Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tynwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tynwald
duĉambra parlamentoRedakti la valoron en Wikidata
Geografia situo54° 9′ 3″ N,4° 28′ 53″ U(mapo)54.1508-4.4814Koordinatoj:54° 9′ 3″ N,4° 28′ 53″ U(mapo)
Lando(j)Manksinsulovd
Tynwald (Manksinsulo)
Tynwald (Manksinsulo)
DEC
Map
Tynwald
 
Partoj
House of Keys(en)Traduki kajLegislative Council of the Isle of Man(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
?
Tynwald
mankseTinvaal
Parlamenta flago
Parlamenta flago
Elektoperiodo5 jaroj
vdr

Tynwald -mankseTinvaal - estas laparlamento deManksinsulo, fondita en la jaro979. Oni asertas, ke ĝi estas la plej malnova daŭre funkcianta parlamento en la mondo.

Ĝi estas du-ĉambra: lasupera ĉambro angle nomatasLegislative Council, do "leĝdona konsilio", kaj havas 11 parlamentanojn, dum la suba, fakte pli grava ĉambro nomatas angleHouse of Keys, mankseKiare as Feed, kaj havas 24 parlamentanojn. La parlamentanoj rekte elektatas ĉiun kvinan jaron: la lastaj elektoj estis en 2006 kaj 2011, kaj laŭplane tiel daŭriĝas.

La du parlamentaj ĉambroj tradicie unufoje jare, en la "Tynwald-tago" kutime la 5-an de julio, havas komunan subĉielan kunsidon en la loko Saint John's. La manksa leŭtenanta guberniestro reprezentanto de la brita reĝo/reĝino, nun reĝinoElizabeto la 2-a, prezidas la kunsidon, krom se la reĝo/reĝino aŭ alia ano de la brita reĝa familio ĉeestas. En tiu komuna kunveno, ĉiuj leĝoj estas ratifitaj kaj specialaj peticioj estas traktataj. Krome la parlamentaj ĉambroj kunvenas aparte, proksimume unufoje monate, en la urboDouglas. Se leĝo farita ekster la Tynwald-tago ne estas ratifita per la komuna parlamenta kunsido de la Tynwald-tago ene de 18 monatoj post la faro, ĝi malvalidiĝas.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La nomo Tynwald, kiel laislanda vortoÞingvellir, devenas de lanorena (malnovnordlanda) vortoÞingvǫllr, kiu signifas "kunvenejo de asembleo".

La plej malnova referenco al la nomo de la suba parlamenta ĉambro, laHouse of Keys, estas en dokumento de la jaro 1417, skribita per angla klerulo en lalatina lingvo, kiu skribas priClaves Mann (ŝlosiluloj de Mankso) kajClaves Legis (ŝlosiluloj de leĝo). Estas tamen disputoj pri la origino de la nomo. Estas hipotezo ke la anglalingva vorto "keys" (ŝlosiloj aŭ ĉi-tie ŝlosiluloj) estas variaĵo de lanorena vortokjósa kaj fakte signifas "la elektitoj". Pli probabla klarigo tamen estas ke temas pri misaŭdo de lamanksa vortokiare as feed, do "dudek kvar". La parlamenta ĉambro ĉiam havis 24 anojn kaj lamanksa nomo de la parlamenta ĉambro ĉiam restisYn Chiare as Feed ("La dudek kvar").

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tynwald&oldid=8489206"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp