Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je23 jan. 2025. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je23 jan. 2025.
UK 1967 | ||
---|---|---|
Loko | Roterdamo, ![]() | |
Ekde | 2-a de aŭgusto 1967 | |
Ĝis | 9-a de aŭgusto 1967 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La52-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro1967 enRoterdamo,Nederlando. Ĝi havis 1265 aliĝintajn partoprenantojn. Antaŭe la kongreso estis planita porTel-Avivo,Israelo.
Jam de longe la judoj en Palestino/Israelo - unuafoje en1944 - deziris inviti la esperantistojn al Universala Kongreso. En1967 la revo ŝajnis plenumiĝi, sed la politika evoluo disbatis ĝin. Ĉar fariĝis verŝajne ke eksplodos milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj, la Estraro de UEA en majo decidis: la kongreso okazu enRoterdamo, la urbo de laCentra Oficejo.
La 6-an de junio efektive komenciĝis laSestaga Milito, kiu daŭris ses tagojn. Pro la mallongeco de la milito la Universala Kongreso fakte povus tamen okazi enTel-Avivo, sed tio ne estis antaŭvidebla.
Josef Ŝemer, nun konata israela esperantisto, rememoras ke tiam li estis 17-jara kaj vizitadis la Esperanto-klubon en Tel-Avivo. Tie li renkontis la plej multajn LKK-anojn, kielIsaj Dratwer, kvankam li mem ne kunorganizis. La klubkunvenoj okazis ĉiam dimanĉe, tial la Sestaga Milito, kiu komenciĝis lunde kaj finiĝis sabate, ne ĝenis la kunvenan tradicion. Kun siaspeca humuro Josef Ŝemer aldonas: "Eble la israela registaro planis la militon tiel, por ne interrompi la klubkunvenojn..."