Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

UK 1947

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1947
LokoBerno,  Svislando
Ekde26-a de julio 1947
Ĝis2-a de aŭgusto 1947
← AntaŭaSekva →
vdr

La32-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1947 enBerno,Svislando. Aliĝis 1370 partoprenantoj.

La kongreso disvolviĝis kiel jam la du antaŭaj Universalaj Kongresoj en la Kazino en Berno, la 26-an de julio ĝis 1-a de aŭgusto 1947. La kongresa oficejo situis en la ĉefa stacidomo kaj la interkona vespero okazis en la restoracio Kornhauskeller. La Loka Kongresa Komitato konsistis el: Hans Buchli (prezidanto),[1] kiu estis trafikdirektoro de Berno, Jules Gilliard,Otto Walder,Arthur Baur (gazetara servo), kaj aliaj.[2]

La kongreso enBerno estis la unuaUniversala Kongreso post la2-a Mondmilito. Laŭ impreso tiutempe disvastigita en la komunikiloj deSAT, montriĝis en ĝi ankoraŭ la vundoj, kiujn tiu ĉi milito postlasis:

Kiam unu el la germanaj "samideanoj" volis salutparoli en la kongreso, tuj protestis jugoslavaj, polaj kaj palestinaj ĉeestantoj minacante per tuja foriro.
(el: "Historio de S.A.T.", 1953, p. 112)

Pere de partopreno en tiu kongreso fuĝis en1947 elHungario traSvislando alBritio la junaGeorge Soros, filo de laEsperanto-verkistoTeodoro Schwartz kaj estonta konatafinancisto kajfilantropo.[3]

En la kongreso ankaŭ ekfunkciis la unuapostmilita komitato de UEA, kiu oficos ĝis la jaro 1950.


Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Liechtensteiner Volksblatt de la 29-a de julio 1947, paĝo 4
  2. (Fonto:Andreas E. Künzli:Universalaj Lingvoj en Svislandop 702-703)
  3. Schwartz, Teodoro:Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo deHumphrey Tonkin).
Ĝermo pri Esperanto-renkontiĝo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priEsperanto-renkontiĝo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).


Esperanta FlagoUniversalaj KongresojEsperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2015
Edinburgo 1926Danzig 1927Antverpeno 1928Budapeŝto 1929Oxford 1930
Krakovo 1931Parizo 1932Kolonjo 1933Stokholmo 1934Romo 1935
Vieno 1936Varsovio 1937Londono 1938Berno 1939
DUA MONDMILITO
Berno 1947Malmö 1948Bournemouth 1949Parizo 1950
Munkeno 1951Oslo 1952Zagreb 1953Haarlem 1954Bologna 1955
Kopenhago 1956Marsejlo 1957Mainz 1958Varsovio 1959Bruselo 1960
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=UK_1947&oldid=8969946"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp