Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ugando

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Uganda Respubliko
Republic of Uganda
Jamhuri wa Uganda

Flago de Ugando

Blazono de Ugando

DetalojDetaloj
Nacia himno:Oh Uganda, Land of Beauty(O Ugando, Lando Bela)
Nacia devizo:"For God and My Country"

(Angla por: Por Dio kaj Mia Lando)

Situo
suverena ŝtato
lando sen maraliro
respubliko
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboKampalo
Oficiala(j) lingvo(j)angla,svahila
Uzata(j) lingvo(j)ganda,lua,soga
Plej ofta(j) religio(j)kristana,islama
Areo236 040 km²
- % de akvo15,9 %
Loĝantaro47 123 531 (2021)
Loĝdenso137,1 loĝ./km²
Loĝantojgandoj,luoj,itesoj, sogoj
Vivolongo52.98 jaroj
Horzono+3
Interreta domajnoug
LandokodoUG
Telefona kodo256
Plej alta punktoMonto Ngaliema
Plej malalta punktoAlbertlago
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroYoweri Museveni
ĈefministroRobinah Nabbanja
Sendependiĝo disdeUnuiĝinta Reĝlando9-a de oktobro1962
Ekonomio
ValutoUganda ŝilingo (UGX)
MEPlaŭ 2009
– suma43.22 miliardo
– pokapa1.300
 
Membro de
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(2001–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1992–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1974–)
Internacia Centro por Aranĝo de Investaj Disputoj(1966–)
Interpol(1966–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1964–)
Universala Poŝta Unio(1964–)
Internacia Financa Korporacio(1963–)
Internacia Evoluiga Asocio(1963–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1963–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1963–)
Internacia Telekomunika Unio(1963–)
Unesko(1962–)
Unuiĝintaj Nacioj(1962–)
Komunumo de Nacioj(1962–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Traktato pri Atoma Nedisvastigo
Afrika Unio
Grupo pri Teraj Observoj
Monda Organizaĵo pri Komerco
Afrika Banko por Disvolviĝo
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioneniu
vdr

Ugando (Uganda) formale laRespubliko de Ugando[1][2], estas senhavena ŝtato enorientafriko . La lando limas okcidente alDemokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde alSudano, oriente alKenjo, sude alTanzanio kaj sudokcidente alRuando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras traViktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo[3].

Historio

[redakti |redakti fonton]

La BritaProtektorato Ugando estis protektorato de laBrita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando[4][5][6][7].

Informo

[redakti |redakti fonton]
  • Landkodo: UG.
  • Nomo en Esperanto: Uganda Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
  • Areo: 236.090 kv.km.
  • Politika sistemo:respubliko.
  • Ŝtatestro:prezidantoYoweri Museveni.
  • Ĉefurbo:Kampalo (774 mil), ĉefa urboJinja
  • Loĝantaro: 19.246 mil (1998).
  • Ŝtatlingvo:angla,svahila.
  • Kredantoj:kristanoj 65%,islamanoj 5%.
  • Eksporto:kafo,kotono,teo,tabako.
  • PokapaMEP: 240 $.
  • Historio: sendependiĝis en1962 deBritio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro subIdi Amin, kiun renversis la armeo deTanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]
dosiero priskribo=la regionoj de Ugando (laŭ distriktaj limoj de 2010)
  centra -  okcidenta -  orienta -  norda

Ugando estas administre dividata al kvarregionoj:centra,okcidenta,orienta kajnorda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unueksterdistrikta urbo,Kampalo[8][9].

Politiko

[redakti |redakti fonton]

La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe enDemokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme deetna purigado. Fine de2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regionoatingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝainternacia helpo[10].

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Ugando apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano[11][12][13][14].

Turismo

[redakti |redakti fonton]
Grizkrona gruo – simbolo de Ugando
Rwenzori montoj en Uganda

Ugando estas konata pro siaj grandajnaciaj parkoj kaj la protektado de la faŭno pere de rezervejoj. Lamontaj goriloj en la nebulkovritajmontarmasivoj de suda Ugando estis la temo de televidserioj[15][16].

Socia kondiĉoj

[redakti |redakti fonton]
Kulturaj festoj en Norda Uganda

Grava socia problemo estas korupto. En2018 la kontraŭkorupta organizaĵoTravideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli olKenjo,Maŭritanio kajNiĝerio. Endecembro 2019 la prezidantoYoweri Museveni gvidismarŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.

Internaciaj rangotabeloj

[redakti |redakti fonton]
OrganizoEsploroRangotabelo
Heritage Foundation /The Wall Street JournalIndico de Ekonomia Libero 201995 el 180
Raportistoj sen limojGazetara Libereca Indico 2019125 el 180
Travideblo InternaciaKorupta Indico 2018149 el 180
Programo pri Disvolvo de UNIndico de homa disvolviĝo 2018159 el 189

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Uganda Constitution. Arkivita ella originalo je 12 March 2022. Alirita 9 March 2022 .
  2. Constitution in Lumasaba. Arkivita ella originalo je 20 June 2023. Alirita 20 March 2023 .
  3. Mwakikagile, Godfrey. (2009)Ethnicity and National Identity in Uganda: The Land and Its People. New Africa Press.ISBN 9789987930876.
  4. Mwambutsya, Ndebesa (June 1990 – January 1991). “Pre-capitalist Social Formation: The Case of the Banyankole of Southwestern Uganda”,Eastern Africa Social Science Research Review 6 (2; 7 no. 1),p. 78–95. Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivoWayback Machine
  5. Origins of Bunyoro-Kitara Kings. Arkivita ella originalo je 10 December 2006. Alirita 10 December 2006 .
  6. Pulford, Cedric. (2011)Two Kingdoms of Uganda: Snakes and Ladders in the Scramble for Africa. Daventry: Ituri Publications.
  7. Gordon Martel, "Cabinet politics and African partition: The Uganda debate reconsidered."Journal of Imperial and Commonwealth History 13.1 (1984): 5-24.
  8. UG – Uganda. ISO 3166. ISO (23 November 2017). Arkivita ella originalo je 17 June 2016. Alirita 1 December 2017 .
  9. Ministry of Local Government Fact Sheet. MOLG (1 July 2017). Arkivita ella originalo je 2 December 2017. Alirita 1 December 2017 .
  10. About Uganda | State House Uganda. Arkivita ella originalo je 18 June 2022. Alirita 19 June 2022 .
  11. IGAD - About us (en-gb). Arkivita ella originalo je 26 March 2022. Alirita 31 December 2020 .
  12. Member States. Arkivita ella originalo je 1 November 2020. Alirita 1 November 2020 .
  13. With Somalia, CAR, and South Sudan, Museveni is remaking the state – Charles Onyango Obbo. Monitor.co.ug. Arkivita ella originalo je 29 November 2014. Alirita 30 May 2015 .
  14. Corruption Perceptions Index 2016. Transparency International. Arkivita ella originalo je 19 April 2017. Alirita 17 April 2017 .
  15. Mutagamba, Moses, "Uganda Wildlife Authority staff under probe", 25 August 2013.
  16. Countries with the most bird species. Arkivita ella originalo je 8 November 2020. Alirita 5 November 2020 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

angleUgando (The Encyclopedia of Earth)

angleEkoregionoj de Ugando (The Encyclopedia of Earth)Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivoWayback Machine

v  d  r
Afrika Unio
v  d  r
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
Transmaraj teritorioj
(kronaj kolonioj):
Aparta statuso:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ugando&oldid=9062697"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp