Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

UK 1982

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1982
LokoAntverpeno,  Belgio
Ekde24-a de julio 1982
Ĝis31-a de julio 1982
← AntaŭaSekva →
vdr

La67-aUniversala Kongreso de Esperanto okazis de la24-a ĝis la31-a de julio 1982 enAntverpeno,Belgio. Ĝi havis 1899 partoprenantojn el 50 landoj. La kvaran fojon post1911 (Antverpeno),1928 (Antverpeno) kaj1960 (Bruselo) la kongreso gastis en Belgio.

La Alta Protektanto de la 67-a UK estis Lia Reĝa MoŝtoBaldueno, reĝo de la belgoj. Ankaŭ la antaŭaj du UK-oj en Antverpeno ĝuis la reĝan protektadon. Prezidanto de la LKK estis Fernand Piot.[1] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado". La UK okazis samtempe kun la Monda Asembleo pri Maljuniĝo, kunvokita deUnuiĝintaj Nacioj (enVieno).

La Belga Poŝta Servo eldonis specialanpoŝtmarkon kun la bildo de laBabelturo.

Prelegoj

[redakti |redakti fonton]

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de laInternacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis Bruce Arne Sherwood. Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Internacia Konferenco pri Esperantologio, organizita deDetlev Blanke.

Programoj

[redakti |redakti fonton]

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, okazis en la interno de la UK kunsidoj de UEA, de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Pedagogia Forumo, Institucio Hodler,Akademio de Esperanto,Eŭropa Esperanto-Unio, Seminario pri la Ĉe-metodo, kursoj pri Esperanto kaj pri lanederlanda, Tago de la Lernejo kaj ekster la kongreso okazis ankaŭ tute rilate la38-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) de la31-a de julio ĝis la7-a de aŭgusto enLoveno,Belgio, la 50a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj enBreda,Nederlando, la 19-a Internacia Infana Kongreseto de la24-a ĝis la31-a de julio 1982 enAntverpeno mem.[2]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Belga vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distraĵoj

[redakti |redakti fonton]

Ekskursoj okazis alAntverpeno mem,Lieĝo kajArdenoj,Lieĝo kajNamuro,Tournai kajCharleroi,Bokrijk, al altmarĉejo,Bruĝo, Naturrezervejo Westhoek,Bruselo,Aalst kajGento,Dendermonde,Turnhout, Lier, Naturrezervejo Het Broek, Arbaro de Halle, Loveno, ŝipekskurso ktp. Okazis ankaŭ sestaga postkongresa ekskurso tra Bruselo alReims,Troyes,Colombey-les-deux-Eglises,Chaumont,Dijon,Beaune,Vezelay,Auxerre kajParizo.[3]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 3-4.
  2. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 45-49.
  3. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 22-35.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Esperanta FlagoUniversalaj KongresojEsperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2015
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UK_1982&oldid=8489489"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp