Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ufhusen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ufhusen
Blazono de Ufhusen
Ufhusen
komunumo en Svislando
KantonoLucerno
DistriktoWillisau
Koordinatoj 47° 6′ 59″ N7° 53′ 49″ O / 47.11639 °N, 7.89694 °O /47.11639; 7.89694(mapo)Koordinatoj:47° 6′ 59″ N7° 53′ 49″ O / 47.11639 °N, 7.89694 °O /47.11639; 7.89694(mapo)

Map

Areo12,25 km²
Alteco717 msuper marnivelo
Poŝtkodo6153
Komunumkodo1145
Mapo de Ufhusen
vdr

Ufhusen estas komunumo en ladistrikto Willisau enKantono Lucerno,Svislando. Ĝi havis 853 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Ufhusen situas en laantaŭalpa montetkamparo okcidente deWillisau. Tra la orienta parto de la komunumo fluas de nordo al sudo la riveroLuthern. La vilaĝon ĉirkaŭfluas la riveretoWarmisbach, unu el la fontriveroj deRot. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Ufhusen mem ankaŭ la setlejojEngelprächtigen sur alteco de 658 ms.m. kajRuefswil sur alteco de 653 ms.m..

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,21 km², de kiuj 20,7% estas kovritaj dearbaro, 73,6% servas poragrikulturo kaj 5,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Ufhusen limas en nordokcidento alGondiswil (BE), en oriento alFischbach, en nordoriento alZell, en oriento alWillisau, en sudo alLuthern, en sudokcidento alEriswil (BE), kaj en okcidento alHuttwil (BE).

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Ufhusen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la publika transportreto per lapoŝtaŭtolinio alHüswil.

La plej du plej proksimaj alveturejoj al lasvisa aŭtovojo A2 situas ambaŭ en distanco de 19 kilometroj nordoriente enDagmersellen respektive oriente enSursee.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ufhusen datiĝas el la jaro1160 el laActa Murensia.

Dummezepoko la vilaĝo apartenis al laHabsburgoj. La vilaĝon administris laSenjoroj deBüttikon. En la jaro1407 laGrafejo Willisau estis aĉetita de la urboLucerno kaj kun ĝi ankaŭ Ufhusen fariĝis lucerna. La administrado de la Senjoroj de Büttikon tamen ĉesis nur en la jaro1415 per la konkero deArgovio fare de laSvisa Ĵurkomunumo. En la jaro1424 la lucernanoj ankaŭ akiris la malaltanjurisdikcion pri la komunumo. Ĝis laHelveta Revolucio en la jaro1798 la komunumo estis parto de lavoktejoWillisau kaj ek de1803 ĝi estas komunumo de ladistrikto Willisau enKantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Profilo de la komunumo sur la kantona retejo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Ufhusen
    Ufhusen
  • Warmisbach apud Lochmüli en Ufhusen
    Warmisbach apud Lochmüli en Ufhusen
  • Elkavlago ĉe Ruefswil
    Elkavlago ĉe Ruefswil
  • Kverko sur la monteto inter Lochmüli kaj Ruefswil
    Kverko sur la monteto inter Lochmüli kaj Ruefswil


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Willisau
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ufhusen&oldid=8766340"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp