Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

UK 1992

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1992
LokoVieno,  Aŭstrio
Ekde25-a de julio 1992
Ĝis1-a de aŭgusto 1992
← AntaŭaSekva →
vdr
Titolpaĝo de la unua kongresa bulteno

La77-a Universala Kongreso (UK) deEsperanto okazis ekde la25-a de julio ĝis la1-a de aŭgusto1992 enVieno, la ĉefurbo deAŭstrio. Antaŭe UEA intencis organizi tiujare la UK-n enPrago, sed pro neklarajekonomiaj kondiĉoj kaj la profundaj ekonomiaj ŝanĝoj tiam okazantaj enĈeĥoslovakio oni lastmomente decidis okazigi ĝin en Vieno, dum en Prago en 1992 okazis nur oficiala antaŭkongreso kiu markis la 500-jaran naskiĝdatrevenon deKomenio kaj nur en1996 tie okazis la81-a UK).[1] Aliĝis 3033 personoj. Alta protektanto estis d-roHeinz Fischer, tiama prezidanto de laaŭstria parlamento.

El la mesaĝo de Heinz Fischer al la kongresanoj

[redakti |redakti fonton]
"Mi ĉiam tre admiris la ideon de la popolliga lingvoEsperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj. Rimarkinda pri Esperanto estas ne nur la genia lingvokreaĵo kaj la lingvistika atingo, sed ankaŭ la humanisma kaj popolinterliga ideo de la lingvo, ĉar ĝi baziĝas sur la prava supozo, ke homoj emaj paroli unu kun la alia, ankaŭ kapablas solvi problemojn pli bone. Tial do komuna komunikilo enhavanta elementojn de gravaj kulturlingvoj signifas grandiozan progreson, kaj nun kiel antaŭe estas dezirinde, ke tiu ideo venku, ke ĝi gajnu novajn adeptojn kaj ne nur memoriĝu kuntekste de historio de la laborista movado sed estu konsiderata kiel koncepto por la21-a jarcento. Tiusence mi deziras al la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno bonan kaj sukcesriĉan realiĝon ..."

Honora komitato

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kočvara, Vladimír: Skiza historio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio


Esperanta FlagoUniversalaj KongresojEsperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2015
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lillo 2015
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UK_1992&oldid=8999743"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp