Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je25 jan. 2025. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je25 jan. 2025.
UK 2009 | ||
---|---|---|
Loko | Bjalistoko, Podlaĥia provinco, ![]() | |
Ekde | 25-a de julio 2009 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 2009 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la25-a de julio ĝis la1-a de aŭgusto2009 en lapola urboBjalistoko. La kongreso estas speciala pro la datreveno de 150 jaroj ekde la naskiĝo deL. L. Zamenhof, kiu devenas ĝuste el Bjalistoko.
UEA kajAIS denove okazigas komunan kongresan universitaton (AIS-IKU). Ĝi estas la kvara AIS-aranĝo en Bjalistoko; jam en februaro 1990 tie okazis provaSanmarineca Universitata Sesio (SUS) de AIS, kaj en septembro 1990 kaj en februaro 1991 regulaj SUS-oj.
En la kongresoMongola Esperanto-Societo estis akceptita de laKomitato de UEA kiel la 70-a aliĝintalanda asocio deUEA.
Dum la kunsido de UEA inter la 27-a kaj la 29-a de aprilo 2008 estis oficiale agnoskita la jena konsisto deLoka Kongresa Komitato:
La antaŭkongreso organizata de membroj de Pola Esperanto-Asocio havas nomonAntaŭkongreso el Revoj: sane–gaje–interese! Ĝi okazis en la intermontara kuraclokoMuszyna-Złockie inter la 18-a kaj 24-a de julio.
La Postkongreso de UEA okazis enMalbork, la urbo de la plej multajZamenhof/Esperanto-Objektoj. Dume okazis interalie du ekskursoj, alGdansko kajSopot, kaj alGdynia kajPelplin.
|