Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainio
Україна

Flago de Ukrainio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Ще не вмерла України ні слава, ні воля
Nacia devizo:Слава Україні! Героям слава!
(Gloron al Ukrainio! Gloron al herooj!)
suverena ŝtato(1991, 1991, 1991, 1991, 1990–)
sociala ŝtato
jurŝtato
respubliko
lando
unueca ŝtato
teritorioRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboKijivo (koordinatoj:50° 27′ N30° 30′ O / 50.450 °N, 30.500 °O /50.450; 30.500(mapo))
Oficiala(j) lingvo(j)ukraina lingvo
Uzata(j) lingvo(j)laukraina (oficiala), larusa, lakrime-tatara, lapola.
Plej ofta(j) religio(j)ortodoksismo,katolikismo
Areo603 700 km²
- % de akvo7 %
Loĝantaro46294180

loĝantaro-komento = 1.08.2007 (1-a de januaro 2022)

Loĝdenso76,9 loĝ./km²
Horzono+2
UTC+3 (somere)
Interreta domajnoua
LandokodoUA
Telefona kodo380
Plej alta punktoHoverla
Plej malalta punktoKuialnyk Liman
Politiko
Politika sistemorespubliko
ŜtatestroVolodimir Zelenskij
ĈefministroJulia Sviridenko
Nacia tagola24-a de aŭgusto
Sendependiĝola24-an de aŭgusto 1991 (disdeSovetunio)
Ekonomio
Valutoukrainia hrivno (UAH)
MEPlaŭ 2005
– suma$355,8 mlrd
– pokapa$7.832
 
Membro de
Commonwealth of Independent States Free Trade Area(en)Traduki(2012–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(2008–)
Aŭstralia Grupo(2005–)
Internacia Evoluiga Asocio(2004–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(2004–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(2000–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1998–)
Internacia Civildefenda Organizaĵo(1998–)
Misilo-Teknologia Regada Reĝimo(1998–)
GUAM(1997–)
Konsilio de Eŭropo(1995–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1994–)
Internacia Financa Korporacio(1993–)
Interpol(1992–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1992–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1992–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1992–)
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj(1991–2018)
Unuiĝintaj Nacioj(1991–)
Unesko(1954–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1948–)
Universala Poŝta Unio(1947–)
Internacia Telekomunika Unio(1947–)
Grupo pri Teraj Observoj
Association Trio(en)Traduki
Lublin Triangle(en)Traduki
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Monda Organizaĵo pri Sano
Internacia Hidrografia Organizo
Atomkerna Provizanta Grupo
Montenegro–Ukraine Free Trade Area(en)Traduki
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioUkrEA
vdr

UkrainioUkrainujo[1][2] (ukraine Україна[3]) estas ŝtato en OrientaEŭropo. Sude ĝi estas lavata de laNigra kajAzova maroj. Oriente, nord-oriente kaj ĝi limasRusion, norde —Belarusion, okcidente —Pollandon,Slovakion kajHungarion, sud-okcidente Ukrainio limasRumanion kajMoldavion. La marajn limojn Ukrainio ankaŭ kun Rusio kaj Rumanio. La suma longo de la ŝtat-limoj de Ukrainio estas 6992 km (inter ili 5637 formas la surteran limon, 1056,5 — la limon sur laNigra Maro, 249,5 — sur laAzova Maro kaj 49 km).

La teritorio de Ukrainio etendiĝas je 1316 km de okcidento al oriento kaj je 893 km de nordo al sudo. La lando troviĝas proksimume inter 52°20' kaj 44°20' de la norda latitudo kaj inter 22°05' kaj 41°15' de la orienta longitudo. La plej norda punkto de Ukrainio troviĝas en la vilaĝoPetrivka de laĈernihiva provinco, la plej okcidenta punkto estas la urboĈop (enTranskarpata provinco), la plej orienta punkto estas la vilaĝoĈervona Zirka de laLuhanska provinco (luganska provinco laŭ la nomigo de la milite agresaregistaro de Rusio).Foroso ĉe KaboSariĉo, estas la plej suda punkto de Ukrainio. La areo de Ukrainio estas 603.628 km — tio estas ĉirkaŭ 5,7 % de la tuta teritorio deEŭropo; tiel Ukrainio estas la plej granda lando, plene situanta en Eŭropo.

En Ukrainio loĝas ĉirkaŭ 46,3 milionoj da homoj. La ĉefurbo estas la urboKijivo. Laŝtata lingvo estas laukraina, la dua granda kaj grava lingvo estas larusa por multegaj loĝantoj de la lando.[4] Ukrainio estas membro deUnuiĝintaj Nacioj ekde 1945. La ĉefa ŝtata festo — la Tago de Sendependeco — estas festata la24-an de aŭgusto.

La deveno kaj formoj de la nomo

[redakti |redakti fonton]

La vortoУкраїна (leguUkrajina) devenas de la malnova orienta slava vorto «краї» - randaĵo, malproksima tero. Ekde la mezo de la 10-a jarcento la nomo «Ukrainio» troveblas ankaŭ en la diversaj fontoj. Ekde la 20-a jarcento la nomo estas uzata jam en la moderna senco — la lando, loĝata deukrainoj.

"Ukrainio" estis menciita por la unua fojo en 1187.

En la tempo, kiam en 1654 jaroRusa carlando aligis Ukrainion, oni preferis nomi la teritorion «Malgranda Rutenio», (ukraine Малоросія). Proksimume samtempe aperas la malverŝajna hipotezo pri la deveno de la nomo: oni penis rilatigi la nomon «Ukrainio» kun la rusa vorto «окраина» («randaĵo, periferio»).

Krom la kunmetitaj formojUkrainio/Ukrainujo (derivitaj el la nomo de la ĉefa nacio vivanta en la lando,ukrainoj) enEsperanto foje estis uzataj kelkaj aliaj formoj de lalando-nomo, inter iliUkrajnioUkrajno. LaAkademio rekomendas uzi la formojnUkrainio/Ukrainujo[5].

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGeografio de Ukrainio.
Fizika mapo de Ukrainio

Ukrainio troviĝas en la orienta parto deEŭropo, ĉe la nordaj bordoj de laNigra kajAzova maroj sur laOrient-Eŭropa ebenaĵo. Havante la areon de 603 700 km² kaj 2.782 kilometrojn longanmar-bordon Ukrainio estas plej granda lando, plene situanta enEŭropo kaj okupas la 44an pozicion laŭ la areo inter ĉiuj landoj de la mondo. Laŭ kelkaj (ĉefe laŭ la ukrainiaj esploristoj), lageografia centro de Eŭropo troviĝas ĝuste en Ukrainio, apud la okcident-ukrainia urboRaĥiv — tio tamen daŭre estas la temo de multaj diskutoj.

Lareliefo de Ukrainio estas plejparte ebena. La lando kuŝas ene de la zonoj destepoj,arbarstepoj kajpin-arbaroj. Pli ol 60 % de la landa teritorio estas kovrita de tre fekundajĉernozjomoj. La ĉefaj riveroj de la lando estasDnipro, Siverskij Donec',Dnistro kajSuda Bugo; ĉe la sudokcidenta limo de la lando troviĝas ladelto de Danubo. La ĉefaj montoj de la lando estasKarpatoj (kiuj troviĝas en la okcidenta parto de la lando) kajKrimea montaro (kiu troviĝas en la pleja sudo de la lando). La plej alta punkto de Ukrainio estas lamontopintoHoverla (enĈornohora, 2,061 metrojn alta).

La klimato de Ukrainio estas ĉefe moderekontinenta; sur laSuda Bordo de Krimeo la klimato estassubtropika. La distribuo dehidrometeoj estas ne homogena: pli granda kvanto de hidrometeoj estas registrata en la okcidenta kaj norda partoj de la lando. Vintroj estas malvarmetaj en la suda parto de la lando kaj malvarmaj en la ceteraj partoj; someroj estas ĝenerale varmaj, en la suda parto de la lando — eĉ varmegaj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Ukrainio.

Antikva kaj frua historio

[redakti |redakti fonton]

En Ukrainio konserviĝis la restaĵoj de la homa aktivado, kiuj apartenas al la3-a kaj4-a jarmilo a.K. (la t.n. Tripila (aŭKukutena) kulturo). Proksimume ekde la 1500a jaro a.K. en Ukrainio aperas la nomadaj triboj. En la 9-7a jarcentoj a.K. en la Ukrainiaj stepoj aperascimeroj; en la 7a jarcento a.K. cimeroj estas forpuŝitaj fare deskitoj, kiuj fondis la unuan ŝtaton sur la teritorio de Ukrainio. Proksimume samtempe la nordajn bordojn de laNigra Maro aktiveekkoloniashelenoj. Proksimume en la 2a jarcento a.K. skitoj estis forpuŝitaj fare desarmatoj.

En la 3a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio aperasgotoj. En la jaro375 gotoj estis venkitaj dehunoj kaj transloĝiĝas pli okcidenten. La ŝtato de hunoj baldaŭ estis ruinigita deromianoj kaj ties aliancanoj. Post la hunoj la teritorion de Ukrainio ekposedis lapraslavaj triboj deantoj.

En la 7a jarcento p.K. la teritorio de moderna Ukrainio iĝis centro de labolgara ŝtato (kun la ĉefurboFanagorio). Fine de la 7a jarcento la pli granda parto de Ukrainio transiris al laKazara ŝtato (kiu kovris lasudorientan Eŭropon).

Dosiero:Kijivan Rus en.jpg
Mapo de la Kijiva Regno, 11a jarcento.
Kijiva Regno en la 11a jarcento.
La teritorio de Pola-Litova ŝtato en 1619
Zaporiĵanoj skribas leteron al la turka sultano — pentraĵo de Ilja Repin (1891).

La tempo de la Kijiva Regno (800–1250)

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKijiva Regno.

Fine de la 9a jarcento p.K. sur la teritorio de Ukrainio formiĝas la potenca slava ŝtatoKijiva Regno, kiu iĝis la lulilo de la kulturo de ĉiujorientaj slavoj. La reganta elito de la ŝtato devenis de la invititajskandinavoj (laŭ laanala tradicio la skandinavantaĉmenton estris lavarengoRuriko, kiu iĝis la fondinto de la reganta dinastioRurikidoj). La ĉefurbo de la ŝtato baldaŭ iĝis la urboKijivo (konkerita disde kazaroj).La ora tempo de la Kieva Regno estas la tempo de regado de la princoVolodimiro (nomata en la popola tradicio «Volodimiro, bela suno»), kiu en la jaro988 adoptis laBizancankristanismon kiel laŝtatan religion. Sub la regado de lia filo, princoJaroslavo la Saĝa, la Kijiva Regno atingis lazeniton de sia kultura evoluo. Poste la ŝtato malprogresis, pliiĝis la dispartiĝo de la lando je etajprinclandoj. La lando definitive disfalis je multaj princlandoj post la morto de la princoMstislavo el Kijivo (mortis en 1132). En 1169, la grandurbo estis prirabita kaj malbone difektita fare de la gvidanto de 11 nordorientaj princlandoj, Andrij Boholjubskij, kiu regis Suzdal, Novgorod, kaj Jaroslavl (nuntempa Rusio). Jam en la 12-a jarcento, dum la fragmentiĝo de la Kijiva ŝtato, la nordorientaj princoj ne konsideris la sudokcidenton siaj aliancanoj.

En la 13-a jarcento Rutenio estisinvadita de mongoloj, kaj sekve en la jaro 1240Kijivo estis tute detruita. La nordoriento estis aliancano de la Hordo, kaj princoAleksandro Nevskij iĝis la adoptita filo de Batu, estis proklamita Princo de Kievo kvankam li neniam estis tie, dum la loka elito forlasis Kijivon al la Princlando de Haliĉ-Volina, gvidata de la urboLvivo. La unua reĝo de la Kijiva ŝtato, Danilo la Galicia, estis kronita fare de la Papo.

La tempoj de Pola-litova regado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPola-Litova Unio.

En 1324, tempo la teritorio de Ukrainio estis liberigita fare de la trupoj de la Grandduklando Litovio gviditaj fare deGediminas. Litovoj respektatis la kulturon de la rutenoj kaj adoptis multon de ili (la ukrainaj kaj belorusoj antaŭ la 17-a jarcento, ne konfuzu kun la rusoj) kaj eĉ litovaj statutoj estis skribitaj en la lingvo de la plimulto de la loĝantaro - la rutena (la vortprovizo de ukraina kaj belorusa ankoraŭ koincidas je 84%). Meze de la 14a jarcento la pli granda parto de la iama Kieva Regno estis konkerita de la pola princoKazimiro la Granda.

Ostap Dashkevych (1470—1536) la unua gvidanto de la ukrainaj kozakoj

Post laLublina Unio (1569), per kiu estis formita laPola-Litova Unio, la pli granda parto de Ukrainio transiris sub la polan regadon. Sub la pola regado la elito de la loka loĝantaro estis konvertita alkatolikismo, dum la simplaj homoj daŭre konservis la tradicianortodoksan kredon. La provoj interpacigi la katolikojn kaj ortodoksulojn per enkonduko de la t.n.Bresta religia unio (1596), kiu enkondukis novan kredon, mezan inter la katolikismo kaj ortodoksismo — la t.n. «unia kredo» aŭ «ukraina grek-katolika eklezio», estis vanaj.

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj laPola-Litova Ŝtato suferas pro konstantaj invadoj detataroj, kies ĉefa celo estis la forkapto desklavoj. Laŭ iuj pritaksoj, pli ol 3 milionoj da homoj (ĉefe ukrainoj, sed ankaŭ moskovitoj,belarusoj kajpoloj) estis sklavigitaj dum la tempo de ekzisto de laKrimea Ĥanlando.

Pligraviĝo de kozakoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojKozako kajZaporiĵa Ŝtato.
granitaj kolonoj, per kiuj la kozakoj amase markis la teritorion

Meze de la 17a jarcento ĉe la malsupra fluo deDnepro aperas laZaporiĵa Ŝtato, teorie regata de Pollando, sed reale preskaŭ sendependa. Ĝiaj loĝantoj estis lakozakoj kajkamparanoj, kiuj fuĝis for de la pola regado. Komence (ĉefe dum la militiroj) la kozakoj aliancis kun la Pola-Litova Ŝtato, sed poste la Zaporiĵa Ŝtato konstante batalis kaj militiris kontraŭ Pollando (ĉefe pro la religiaj kialoj, sed estis ankaŭ la politikaj postuloj). Fine de sia ekzisto la Zaporiĵa Ŝtato pli kaj pli inklinis al alianco kunRusa carlando.

La tempoj de hetmanoj

[redakti |redakti fonton]

En la jaro 1648 ukrain-devena pola nobeloBohdan Ĥmelnickij ekestras la plej grandan ribelon de kozakoj kontraŭ laPola-Litova Ŝtato. Komence la kozakoj venkis en kelkaj gravaj bataloj kaj eĉ okupisKievon, tamen la kontraŭofensivo de la pola armeo igas ilin peti la protekton deRusio.

teritorioj kontrolitaj de ukrainaj kozakoj

En la jaro1654 estis kunvokita la t.n.Perejaslava konsilio, kiu oficiale turnis sin al laMoskova Carlando kun la peto akcepti la Moskovian civitanecon de lazaporoga armeo (tion la sovetiaj historiistoj poste nomis «reunuiĝo de Ukrainio kun Rusio»). La moskva armeo subtenis la kozakojn kaj ekmilitis kontraŭ Pollando. Rezulte de tiu milito la teritorio de Ukrainio estis disdividita — la okcidenta parto transiris la Pollando, dum la orienta parto (troviĝanta oriente deDnepro) iĝis parto de Rusio; ĝi estis tamen sufiĉeaŭtonoma kaj estis regata dehetmano (komence la hetmano estis elektata, poste enpostenigata fare de la cara registaro).

rekonstruita kopio de la Sich

Dum la milito de Rusio kontraŭ Svedio, laGranda Nordia Milito, la hetmanoIvan Mazepa subtenis la svedojn (pli planis uzi ilian helpon por akiri sendependecon), tamen la ukraina-sveda armeo estis venkita dum labatalo de Poltavo.

La tempoj de la Rusia Imperio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDetruo de la ukrainaj kozakoj (1775).
areoj loĝataj de etnaj ukrainoj

Kiel la lasta hetmano de Ukrainio estis nomumitaKirill Razumovskij. En la jaro 1764 la Rusia imperiestrinoKaterino la Dua abolis la aŭtonomecon de Ukrainio. En la jaro1775 estis fakte neniigita ankaŭ la Zaporoga Ŝtato: 100.000-forta armeo gvidita fare de generalo Pjotr ​​Tekeliy marŝis de laFortikaĵo de Sankta Elizabeto kaj detruis Sich, parto de la kozakoj fuĝis trans Danubon, kelkaj estis ekzilitaj al la Kuban, kaj la lasta gvidanto de la ukrainaj kozakoj, Pjotr ​​Kalnyshevskyi, estis malliberigita. Ĉiuj armiloj kaj dokumentoj estis stokitaj en la Fortikaĵo Sankta Elizabeto ĝis 1918. Ukrainaj kamparanoj estis igitaj servutuloj. La ukraina lingvo ankaŭ estis submetita al severa politiko deRusigo.

Ankaŭ, en la dua duono de la 18-a jarcento, multaj novaj urboj estis fonditaj sur la loko de kozakaj kaj tataraj setlejoj - Jelysavetgrad (nunKropivnickij), Katerynoslav (nun Dnipro) Alexandrivsk (nun Zaporizhzhia), la grandurbo de Mykolaiv, Ĥerson (en la loko de la setlejo de Bilikhovichi), ktp

La tomba de Taras Ŝevĉenko en Kaniv - poet, nacia heroo kaj simbolo de ukraina literaturo

Dum la dispartigo de Pollando, la plej granda parto de Ukrainio estis aneksita al la Rusa Imperio (la tielnomita Granda Ukrainio) kaj la okcidenta parto alAŭstrio. Ĝis la mezo de la 19a jarcento Ukrainio restis plejparteagrikultura regiono, nur en la dua duono de la 19a jarcento en ĝia orienta parto aperasindustrio. la urbo Juzivka (nun Donecko) estis fondita danke al la angla entreprenisto kaj komercisto John Yuz

Meze de la 19a jarcento en Ukrainio aperas kaj pligrandiĝas lasocia movado por liberiĝo for de la regado de la Rusia Imperio — tio estis la reago kontraŭ iom-post-iomarusigo de la ukrainaj teritorioj kaj kontraŭ laopresado flanke debienhavantoj kaj riĉuloj.

La Rusia Imperio en 1866

Ukrainio dum la intermilita periodo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSovetia-Ukrainia Milito.

Post la kolapso de Rusia kajAŭstra Imperioj inter la jaroj 1917-20 en Ukrainio ekaktivis la naciismaj fortoj. Dum kelkaj jaroj ĉi tie aperas kaj malaperas malgrandaj ŝtatoj, pretendantaj reprezenti la tutan ukrainan popolon kaj senĉese luktantaj kontraŭbolŝevisma Rusio, Pollando kaj diverslandaj invadantoj. LaOkcident-Ukraina Popola Respubliko (ukraine Західноукраїнська Народна Республіка (ЗУНР), latinliterigiteZaĥidno-ukrainska Narodna Respublika) estis mallongdaŭra ŝtato kiu kontrolis la plej grandan parton de OrientaGalicio de novembro 1918 ĝis julio 1919.

mapo de Ukrainio dum la konflikto kun Sovetrusio

La10-an de marto 1919 estis proklamita la memstaraUkrainia Soveta Socialisma Respubliko (kun ĉefurboĤarkivo), kiu - pere de laKongreso de la Sovetoj de Sovetunio - la30-an de decembro 1922 subskribis la unian pakton kaj enirisSovetion. Laŭ laRiga traktato la pli granda okcidenta parto de Ukrainio iĝis parto de laDua Pola Respubliko, kelkaj malpli grandaj sudokcidentaj regionoj transiris alRumanio.

Laribelo de Grigorjev okazis en majo 1919. LaRuĝa Armeo venkis la ribelon.

En la unuaj jaroj post laInterna Milito en Ukrainio oni plenumis la politikon de «naciigo», tamen jam en la1930-aj jaroj tiuj politiko estis ŝanĝita al la politiko de rusigo. Dum la teroro de 1930-aj jaroj oni ekstermis multajn reprezentantojn de la ukrainainteligencio.

En la 1930-aj jaroj en Ukrainio aktive kreskas la industrio. Samtempe la sovetiaj politikistoj perforte organiziskolektivigon (organizadon dekolĥozoj). Por kontentigi la bezonojn de Sovetio pri agrikulturaj produktoj oni enkondukis la pligrandigitajn normojn pri fordonendaj agrikulturaĵoj — tio kaŭzis amasanmalsategon en la kamparaj regionoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĝis kelkaj milionoj da ukrainoj mortis pro la t.n.Holodomoro.

unu el la multaj monumentoj al la viktimoj de la Holodomor kaj amassubpremoj de la Stalina epoko, establite post la kolapso de Sovetunio

Laŭ la intertraktoj inter Germanio kaj Sovetio, en la jaro 1939 Sovetio almilitis la okcident-Ukrainiajn teritoriojn, kiuj tiam apartenis al Pollando,Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio.

Ukrainio dum la Dua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]

Dum laDua Mondmilito la tuta teritorio deUkrainio estis okupita de la germanaj militfortoj. La okupacia reĝimo en Ukrainio estis aparte severa. Laŭ diversaj pritaksoj dum la Dua Mondmilito pereis ĝis ok milionoj da loĝantoj de Ukrainio.

La pli granda parto de la ukrainia loĝantaro aktive kontraŭbatalis la nazian armeon jen en la regulasovetia armeo, jen en lapartizanaj trupoj. Laŭ diversaj pritaksoj, ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj soldatoj de Soveta armeo, mortigitaj dum la Dua Mondmilito, estis etnaj ukrainoj.

Aerfoto de Babyn Yar - fama nazia krimloko en Ukrainio

Tamen iuj reprezentantoj de naciisma ukraina movado komence proviskunlabori kun la germanoj, esperante krei aŭtonoman ukrainan ŝtaton sub laprotekto de Germanio (tiu ideo, tamen, ne estis akceptita de germanoj). Ĝis la fino de la1950-aj jaroj en laokcidenta Ukrainio militis la soldatoj deUkraina Ribela Armeo, kiuj esperis akiri la sendependecon de Ukrainio batalante kaj kontraŭ Sovetio, kaj kontraŭ Germanio.

Aŭtune 1943 la sovetia armeo liberigis la orientan parton de Ukrainio; oktobre 1944 la tuta lando estis liberigita. Kvar urboj, nun troviĝantaj en Ukrainio, ricevis la honoran distingon «Urbo-Heroo»Odeso,Kievo,Sebastopolo kajKerĉo.

Soveta Ukrainio en la postmilita tempo

[redakti |redakti fonton]
Vasyl Stus - verkisto, disidento. Fama viktimo de subpremoj de la malfrua Sovetunia epoko

En la jaro1945 la Transkarpata regiono estis realigita al Ukrainio. En la jaro1954 omaĝe al la 300-jariĝo de laPerejaslava KonsilioKrimeo estis transdonita al Ukrainio (antaŭe ĝi apartenis al laRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko) — tiel finiĝis la formiĝo de la teritorio de moderna Ukrainio.

Dum la1960-aj jaroj en la mallonga tempo de la t.n. «Ĥruŝĉova degelo» en Ukrainio vigliĝas ladisidentaj kaj naciismaj movadoj, kies plej elstaraj reprezentantoj estisVjaĉeslav Ĉornovil,Vasil Stus kajLevko Lukjanenko. Tamen, tiuj movadoj estis rapide subpremitaj.

La26-an de aprilo 1986 okazis lanuklea akcidento de Ĉernobilo, pro kiu granda teritorio de Ukrainio,Rusio kajBelorusio estis venenita deradioaktivaj substancoj. Tiu estis ĝis tiam la plej malbona nuklea rektora akcidento en historio. En la momento de la akcidento, 7 milionoj da homoj vivis en la poluitaj teritorioj, inkluzive de 2,2 milionoj en Ukrainio. Konsekvence la okazaĵo gravesubfosis la aŭtoritaton de lapartiaj gravuloj, kiuj en la unuaj tagoj penis prisilenti la akcidenton. Por plio da detaloj vidu la okazaĵojn de la 1-an de majo 1986[6].

Akiro de sendependeco

[redakti |redakti fonton]
Vjaĉeslav Chornovil, disidento, publicisto, opoziciestro.

En la unuaj liberaj elektoj, organizitaj marte1990, venkis la naciisma partio «Popola Movado de Ukrainio» (ukraine Народний Рух України). La16-an de julio 1990 laukrainia parlamento akcepti la Deklaron pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. Tiu dokumento priskribis la principojn de la memdecido de la ukraina nacio, elstarigis la principojn dedemokratio,politika kajekonomia libereco kaj ankaŭ proklamis la prioritaton de la ukrainiaj leĝoj super la sovetiaj. Tio kaŭzis la kontraŭbatalon inter lacentra sovetia registaro kaj la loka ukraina.

Marte1991 la sovetiaj aŭtoritatoj organizisreferendumon por decidi la sorton deSovetio. La homoj estis demandataj, ĉu ili deziras vivi en la «renovigita» Sovetio. La ukrainaj aŭtoritatoj aldonis ankoraŭ unu demandon: ĉu konsentas la civitanoj de Ukrainio vivi en Sovetio laŭ la principoj, priskribitaj en la Deklaro pri la ŝtata suvereneco de Ukrainio. La absoluta plejmulto de la loĝantoj de Ukrainio respondis ambaŭ demandojn pozitive.

Aŭguste 1991 enMoskvo okazispuĉo, tiel nomataAŭgusta puĉo, organizita de konservativaj aŭtoritatoj de la komunisma partio. La celo de la puĉistoj estis forigiGorbaĉevon kaj restarigi la centrigitan regadon de la partio. Tuj post la malsukceso de la puĉo, la22-an de aŭgusto 1991 la ukrainia parlamento akceptis la Akton pri Sendependeco de Ukrainio, kiu proklamis Ukrainion sendependa demokratia ŝtato. La1-an de decembro 1991 okazis la referendumo, en kiu pli ol 90 procentoj de la ukrainiaj civitanoj subtenis la Akton pri Sendependeco. Samtempe okazis la elektoj de la unua prezidento de Ukrainio. Kiel prezidento estis elektitaLeonid Kravĉuk.

Dum du sinsekvaj pintrenkontoj, okazintaj decembre1991, la pintaj aŭtoritatoj deBelorusio, Ukrainio kajRusio formale likvidis la Sovetan Union kaj interkonsentis pri kreo de laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Tiel finiĝis la historio deSovetio kaj komenciĝis la moderna historio de sendependa Ukrainio.

Moderna historio de Ukrainio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSenkomunismigo en Ukrainio.

La unua duono de la 1990-aj jaroj estis karakterizata de gravaekonomia malprogreso kaj grandainflacio. Lavivnivelo de ukrainianoj signife falis, kio kaŭzis multajnstrikojn kaj protestojn. Sub tiu premo prezidento Kravĉuk konsentis pri la antaŭtempaj prezidentaj elektoj, organizitaj en1994. Laŭ iliaj rezultoj la dua prezidento de Ukrainio iĝisLeonid Kuĉma.

Sub gvido de Kuĉma (kiu servis kiel prezidento dum du sinsekvaj prezidentaj periodoj) la ekonomio de Ukrainio stabiliĝis kaj ekde 2000 stabile kreskis. En la jaro 1996 estis akceptita lakonstitucio de Ukrainio. Malgraŭ la evidentaj ekonomiaj sukcesoj la regado de Kuĉma estis kaj estas kritikata prokoruptado,maldemokratieco kajparol-mallibereco (la plej misfama afero, ligita kun tiu punkto, estas la t.n.Kazo de Gongadze).

Oranĝa Revolucio

Aŭtune2004 post vicaj prezidentaj elektoj oni nomis venkinto la eksan ĉefministronViktor Janukoviĉ. Laŭ la atestoj de multaj observantoj, la rezultoj de la elektoj estis falsitaj. Laopozicia kandidato,Viktor Juŝĉenko kontestis la rezultojn kaj organizis la pacanOranĝan Revolucion. Rezulte de tiu revolucio Juŝĉenko kaj alia opozicia politikistinoJulija Timoŝenko venis al regado, tamen post malpli ol unu jaro Timoŝenko estis eksigita kiel ĉefministro pro malkonsentoj inter ŝi kaj la ĉirkaŭantoj de la prezidento.

La1-an de januaro 2006 en Ukrainio estis aranĝita lapolitika reformo, kiu devis malgrandigi la povojn de prezidento kaj pligrandigi tiujn de la parlamento. Kiel evidentiĝis iom poste, la politika reformo estis tre malbone preparita, kio kaŭzis lamalekvilibriĝon de la tutapolitika sistemo en Ukrainio.

Marte 2006 post vicaj parlamentaj elektoj estis formita la t.n. «Kontraŭkriza koalicio», kiun konsistigis laPartio de Regionoj (estrata deViktor Janukoviĉ),Komunisma partio de Ukrainio kajSocialisma partio. Laŭ multaj observantoj, la aliĝo de la Socialisma partio (kiu dum la elektoj deklaris sin fidela al la interesoj de laOranĝa Revolucio) al tiukoalicio estis fakteperfido, ebla nur pro tio, keOleksandr Moroz (estro de la partio) ricevis pro tio la postenon deparlamentestro. La koalicio nomumis Viktor Janukoviĉ ĉefministro. Dum la 2006-07 jaro la funkciado de la politika sistemo en Ukrainio estis senorda, ĉar ne estis klare, kiom da rajtoj havas ĉiu eltri ŝtataj povoj post la politika reformo. Komence de la jaro 2007 iuj parlamentanoj el la opoziciaj partioj komencis forlasi siajn parlamentajn grupojn kaj aliĝi al la reganta koalicio. Tio kaŭzis maltrankviliĝon de la opozicianoj; la2-an de aprilo 2007 la prezidento eksigis la parlamenton pro tio, ke «la ŝanĝo de la parlamentaj grupoj fare de ladeputitoj falsigas la rezultojn de la elektoj kaj minacas la konstitucian ordon en la lando». Post streĉaj intertraktoj inter ĉiuj partoprenantoj de la politika proceso (sed ĉefe — inter prezidento Juŝĉenko kaj ĉefministro Janukoviĉ) estis decidite organizi la antaŭtempajn parlamentajn elektojn septembre 2007. En tiuj elektoj plej multe da voĉoj denove kolektis la Partio de Regionoj, tamen la du politikaj partioj, kiuj estis en la antaŭa parlamento opoziciaj («Bloko de Julija Timoŝenko» kaj «Nia Ukrainio» de V. Juŝĉenko) kune kolektis iom pli ol duonon de ĉiuj voĉoj. Se ili sukcesos interkonsenti pri starigo de la koalicio, Julija Timoŝenko plej verŝajne denove iĝos ĉefministro.

La18-an de aprilo 2007 Ukrainio (kune kun Pollando) estis elektita por organizo deEŭropa Futbal-Pokalo 2012.

Kronologio de Eŭromajdano kaj rusia agreso en la Oriento de Ukrainio

[redakti |redakti fonton]
Revolucio de Digno 2014

Je la 9-a de aprilo 2015 laParlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis lakomunismajnsimbolojn kiaj larikoltilo kaj martelo, figuroj de laSovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ lanaziismo dum laDua Mondmilito, dum oni egaligaspropagandon por komunismo kajpropagandon por naziismo.[7] Responde al la multnombraj militkrimoj faritaj de Rusio inter 2014 kaj 2018, la filmoDonbaso estis kreita de reĝisoro Sergej Loznitsa kaj ricevis multajn pozitivajn recenzojn en Ukrainio, estis agnoskita kiel unu el la plej bonaj ukrainaj filmoj en la mondo kaj estis malpermesita montriĝi en Rusio[8].NBC News notas ke kvankam ekzistas apartaj miliciajnovnaziaj grupoj en Ukrainio kiel laAzov-bataliono, ekzistas neniu ĝeneraligita subteno porekstremdekstra ideologio aŭ en la registaro, aŭ en la armeo, aŭ en elektoj: ekzemple, dum la parlamentaj balotoj en 2019, ekstremdekstraj naciismaj partioj ne sukcesis akiri eĉ ne unu seĝon en la 450-seĝaVerĥovna Rada[9]. LaHolokaŭsta Memoriga Muzeo en Aŭvico eligis fortan proteston kontraŭ la akuzoj deprezidentoZelenskij prinovnaziismo[10], malgraŭ ke li estas juddevena kaj ruslingvano.

Rusia plenksala invado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojRaŝismo kajInvado de Rusio en Ukrainion (2022).

La21-an de februaro2022,Rusio agnoskis la sendependecon de laDonecka Popola Respubliko kaj laLuganska Popola Respubliko[11].

Mariupolo. Unu el la loĝkonstruaĵoj detruitaj de la rusoj. Unu el centoj da miloj da militkrimoj faritaj de la Putin-reĝimo, inkluzive de torturo de civiluloj.

Larusa invado en Ukrainion je 2022 estismilitaoperaco lanĉita la24-an de februaro2022 laŭ ordono de rusa prezidentoVladimir Putin. Ĉi tiukonflikto aperas el laŭgrada pliiĝo de streĉitecoj inter Rusio kaj Ukrainio. Precipe ekde novembro 2021, Rusio plifortigis siajn armeojn proksime de lalimo kun Ukrainio. Krome, meze de februaro 2022, Vladimir Putin agnoskis la sendependecon de lasecesiaj popolaj respublikoj deDonecko kajLugansko, tiel nomata konfederacio deNovorusio.[12] Kelkajn tagojn poste, la21-an de februaro 2022, la rusaj armetrupoj eniris la regionon deDonbaso, en orienta Ukrainio. La konflikto rapide disvastiĝis en la tuta lando, minacante precipeKievon, la ĉefurbon,[13] sed ankaŭ rekte la ukrainan prezidenton,Volodimir Zelenskij. Multaj landoj en la mondo kondamnis tiun invadon, eĉ la ĉeĥa prezidento antaŭe ne tiom kritikema vidalvide de Rusio, konfesas ke li eraris pri Rusio[14].

Administra divido de la lando

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAdministra divido de Ukrainio.

La sistemo de administra divido de Ukrainio respegulas ĝian unuecan staton, fiksitan en la konstitucio: ĉiuj subdividoj havas la saman strukturon kaj samformajn gvid-organojn.

Plej unue Ukrainio estas dividita je 27 primaraj administraj partoj. La plej multaj el ili estas tradicie nomataj en Esperanto kielprovincoj (ruse kaj ukraine:область); Ukrainio havas 24 provincojn. Plie, sur laKrimea duoninsulo troviĝasAŭtonoma Respubliko Krimeo (kiu strukture estas tute simila al tipa provinco, sed kiel gvidorganoj havas iom pli da rajtoj, ol la gvidorganoj de tipaj provincoj). Fine, 2 teritorioj havas apartan statuson «Urbo de la centra subeco» (ukraine місто центрального пiдпорядкування) — temas pri la urboKievo kaj pri laSebastopola municipo. La provincoj estas dividataj jedistriktoj, distriktoj konsistas elkomunumoj. Grandaj urboj (foje kun la ĉirkaŭaj teritorioj) povas memstare formi apartan distrikton (iufoje tradicie nomata kielmunicipo) aŭ havi kelkajn urbo-distriktojn.

Decembre 2005 Ukrainio havis 490 distriktojn, 457urbojn, 885urbotipajn loĝlokojn, 28562 kamparajn loĝlokojn (vilaĝ(et)ojn); 26 urboj havis urbo-distriktojn.

Provincoj de Ukrainio

Administra divido de UkrainioAdministra centroAreoLoĝantaro
Aŭtonoma Respubliko KrimeoSimferopolo26,1002,033,700
Ĉerkasa provincoĈerkaso20,9001,402,900
Ĉernihiva provincoĈernihivo31,9001,245,300
Ĉernivca provincoĈernivco8,100922,800
Dnipropetrovska provincoDnipro31,9003,567,600
Donecka provincoDonecko26,5004,841,100
Ivano-Frankivska provincoIvano-Frankivsk13,9001,409,800
Ĵitomira provincoĴitomiro29,9001,389,500
Ĥarkiva provincoĤarkivo31,4002,914,200
Ĥersona provincoĤersono28,5001,175,100
Ĥmelnicka provincoĤmelnicko20,6001,430,800
Kievo (urbo)Kievo[15]8002,611,300
Kieva provincoKievo28,1001,827,900
Kirovograda provincoKropivnicko24,6001,133,100
Luganska provincoLuhansko26,7002,546,200
Lviva provincoLvivo21,8002,626,500
Mikolajeva provincoMikolajivo24,6001,264,700
Odesa provincoOdeso33,3002,469,000
Poltava provincoPoltavo28,8001,630,100
Rivna provincoRivno20,1001,173,300
Sebastopolo (urbo-municipo)Sebastopolo900379,500
Sumia provincoSumio23,8001,299,700
Ternopila provincoTernopilo13,8001,142,400
Transkarpata provincoUĵhorodo12,8001,258,300
Vinica provincoVinico26,5001,772,400
Volina provincoLucko20,2001,060,700
Zaporiĵa provincoZaporiĵo27,2001,929,200

Loĝantaro de Ukrainio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLoĝantaro de Ukrainio.
Ukrainia demografio en la jaroj 1950-2024
Placo de Sendependeco — la ĉefa placo enKievo.

Laŭ la pritaksoj, komence de la jaro 2007 en Ukrainio loĝis ĉirkaŭ 46,5 milionoj da homoj. La lastacenso estis organizita en 2001. Laŭ ĝiaj rezultoj en la lando loĝis 48,457 milionoj da homoj. Inter ili plej multnombraetno estasukrainoj (77,8 %),rusoj (17,3 %),belorusoj (0,6 %),krime-tataroj (0,5 %),moldavoj (0,5 %),bulgaroj (0,4 %),hungaroj (0,3 %),poloj (0,3 %) kajjudoj (0,3 %). Sume en Ukrainio loĝas la reprezentantoj de pli ol 150nacioj.

Laŭ la rezultoj de la sama censo la parto de la urba loĝantaro estis 67,2 %. Viroj konsistigis 46,3 % de la loĝantaro. La aĝ-distribuo estis la jena: junuloj (homoj, ne atingintaj la labor-aĝon) konsistigis 18,1 %, la labor-aĝuloj konsistigis 58 %,emerit-aĝuloj konsistigis 23,9 %. Plej dense loĝataj regionoj estas la sudo kaj la oriento de la lando. La plej grandaj urboj (kun pli ol miliono da loĝantoj) estasKievo,Ĥarkivo,Donecko,Dnipropetrovsko kajOdeso.

Nuntempe Ukrainio travivas demografian krizon. Ekde la 1991 jaro ĝia loĝantaro malgrandiĝis je pli-malpli 5 milionoj (t.e. dekono de la tiama kvanto). Lamortindico daŭre superas lanask-indicon, tamen lastatempe aperas la signoj de malrapidiĝo de la loĝantar-malpliiĝo. Sufiĉe granda kvanto de ukrainiaj civitanoj konstante troviĝas eksterlande, laborante en najbaraj landoj. Laŭ iuj pritaksoj, la kvanto de tiuj formigrindaj laborantoj atingas kelkajn milionojn.

Lingva situacio

[redakti |redakti fonton]

La unusola oficiala lingvo de Ukrainio estas laukraina. Laŭ la censo de la jaro 2001 ĝin opiniis kiel gepatran 67,5 % de la loĝantoj. Larusa lingvo, kiu dum la Sovetia tempo estis fakte oficiala, daŭre estas vaste uzata (ĉefe en la sudaj kaj orientaj regionoj de la lando) — ĝin opinias siagepatra lingvo 29,6 % de la loĝantoj (notindas, ke tiu kvanto estas pli granda, ol la kvanto de la etnaj rusoj, do, ankaŭ iuj etnaj ukrainoj opinias la rusan lingvon sia gepatra).

La rusa lingvo estas iom pli ofte uzata en urboj, ol en kamparo. Al la relative grava pozicio de la rusa lingvo en Ukrainio kontribuas ne nur la historiaj kialoj, sed ankaŭ la fakto, ke multaj informaj produktoj (libroj,televidaj programoj,kinoj ktp) estas pli facile akireblaj en la rusa, ol en la ukraina lingvo. Plejparto de la ukraina loĝantaro bone komprenas kaj la rusan, kaj la ukrainan lingvojn, do oni povas priskribi la lingvan situacion en Ukrainio kieldulingvismon.

Aparta fenomeno en la lingva situacio de Ukrainio estas la ekzisto de lamiks-lingvo (surĵiko). Ĝi estas ĉеfe uzata en kamparo en la sudaj, centraj kaj orientaj regionoj. Ĝiajfonetiko kajgramatiko estas plejparte ukraina, dum laleksika bazo venas ĉefe el la rusa lingvo. Malgraŭ tio, ke laŭ multaj lingvistikaj esplorojsurĵiko prezentas apartansociolingvistikan fenomenon, ĝi estas neniel agnoskita kaj plej ofte estas opiniata kiel «popola lingvaĵo» aŭ «fuŝ-lingvo».

Laukrainia registaro ĝenerale subtenas la politikon deukrainigo. Dum la tempo de sendependeco la kvanto de la ukrain-lingvaj lernejoj, kaj entute — la uzado de la ukraina lingvo en ĉiuj sferoj de la socia vivo, pligrandiĝas.

En2022 la Vicministro pri Kulturo kaj Informa Politiko pledis por nova statuso de la angla ĉar ĝi estus grava por la strategia vojo de Ukrainio al EU-membreco[16].

Religio

[redakti |redakti fonton]
La fasado de Katedralo de Sankta Mikaelo enKievo.
La Ĥana palaco enBaĥĉisarajo, kiu estis centro deislamo en Ukrainio dum pli ol 300 jaroj.

Ĉirkaŭ 70 % de la ukrainia loĝantaro deklaras sin religiemaj (tamen praktikas religion signife malpli granda parto de la loĝantaro).

Ladominanta religio en Ukrainio estas laortodoksa kristanismo, kiu, tamen estas prezentita de tri eklezioj:Ukrainia ortodoksa eklezio de Moskva patriarkeco, Ukrainia ortodoksa eklezio de Kieva patriarkeco kaj Ukrainia memregata ortodoksa eklezio. En 2019 la du lastaj eklezioj unuiĝis kaj formis laUkraina Ortodoksa Eklezio. La ortodoksa kredo estas pli karakteriza por la sudo, centro kaj oriento de Ukrainio. En Ukrainio ekestis ankaŭ propra separisma eklezio[17], ekde tiam perforte forprenante preĝejojn kaj malliberigante pastrojn de la tradicia eklezio[18].

La duan pozicion okupas laUkrainia greka-katolika eklezio, kiu praktikas laritojn, similajn al tiuj de la ortodoksa eklezio, sed agnoskas la superecon de lapapo. Tiu ĉi kredo estas pli ofta en la centro kaj okcidento de Ukrainio.

Latina kristanismo estas praktikata ĉefe de etnaj poloj kaj estas prezentita ĉefe en la okcidenta parto de la lando (tamen, malgrandajrom-katolikaj komunumoj estas dise prezentitaj en la tuta lando). Same dise prezentitaj estas la multnombrajprotestantaj komunumoj (ĉefe prezentitaj debaptistoj,pentekostistoj kajadventistoj).

Ĉirkaŭ 0,63% de la loĝantaro konfesasjudismon. Proksimume 500 mil homoj konfesasislamon (ĉefe enKrimeo, kie ĝi estas praktikata dekrime-tataroj). En la lando troviĝas ankaŭ malmultnombraj grupoj dekriŝnanoj kajbudhistoj; sporade estas praktikataj ankaŭ aliaj religioj.

Politika strukturo

[redakti |redakti fonton]

Ukrainio estasrespubliko. Antaŭ la konstitucia reformo ĝi estisprezidenta respubliko (kun grandpova prezidento); ekde la jaro 2006 (post la konstitucia reformo) Ukrainio formale iĝisparlamenta respubliko, tamen pro la neperfekteco de la reformo la fakta stato de la politika strukturo en Ukrainio estas neklara.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKonstitucio de Ukrainio.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de prezidantoj de Ukrainio.

La formala ĉefo de la lando estas la prezidento, kiu estas elektata per la tutlanda voĉdono por kvin jaroj. Laŭ la konstitucio la prezidento estas garantianto de lakonstituciaj rajtoj kaj liberecoj de ĉiuj civitanoj de Ukrainio. LaOficejo de la Prezidanto de Ukrainio (ukraine Офіс Президента України) estas registara korpo kreita de la Prezidanto de Ukrainio por ekzerci siajn potencojn.

La Registaro de Ukrainio (ukraine Уряд України, aŭ oficiale laKabineto de Ministroj de Ukrainio, ukraine Кабинет Министрив України) estas laplenuma povo de Ukrainio kaj la plej altranga organizaĵo en la administrado de la lando ekde la 1an de septembro 1991. La statuso de la registaro estas ankrita en laKonstitucio de Ukrainio kaj la leĝo "Pri la Ukraina Kabineto de Ministroj".

Laleĝodona povo en Ukrainio apartenas al launuĉambra parlamento (Verĥovna Rada,ukraine Верховна Рада), kiun formas 450 deputitoj, elektataj por 4 jaroj. Nuntempe la deputitoj estas elektataj laŭ lamultpartia sistemo (antaŭe oni uzis jen laelektodistriktan, jen la miksan sistemon). La parlamento estas respondeco pri la formado de laekzekutivo, kiun prezentas lakabineto de ministroj, estrata de la ĉefministro. Post la konstitucia reformo la ĉefministro fakte havas pli da povo super la interna politiko, ol la prezidento (kiu respondecas ĉefe pri laekstera politiko). La nuna ĉefministro de Ukrainio estasDeniso Ŝmihal,

Lajustica povo apartenas ekskluzive altribunaloj. La juĝistoj estas unuafoje nomumataj por 5 jaroj fare de la prezidento; poste ili estas nomumataj fare de la parlamento sen tempolimo. La sola organo de la konstituciajurisdikcio estas laKonstitucia Kortumo. La plej supra organo en la ĝeneral-jurisdikcia tribunal-sistemo estas laSupera Kortumo.

La lokamemadministrado estas deklarita en la konstitucio, tamen oni konstante parolas pri la neceso pligrandigi la rajtojn de la lokaj administraciaj organoj. La membroj de lokajsovetoj kajurbestroj estas elektataj de la loĝantaro; la ĉefoj de la provincaj kaj distriktaj administracioj estas enpostenigataj fare de la prezidento.

En Ukrainio agas multaj politikaj partioj, tamen plej multaj el ili estas tre malfortaj, pro kio ili devas ĉiufoje formi koaliciojn kun aliaj partioj. La manko de klara ideologio ĉe multaj partioj kaŭzas oftajn ŝanĝojn de iliaj politikaj preferoj. Nuntempe la plej fortaj kaj popularaj partioj de Ukrainio estas: «Partio de regionoj» (ĉefo —Viktor Janukoviĉ), «Bloko de Julija Timoŝenko» (ĉefo —Julija Timoŝenko), «Nia Ukrainio» (formala ĉefo —Vjaĉeslav Kirilenko, tamen la honora prezidanto kaj fakta gvidanto estas eksa prezidentoJuŝĉenko), «Komunista partio de Ukrainio» (ĉefo —Petro Simonenko).

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Antaŭ 2004 Ukrainio okupis neklaran pozicion rilate la eksteran politikon, penante subteni bonajn rilatojn kaj kunEŭropa Unio, kaj kunRusio. Post la venko deViktor Juŝĉenko estis klare proklamita la kurso aleŭro-integriĝo. Tio kaŭzis malboniĝon de la rilatoj kun Rusio kaj vicon da ekonomiaj skandaloj, ĉefe pri la provizo de rusiafosilia gaso.

Ŝtataj simboloj de Ukrainio

[redakti |redakti fonton]

La ŝtataj simboloj de Ukrainio estas laŝtataj flago,blazono kajhimno.

La ŝtataflago de Ukrainio estis akceptita la28-an de januaro 1992 kaj prezentastolaĵon kun larilatumo interalto kajlarĝeco 2:3. Sur la tolaĵo estas prezentitaj du egal-larĝaj strioj: flava malsupre (ĝi simbolas vastajn kampojn de maturatritiko) kaj helblua supre (ĝi simbolas la sennubanĉielon).

Ĝis nun oni akceptis nur la formon de la t.n. «Malgranda blazono de Ukrainio»: ĝi estas la t.n.tridento, havanta specifan formon. Ĝi estas tre antikva simbolo, uzata jam en la10a jarcento.

La ŝtatahimno de Ukrainio uzas la muzikon deMiĥajlo Verbickij kaj la tekston dePavlo Ĉubinskij.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
20-hrivna monbileto, prezentanta la ukrainan poetonIvan Franko.
La konstruaĵo de la Nacia Banko de Ukrainio
Peza industrio ĉirkaŭ la urboDonecko.

Ukrainio havas sufiĉe bone evoluigitajn sciencon kaj industrian bazon (pezanmaŝinkonstruadon,metalurgion,ŝip-konstruadon,kemian industrion). Ukrainiajatomcentraloj estas grandaj produktantoj deelektra energio. Kelkaj branĉoj de laukrainia ekonomio estas karakterizataj dealta teknologia nivelo; Ukrainio produktas siajn proprajnsputnikojn, kosmajnraketojn. Krome, Ukrainio estas granda produktanto de milita teĥniko —tankoj,militaviadiloj ktp.

Dum la sovetia tempo la ekonomio de Ukrainio estis dua plej bona en la tuta Soveta Unio. Post lakolapso de Sovetio la lando transiras de laplanita ekonomio al lamarkata ekonomio. La transiro en la 1990-aj jaroj estis karakterizata de malriĉiĝo de la loĝantaro; post la jaro 2000 la situacio iom-post-iom pliboniĝas kaj la bonstato de ukrainianoj malrapide kreskas.

Ĝis 1996 en la lando estis uzata la provizoravaluto, la t.n. «kuponoj». En la jaro 1996 oni enkondukis novan valuton —ukrainan hrivnon. Komence de la jaro 2007 laaveraĝa salajro en Ukrainio estis pritakse difinita kiel 200eŭroj.

Nuntempe la ukrainia ekonomio estas tipapostsovetaevoluanta ekonomio. Ĝiaj plej grandaj problemoj estas la neevoluigitajinfrastrukturo, granda koruptado kajburokratio kaj ankaŭ neklaraimpost-sistemo.

Ukrainio importas multe da energidonaj substancoj, ĉefenaturan gason — pro tio la lando ege dependas deRusio (Ukrainio memelminigas nur 25 % de la bezonata gaso, 35 % estas donataj de Rusio, la restaj 40 % venas elCentra Azio tra la vojoj, kiujn regas Rusio). Elminigado de gaso okazas grandparte en laNord-Donecka naftogasa sektoro, kies parto troviĝas enLuhanska provinco. Samtempe, Ukrainio estas ĉefa transdonanto de gaso alEŭropo — ĉirkaŭ 85 % de gaso venas el Rusio al Eŭropo tra Ukrainio. Dum laGlasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021 prezidanto Zelenskij promesis ke Ukrainio ĉesigos uzadon de la karbo ĝis 2035, sed fakuloj ekde komence dubis pri plenumeblo de tiu ĉi plano kaj la ukraina ministerio pri energio respondis ke la prezidenta promeso "ne enhavas striktajn sindevigojn kaj ne signifas rezignon je karbo". Oni planis konstrui novajn nukleajn generatorojn kunlabore kun la usonaWestinghouse Electric Corporation[19].

Militaj fortoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloArmitaj Fortoj de Ukrainio.

Post la kolapso de Sovetio, Ukrainio havis 780-mil-kapan armeon kaj trian laŭ la grandeconuklean armilaron en la mondo. Tamen, dum la 1990-aj jaroj, Ukrainio plene rezignis la nuklean armilaron, signife malgrandigis la rezervojn de aliaj armiloj kaj iom-post-iom malgrandigas sian armeon, planante transiri dekonskripcia armeo al la profesia volontula.

Ukrainio estas deklarita kielneŭtrala ŝtato. Ekde ĉirkaŭ 2000 ĝi planas aliĝi alNATO.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
La centro deKievo.
La centro deLvivo.
La konstruaĵo de la unua ukraina profesia teatro,Kropivnickij.

Ukrainiaj kulturo kaj tradicioj venas de tre malnova tempo; dum sia evoluo ili estis grave influitaj de la orientaj kaj okcidentaj najbaroj de Ukrainio.

Vaste konataj en la mondo estas la ukrainaj arto de pripentritajpaskaj ovoj (ukraine писанка) kaj la arto debroditajĉemizoj (ukraine вишиванка). La plej tradiciaj ukrainaj manĝaĵoj estasbarĉo,varenikoj kajlardo; monde konataj estas la Kieva kokinaĵakotleto kaj laKieva torto. Dum festajtablumadoj ukrainianoj trinkasbieron,vinon kajhorilkon.

La familiaj roloj en la ukrainiaj familioj estas tradiciaj: viroj ĉefe respondecas pri mon-akirado, dum la virinoj pli ofte respondecas pri lahejma mastrumado. Lageavoj ludas pli gravan rolon pri edukado de lagenepoj, ol enEŭropo (nemalofte, ĝuste la geavoj, sed ne gepatroj, edukas la infanojn).

Veteranoj-gejoj estas atakitaj en Ukrainio[20].

Muziko

[redakti |redakti fonton]
Monumento alSemen Klimovskij en la vilaĝo Moshoryne, la verkinto de la kanto "Kozako iris al Danubo ".

Konataj ukrainaj kantoj kaj muzikaj motivoj formiĝis dum la kozaka periodo (16-18 jarcentoj) kaj dum la liberigaj movadoj en la 19-a jarcento.

  • Ho, sur la monto, ankaŭ rikoltas la rikoltistoj (Ой на горі та й женці жнуть)
  • Kozako iris al Danubo (Їхав козак за Дунай)
  • Gey, Sokoly (Гей, Соколи)
  • Vivu libera Ukrainio (Хай живе вільна Україна)
  • La larĝa Dnipro muĝas kaj ĝemas (Реве та стогне Дніпр широкий)

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
Kobzar de Taras Ŝevĉenko, tradukita en la latinan. La plej fama libro en la ukraina lingvo.

La plej famaj verkistoj, kies verkoj estis malpermesitaj aŭ submetitaj al strikta cenzuro en malsamaj tempoj estas:

  • Taras Ŝevĉenko
  • Lesja Ukrainka
  • Mykola Gogol
  • Ivan Franko
  • Grigori Skovoroda
  • Anatoli Dimarov, konata pro unu el la plej bonaj ukrainaj romanoj "Kaj estos homoj" (І будуть люди)
  • Valerian Pidmogylnyi, apartenanta al la generacio de la Shot Renesanco (post la romano "La Urbo", kiu priskribas la vivon de Kyiv en la 1920-aj jaroj, li estis submetita al torturo de la sovetiaj specialaj servoj, kaj dum la jaroj de amasa teruro en 1937 li estis pafita)

Komunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Lanacia publika teleradiokompanio de Ukrainio (ukraine Національна суспільна телерадіокомпанія України, prononcata [nacioNALna susPILna teleradiokomPAnija ukraIni], en senco de "nacia publika televidaj kaj radiofonia kompanio de Ukrainio"), mallongitata al la adjektiva koncizigoСуспільне (doSuspilne, la adjektivo povas signifi "publika" kaj "socia") estas la publika televida stacio de Ukrainio. Kiel tia la nomo estis registrita la 19-an de januaro 2017. En ĝia renovigita formo la firmao disponigas enhavon por siaj tri televidaj kaj pliaj radio-kanaloj.

Kinejo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ balotenketoj, jenaj estas konsideritaj la plej bonaj ukrainaj filmoj:

Ŝtataj festoj

[redakti |redakti fonton]
DatoFesto
1-a de januaroVeno de Nova Jaro
7-a de januaroKristnasko
8-a de martoInternacia virina tago
1-a de majo kaj2-a de majoTago de internacia solidareco inter laboristoj
9-a de majoTago de Venko (super Nazia Germanio en laDua Mondmilito)
28-a de junioTago de Ukrainia konstitucio
24-a de aŭgustoTago de sendependeco
Ŝanĝiĝanta datoPasko
Ŝanĝiĝanta datoPentekosto

Turismo

[redakti |redakti fonton]
Baturin
Zaporiĵo
Kropivnickij

Krom tiaj famaj urboj kiel Kievo, subĉielaj muzeoj estas treege popularaj en Ukrainio. La plej famaj el ili estas la rekonstruoj dekozakaj fortikaĵoj enZaporiĵo kajBaturin, same kiel la stelformaFortikaĵo de Sankta Elizabeto en Kropivnickij.

Esperanto en Ukrainio

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (eo) Nina Danylyuk,Manieroj por transdoni la ukrainajn lingvokulturemojn en Esperanto-tradukoj, en; La problemo de traduko de la etnaj realaĵoj en la beletraj tekstoj (ppt), 2021
  2. Noto: En HeKo kaj aliaj dokumentoj oni uzis "Ukrajno", por indiki ŝtaton kie loĝas ukrainoj, rusoj, madjaroj kaj aliaj minoritatoj: ili ĉiuj estas ukrajnanoj. "Ukrajno" estas la vorto registrita en PIV fare de Gaston Waringhien (1970), dum la revizio de Duc Goninaz forigis ĝin kaj registris la radikon Ukrain-., En:HeKo 782 5-C, la 27-an de februaro 2022.
  3. Etimologiey (u) signifas ĉe kajkраїна (krajna venas de kraj kaj signifas limo) signifas lando, do "lando ĉe la limo".
  4. La ukraina laŭ la censo de 2001 je 67,5 % estas la plej grava lingvo en la lando, longe antaŭ la rusa je 29,6 %(fonto, vidu sub la tabelo). Tiuj nombroj ne respondas al la etna proporcio de ukrainoj (77,8%) kaj rusoj (17,3%) en la landa loĝantaro laŭ la sama censo. La diferencon klarigas la fakto, ke 14,8% de etnaj ukrainoj indikis la rusan kaj 3,9% de etnaj rusoj la ukrainan kiel gepatra lingvo, kaj krome ankoraŭ estas pliaj malplimultaj etnoj, el kiuj iuj indikis la rusan aŭ ukrainan kiel unuan lingvon.
  5. Listo de Rekomendataj Landnomoj — Akademio de Esperanto
  6. Валентина Шевченко:'Провести демонстрацію 1 травня 1986–го наказали з Москви'. Istorychna Pravda (Esperante, Valentina Ŝevĉenko: 'Oni ordonis el Moskvo okazigi manifestacion la 1-an de majo 1986'. Istorychna Pravda (en la ukraina). la 25-an de aprilo 2011. arkivita de la originalo la 26an de aprilo 2016. Prenite la 20-an de aŭgusto 2011.
  7. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet,El País, 9 APR 2015[1] Konsultita la 10an de aprilo 2015
  8. Ukraine’s Sergei Loznitsa Wins Best Director Award at Cannes
  9. (en) David K. Li, Jonathan Allen, Corky Siemaszko,Putin using false 'Nazi' narrative to justify Russia's attack on Ukraine, experts say (Putin uzas falsan "nazian" rakonton por pravigi la atakon de Rusio kontraŭ Ukrainio, diras fakuloj), NBC News, alirite la 2-an de marto 2022.
  10. (en) John Haltiwanger.Auschwitz museum says Russia's war in Ukraine is an 'act of barbarity that will be judged by history' (Auschwitz-muzeo diras, ke la milito de Rusio en Ukrainio estas "ago de barbareco kiu estos juĝita laŭ historio"), alirite la 2-an de marto 2022.
  11. (ru)Subskribado de dokumentoj pri la rekono de la Doneckaj kaj Luganskaj Popolaj Respublikoj.Prezidanto de Rusio (la 21-an de februaro 2022).
  12. Putin reconoce la independencia de Donetsk y Lugansk, despliega al Ejército en la zona y la UE amenaza con sanciones,Público, 21a februaro 2022, alirita la 26an de februaro 2022.
  13. Alberto Sicilia,La guerra llega a las calles de Kiev,Público, 26a februaro 2022, alirita la 26an de februaro 2022.
  14. (eo) Filip Noubel,Neatendita reago de Prago post rusa invado de Ukrainio, Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), la 27-an de Februaro 2022, alirite la 2-an de marto 2022.
  15. La urboKievo ne apartenas al la Kieva provinco, sed estas administre memstara regiono (unu el la 2 «urboj kun speciala statuso»).
  16. (en)The Odesa Journal (14.08.2022), reprenita de ERA.org (trilingve en, it, eo)The Ministry of Culture is developing a draft law on the special status of the English language in Ukraine (La Ministerio pri Kulturo ellaboras projekton de leĝo pri la speciala statuso de la angla lingvo en Ukrainio), la 13-an de aŭgusto 2022.
  17. (eo)Patriarko Bartolomeo la 1-a subskribis tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio
  18. (eo)Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (parto 6)
  19. La paradokso minacanta la post-karban estontecon de Ukrainio (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-02-01). Arkivita ella originalo je 2023-08-25. Alirita 2023-10-31 .
  20. (eo)Veteranoj-gejoj estas atakitaj en Ukrainio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Politiko

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Administra divido deUkrainio
Blazono de UkrainioProvincojFlago de Ukrainio
Urboj kun speciala statuso
Aŭtonoma respubliko
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ukrainio&oldid=9221423"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp