Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tycho Brahe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tycho Brahe
Tycho Brahe kun la elefanta ordeno
Tycho Brahe kun laelefanta ordeno
Persona informo
Tyge Ottesen Brahe
Naskiĝo14-a de decembro 1546
en Kastelo Knutstorp,Danio
Morto14-a de oktobro 1601
enPrago
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perrena malfunkcioRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboTýn-preĝejo50° 05′ 16″ Nordo14° 25′ 22″ Oriento / 50.0876397 °N, 14.4228053 °O /50.0876397; 14.4228053(mapo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Religioluteranismo
Naciecodano
Lingvojlatinadanavd
LoĝlokoSvediovd
ŜtatanecoReĝlando DanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Lepsiko (1562–1565)
Universitato de Kopenhago (1559–1562)
Universitato Rostock (–1567)Redakti la valoron en Wikidatavd
Subskribo
Familio
PatroOtte Brahe(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoBeate Clausdatter Bille(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojSophia Brahe(en)Traduki,Jørgen Ottesen Brahe(en)Traduki,Steen Brahe(en)Traduki,Axel Ottesen Brahe(en)Traduki kajKnud Brahe(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oKirsten Barbara Jørgensdatter(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojSidsel Brahe(mul)Traduki, Elisabeth Brahe(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoastronomo
astrologo
alkemiisto
poeto
aŭtobiografo
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoastronomio
Aktiva enPrago • Uraniborg • Benátky nad Jizerouvd
Doktoreca konsilistoValentin Thau • Caspar Peucervd
Verkado
VerkojRudolfaj tabeloj ❦
Sistemo de Tycho ❦
De Nova Stella ❦
Astronomiae Instauratae Mechanica ❦
De Mundi aetherei recentioribus Phaenomenis Liber secundus ❦
Astronomiae Instauratae Progymnasmatavd
 
Influitoj
InfluitojKeplero
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598)
Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598)

Tycho BRAHE, nask.Tyge Ottesen Brahe, (14-a de decembro1546 -14-a de oktobro1601) estasdanaastronomo kajastrologo. Li havisobservatorion nomitanUranienborg sur la insuloVen enSundo interDanio kajSvedio.

Lilatinigis sian nomon per "Tycho" ĉirkaŭ la aĝo de 15[1]. La vorto havas la signifon "Fortuno" en la greka, porhelenadiaĵo de prospero.

Tycho estis la supereminentaobserva astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj destelaj kajplanedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedoMarso ebligis alKeplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu liveris fortan subtenon por laheliocentra (suncentrita) teorio de lasunsistemodeKoperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom laTero rondiras ĉirkaŭ laSuno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Sunon, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.

Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo enduelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.

Ĉar li malkonsentis kun lanova reĝo de sia lando, li translokiĝis alPrago en1599 kie li eklaboris por imperiestroRudolfo la 2-a. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris ĝis sia morto.

La morto de la astronomo

[redakti |redakti fonton]

Lia tombo estas en la preĝejopreĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn - enPrago. En la jaro2010 Jens Vellew deAarhus Universitato enDanio organizis novan enketon pri la haroj kaj ostoj de la astronomo. En la jaro 1996 oni trovishidrargon en lipharoj eltombigitaj en1901. Oni supozis ankaŭ venenan influon aŭ murdon. Eble estis ankaŭ nur kuracilo kunhidrargo. En novembro de 2012 oni ekskludis la intencan venenadon.

Omaĝoj

[redakti |redakti fonton]

Referenco

[redakti |redakti fonton]
  1. Jackson, E. Atlee (2001).Exploring Nature's Dynamics. Wiley-IEEE. p. 12.ISBN 978-0-471-19146-9. Retrieved 2009-12-20.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tycho_Brahe&oldid=8921955"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp