Arabia Norma Tempo, aŭ AST, uzatas fare de iujplejparte arablingvaj ŝtatoj enokcidenta Azio. Ĉar tiu geografia regiono plejparte situas en relativa proksimo al la tera ekvatoro, ne ekzistas granda diferenco en rilato inter tago kaj nokro dum la jaro, kaj sekve uzo de somera tempo ne indas. La Arabia Norma Tempo uzatas fare de la sekvaj ŝtatoj:[1]
La plej orienta loko en kiu UTC+3 sen somera tempo aplikiĝis estis la plej orienta loko deSauda Arabio, en laEmirlando Ŝarkija, lime alOmano, kun longitudo de pli-malpli 55°20' oriente, kaj nun estas tutjareUTC+4.
La 8-an de februaro 2011, la rusia prezidantoDmitrij Medvedev publikigis leĝon, kiu malinstalis la uzon de somera tempo en Rusio. La leĝo antaŭvidis ke ĉiuj horloĝoj de Rusio antaŭeniros unu horon la 27-an de marto 2011, sed ne reiros la sekvan oktobron, kaj tiel okazis: LaKaliningrada Tempo UTC+3 restis do tutjare, kaj laMoskva TempoUTC+4 same. PosteVladimir Putin malpliigi je unu horo la tro malakordon de la oficiala tempo rilate al lasuna tempo sen reĝimo desomera tempo.
Ukrainio uzis la horzononUTC+2 plus orienteŭropa somera tempo inter la jaroj 1992 ĝis 2011, ĝis kiam laUkrainia parlamento aldonis unu horon "en la teritorio de Ukrainio ekde la 27-a de marto 2011". Tiel, fakte la horzono UTC+3 iĝis la nova Norma Tempo. Post fortaj kritikoj de la amaskomunikiloj, la 18-an de oktobro 2011 la nacia parlamento nuligis la antaŭan decidon.