Uĝda aŭOujda (la transskribojUĵda,Veĝda kajŬeĝda eblas) (enaraba, وجدة) estas urbo oriente deMaroko kun populacio ĉirkaŭ duonmiliono de loĝantoj, kiu troviĝas je15 km okcidente de la landlimo kunAlĝerio kaj je60 km sude de laMediteranea Maro.
Oujda havas flughavenon kiu ricevas nombrajn internaciajn flugojn devenajn ĉefe deEŭropo. Ĝi estas sidejo de laUniversitato Mohamedo la 1-a, dediĉita al teknologio kie oni instruas kaj enfranca kaj enangla kaj enaraba.
La urbo estis fondita en la10-a jarcento kaj estis ĉefurbo de la gento deZenataoj. Ĝi estis rekonstruita en la13-a jarcento de lasultanoAbu Jusef. Lafrancoj okupis ĝin dufoje (1844 kaj1859). KiamMaroko estis okupita de Francio, Oujda iĝis militista bazo por kontroli la orientan Marokon dum la kolonia epoko.
La tipa manĝaĵo estas lakaran, preparata el kikeroj kaj akompanata debarida, trinkaĵo preparita el koncentrita suko el oranĝo aŭ citrono. La urbo havas tipan merkaton kilometran kiu estas ĉiutaga.
Estas du futballudejoj kaj loka teamo. La reĝo posedas tie (kaj en ĉiu grava urbo maroka) palacon kie somerumas ofte. Somere oni celebras muzikfestivaloj kie partoprenas naciaj kaj internaciaj artistoj.