Por iam ajn okazanta aŭ okazinta varmiĝo aŭ klimatŝanĝo, vidu la paĝonklimata ŝanĝo.
Averaĝa surfacaeraj temperaturoj de 2011–21 kompare kun tiuj de 1956–76.Epizodo depodkastoKern.punkto pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo.
Tutmonda varmiĝo estas nuntempe progresanta plialtiĝo de la averaĝatemperaturo de laatmosfero kajoceanoj de laTero kaj ties rilataj efikoj. La terminoklimata ŝanĝiĝo referencas al ĉiu ajn historia ŝanĝiĝo de la klimato. Multaj linioj de scienca pruvaro montras, ke la klimata sistemo varmiĝas.[1][2] La nuntempa plialtiĝo de la tutmonda averaĝa temperaturo estas pli rapida ol antaŭaj ŝanĝoj, kaj estas okazigita ĉefe pro tio ke homoj brulasfosiliajn brulaĵojn.[3][4] Uzado de fosiliaj brulaĵoj,senarbarigo, kaj kelkaj praktikoj fare deagrikulturo kajindustrio pliigas la elsendojn deforcejaj gasoj, ĉefe dekarbona dioksido kaj demetano.[5] Forcejaj gasojabsorbas iom de la varmo kiun la Tero radias post ĝi varmiĝas el la sunlumo. Plej grandaj kvantoj de tiuj gasoj kaptas pli da varmo en la malalta atmosfero de la Tero, okazigante la tutmondan varmiĝon.
La tutmonda varmiĝo minacas la popolojn per pliiĝantajinundoj, ekstrema varmo, pliiĝanta manko demanĝaĵoj kaj deakvo, pliiĝo de malsanoj, kajekonomiaj perdoj. Ankaŭhoma migrado kaj tiurilataj konfliktoj povas esti rezulto de la tutmonda varmiĝo.[11] LaMonda Organizaĵo pri Sano (MOS) konsideras la klimatan ŝanĝon la plej granda minaco al la tutmonda sano en la 21-a jarcento.[12] Socioj kaj ekosistemoj suferos pli severajn riskojn sen adoptado de decidoj kiuj mildigu la varmiĝon.[13] Adaptado al klimata ŝanĝiĝo pere de klopodoj kielinundo-kontrolo aŭ uzado desekeg-rezistaj kultivoj parte povus malpliigi la riskojn de la klimata ŝanĝo, kvankam bedaŭrinde jam oni atingis kelkajn limojn al tia adaptado.[14] Pli malriĉaj landoj estas responsaj depli malgranda parto de la tutmondaj elsendoj, sed ankaŭ havas malpli grandan kapablon adaptiĝi kaj estas pli frapeblaj de la klimata ŝanĝo.
Multajn efikojn de la klimata ŝanĝo jam oni sentis je la nuntempa varmigonivelo de1.2°C. Aldona varmigo pliigos tiujn efikojn kaj povas malbonigi la endanĝerigitajn lokojn, kiel ĉe la fandado de laGronlanda glacikovro.[15] Laŭ laPariza interkonsento de 2015, la landoj kolektive interkonsentis teni varmigon "bone sub2°C". Tamen, kadre de plendoj pri la interkonsento, la tutmonda varmiĝo ankoraŭ atingos ĉirkaŭ2.7°C je la fino de la jarcento.[16] Limigi la varmigon al1.5°C postulos duonigi la elsendojn je ĉirkaŭ 2030 kaj atingi elsendojnnulajn ĉirkaŭ 2050.[17]
Malpliigi elsendojn postulas generadon deelektro el fontoj kun malmulta aŭ neniu karbono anstataŭ bruligi fosiliajn brulaĵojn. Tiu ŝanĝo inkludas iompostioman malpliigon de la uzado deelektraj centraloj nutritaj el karbono kaj natura gaso, pliigon de uzado deventa,suna,nuklea energioj kaj aliaj tipoj de renovigeblaj energio, kajreduktadon de energikonsumado. Necesas, keelektro generita el fontoj kiuj ne elsendas karbonon anstataŭu la fosiliajn brulaĵojn por akiri energion por transportado, varmigado (respektive malvarmigado) de konstruaĵoj, kaj funkciado de industriaj instalaĵoj.[18][19] Karbono povas esti ankaŭ forigita al la atmosfero, ekzemple pere depliigo de la arbara kovro kaj agtikulturo per metodoj kiuj kaptu karbonon en la grundon.[20]
Nuntempe eblas konstati ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero de nia planedo. En la lastaj tridek jaroj la averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco plialtiĝis 0,5°C. Lahomo kaŭzis tion per enaerigo demetano,karbona dioksido, kaj aliajforcejaj gasoj ekde laindustriigo.
La naturaforceja efiko igas la atmosferon 3celsiajn gradojn pli varma, ĉefe pro laakvovaporo, la plej grava forceja gaso. Sen konsidero de aliaj ŝanĝoj diras teorio, ke plimultigo de la karbona dioksido en la atmosfero kaŭzas plivarmigon de la planeda surfaco.
La Interregistara Komitato pri Klimata Ŝanĝiĝo deUnuiĝintaj Nacioj, subtenate de la naciaj sciencaj akademioj de laG8-ŝtatoj, esprimis sciencan prijuĝon, laŭ kiu la mezuma planeda temperaturo ekde la komenco de la20-a jarcento plialtiĝis 0.6 ± 0.2 celsiajn gradojn kaj plej "multe el la varmiĝo observata dum la lastaj 50 jaroj estas atribuebla al homaj agadoj". Restas necerta la amplekso de la klimata ŝanĝo, kiun oni observos estonte.
Antropoceno estas proponita geologia epoko de la tera historio, kiu komenciĝus ekde la komenco de grandaj homaj influoj al geologio kaj ekosistemoj de la Tero. Unu el la plej gravaj el tiuj homaj influoj estas interalie homkaŭzita tutmonda varmiĝo.
La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde2000 estis meznombre0,18°C (0,32℉) pli varmaj ol la1990-aj jaroj. Ekde la1970-aj jaroj ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La unua jardeko de21-a jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, deklaris endecembro 2009 la Brita Meteologia Oficejo kaj laMonda Organizaĵo pri Meteologio (mallonge: MOM).2009 estis verŝajne la kvina plej varma en 160-jara observado. MOM sciigis, ke tutmondaj temperaturoj estas0,44°C (0,79℉) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur enNordameriko regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diris la Ĝenerala Sekretario de WMOMichel Jarraud. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio."
Ĉe tioNASA sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj", inkluzive de danke al influo deEl Niño. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste.[21]
La sesa informo deIPCC Assessment notas, ke ŝanĝoj en averaĝa grunda malsekeco povas damaĝegi agrikulturon kaj ekosistemojn. Reduktado en grunda malsekeco je ununorma devio signifas, ke averaĝe grunda malsekeco proksimume kongruos kun la naŭa plej seka jaro inter 1850 kaj 1900 en tiu loko.
La mediaj efikoj de la klimata ŝanĝo estas grandaj kaj longatingaj,damaĝante oceanojn, glacion kaj la veteron ĝenerale. Ŝanĝoj povas okazi laŭgrade aŭ rapide. La pruvaro por tiuj efikoj venas el studado de la klimata ŝanĝo en la pasinteco, el modelado, kaj el modernaj observoj.[22] Ekde la 1950-aj jaroj,sekego kaj varmondoj estis aperintaj samtempe kun pliiĝanta ofteco.[23] Ekstreme malsekaj aŭ sekaj eventoj ene de la periodo de lamusono pliiĝis en Barato kaj en Orienta Azio.[24] La pluvindico kaj intenseco deuraganoj kaj tajfunoj plej verŝajne estas pliiĝanta,[25] kaj la geografia teritorio plej verŝajne estas etendiĝante al polusoj kiel konsekvenco de la klimata varmigo.[26] Ofteco de tropikaj ciklonoj ne pliiĝis kiel rezulto de la klimata ŝanĝo.[27]
Historia rekonstruado de la marnivelo kaj antaŭvidoj ĝis 2100 publikigitaj en 2017 fare de la usona Esplorprogramo pri Tutmonda Ŝanĝo[28].
Tutmonda marnivelo estas plialtiĝante kiel konsekvenco de la glacia fandiĝo, nome de la fandiĝo de laGronlanda kaj de laAntarkta glacitavoloj, kaj de la termika etendo. Inter 1993 kaj 2020, la plialtiĝo pliiĝis laŭlonge de la tempo, averaĝe 3.3 ± 0.3 mm jare.[29] Laŭlonge de la 21a jarcento, la IPCC antaŭvidas, ke en supozebla okazo de tre altaj elsendoj la marnivelo povus plialtiĝi je 61–110 cm.[30] Pliiĝanta oceanvarmo estas malfortiĝanta kaj minacanta dispecigi la Antarktajn glaĉerpecojn, riskante grandan fandadon de la glacitavolo[31] kaj la eblon de 2-metra marnivela plialtiĝo ĉirkaŭ 2100 se pluas altaj elsendoj.[32]
Klimata ŝanĝo kondukis al jardekoj demalpliiĝo kaj maldikiĝo de la Arkta glacitavolo.[33] Kvankam oni supozas, ke senglaciaj someroj estos raraj je1.5°C gradoj de varmiĝo, ili povus okazi unufoje ĉiun trian ĝis dekan jaron je varmiĝnivelo de2°C.[34] Pli altaj atmosferaj koncentriĝoj de CO2 kondukis al ŝanĝoj en la oceana kemikompono. Pliiĝo en la dissolvo de CO2 estas okazigante, keoceanoj acidiĝas.[35] Krome, la oceanaj oksigen-niveloj estas malpliiĝantaj ĉaroksigeno estas malpli solvebla en pli varma akvo.[36] Tiel mortaj zonoj en la oceanoj, nome regionoj en kiuj estas malmulta oksigeno, estas etendiĝantaj.[37]
Pli altaj gradoj de pliiĝo de tutmonda varmiĝo pliigas la riskon suferi riskopunktojn — sojloj trans kiuj precizaj efikoj ne plu estos eviteblaj eĉ se oni malaltigas la temperaturojn.[38][39] Ekzemplo estas la kolapso de la glacitavoloj deOkcidenta Antarkto kaj de Gronlando, kie temperatura plialtiĝo de 1.5 ĝis2°C povas fari, ke la glacitavoloj fandiĝu, kvankam la temposkalo de fandiĝo estas necerta kaj dependas de estonta plivarmiĝo.[40][41] Kelkaj grand-skalaj ŝanĝoj povas okazi subite en neatendite mallonga tempoperiodo, kiel malfunkciiĝo de kelkajmarfluoj kiel ĉe la Atlantika Turnofluo Sudena (AMOC).[42] Aliaj riskopunktoj povas esti ankaŭ nerenversebla damaĝo al ekosistemoj kiel ĉe laAmazona pluvarbaro kaj lakoralrifoj.[43]
Inter long-daŭraj efikoj de la klimata ŝanĝo en oceanoj menciindas plue glacifando,oceanvarmiĝo, plialtigo de la marnivelo kaj la oceana acidiĝo.[44] Laŭ temposkalo de jarcentoj ĝis jarmiloj, la enormeco de la klimata ŝanĝo estas markita ĉefe de la antropogenaj elsendoj de CO2. Tio okazas pro la longa atmosfera vivodaŭro de la CO2.[45] La oceana enpreno de CO2 estas tiom malrapida ke la oceana acidiĝo pluos dum centoj ĝis miloj da jaroj.[46] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiuj elsendoj estis plilongigintaj la nunan interglacian periodon ĉe almenaŭ 100 000 jaroj.[47] La plialtigo de la marnivelo pluos dum multaj jarcentoj, kaj oni ĉirkaŭkalkulis plialtiĝon de 2.3 m/°C post 2000 jaroj.[48]
Lastatempa varmiĝo pelis multaj surterajn kaj nesalakvajn speciojn direkte al polusoj kaj al pli altajaltitudoj.[49] Pli altaj atmosferaj niveloj de CO2 kaj etendiĝintaj kreskosezono rezultis en tutmonda verdiĝo. Tamen, varmondoj kaj sekego estis malpliigintaj vla produktivecon de laekosistemoj en kelkaj regionoj. La estonta ekvilibro de tiuj kontraŭaj efikoj ne estas klara.[50] La klimata ŝanĝo kontribuis al la ekspansio de pli sekaj klimataj zonoj, same kiel al laekspansio de dezertoj en lasubtropikoj.[51] La grando kaj rapido de la tutmonda varmiĝo estas faranta nedeziratajn subitajn ŝanĝojn en la ekosistemoj.[52] Ĝenerale, oni timas, ke la klimata ŝanĝo rezultos en laformorto de multaj specioj.[53]
La oceanoj varmiĝis pli malrapide ol la tero, sed plantoj kaj oceanaj animaloj estas migrantaj al la pli malvarmaj polusoj pli rapide ol la surteraj specioj.[54] Ĝuste same kiel surtere, varmondoj en la oceano okazas pli ofte pro la klimata ŝanĝo, damaĝante ampleksan gamon de organismoj kiel koraloj,algoj, kajmarbirdoj.[55] Oceana acidiĝo malhelpas lakalciiĝo de marorganismoj kielmituloj,ciripedoj kaj koraloj por produkti ŝelojn kaj skeletojn; kaj varmondojblankigis la koralrifojn.[56] Aperego de damaĝajalgoj helpita de la klimata ŝanĝo kaj deeŭtrofiĝo de pli malaltaj oksigenniveloj, damaĝas lamanĝoretojn kaj okazigas grandan perdon de marvivantuloj.[57] La marbordaj ekosistemoj estas sub aparta danĝero. Preskaŭ la duono de la tutmondaj malsekejoj malaperis pro la klimata ŝanĝo kun aliaj efikoj de la homa agado.[58]
Ekstrema vetero. Sekego kaj altaj temperaturoj malbonigis la situacion de la aŭstraliajarbarincendioj de 2020.[60]
La varmiĝo enArkto.Permafrosta varmiĝo subfosas infrastrukturojn kaj liberigasmetanon, nome forceja gaso, inter aliaj elterigoj pri kiuj oni konas ne la tuton.[61]
Ju pli la Tero varmiĝas, des pli la ekstrema vetero estos iom post iom pli ofta.[64]
La efikoj de la klimata ŝanĝo estas tuŝantaj homojn ie ajn en la mondo. La efikojn oni povas observi en ĉiuj kontinentoj kaj oceanaj regionoj,[65] kun malaltaj latitudoj, en kiujmalplej disvolviĝintaj areoj frontas la plej grandajn riskojn.[66] Kontinua varmiĝo eventuale okazigas "severajn, ĝeneralajn kaj nereverteblajn efikojn" por la personoj kaj por la ekosistemoj.[67] La riskoj estas malegale distribuataj, sed estas ĝenerale pli grandaj por la malriĉaj sociekonomiaj tavoloj kaj en disvolviĝantaj kaj en disvolvigitaj landoj.[68]
La MOS klasigis la klimatan ŝanĝon kiel la plej granda minaco al la tutmonda sano en la 21-a jarcento.[69] Ekstrema vetero kondukas al mortoj kaj suferigoj,[70] kaj malsukcesoj derikoltoj rezultas enmalsufiĉa nutrado.[71] Variajinfektaj malsanoj estas pli facile transigeblaj en pli varma klimato, kiel ladengo kaj lamalario.[72] Infanoj estas la plej vundeblaj pro malabundo de manĝaĵoj. Kaj infanoj kaj maljunuloj estas vundeblaj pro la ekstrema varmo.[73] LaMonda Organizaĵo pri Sano (MOS) ĉirkaŭkalkulis, ke inter 2030 kaj 2050, la klimata ŝanĝo okazigos ĉirkaŭ 250 000 kromajn mortojn jare. Ili pritaksis mortojn pro ekspono al varmo ĉe plej aĝuloj, pliiĝoj endiareo, malario, dengo, en ĉemarbordaj inundoj, kaj pro malsufiĉa nutrado ĉe infanoj.[74] Oni ĉirkaŭkalkulis 500 000 kromajn mortojn de plenkreskuloj jare ĉirkaŭ 2050 pro la malpliiĝo de la manĝodisponeblo kaj de ĝia kvalito.[75] Ĉirkaŭ 2100, 50% ĝis 75% de la tutmonda populacio povus fronti klimatajn kondiĉojn kiuj estos viv-minacaj pro kombinitaj efikoj de ekstremaj varmo kaj humideco.[76]
La klimata ŝanĝo endanĝerigas lanutrosekurecon. Ĝi jam okazigis reduktadon en la tutmondaj rikoltoj de maizo, tritiko kaj sojo inter 1981 kaj 2010.[77] Estonta varmiĝo povus plue redukti la totalajn tutmondajn produktadojn de la ĉefaj manĝoproduktoj.[78] La agrikulturaproduktiveco probable estos negative tuŝita en landoj de malaltaj latitudoj, kvankam la efikoj en nordaj latitudoj povus esti ĉu pozitivaj ĉu negativaj.[79] Ĝis kromaj 183 milionoj da personoj tutmonde, precize ĉe tiuj de plej malaltaj enspezoj, estas je risko demalsatego kiel konsekvenco de tiuj efikoj.[80] La klimata ŝanĝo ankaŭ damaĝas la populaciojn de fiŝoj. Tutmonde, estos malpli da fiŝoj fiŝkapteblaj (fiŝkaptotaj).[81] Regionoj dependantaj de glaĉera akvo, regionoj kiuj estas jam sekaj, kaj malgrandaj kaj malaltaj insuloj havas pli altan riskon de akvomanko pro la klimata ŝanĝo.[82]
Ekonomiaj perdoj pro la tutmonda varmiĝo povas esti severaj kaj estas eblo de katastrofaj konsekvencoj.[83] La klimata ŝanĝo plej verŝajne jam pliigis la tutmondan ekonomian malegalecon, kaj oni supozas, ke tiu tendenco kontinuos.[84] Oni supozas, ke plej el la severaj efikoj okazos ensub-Sahara Afriko, kie plej granda parto de lokanoj estas dependantaj el naturaj kaj agrikulturaj rimedoj,[85] kaj en Sudorienta Azio.[86] LaMonda Banko ĉirkaŭkalkulas, ke la tutmonda varmiĝo povus meti ĉirkaŭ 120 milionojn da personoj en malriĉeco ĉirkaŭ 2030.[87]
Malegalecoj bazitaj sur la riĉeco kaj la socia statuso malboniĝis pro la tutmonda varmiĝo.[88] Ĉefaj malfacilaĵoj por mildigi, adaptiĝi kaj rekuperiĝi el frapoj de la klimata ŝanĝiĝoj estas suferataj de marĝenaj personoj kiuj havas malpli da kontrolo super rimedoj.[85][89]Indiĝenaj popoloj, kiuj eltenas sin pere de siaj teroj kaj ekosistemoj, frontos endanĝeriĝon el siaj bonfarto kaj vivostiloj pro la tutmonda varmiĝo.[90] Fakula esplorado konkludis, ke la rolo de la klimata ŝanĝo en lamilitoj estis malgrandaj kompare kun faktoroj kiel la soci-ekonomia malegaleco kaj la ŝtataj kapabloj.[91]
Malaltaj insuloj kaj marbordaj komunumoj estas minacataj de la plialtiĝo de la marnivelo, kiu faras inundojn pli oftaj. Foje, la tero permanente perdiĝas al la maro.[92] Tio povus rezulti en lasenŝtateco por popoloj el insulaj landoj, kielMaldivoj andTuvalo.[93] En kelkaj regionoj, la plialtiĝo de la temperaturo kaj de la humideco povus esti tro akra por ke homoj povu adaptiĝi al tio.[94] En la plej malbonaj de la antaŭsupozoj pri la tutmonda varmiĝo, modeloj supozas, ke preskaŭ unu triono de la homaro povus vivi en ekstreme varmaj kaj neloĝeblaj klimatoj, similaj al la klimato de Saharo.[95] Tiuj faktoroj povas rezulti enpro-media amasmigrado, kaj ene kaj inter landoj.[11] Oni timas, ke plej granda parto de la loĝantaroj estos translokigita pro l plialtiĝo de la marnivelo, la ekstrema vetero kaj konfliktoj pro pliiĝanta konkurenco por la naturaj rimedoj. La klimata ŝanĝo povus ankaŭ pliigi la vundebleco, konduke al situacioj de "kaptitaj populacioj" kiuj ne kapablus translokiĝi pro manko de rimedoj, kio jam estas iel okazanta en la eksterleĝa migrado traMediteraneo en nehumanaj kondiĉoj, foje mortigaj.[96]
Efikoj de la klimata ŝanĝo ĉe homoj
Pro-media migrado. Pli malabunda pluvokvanto kondukas aldezertiĝo kiu damaĝas agrikulturon kaj povas translokigi populaciojn. En bildo: Telly, Malio (2008).[97]
Agrikulturaj ŝanĝoj. Sekego, pliiĝantaj temperaturoj, kaj ekstrema vetero negative tuŝas agrikulturon. En bildo: Teksaso, Usono (2013).[98]
Tajdajinundoj. Plialtiĝo de la marnivelo pliigas inundojn en malaltaj marbordaj regionoj. En bildo:Venecio,Italio (2004).[99]
Ŝtormintensiĝo.Bangladeŝo post la Ciklono Sidr (2007) estas ekzemplo de katastrofa inundo pro pliiĝantaj pluvokvantoj.[100]
Varm-onda intensigo. Okazaĵoj kiel la varmondo de2022 en laSuda Konuso estas iĝantaj pli oftaj.[101]
Laŭ konkludoj de lausona esploro publikigita la2-an de novembro2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperanteDiskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas en1912 ili estis 85 % pli granda ol en2007, kaj inter2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Aŭtoroj asertas, ke la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. Laŭ ili ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.
La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris kunaŭtoro de la esploroLonnie Thompson. La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[102]
La raporto el2007 de laInterregistara Spertularo pri klimata ŝanĝiĝo (angle IPCC) projektis altiĝon de marnivelo de inter 28 kaj 43 cm dum ĉi tiu jarcento. Sed ĝi agnoskis, ke ĉi tiu estas preskaŭ certe subtaksata cifero, ĉar kompreno de kiel glacio kondutas ne estis sufiĉe bona por fari fidindajn projekciojn.[103]
Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj enseptembro 2009, montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis dufoje pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.[103]
En novembro 2009 la revuo "Science" publikis esploron laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas de 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo al 0,75 mm ĉiun jaron. "Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde", diris la esploristo Michiel van den Broeke de laUniversitato Utrecht (Nederlando). "Ĉu ĉi tio daŭros, mi ne povas diri, sed ni kompreneble atendas, ke la klimato fariĝos pli varma estonte." Entute, marniveloj estas altiĝantaj je proksimume 3 mm ĉiun jaron, ĉefe ĉar marakvo estas vastiĝanta samtempe kiam ĝi varmiĝas.
Degelo sur la glacia surfaco agas kiel "retro-mekanismo", Dro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli de la envenanta sunradiado - kio rezultas je varmigo de la glacio. "Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon," li diris. "Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre."
La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj. Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.[103]
Se la niveloj de oceanoj kaj maroj plialtiĝos pro tutmonda varmiĝo, tiam iuj insuloj kaj kontinentaj marbordoj subakviĝos, kaj sekve multaj homoj migros.
Pri la aktualaj marfluoj, de kiuj tre dependas multaj regionaj klimatoj, estas neniu certeco ke ili ne estas jam ekŝanĝiĝantaj kaj trajektorie kaj temperature. Tiaj ŝanĝoj povus kaŭzi estontece novajn klimatojn en kelkaj regionoj de la terglobo. La klimataj ŝanĝoj en tiuj regionoj kaŭzos perturbon en la ekologia sistemo, kaj al ĉiuj estaĵoj tie vivantaj.
Enoktobro 2009 labrita ĉefministroGordon Brown deklaris, ke Britio alfrontos "katastrofajn"inundojn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Do, li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj enLondono, kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". "La eksterordinara somera varmondo de2003 enEŭropo rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo", diris Gordon Brown. Laŭ li, la kostoj de tiu estus pli granda ol la efikoj kaj demondmilitoj kaj laGranda Depresio kombinitaj. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vastamigrado pro klimatŝanĝiĝo kaj rezulte de tio en2080 1,8 miliardo da homoj povus suferi pro manko de akvo.[104]
Kelkaj sektoroj ĉu de politikistoj ĉu de la industria etoso aktive propagandis kontraŭ la scienca evidento, ke ekzistas ĉu tutmonda varmiĝo ĉu almenaŭklimata ŝanĝo. Tiuj politikaj sektoroj direktas sin al la dekstra flanko, dum la industridevena sektoro de neadistoj celas protekti sian interesojn super la ĝenerala bonfarto kaj rajto al akceptebla medio. Ankaŭ financistoj helpas tiun neadismon dupolusan (vidu ekzemple artikolon priFamilio Koch).
↑[Chapter 2: Observations: Atmosphere and Surface]Hartmann et al. 2013http://www.climatechange2013.org/images/report/WG1AR5_Chapter02_FINAL.pdf FAQ 2.1, "Evidence for a warming world comes from multiple independent climate indicators, from high up in the atmosphere to the depths of the oceans. They include changes in surface, atmospheric and oceanic temperatures; glaciers; snow cover; sea ice; sea level and atmospheric water vapour. Scientists from all over the world have independently verified this evidence many times."
↑Myth vs Facts..... EPA (US) (2013). Arkivita ella originalo je 2011-12-06. Alirita 2015-02-08 .The U.S. Global Change Research Program, the National Academy of Sciences, and the Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC) have each independently concluded that warming of the climate system in recent decades is 'unequivocal'. This conclusion is not drawn from any one source of data but is based on multiple lines of evidence, including three worldwide temperature datasets showing nearly identical warming trends as well as numerous other independent indicators of global warming (e.g., rising sea levels, shrinking Arctic sea ice).
↑ (19 October 2021) “Greater than 99% consensus on human caused climate change in the peer-reviewed scientific literature”,Environmental Research Letters16 (11),p. 114005.doi:10.1088/1748-9326/ac2966.Bibkodo:2021ERL....16k4005L. 239032360.
↑EPA (19 January 2017) Climate Impacts on Ecosystems. Arkivita ella originalo je 27a de Januaro 2018. Alirita 5a de Februaro 2019 . “Mountain and arctic ecosystems and species are particularly sensitive to climate change... As ocean temperatures warm and the acidity of the ocean increases, bleaching and coral die-offs are likely to become more frequent.”.
↑IPCC AR5 SYR 2014, paĝoj 13–16;WHO, Nov 2015: "Climate change is the greatest threat to global health in the 21st century. Health professionals have a duty of care to current and future generations. You are on the front line in protecting people from climate impacts – from more heat-waves and other extreme weather events; from outbreaks of infectious diseases such as malaria, dengue and cholera; from the effects of malnutrition; as well as treating people who are affected by cancer, respiratory, cardiovascular and other non-communicable diseases caused by environmental pollution."
↑IPCC AR6 WG2 2022, paĝoj 21–26; 2504;IPCC AR6 SYR SPM 2023, paĝoj 8–9: "Effectiveness15 of adaptation in reducing climate risks16 is documented for specific contexts, sectors and regions (high confidence)...Soft limits to adaptation are currently being experienced by small-scale farmers and households along some low-lying coastal areas (medium confidence) resulting from financial, governance, institutional and policy constraints (high confidence). Some tropical, coastal, polar and mountain ecosystems have reached hard adaptation limits (high confidence). Adaptation does not prevent all losses and damages, even with effective adaptation and before reaching soft and hard limits (high confidence)."
↑IPCC SROCC Ch4 2019, p. 324: GMSL (global mean sea level, red) will rise between 0.43 m (0.29–0.59 m, likely range) (RCP2.6) and 0.84 m (0.61–1.10 m, likely range) (RCP8.5) by 2100 (medium confidence) relative to 1986–2005.
↑Coral Reef Risk Outlook. National Oceanic and Atmospheric Administration (2a de Januaro 2012). Alirita 4a de Aprilo 2020 . “At present, local human activities, coupled with past thermal stress, threaten an estimated 75 percent of the world's reefs. By 2030, estimates predict more than 90% of the world's reefs will be threatened by local human activities, warming, and acidification, with nearly 60% facing high, very high, or critical threat levels.”.
Hartmann, D. L.. (2013) “Chapter 2: Observations: Atmosphere and Surface”,IPCC AR5 WG1 2013, p. 159–254.
Rhein, M.. (2013) “Chapter 3: Observations: Ocean”,IPCC AR5 WG1 2013, p. 255–315.
Masson-Delmotte, V.. (2013) “Chapter 5: Information from Paleoclimate Archives”,IPCC AR5 WG1 2013, p. 383–464.
Bindoff, N. L.. (2013) “Chapter 10: Detection and Attribution of Climate Change: from Global to Regional”,IPCC AR5 WG1 2013, p. 867–952.
Collins, M.. (2013) “Chapter 12: Long-term Climate Change: Projections, Commitments and Irreversibility”,IPCC AR5 WG1 2013, p. 1029–1136.
IPCC AR5 WG22014
IPCC. (2014)Climate Change 2014: Impacts, Adaptation, and Vulnerability. Part A: Global and Sectoral Aspects, Contribution of Working Group II to the Fifth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Cambridge University Press.ISBN 978-1-107-05807-1.
. Chapters 1–20, SPM, and Technical Summary.
Jiménez Cisneros, B. E.. (2014) “Chapter 3: Freshwater Resources”,IPCC AR5 WG2 A 2014, p. 229–269.
Porter, J. R.. (2014) “Chapter 7: Food Security and Food Production Systems”,IPCC AR5 WG2 A 2014, p. 485–533.
Smith, K. R.. (2014) “Chapter 11: Human Health: Impacts, Adaptation, and Co-Benefits”,InIPCC AR5 WG2 A 2014, p. 709–754.
Olsson, L.. (2014) “Chapter 13: Livelihoods and Poverty”,IPCC AR5 WG2 A 2014, p. 793–832.
Cramer, W.. (2014) “Chapter 18: Detection and Attribution of Observed Impacts”,IPCC AR5 WG2 A 2014, p. 979–1037.
Oppenheimer, M.. (2014) “Chapter 19: Emergent Risks and Key Vulnerabilities”,IPCC AR5 WG2 A 2014, p. 1039–1099.
Larsen, J. N.. (2014) “Chapter 28: Polar Regions”,IPCC AR5 WG2 B 2014, p. 1567–1612.
IPCC. (2014)Climate Change 2014: Mitigation of Climate Change, Contribution of Working Group III to the Fifth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. Cambridge University Press.ISBN 978-1-107-05821-7.
Blanco, G.. (2014) “Chapter 5: Drivers, Trends and Mitigation”,IPCC AR5 WG3 2014, p. 351–411.
IPCC AR5 SYR. (2014) The Core Writing Team:Climate Change 2014: Synthesis Report, Contribution of Working Groups I, II and III to the Fifth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change. IPCC.
IPCC. (2018)Global Warming of1.5°C. An IPCC Special Report on the impacts of global warming of1.5°C above pre-industrial levels and related global greenhouse gas emission pathways, in the context of strengthening the global response to the threat of climate change, sustainable development, and efforts to eradicate poverty. Intergovernmental Panel on Climate Change.
(2017) “Climate and environmental science denial: A review of the scientific literature published in 1990–2015”,Journal of Cleaner Production167,p. 229–241.doi:10.1016/j.jclepro.2017.08.066.
(1938) “The artificial production of carbon dioxide and its influence on temperature”,Quarterly Journal of the Royal Meteorological Society64 (275),p. 223–240.doi:10.1002/qj.49706427503.Bibkodo:1938QJRMS..64..223C.
(2009) “The contribution of manure and fertilizer nitrogen to atmospheric nitrous oxide since 1860”,Nature Geoscience2,p. 659–662.doi:10.1016/j.chemer.2016.04.002.
(2012) “Multicentennial variability of the Atlantic meridional overturning circulation and its climatic influence in a 4000 year simulation of the GFDL CM2.1 climate model”,Geophysical Research Letters39 (13),p. n/a.doi:10.1029/2012GL052107.Bibkodo:2012GeoRL..3913702D.
Fahey, D. W.. (2017) “Chapter 2: Physical Drivers of Climate Change”,InUSGCRP2017.
(2020) “AGU Centennial Grand Challenge: Volcanoes and Deep Carbon Global CO2 Emissions From Subaerial Volcanism. Recent Progress and Future Challenges”,Geochemistry, Geophysics, Geosystems21 (3),p. e08690.doi:10.1029/2019GC008690.Bibkodo:2020GGG....2108690F.
(2016) “Climate Change Impact: The Experience of the Coastal Areas of Bangladesh Affected by Cyclones Sidr and Aila”,Journal of Environmental and Public Health2016,p. 9654753.doi:10.1155/2016/9654753.
(2009) “Conventions of climate change: constructions of danger and the dispossession of the atmosphere”,Journal of Historical Geography35 (2),p. 279–296.doi:10.1016/j.jhg.2008.08.008.
(2017) “Atmospheric Aerosols: Clouds, Chemistry, and Climate”,Annual Review of Chemical and Biomolecular Engineering8 (1),p. 427–444.doi:10.1146/annurev-chembioeng-060816-101538.
(2018) “Climate-change–driven accelerated sea-level rise detected in the altimeter era”,Proceedings of the National Academy of Sciences115 (9),p. 2022–2025.doi:10.1073/pnas.1717312115.Bibkodo:2018PNAS..115.2022N.
National Research Council. (2011) “Causes and Consequences of Climate Change”,America's Climate Choices. Washington, D.C.: The National Academies Press.doi:10.17226/12781.ISBN 978-0-309-14585-5.
(2007) “Land/sea warming ratio in response to climate change: IPCC AR4 model results and comparison with observations”,Geophysical Research Letters34 (2),p. L02701.doi:10.1029/2006GL028164.Bibkodo:2007GeoRL..3402701S.
(2009) “Assessing dangerous climate change through an update of the Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC) 'reasons for concern'”,Proceedings of the National Academy of Sciences106 (11),p. 4133–4137.doi:10.1073/pnas.0812355106.Bibkodo:2009PNAS..106.4133S.
(2020) “Climate change, ecosystems and abrupt change: science priorities”,Philosophical Transactions of the Royal Society B375 (1794).doi:10.1098/rstb.2019.0105.
(1977) “The Influence of Pollution on the Shortwave Albedo of Clouds”,J. Atmos. Sci.34 (7),p. 1149–1152.doi:[[doi:10.1175%2F1520-0469%281977%29034%3C1149%3ATIOPOT%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0469(1977)034<1149:TIOPOT>2.0.CO;2]].Bibkodo:1977JAtS...34.1149T.
Wuebbles, D. J.. (2017) “Chapter 1: Our Globally Changing Climate”,InUSGCRP2017.
Walsh, John. (2014) “Appendix 3: Climate Science Supplement”,Climate Change Impacts in the United States: The Third National Climate Assessment.
(2017) “Sensitivity of global greenhouse gas budgets to tropospheric ozone pollution mediated by the biosphere”,Environmental Research Letters12 (8),p. 084001.doi:10.1088/1748-9326/aa7885.Bibkodo:2017ERL....12h4001W.
(2020) “Controls of the transient climate response to emissions by physical feedbacks, heat uptake and carbon cycling”,Environmental Research Letters15 (9),p. 0940c1.doi:10.1088/1748-9326/ab97c9.Bibkodo:2020ERL....15i40c1W.
(2015) “Feedbacks on climate in the Earth system: introduction”,Philosophical Transactions of the Royal Society A: Mathematical, Physical and Engineering Sciences373 (2054),p. 20140428.doi:10.1098/rsta.2014.0428.Bibkodo:2015RSPTA.37340428W.
(2009) “Expansion of the world's deserts due to vegetation-albedo feedback under global warming”,Geophysical Research Letters36 (17),p. L17401.doi:10.1029/2009GL039699.Bibkodo:2009GeoRL..3617401Z. 1708267.
(2017) “Temperature increase reduces global yields of major crops in four independent estimates”,Proceedings of the National Academy of Sciences114 (35),p. 9326–9331.doi:10.1073/pnas.1701762114.Bibkodo:2017PNAS..114.9326Z.
Clark, P. U.. (December 2008) “Executive Summary”,In: Abrupt Climate Change. A Report by the U.S. Climate Change Science Program and the Subcommittee on Global Change Research. Reston, VA: U.S. Geological Survey.
Dessler, Andrew E. kaj Edward A. Parson, eld.The science and politics of global climate change: A guide to the debate (Cambridge University Press, 2019).
Dunlap, Riley E.. (2011) “Chapter 10: Organized climate change denial”,The Oxford Handbook of Climate Change and Society. Oxford University Press, p. 144–160.ISBN 978-0-19-956660-0.
Dunlap, Riley E.. (2015) “Chapter 10: Challenging Climate Change: The Denial Countermovement”,Climate Change and Society: Sociological Perspectives. Oxford University Press, p. 300–332.ISBN 978-0199356119.
Fleming, James Rodger. (2007)The Callendar Effect: the life and work of Guy Stewart Callendar (1898–1964). Boston: American Meteorological Society.ISBN 978-1-878220-76-9.
Haywood, Jim. (2016) “Chapter 27 – Atmospheric Aerosols and Their Role in Climate Change”,Climate Change: Observed Impacts on Planet Earth. Elsevier.ISBN 978-0-444-63524-2.
IEA (December 2020). “Energy Efficiency 2020”. Alirita 6a de Aprilo 2021..
Oreskes, Naomi. (2007) “The scientific consensus on climate change: How do we know we're not wrong?”,Climate Change: What It Means for Us, Our Children, and Our Grandchildren. The MIT Press.ISBN 978-0-262-54193-0.
Oreskes, Naomi. (2010)Merchants of Doubt: How a Handful of Scientists Obscured the Truth on Issues from Tobacco Smoke to Global Warming. Bloomsbury Press.ISBN 978-1-59691-610-4.
Royal Society. (13a de Aprilo 2005)Economic Affairs – Written Evidence, The Economics of Climate Change, the Second Report of the 2005–2006 session, produced by the UK Parliament House of Lords Economics Affairs Select Committee. UK Parliament.
UNFCCC (30a de Marto 2010). “Report of the Conference of the Parties on its fifteenth session, held in Copenhagen from 7 to 19 December 2009”. FCCC/CP/2009/11/Add.1. Alirita 17 May 2010..
UNFCCC (2015) Paris Agreement. United Nations Framework Convention on Climate Change.
Terri Adams–Fuller, "Dangerous Discomfort: Extreme heat kills more people in the U.S. than hurricanes, flash floods and tornadoes combined. But people don't tend to believe it puts them at risk",Scientific American, vol. 329, no. 1 (Julio/Aŭgusto 2023), pp. 64–69.