizaĵo de Aziaj Novaĵagentejoj. Ĝi formiĝis je 1961 pro la iniciato de Unesko. Ĝi havebligas novaĵservon kiu enhavas artikolojn havigitajn de ĝiaj membroj.
LaHom-Biosfera Programo (Man and Biosphere - MAB) estas interfaka esplorprogramo de UNESKO kiu komenciĝis en 1968 kaj formale fondiĝis en 1971, kun la celo krei sciencan bazon por antaŭenigi ekvilibran rilaton inter la homo kaj la vivmedio per la protekto debiodiverseco kaj bonaj praktikoj dedaŭripova disvolviĝo sur tutmonda nivelo. La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, laTutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015.
LaInternacia Programo por la Progresigo de Komuniko (IPPK) estas programo de Unesko, kiu celas fortigi la progresigon de amaskomunikilaro en disvolviĝantaj landoj. Sekureco deĵurnalistoj estas speciala projekto de la Internacia Programo por la Progresigo de Komuniko. Sekureco de ĵurnalistoj estas la kapablo, ke ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaraj profesiuloj povas ricevi, produkti, kaj interŝanĝi informon sen fizikaj aŭ moralaj minacoj. Ĝi inkluzivas miksaĵon de internaciaj, regionaj, kaj lokaj evitigaj mekanismoj celantaj protekti ĵurnalistojn, konsciigi pri la perforto, kiun ili povus alfronti, kaj antaŭenigi liberecon de esprimo. La IPPK kreas projektojn por trakti aferojn de sekureco de ĵurnalistoj kaj senpuneco pri tio. La unua el la specialaj projektoj de IPPK, komencita de la konsilio en 2006 kaj lanĉita en 2008 post tempo de esplorado, redaktado, kaj konsultado. La kadro baziĝas sur la mandato de la konstitucio de Unesko kultivi “nelimigitan serĉadon de objektiva vero”, “la liberan interŝanĝon de ideoj kaj scio” kaj “la liberan fluon de ideojn per vortoj kaj bildoj”.
LaUniversala Forumo de Kulturoj estas internacia kultura okazaĵo, kiun oni celas okazigi ĉiun trian jaron. La Foruma Fondaĵo organizas la okazaĵon kun patroneco de Unesko. La unua Forumo okazis enBarcelono, Katalunio, Hispanio.
Junaj pentristoj de la mondo (france:Jeunes Peintres du Monde) estis unumonata programo organizita de Internacia Asocio de Arto kaj subtenita de Unesko por progresigi interŝanĝadon inter junaj artistoj el ĉie en la mondo kaj por plibonigi ilian socian statuson. La franca nacia komitato de Internacia Asocio de Arto okazigis la unuan programon en Parizo de la 2a ĝis la 28a de oktobro 1961. Juna artisto, kiu havas malpli ol 30 jarojn, kiu estis elektita kiel reprezentatnto de sia lando, havis la kvalifikojn por partopreno. Oni donis al ili loĝejon, manĝaĵojn, kaj transporton dum la programo.[23]
Eduko Por Ĉiuj estas tutmonda movado gvidita de Unesko, celanta kontentigi la lernajn bezonojn de ĉiuj infanoj, junuloj, kaj plenkreskuloj antaŭ 2015. La Kadro de Dakar aprobisEdukon Por Ĉiuj en aprilo 2000 ĉe la Monda Eduka Forumo en Senegalo, Afriko, kun la celo, ke ĉiuj infanoj ricevubaznivelan edukadon antaŭ 2015. Ne ĉiuj infanoj ricevas la edukon, kiun ili bezonas aŭ deziras, tial oni elstarigis ĉi tiun celon por helpi tiujn infanojn. Ĝi necesigis, ke Unesko gvidu la movadon kaj kunordigu la internaciajn klopodojn atingi Edukon por Ĉiuj. Registaroj, agentejoj pri disvolviĝo,civila socio, ne-registaraj organizaĵoj, kaj la amaskomunikilaro estas kelkaj el la kunlaborantoj penantaj atingi ĉi tiujn celojn.
Kadro FRESH estasakronimo de la angla nomoFocusing Resources on Effective School Health (esperante:KoncentriRimedojn alEfika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko,UNICEF, laMonda Organizaĵo pri Sano, kaj laMonda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko deDakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi lasanon delernejajinfanoj kajjunuloj.[24]
Urbo de Literaturo estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo. Diversaj literaturrilataj instancoj (ekz. PEN-sekcio, bibliotekoj, libroeldonejoj) povas kandidatiĝi por fariĝi Urbo de Literaturo. La ideo de internacia reto de literaturaj urboj ekestis enEdinburgo en la fruaj 2000-aj jaroj. La Reto havas membro-urbojn rilate al diversaj kreivaj kampoj: krom pri Literaturo ankaŭ pri Vidaj artoj, Metiaj kaj popolaj artoj, Dezajno, Gastronomio, Muziko, Kino ktp.
Unesko - Asociiĝintaj Lernejoj (angle:Unesco Associated Schools, france:Ecoles associées de l'Unesco) estas lernejoj partoprenantaj en la internacia projekto asociiĝintaj lernejoj de Unesko (angle:UNESCO Associated Schools Network, mallongeASPnet). Kun aliĝintaj lernejoj enAfriko, laArabaj Ŝtatoj,Azio kajPacifiko,Eŭropo,Nordameriko kajLatinameriko kajKaribio la Unesko-lernejoj celas plifortigi la humanismajn, etikajn, kulturajn kaj internaciajn aspektojn de edukado kaj kiuj reflektu la valorojn de Unesko en la lernejaj profiloj kaj misiaj deklaroj same kiel en la ĉiutaga lerneja vivo kaj eduka laboro. Instruistoj, studentoj kaj gepatroj partoprenas en agadoj kajprojektoj Por efike labori, multaj lernejoj kunlaboras inter si kaj kun partneraj institucioj kaj partoprenas naciajn kaj internaciajnseminariojn. Por multaj lernejoj, la kulminaĵo de ilia laboro estas la internacia Unesko-projekta tago, kiu okazas ĉiujn du jarojn.
LaPremio Sultano Kabus por naturmedia konservado estas dujara premio aljuĝata de Unesko kun la financa subteno de SultanoKabus ibn Said, nome lasultano deOmano. La celo de la premio estas garantii agnoskon de tiuj, kiuj distingiĝis per siaj elstaraj kontribuoj en la kampo de administrado aŭ konservado de lanaturmedio. Premiitoj povas esti individuoj, grupoj, institutoj aŭ organizaĵoj. La premio konsistas el diplomo kaj subvencio de 70 ĝis nun 70 000 usonaj dolaroj (ekde 2019 altigita ĝis 100 000 dolaroj)[25]. La premio okazas kadre de la Monda Scienca Forumo.
LaPremio Reĝo Seĝong pri Legopovo de Unesko estas ĉiujara premio premiita al du institucioj, organizaĵoj, aŭ personoj "pro ilia kontribuaĵo al la batalo kontraŭ analfabeteco." Financas ĝin la Registaro deSud-Koreio kiu unue proponis la premion je 1989, honoranta la elstaran kontribuon pri legopovo deSeĝong, kiu kreis la korean alfabeton. La premio specialiĝas disde aliaj premioj pri legopovo de Unesko pro tio, ke "ĝi donas specialan konsideron al la evoluado kaj uzo de denasklingva eduko kaj trejnado pri legopovo." Ĉiu premio konsistas el 20 000 usonaj dolaroj, arĝenta medalo, kaj atestilo.
LaPremio Reĝo Hamad bin Isa Al-Ĥalifa de Unesko por la Uzo de Informa kaj Komunika Teknologioj en Eduko estas premio de Unesko kiu honoras projektojn kaj programojn de individuoj, institutoj, aliaj aĵoj aŭne-registaraj organizaĵoj pro la kreema uzo de informa kaj komunika teknologioj por plibonigi lernadon, instruadon, kaj ĝenerale edukan agadon.[26][27] La premio estis kreita je 2005, estas financita de la registaro deBarejno, kaj nomiĝas de la reĝo de BarejnoHamad bin Isa Al Ĥalifa.
LaPremio Konfuceo de Unesko pri Legoscio agnoskas la aktivecojn de elstaraj individuoj, registaroj aŭ registaraj agentejoj kajne-registaraj organizaĵoj (NRO-j) laborantaj en la kampo delegoscio, servantaj kamparajn plenkreskulojn kaj gejunulojn kiuj forlasis la lernejon, precipe virinojn kaj knabinojn. La premio estis establita en2005 kun la subteno de la registaro de laPopola Respubliko de Ĉinio en honoro al la granda ĉina sciencistoKonfuceo. Ĝi estas parto de la internaciaj legopovaj premioj, kiujn Unesko aljuĝas ĉiujare kiel agnosko de brilaj talentoj kaj inspiraj spertoj en la kampo delegoscio tra la mondo. La premio Konfuceo proponas du premiojn de po 20 000 usonaj dolaroj, medalo kaj diplomo, samkiel studvizito al legopovigaj projektejoj enĈinio.
LaPremio Kalinga por la Popularigo de Scienco estas premio donita de Unesko al bonega kapablo pri laprezentado de sciencaj ideoj por la popolo. Ĝi estis kreita en 1951, post donaco de Bijoyanand Patnaik, fondinta prezidanto de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga[28] enBarato. Ĝi estas financata de la Fondaĵo-Kreditoro Kalinga, la registaro de la barata ŝtatoOdiŝo, kaj la Fako de Scienco kaj Teknologio de la registaro de Barato.[28]
LaUNESKO-premio Madanjeet Singhpor la promocio de la toleremo kaj de la ne-perforto estas premio aljuĝata ĉiun duan jaron de UNESKO. La premio estis inaŭgurita en 1996, post la Jaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la toleremo de 1995 kaj en rilato al la 125-a datreveno de la naskiĝo deMohandas Karamchand Gandhi, financita per donaco de Madanjeet Singh.
"por honori vivantajn individuojn kaj aktivajn publikajn aŭ privatajn korpojn aŭ instituciojn kiuj faris gravan kontribuon al la antaŭenigado, serĉado, sekurigado, aŭ daŭrigado de paco konforme kun laĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konstitucio de Unesko."
Internacia Tago de Ĵazo estas internacia tago deklarita de Unesko en 2011 por atentigi alĵazo kaj ĝia diplomatia rolo de unuigi homojn en ĉiuj anguloj de la terglobo.[29] Oni festas ĉiujare je la 30a de aprilo.[30] La ideon kreis pianisto de ĵazo kajambasadoro de bonvolo de UneskoHerbie Hancock. Hancock kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko prezidas La Tagon de Ĵazo. La kalendaroj de Unesko kaj de laUnuiĝintaj Nacioj agnoskas la feston.[31][32]
Unesko markas laMondan Tagon de Gazetarlibereco donante laMondan Premion de Gazetarlibereco Guillermo Cano al inda individuo, organizo aŭ institucio, kiu faris elstaran kontribuon al la defendo kaj/aŭ promocio de gazetara libereco ie ajn en la mondo, precipe kiam ĉi tio estis atingita antaŭ danĝero. Kreita en 1997, la premio estas donita laŭ rekomendo de sendependa ĵurio de 14 novaĵaj profesiuloj. Nomoj estas senditaj de regionaj kaj internaciajne-registaraj organizaĵoj laborantaj por gazetara libereco, kaj de anŝtatoj de Unesko[33]. Unesko ankaŭ markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco ĉiujare kunvenigante amaskomunikilajn profesiulojn, gazetarajn liberajn organizojn kaj UN-agentejojn por taksi la staton de gazetara libereco tutmonde kaj diskuti solvojn por trakti defiojn.
LaInternacia Konsilio por Kino, Televido, kaj Aŭdvida Komunikado estas la konsilia ento de Unesko pri ĉiuj aferoj dekino,televido, kaj nova amaskomunikilaro. Situante en la sidejo de Unesko en Parizo, Francio, ĝi estis fondita en 10a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1958. La ĉefa rolo de la konsilio estas vojo al kaj de Unesko por ĉiuj aferoj pri kino, televido, aŭdvida komunikado, kaj la nova amaskomunikilaro. Tio inkluzivas (1) konsili Uneskon pri ĝia programo "Kreemaj Urboj de Kino", partopreni en la planado de programoj de UNesko, (3) proksime asocii kun la fako de Unesko pri "Libereco de Informo" en la areo de Kulturo kaj Komuniko, (4) fari enketojn je la peto de Unesko, ktp.
Unesko-kolekto de reprezentaj verkoj (angle:UNESCO Collection of Representative Works) estas tradukprojekto de Unesko, kiu daŭris proksimume 57 jarojn inter1948 ĝis2005. Ĉi tiu projekto celis tradukiliteraturajn ĉefverkojn el diversaj lingvoj de la mondo, precipe el lingvoj kun malpli da parolantoj al pli parolatajlingvoj kiel la angla aŭ lafranca[34]. La projekto sukcesis kolekti 1060 verkojn el 65 diversaj literaturoj ĝis 2005[35], kiam Unesko haltigis la projekton pro manko de financoj. Unesko tamen ankoraŭ rete disponigas la katalogon de la tradukoj.
Ambasadoro de Bonvolo de Unesko estas oficiala honoriga titolo, titolo de aŭtoritato, de jura statuso, kaj laborpostena priskribo donita al tiuj ambasadoroj de bonvolo kaj porparolantoj kiujn elektas laUnuiĝintaj Nacioj. Ambasadoroj de Bonvolo de Unesko estas famulaj kaj fakulaj proparolantoj de Unesko (ne diplomatiaj ambasadoroj) kiuj uzas sian talenton aŭ famon por disvastigi la idealojn de Unesko, precipe por allogi la atenton de amaskomunikiloj. Aliaj specialaj kategorioj de proparolantoj inkluzivas Artisto por Paco de Unesko, Ĉampiono por Sporto de Unesko, kaj Speciala Sendito de Unesko.
Unesko Artisto por Paco estas honora titolo, kiun la Unesko atribuas al homoj kun kreivaj profesioj (artistoj, aktoroj,muzikistoj, ktp.) kies profesia agado grave kontribuas al la plifortigo de kulturaj kaj kreaj ligoj inter popoloj kaj ŝtatoj en lamondo. La titolo estis kreita en1995 kaj samjare la unuaj artistoj ricevis la titolon de Artisto por Paco. Ĉi tiu titolo povas esti donita kaj al individuoj kaj al ĉiuj kreivajteamoj. Ekzemple, la titolo "Unesko Artisto por Paco" dum2005-2006 ricevisla orkestro dehandikapitoj elGermanio Brenz Band[de]. Inter tiuj premiitaj al ĉi tiu titolo estas ekzemple labrazila etnomuzika interpretistoGilberto Gil, laĉina aktorinoGong Li, lajapana muzikisto Eijin Nimura, lamozambika artistoMalangatana kajniĝeria pentristo Prince Twins Seven-Seven, kaj la portugala aktorino kaj reĝisorinoMaria de Medeiros. En2002, ĉi tiu titolo estis aljuĝita al larusapianisto Sergej Markarov, en2003 al la rusa dirigentoValerij Gergijev, en 2011 ĉi tiu titolo estis donita al la populara rusa kantistoAlsu Abramova[36].
Ĉampiono de Unesko por Sporto estas internacia famasportisto, kiu pledas por Unesko. Ĉi tiu familio de mondklasaj atletoj sendas la mesaĝon de Unesko al la tuta mondo. Ili ankaŭ progresigas la valorojn de fizika edukado kaj sportoj kun celo de la konstruado de pli bona estonteco por pli junaj generacioj.
La Reto de Kreemaj Urboj de Unesko estas projekto de Unesko lanĉita je 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj kiu rekoniskreemon kiel grava parto en sia urba evoluo.[37][38][39] Je 2019, la reto inkluzivas 246 urbojn en sep kategorioj: literaturo, filmarto, muzikarto, popolaj artoj, cifereca arto, desegnarto, kaj kuirarto.[40]
La reto celas kultivi reciprokan internacian kunlaboron kun kaj inter membraj urboj intencantaj investi en kreemon kiel antaŭenigilon por daŭrigebla urba evoluado, socia inkluziveco, kaj kultura viveco.[41] La reto rekonas tiujn ĉi kreemaĵojn:[37]
La tuta situacio kaj agadoj en la reto estas raportataj en la Membrokontrolaj Raportoj de la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko, ĉiu por 4-jara periodo por specifa urbo.[42]
La reto rekonas la koncepton de kreematurismo, kiun ĝi difinas kiel vojaĝado rilata al kreema sperto kaj partopreno.[43]
Unesko-Kuriero estas trimonata eldonaĵo de laUnuiĝintaj Nacioj, kies celoj estas diskonigi la idealojn de Unesko speciale pri la dialogoj inter kulturoj. Ĝi estas eldonita de 1948, sed de 2012 pro financaj problemoj la eldono ĉesis. Danke al monhelpo deĈinio, laUnesko-Kuriero denove aperas papere kaj elektroniko de 2017 en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) kaj en la portugala kaj en Esperanto. La elektronika versio de la gazeto elŝuteblas el la oficiala retejo de Unesko.
Kiel tradicie la Kuriero dediĉas siajn numerojn al specifa interesa temo. Tio videblas en la listo sube en Eksteraj ligiloj. Ekzemple "Kuriero" dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo deindiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[44] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenajkomunumoj frontas la minacojn de laklimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro.
Unesko faris du rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 enMontevideo kaj en 1985 en Sofio[46], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis laRadikala Partio.
La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame.István Ertl opinias, ke„se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio — de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj — ni povus plenigi paĝojn“.[47] AnkaŭKalle Kniivilä esprimas sin pozitive:„Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun“. Tion komentasSten Johansson per:„Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!“[48]
La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la10-an de decembro1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estraranoIvo Lapenna[49] kaj deTibor Sekelj, internacie konata antropologo.
„ IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:
IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. ”
La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la8-an de novembro1985 okaze de la 36-a plena seanco[50].
„ 11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.
La Ĝenerala Konferenco,
Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,
Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,
Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,
Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,
Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,
1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;
2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;
3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;
4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. ”
Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj, tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco. Propono i.a de Litovio, la dumkonferenca komisiono pri selekto de Rezolucioj opiniis, ke nenio novas, kaj en la pleno, ne ĉeestis la proponintoj por konvinki la Plenon ĝin trakti.
„ La Ĝenerala konferenco,
Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),
Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,
Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",
Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",
Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,
Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,
Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn. ”
Gilherme Fians, Chuck Smith kaj Trezoro Huang Yinbao
La11-an de decembro2017 la pola delegacio ĉe Unesko, kunlabore kunUniversala Esperanto-Asocio, organizis solenan eventon konklude de la Zamenhof-jaro, 100-a morto-datreveno de la iniciatoro de Esperanto, en salono 2 de la sidejo de Unesko. Dum la evento prelegis en la angla, la franca kaj Esperanto diversaj homoj: Sébastien Moret, Jean-Claude Lescure pri lingvo kaj internaciismo,Chuck Smith pri komunikiloj serve al Esperanto,Guilherme Fians pri la socia engaĝiĝo de esperantistoj,Trezoro Huang Yinbao pri laUnesko-Kuriero kaj la Ambasadoro Giogio Novello per video.
En majo de 2017,Trezoro Huang Yinbao, kiel ĉefredaktoro komisiita de UEA, mem finance iniciatis la unuan Esperantan revuon de Uneso - Esperanta versio deUnesko-Kuriero. La unua numero estis oficiale publikigita en la 25-a de julio 2017 dum UK en Seulo Koreio. Post tri jara eldono sub gvido de Trezoro Huang Yinbao,El Popola Ĉinio daŭrigis la eldonon financate de la registaro ekde la 7-a de januaro 2020.
De ideoj al agoj - 70 jaroj de Unesko, en Esperanto kaj la ĉina, eldonita de Unesko kun UEA en julio 2020.
Aprile de 2019,Trezoro Huang Yinbao, proponis ke Unesko kunlabore kun UEA eldonuDe ideoj al agoj:70 jaroj de Unesko en Esperanto. Danke al la kunlaboro de afablaj kaj helpemaj Unesko-oficistoj kaj danke al esperantistoj el sep landoj, la paralela Esperanto-ĉina versio de la Unesko-libro estas oficiale eldonita de Unesko kun UEA en la 30a julie 2020. La eldonaĵo, kun UneskoISBN 978-92-3-000112-4 kaj UEAISBN 978-92-9-017138-6, aperis en formato 220x210 mm, kun 230 koloraj paĝoj kaj abundaj bildoj en kuproplata papero kaj malmola kovrilo. Tiu estas unua Unesko-libro en Esperanto kaj la ĉina. La bita versio estas elŝutebla ĉeUnesko-retejo.
Bildo de Unesko-enketo en Esperanto,tranĉita el Unesko-retejo en 29-a de aprilo 2021
Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raportonFuturoj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021. La 8-a de aprilo 2021, por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluziveEsperanton. UEA alvokis ĉiujn esperantistojn partopreni en la enketo publikigantela 943-an Gazetaran Komunikon.
La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA,Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”,S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo,Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:
Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.
Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.
S. Magalage
Salutmesaĝoj de Unesko al Universala Esperanto-Kongresoj
Tel-Avivo, Israelo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2000, kun 1212 partoprenantoj el 61 landoj
Kun plezuro mi transdonas korajn salutojn al la partoprenantoj kaj organizantoj de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Tel-Avivo sub la temo "Lingvo kaj la Kulturo de Paco". Efektive, Esperanto estas lingvo de paco, kreita por forĝi kompreniĝon inter ĉiuj homoj.
Estas ege konvene diskuti pri "Lingvo kaj la Kulturo de Paco" en la jaro 2000, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Unesko vidas lingvon kiel vere la ĉefan rimedon de dialogo, kaj dialogo akcelas interkompreniĝon. Lernado de lingvoj, de lingvoj de aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj, estas valora kontribuo al "la laboro por antaŭenigi reciprokan konon kaj interkomprenon de popoloj", kiel difinas la bazajn celojn de Unesko ĝia konstitucio. Lingvolernado malfermas la pordojn de komunikado kun aliaj kaj prezentas ŝancojn krei novajn ligojn de interkompreno kaj amikeco. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu lastatempa rezolucio de la Interparlamenta Unio alvokas la ŝtatojn kuraĝigi siajn civitanoj lerni lingvojn. Lingvoj, kiel vehikloj por pacaj rilatoj inter la nacioj de la mondo, estas instrumentoj de kulturo de paco nun, kiam tutmondiĝo mallongigas distancojn kaj pliefikigas komunikilojn.
Estas evidente, ke por praktike realigi kulturon de paco bazitan sur respekto al la vivo kaj digno de ĉiu homo, sur senperforto, sur kultura diverseco kaj sur dialogo sen fanatikismo, lingvo estas unu el la plej taŭgaj iloj. La fakto ke la lingvo de tiu ĉi internacia kongreso estas Esperanto, atestas pri la bona volo de ĉiuj partoprenantoj el tiom da landoj kaj pri la forto de la Esperanto-movado, kiu ĉiam aktivis por starigi kontaktojn inter diversaj popoloj, kontribuante al internaciaj kompreniĝo kaj paco per forigo de lingvaj baroj.
Mi gratulas Universalan Esperanto-Asocion pro tiu ĉi iniciato kaj, esperante ke la dialogo disvolvita ĉi tie helpos akceli la pacprocezon kaj amikajn rilatojn en tiu ĉi regiono, mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.
Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo "Kulturo de Dialogo -- Dialogo inter Kulturoj".
Unesko aparte sin koncernas pri tiu ĉi temo: unue rilate ĝian mandaton antaŭenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro, en la kadro de la Jaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj. La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dediĉas al tiu ĉi jaro de Unuiĝintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Ne-registaraj organizaĵoj kiel la via ludas gravan rolon en antaŭenigo de la celoj kaj objektivoj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam longedaŭrajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio.
Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la ŝlosilon al interkultura dialogo. Ĉar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de kulturo kaj ebligas al ĝiaj membroj komunikiĝi inter si. Je sama tempo, estas la lingvo, kiu povigas kulturojn interŝanĝi ideojn kaj prunti kaj adaptiĝi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj aŭskultado unu al alia, ke ni atingas kompreniĝon, tiel esencan al paca kunekzisto.
La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo daŭre emfazas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondiĝanta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto aŭ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dediĉis sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.
En tiu ĉi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso de Esperanto, ĉar vi antaŭenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aŭ intelekta tradicio de difinita grupo de nacioj.
Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.
Unesko donas apartan gravecon al la antaŭenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkompreniĝo inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia fideleco esprimi la idealojn de nia organizaĵo en siaj diversaj aranĝoj tra la mondo.
Fakte, neregistara organizaĵo, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antaŭenigi kulturon de paco.
Pli bona interkompreniĝo inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura interŝanĝo realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreiĝu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka pliriĉiĝo, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciiĝo pri lingvaj malsimilaĵoj fine oni konsciiĝas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.
La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj ŝirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondiĝo; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizaĵo nur kiel toleremon kaj spiritan pliriĉiĝon, por lukti kontraŭ konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bona interkomunikiĝo kaj interkono inter civilizoj.
Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.
De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005, en la litova ĉefurbo Vilno Litovio, kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj
Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.
Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.
Esperanto, kiel ni scias, estas konstruita lingvo, kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado, malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri internacia konsento, rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.
Oni nepre devas ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva diverseco.
Efektive, Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura riĉeco de la mondo, evidentigita de plureco de identecoj ene de socioj, kiuj mem estas plurecoj, spegulu ĝian renovigitan dialogan diversecon.
Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la Kongreso labori kun UEA kaj Unesko por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.
Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto, ke ĝi permesis nin kunligi al tiu okazaĵo kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.
Ĉi tiu kongreso okazas je tute taŭga momento: duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras ke la celo de la organizo estas kontribui al paco kaj sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj kulturo por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj (...) sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ religio.
Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la organizo, kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento: edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras por antaŭenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco, por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn kiel portilojn de scienca scio kaj scipovo, kaj por analizi la ligojn inter la praktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en la kampo de lingvoj antaŭnelonge plifortigis la kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo.
Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj.
Estante centra por la identeco de individuoj kaj reprezentante strategian faktoron por daŭrigebla evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis por la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas klare sed elokvente, ke lingvoj gravas.
Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.
Tial mi deziras al Universala Esperanto-Asocio, al la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj partoprenantoj plenan sukceson en iliaj diskutadoj.
Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio.
Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.
Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro sukcesos inspiri al vi fruktodonajn interŝanĝojn.
Kiel vi scias, Unesko subtenas la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj.
Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj.
La cemento de ĉiuj tiuj valoroj estas la kapablo dialogi, aŭskulti, interkomunikiĝi.
Lingvoj estas la vektoro, kiu ebligas tiun dialogon; ili konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, kiujn ni devas konkretigi, kaj same por defendo de niaj valoroj.
Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lingvojn, pri kiuj ni scias nuntempe, ke ili malaperas en ritmo de unu malapero dufoje monate. Tio estas giganta perdo por la homa heredaĵo. Ni devas plie defendi plurlingvismon en la instruado per adekvataj publikaj politikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj homgrupoj. Gravas, ke ĉiu sukcesu esti en kontakto kun sia historio, sia identeco kaj la simbolaj resursoj de sia origina etno.
Tiu agado de Unesko ankaŭ estas VIA agado. Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male ĝi reprezentas taŭgan ilon por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la plimulto. Ĝi ebligas ekziston de homgrupo de parolantoj sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura hegemonio.
Paroli Esperanton estas alten iri kaj atingi kosmopolitikan konscinivelon, esti mondcivitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.
Via elektita temo por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?"
La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo montras de jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.
Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.
"Multaj voĉoj, unu mondo" – jen la slogano de nia fame konata organoUnesko-Kuriero.
"Multaj voĉoj, unu mondo", tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur la versio de nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.
Finfine mi volas transdoni, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn pri la sukceso de via Kongreso.
Audrey Azoulay,
Ĝenerala Direktorino de Unesko
Salutmesaĝo de Unesko al la 106-a UK/2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Speciala momento de la unua tago de la 106a UK/de la /2-a VK estis salutletero de Unesko. Ĝi estis ricevita vendredon, la 16-an de julio de Mirejo Grosjean, kiu laŭ peto de la Estraro de UEA skribis al Unesko por inviti la ĝeneralan direktorinon de Unesko Audrey Azoulay saluti la eventojn. Respondo venis nome de ŝi pere de la vic-ĝenerala direktoro de Unesko, Prof. Tawfik Jelassi, kiu bondeziris kaj parolis pri la eventoj, UEA kaj ILEI en tre pozitivaj frazoj. Prof. Jelassi venas el Tunizio kaj eniris sian oficon en julio 2021. La letero venis en la franca. Originalo troviĝas en la Teko de UEA: uea.org/l/teko/agado. Tradukon faris Mirejo Grosjean:
De: Sinjoro Tawfik Jelassi, Vic-ĝenerala direktoro de Unesko, respondeculo pri la sektoroj de komunikado kaj informado
Sinjorino prezidanto,
Nome de la Ĝenerala Direktorino mi elkore dankas al vi pro via letero, en kiu vi invitas ŝin partopreni en la tutmonda kongreso de Universala Esperanto-Asocio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio.
Unesko estas dankema al vi pro tiu invito partopreni en tiu grava jara aranĝo de la Esperanto-komunumo. Tiu evento esprimas trafe la viglecon de UEA, ĝi ankaŭ spegulas ties ĵusajn pozitivajn iniciatojn.
Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de la Unesko-Kuriero en Esperanto, pruvas bone la vastecon de niaj samopiniadoj.
Tamen mi bedaŭras, ke mi devas anonci al vi, ke la Ĝenerala Direktorino ne povos partopreni la eldonon de 2021 de la Kongreso pro aliaj devoj de longa tempo jam deciditaj.
Mi volas certigi vin, ke Unesko konsideras kun plej alta graveco la laboron faritan de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies prezidanto vi estas. Ĉiuj oficejoj de Unesko staras kompreneble je via dispono por plani kun vi novajn formojn de kunlaboro ĉirkaŭ niaj komunaj perspektivoj.
Kun ripetitaj dankoj pro via invito, mi petas vin akcepti mian plej altan respekton.
Lademando pri raso estas la unua de kvar komunikaĵoj de Unesko pri aferoj deraso. Ĝi eldoniĝis je la 18a de julio 1950 post la dua mondmilito kaj epoko de Nazia rasismo por klarigi tion, kionscienco scias pri raso, kaj kiel morala kondamno derasismo. Ĝi kritikiĝis pro pluraj kialoj, kaj reviziitaj versioj eldoniĝis en 1951, 1967, kaj 1978. La komunikaĵoj estis subskribitaj de kelkaj eminentaj esploristoj de la tempo ensociologio,psikologio,biologio,kultura antropologio, kajetnologio. Redaktis la unuan version de la komunikaĵo Ernest Beaglehole, Juan Comas, Luiz de Aguiar Costa Pinto, Franklin Frazier (sociologo kiu studis rilatojn inter rasoj), Morris Ginsberg (fondinta prezidento de la Brita Sociologia Asocio), Humayun Kabir (verkisto, filozofo kaj dufoje Eduka Ministro deBarato),Claude Lévi-Strauss (unu el la fondintoj deetnologio kaj eminenta teoriisto de struktura antropologio), kaj Ashley Montagu (antropologo kaj aŭtoro deLa Elefanta Viro: Studo en Homa Digno, kiu estis la raportisto).
Unesko kaŭzis polemikojn en la pasinteco, precipe pri ĝiaj interrilatoj kunUsono,Britio,Singapuro, kaj la eksaSovetunio. Dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, la subteno de Unesko por "Nova Monda Informaĵa kaj Kominukada Ordo" kaj ĝiaMacBride raporto, Kiu petis demokratiigon de la amaskomunikilaro kaj pli egala havebleco de informaĵoj, estis kondamnitaj en tiuj landoj pro klopodoj limigigazetarliberecon. Ili taksis Uneskon platformo de komunistoj kaj triamondaj diktatoroj por ataki la okcidenton, kontraste kun Sovetuniaj akuzoj dum la finaj 1940aj kaj komencaj 1950aj jaroj.[52] Je 1984, Usono detenis sian kontribuaĵojn kaj ekiĝis proteste el la organizaĵo, kaj je 1985 Britio faris same.[53] Singapuro ankaŭ eksiĝis fine de 1985, pro levantaj kotizoj.[54] Post ŝanĝo de registaro je 1997, Britio remembriĝis. Usono remembriĝis je 2003, kaj Singapuro je la 8a de oktobro 2007.[55]
Je februaro 2011, artikolo estis eldonita en palestina junulara revuo en kiu adoleska knabino priskribis, ke unu el ties kvar rolmodeloj estasAdolf Hitler. Je decembro 2011, Unesko, kiu parte financis la revuon, kondamnis la verkon kaj poste retiris subtenon.[56]
Je januaro 2014, kelkaj tagoj antaŭ ĝia atendata komencdato, la Ĝenerala Direktoro de Unesko,Irina Bokova, "senfine prokrastis" kaj efektive nuligis ekspozicion kreitan de la Centro Simon Wiesenthal Center kun la titolo "La Popolo, La Libro, La Tereno: La 3500-jara rilato inter la juda popolo kaj la lando de Israelo". Oni atendis, ke la evento daŭros de la 21a de januaro ĝis la 30a de januaro en Parizo. Bokova nuligis la eventon post kiam reprezentantoj de arabaj ŝtatoj de Unesko argumentis, ke la ekspozicio "malhelpus la pacprocedon".[57] La aŭtoro de la ekspozicio, Profesoro Robert Wistrich de la Internacia Centro Vidal Sassoon de Hebrea Universitato por la Studo de Kontraŭjudismo, diris, ke la nuligo estas "konsterniga ago", kaj priskribis la decidon de Bokova "arbitra ago de plena cinikismo kaj, vere, malestimo por la juda popolo kaj ĝia historio". Unesko ŝanĝis la decidon ene de unu jaro, kaj la ekspozicio estis populara kaj sukcesa.[58]
Je 2015,Japanio minacis ĉesi financi Uneskon pro la decido de la organizaĵo inkluzivi dokumentojn rilatajn al laamasbuĉo de Nankino de 1937 en la plej ĵusa listo de sia programo "Memoro de la Mondo".[59] Je oktobro 2016, japana fremda ministro Fumio Kishida konfirmis, ke Japanio ne sendas la ĉiujaran financopagon de ¥4.4 miliardo en 2016, kvankam tiu neis ajnan rektan ligon al la polemiko de la Nankina dokumento.[60]
LaRezolucio de Unesko pri Okupata Palestino (oficiale Dokumento 200 EKSA/25), aprobita de la Estraro de Unesko je la 13a de oktobro 2016 kaj formale ratifita la 26an de oktobro 2016, estis rezolucio priOrienta Jerusalemo, kiu kondamnis Israelon pro "agresaĵoj" de la israelaj polico kaj soldatoj kaj "kontraŭleĝaj rimedoj" kontraŭ la libereco de religio kaj la aliro de islamanoj al iliaj sanktaj ejoj, samtempe agnoskante Israelon la okupanta potenco. Palestinaj estroj bonvenigis la decidon.[61] Israelo plendis, ke la rezolucio neas judajn ligojn al la grava sankta ejo.[61][62] LaĜenerala Sekretario de la Unuiĝintaj NaciojBan Ki-moon kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova kondamnis la rezolucion.[63] Bokova diris, ke judismo, islamo, kaj kristanismo havas klarajn historiajn konektojn al Jerusalemo.[64]
Je oktobro 2017, Usono kaj Israelo anoncis, ke ili ne plu partoprenos en la organizaĵo, menciante parte kontraŭisraelan biason.[65][66]
Je novembro 2020, Unesko devis retiri parton de reklamado celanta konsciigi pri internacia komerco pri rabitaj artaĵoj, post kiam ĝi malvere prezentis serion de muzeo-tenitaj artaĵoj kun konataj devenoj kiel antaŭnelonge rabitaj aĵoj tenataj en privataj kolektoj. La reklamoj asertis, ke kapo de Budho en kolekto de laMetropola Muzeo ekde 1930 estis rabita de la Muzeo de Kabul en 2001 kaj kontraŭleĝe venigita en la usonan merkaton por arto; ke funebra monumento elPalmyra kiun la Metropola Muzeo akiris en 1901 estis antaŭnelonge rabita el la Muzeo de Palmyra de milituloj de laIslama Ŝtato kaj tiam kontraŭleĝe venigita en la eŭropan merkaton por antikvaĵoj; kaj ke ebur-borda masko kun deveno, kiu indikas, ke ĝi estis en Usono ne post 1954, estis irabita dum armitaj bataloj en 2010–2011. Post plendoj de la Metropola Muzeo, oni retiris la reklamojn.[67]
UNESDOC - Enhavas ĉirkaŭ 146.000 kompletajn dokumentojn de Unesko publikigitaj de 1945, kaj ankaŭ datumetojn el la kolektoj de la librejo de Unesko kaj dokumentejoj en Ofickampoj kaj Institutoj.
IDAMS - programpakaĵo por enmeti kaj analizi numerajn datumojn kiuj estas konstruataj, prizorgataj kaj disvastigataj de Unesko. La originala pakaĵo estis komerca programo, sed Unesko iniciatis projekton por havigi ĝin malfermitkoda.[68]
LaInternacia Buroo pri Edukado (IBE-Unesko) estas instituto kategorio 1 de Unesko postulita kiel la Centro de Plejboneco en instruplanado kaj rilataj aferoj. Laŭ la deklaro de la decido de la 36a sesio de la Ĝenerala Konferenco certigi pli altan efikecon kaj pli akran fokuson, la IBE difinis la amplekson de ĝia klopodado: instruplanado, lernado, instruado, kaj taksado. La IBE provizoras taŭgitan teknikan subtenon kaj sperton al ĉiuj membroŝtatoj de Unesko, faciligante la provizoron kaj liveron de justa, inkluziva, altkvalitaeduko en la kadro de Plano Eduko 2030.
LaInternacia Centro UNESCO-UNEVOC por Teknika kaj Metia Edukado kaj Trejnado estas unu el sep institutoj kaj centroj de Unesko, kiuj laboras pri edukado. La Internacia Centro situas ĉe la universitatejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Bonno, Germanio, kaj estas financata de kaj unesko kaj la germana registaro. UNESCO-UNEVOC estas la internacia centro por konekti membroŝtatojn de Unesko tutmonde por evoluigi kaj fortigi teknikan kaj metian edukadon kaj trejnadon (TMET). La centro laboras en la kunteksto de la mandato de Unesko porEduko Por Ĉiuj kaj Eduko por Daŭripova Disvolviĝo. Ĝi entreprenas siajn agadojn per reto de TMET-institucioj konsistantaj el fakoj de ministrejoj, landaj korpoj, universitatoj, kaj centroj de trejnado.
LaInstituto de Unesko por Dumviva Lernado estasne-profitcela internacia centro de esplorado, trejnado, informado, dokumentado, kaj eldonado prilegopovo, neformala eduko, plenkreskula kajdumviva lernado. Ĝi servas al lamembroŝtatoj de Unesko,ne-registaraj organizaĵoj, komunumaj organizaĵoj, kaj kunlaborantoj en civila socio kaj la privata sektoro. La instituto kunlaboras kun sia sidejo en Parizo, kun lokaj oficejoj de Unesko en diversaj landoj, kun frataj institutoj, kaj kun landaj kaj internaciaj kunlaborantoj. Tiukadre ekestis la projektoAladin.
LaInstituto Mahatma Gandhi de Eduko por Paco kaj Daŭripova Disvolviĝo, enNov-Delhio, Barato, estis establita kun la subteno de la Registaro de Barato kaj estas parto de Unesko. Ĝi estas la unua kaj nura esplorinstituto kategorio 1 de Unesko en Azio-Pacifiko kaj temas plejparte pri la atingo de Celo de Daŭripova Disvolviĝo 4.7 pri eduko por paco, daŭripova disvolviĝo, kaj monda civitaneco[1] por kultivi pacemajn kaj daŭripovajn sociojn. Je tio ĉi, la instituto gvidiĝas de sia vizio al adoptitaj pacaj kaj daŭrigeblaj socioj. En tio ĉi, la Instituto estas gvidita de sia deziro ‘transformi edukon por la homaro'.
LaInstituto IHE Delft por Eduko pri Akvo, enDelft,Nederlando, estas la plej granda internacia postbakalaŭra lernejo en la mondo por eduko priakvo. Delft estas mondfama sciocentro pri infrastrukturo, teknologio kaj sciencoj de akvo kaj allogas altnivelajn studentojn kaj sciencistojn el ĉirkaŭ la terglobo.
Unesco, “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”, ISBN 978-92- 3-000112-4, ISBN 978-92-9- 017138-6, dulingva Esperanto-ĉina[69].
Tawfik Jelassi, "Salutletero de Unesko"; Trezoro Huang Yinbao, "Kiam Unesko agnoskos la Internacian Tagon de Esperanto?"; Trezoro Huang Yinbao, "Unesko devas agnoski la Internacian Tagon de Esperanto pro 11 faktoj. Argumentoj por konvinki Uneskon"; EnEsperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, pp. 171–175.
↑Suter, Keith. (2005)50 things you want to know about world issues... but were too afraid to ask. Milson's Point, NSW, Australia: Transworld Publishers.ISBN 978-1-86325-503-5.
↑Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto surlingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
↑ (April 2006) “The (Real)politiks of Culture: U.S. Cultural Diplomacy in UNESCO, 1946–1954”,Diplomatic History30 (2),p. 231–51.doi:10.1111/j.1467-7709.2006.00548.x.
↑Trezoro Huang Yinbao,Unesko eldonis unuan libron en Esperanto: “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”, revuo Esperanto, p.7, 113-a jaro n-ro 1349 (9), septembro 2020