Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je5 dec. 2023. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je5 dec. 2023.
UK 1985 | ||
---|---|---|
Loko | Aŭgsburgo, ![]() | |
Ekde | 3-a de aŭgusto 1985 | |
Ĝis | 10-a de aŭgusto 1985 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 70-aUniversala Kongreso de Esperanto okazis de la3-a ĝis la10-a de aŭgusto1985 enAŭgsburgo,Germanio. Ĝin vizitis 2311 partoprenantoj el 50 landoj. La Lokan Kongresan Komitaton prezidisHermann Schmid, tiutempe kaj sume por pluraj jardekoj prezidanto kaj de la loka Esperanto-klubo kaj de la federacilandaBavara Esperanto-Ligo.
La kongresa temo "Antikvo kaj moderno: Kion ŝanĝi, kion konservi?" estis traktita kadre de tri sesioj gvidataj deWilliam Auld, kun partopreno de 100 ĝis 200 kongresanoj.
La kongreso krome estis integra parto de la ĉiujare en la urbo okazantaAŭgsburga Alta Pacofesto, kaj pro tio loke aparte pozitive percepteblis.
Flanke menciindas ke la kongresa bulteno, aperanta ĉiutage dum la evento, titoliĝis "LaStrobilo", laŭ la tradicia simbolo de laurbo, videbla en ties blazono.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priEsperanto-renkontiĝo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |