Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je6 jan. 2024. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je6 jan. 2024.
UK 1983 | ||
---|---|---|
Loko | Budapeŝto, ![]() | |
Ekde | 30-a de julio 1983 | |
Ĝis | 6-a de aŭgusto 1983 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La68-aUniversala Kongreso de Esperanto okazis de la30-a de julio ĝis la6-a de aŭgusto 1983 enBudapeŝto,Hungario. Aliĝis 4834 personoj, sed la kongreso havis pli ol 5000 partoprenantojn[1] el minimume 51 landoj. Triafoje post1929 kaj1966 la kongreso gastis en Hungario.
La Alta Protektanto de la 68-a UK estis S-roSándor Gáspár, vicprezidanto de Hungara Popolrespubliko. Prezidanto de la LKK estis Endre Baráth.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
La kongresa temo estis "Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado".
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de laInternacia Kongresa Universitato, kies sekretario estis Bruce Arne Sherwood. Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Internacia Konferenco pri Esperantologio, organizita deDetlev Blanke.
Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, okazis en la interno de la UK kunsidoj de UEA, de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Institucio Hodler,Akademio de Esperanto, Seminario pri laĈe-metodo, kursoj pri Esperanto kaj pri lahungara, Tago de la Lernejo kaj ekster la kongreso okazis ankaŭ tute rilate la 39-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 23a ĝis la 30a de julio enDebrecen,Hungario, la 51a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, la 20-a Internacia Infana Kongreseto de la30-a de julio ĝis la 6a de aŭgusto enBudapeŝto mem, 1-a Pedagogia Seminario de UEA de la24-a ĝis la30-a de julio 1983 enGyula, Internacia Renkontiĝo Naturamika20-a ĝis la29-a de julio 1983 en Abaliget kaj Konferenco de KELI de la23-a ĝis la29-a de julio 1983.[3]
Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Nacia vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
LaKomitato de UEA elektis en sia kunveno dum la kongreso la novanEstraron por laoficperiodo 1983–1986. Kiel prezidanto estis reelektitaGrégoire Maertens.
Ekskursoj okazis alBudapeŝto mem,Esztergom,Veszprém,Kecskemét kajBugac,Eger,Szilvásvárad kaj Szalajka, alDanubo kajVisegrád, alAbaújszántó, alBakonybánk,Budafok,Tök kaj la montaro Buda; okazis ankaŭ postkongresaj ekskursoj al Veszprém kajGyor, Eger kajMiskolc, kaj al la lagoBalaton.[4]
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priEsperanto-renkontiĝo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |