Horzonoj en Eŭropo (UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3)Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).Horzonoj en la Mondo
Universala Tempo Kunordigita (UTK, konata kielUTC ekster Esperantujo) estas latempo ĉe lanula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomitaGMT. UTC estaskunordigita kun GMT per la iafoja aldono desupersekundo tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
La supersekundo estas necesa ĉar la rapideco de la tera rotacio variadas.
La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso interCUT, el anglalingvaCoordinated Universal Time kajTUC, el francalingvaTemps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.
GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de laSuno (aŭ, alivorte, la rotacion de latero), dum UTC sekvas laTempon Atoman Internacian (TAI -- lamezan tempon de 200 precizajatomaj horloĝoj tra la mondo).UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente deGrenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literonB (Bravo) kaj korespondas al laOrienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literonT (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj KanadaMontara Norma Tempo (MST).
Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT,universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.