Laturka lingvo (turke Türkçe aŭTürk dili) estas la lingvo parolata deturkoj, popolo kiu ĉefe loĝas enAnatolio, duoninsulo inter laNigra Maro kaj laMediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la oficiala ŝtata lingvo deTurkio kie oni parolas ekde laMezepoko, kiam la turkoj devenaj de Centra Azio instaliĝis en Anatolio, kiu tiam estis parto de laBizanca Imperio.
La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj ankaŭ enBulgario (kie la lingvo ĝuas ian ŝtatan agnoskon) kajKipro (kie ĝi estas oficiala same kiel lagreka, krom ke ĝi estas la oficial lingvo de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro), kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidentaEŭropo, precipeGermanio, kie ili instaliĝis dum la dua duono de la20-a jarcento. En kelkaj balkaniaj zonoj oni parolas varianton konata kielotomana turka (Osmanlı Türkçesi), kiu montras diferencojn rilate al la turka de Turkio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple laaraba, kajzazaĝi kajkurmanĝi (lakurda).
La turka (Türkçe) estas ano de lalingva familio de latjurka lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. La geografia etendo de tiu familio ampleksas ekde la okcidento deĈinio ĝisBalkanio. Tiu familio formas parton siavice de la branĉoaltaja de la iama grupo de ural-altajaj lingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inter tiuj estas laturkmena,tatara kajazerbajĝana lingvoj.
La turka estasaglutina lingvo, kiel laeŭska aŭ lajapana, kaj tiele baziĝas sur sistemo deafiksoj aldoneblaj al la radiko de la vortoj kiuj ebligas esprimi grandan kvanton de signifoj kun malmultaj vortoj. La turka uzas preskaŭ nursufiksojn. Ties morfologio apenaŭ havas esceptojn kaj ĝi estas tre regulema. Ne ekzistas la gramatika genro. La sintaksa ordo estasSubjekto Objekto Verbo; temas pri lingvo de fina kerno, uzaspostpoziciojn (tiuj tendencoj estas kunhavataj ankaŭ de la eŭska aŭ de la japana, kvankam ne estasfilogenetika rilato kun tiuj lingvoj).
Bütün insanlar hür, haysiyet ve haklar bakımından eşit doğarlar. Akıl ve vicdana sahiptirler ve birbirlerine karşı kardeşlik zihniyeti ile hareket etmelidirler.
Ĉiuj homaj estaĵoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj kaj, havantaj racion kaj konsciencon, devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.
La turka lingvo apartenas al la subgrupo de laoguzaj lingvoj, kiu inkludas lagagauzan kaj laazerbajĝanan. La oguzaj lingvoj formas la subgrupon plej sudokcidentan de latjurka lingvaro, nome familio de lingvoj kiu enhavas pli ol tridek lingvojn vivantajn parolantajn traOrienta Eŭropo,Centra Azio kajSiberio. Kelkaj lingvistoj lokigas la tjurkajn lingvojn ene de la granda familio de laaltajaj lingvoj. Ĉirkaŭ 40 % de la totalo de parolantoj de tjurkaj lingvoj estas gepatraj parolantoj de la turka lingvo. La karakteroj de la turka, kiel la vokala harmonio, aglutineco kaj manko de gramatika genro estas universalaj ene de kaj la tjurkaj kaj la altajaj lingvoj. Ekzistas alta grado de reciproka interkomprenado inter la turkaj kaj aliaj oguzaj lingvoj, inklude laturkmenan, la azerbajĝanan, lakaŝgajan, la gagauzan kaj la gagauzturkan de Balkanio.
Oni uzas latinan abocon kun literojdiakritaj (kiel la plimulto de la latinskribaj lingvoj, ankaŭ Esperanto) ekde la regado deMustafa Kemal Atatürk, la unua estro de lamoderna turka ŝtato. Oni uzis diversajnskribsistemojn por la turka lingvo. Dum laOtomana Imperio, estis uzata modifitaaraba alfabeto, ekde la13-a jarcento ĝis la1920-aj jaroj. Atatürk ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis "turkigi" la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn. Tiu klopodo enkadriĝis ene de variaj iniciatoj por okcidentigi la landon kaj kontribui al ties modernigo.
Same kiel lasuoma, lajapana aŭEsperanto, ankaŭ la turka estasaglutina. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj, tio estas, ke ofte ĝi aldonas afiksojn kaj specife sufiksojn kaj gramatikajn finaĵojn al la radiko de vorto, kiu ne modifiĝas.[1] Vorto povas havi multajn afiksojn kaj tiuj estas uzeblaj por krei novajn vortojn, kiel krei verbon el nomon aŭ nomon el verba radiko. La plej granda parto de afiksoj indikas la gramatikan funkcion de la vorto.[2] La nuraj indiĝenaj prefiksoj estasaliteraciaj intensigaj silaboj uzataj kun adjektoj aŭ adverboj: por ekzemplo,sım sıcak ("bolante" < sıcak) kajmas mavi ("brilblua" < mavi).[3] Ĉiu sufikso havas sian propran gramatikan signifon.
La etenda uzado de afiksoj povas rezultigi tro longajn vortojn, por ekzemplo,Çekoslovakyalılaştıramadıklarımızdanmışsınızcasına, kiu signifas "tiel kiel vi estas unu el tiuj kiuj ŝajne ni ne povis konverti al ĉeĥoslovaka". Kvankam tiu ekzemplo estas tute artefarita, longaj vortoj ekzistas ofte en normala turka, kiel ĉe tiu ĉi titolo de gazeta nekrologo:Bayramlaşamadıklarımız (Bayram [festivalo] -Recipr-Impot-Partic-Plur-PossPl1; "Tiuj de nia grupo kun kiuj ni ne interŝanĝis sezonsalutojn").[4] Alia ekzemplo videblas en la lasta vorto de tiu titolo de retaGvidilo de turka ortografio (İmlâ Kılavuzu):Dilde birlik, ulusal birliğin vazgeçilemezlerindendir ("La unuon en la lingvo estas unu el nemalhaveblaj [dispense-Pass-Impot-Plur-PossS3-Abl-Kopulo] de la nacia unueco ~ La lingva unueco estas nepra kondiĉo de la nacia unueco").[5]
Al vorto oni povas aldoni pli ol nur unu sufikso, kiel en la jena ekzemplo:
La turka lingvo ne havasgramatikan genron kaj la sekso de la personoj ne tuŝas la formon de la vortoj. La pronomo en tria persono povas referenci "li", "ŝi" aŭ "ĝi". Spite tiun mankon, la turka lingvo havas formojn indiki la genron en la substantivoj, ekzemple jene:
La plej granda parto de la hejmaj animaloj ja havas masklajn kaj inajn formojn, por ekzemplo,aygır (ĉevalo),kısrak (ĉevalino),boğa (virbovo),inek (bovino).
Ĉe aliaj animaloj, la sekso estas indikebla per aldono de la vortodişi (ino) antaŭ la koncerna substantivo, por ekzemplo,dişi kedi (katino).
Ĉe personoj, la ina sekso estas indikebla per aldono de la vortojkız (infanino) aŭkadın (virino), por ekzemplo,kadın kahraman (heroino) anstataŭkahraman (heroo).
Kelkaj fremdaj vortoj de franca aŭ araba deveno jam havas apartajn inajn formojn, por ekzemplo,aktris (aktorino).
La ina sufikso serbkroata –ica estas uzata en tri vortopruntoj nome:kraliçe (reĝino),imparatoriçe (imperiestrino) kajçariçe (carino). Tiun sufikson oni uzis ĉiam en la neologismotanrıça (<iama turka tanrı "dio").
Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, depende de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaşlar, Özellikler.
Lavokalharmonio ekzistas en du variaĵoj; nome tiel nomata malgranda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "a" kaj "e", ekz. "-da" kaj "-de" por lalokativo kaj tiel nomata granda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "i", "ı", "u" kaj "ü", ekz. en la finaĵo de laakuzativo: "-(y)ı", "-(y)i", "-(y)u" kaj "-(y)ü".
Krome estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj (b, c, d, g, ğ, j, l, m, n, r, v, y, z), kaj aliflanke senvoĉaj (ç, f, h, k, p, s, ş, t) konsonantoj. Tiel diratasTürkçe (=en turka lingvo) sedFransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.
Tial la finaĵo de lalokativo havas entute kvar variaĵojn "-da", "-de", "-ta", "-te", el kiuj "-da" kaj "-de" sekvas post voĉaj konsonantoj kaj "-ta" kaj "-te" sekvas post senvoĉaj konsonantoj.
Ne estasdifinita artikolo en turka, sed la difino de la objekto estas implicita kiam oni uzas la akuzativan finaĵon. La turkajn substantivojn oni deklinacias uzante finaĵojn de deklinacioj. Estas ses deklinaciaĵoj aŭ kazoj de substantivoj en turka, kun ĉiuj finaĵoj post la vokalharmonio. Ĉar la postpozicion "ile" ofte oni aldonas kiel sufikso al la substantivo, kelkaj gramatikistoj analizas ĝin kiel instrumentan deklinacion, kvankam ĝi uzas la genitivon kun personaj pronomoj, singularaj demonstrativoj kaj pridemandakim. La plurala markilo -ler² tuj sekvas la substantivon antaŭ ajna deklinacio aŭ aliaj afiksoj (p. ekz. köylerin "de la popoloj").
La turka lingvo havas ses kazojn, nomenominativon,genitivon,dativon,akuzativon,lokativon kajablativon, kies finaĵoj sekvas post eventuale metata finaĵo de la pluralo (-lar aŭ -ler). La vokalo de la sufikiso dependas de la vokalharmonio. La finaĵo sekvas la jenan skemon:
nominativo: -
genitivo: -(n)in (granda vokalharmonio)
akuzativo: (y)i (granda vokalharmonio)
dativo: -(y)e (malgranda vokalharmonio)
lokativo: -de (malgranda vokalharmonio)
ablativo: -den (malgranda vokalharmonio)
Ĉe personaj nomoj oni disigas la nomon disde la kazfinaĵo per apostrofo, jeneAdem'in "de Adamo".
En la turka lingvo ne estasgramatika genro, pro kio la vortonarkadaş (amiko) oni povas uzi jem por viroj jen por virinoj. Ankaŭ ne estasdifinita artikolo, sed la nombronbir (unu) oni povas uzi kielnedifinita artikolo. Lapluralon oni indikas pere de la sufikso -lar/ler (depende de la vokalharmonio), kiel enevler (domoj) kajatlar (ĉevaloj).
La markilon de akuzativo oni uzas nur por difinitaj objektoj; oni komparu (bir)ağaç gördük "ni vidis arbon" kunağacı gördük "ni vidis la arbon".[6] La pluralan markilon -ler ĝenerale oni ne uzas kiam oni celas klason aŭ kategorion:ağaç gördük povas same signifi "ni vidis arbojn [dum ni promenis tra arbaro]" - kontraste alağaçları gördük "ni vidis la arbojn [koncernajn]".
La deklinacio deağaç montras du gravajn trajtojn de la turka fonologio: asimilado de konsonantoj al sufiksoj (ağaç t an,ağaç t a) kaj esprimo de finaj konsonantoj antaŭ vokaloj (ağa c ın,ağa c a,ağa c ı).
Krome, la substantivoj povas porti sufiksojn kiuj indikas personon: por ekzemplo -imiz, "nia". Per la aldono de la kopulo (por ekzemplo-im, "Mi estas") oni povas krei kompletajn frazojn. La pridemanda partiklomi sekvas tuj la demanditan vorton, kaj ankaŭ sekvas la vokalharmonion:köye mi? "ĉu [iri] al la vilaĝo?",ağaç mı? " ĉu [estas] arbol?".
La turkajadjektoj ne deklinacias. Tamen, la plej grandan parton de la adjektoj oni povas uzi kiel substantivoj, kaj tiam ja oni deklinacias ilin: por ekzemplo,güzel ("belaj") →güzeller ("(la) belaj / personoj"). Uzitaj atributive, la adjektoj antaŭas la substantivojn kiujn ili modifas aŭ adjektas. La adjektojnvar ("ekzistanta") kajyok ("neekzistanta") oni uzas tre ofte kiam en aliaj lingvoj oni uzus "estas" aŭ "havas", por ekzemplo ,süt yok ("ne estas lakto", laŭvorte "(la) lakto (estas) neekzistanta"); la konstrukto "substantivo -GEN substantivo -POSvar / yok "substantivo ";imparatorun elbisesi yok "la imperiestro ne havas veston " ("(la) imperiestro- de vesto- lia neekzistanta");kedimin ayakkabıları yoktu ("mia kato ne havis ŝuojn", laŭvorte" gato- mia - de ŝuo- plur. - pasinte neekzistanta").
La unuaj konataj tjurkaj skribaĵoj estas la monumentaj skribaĵoj de la valo de la riverpOrĥon, en la aktualaMongolio; ili estis starigitaj honore al la princo Kul Tigin kaj lia frato la imperiestro Bilge Ĥan. Tiuj skribaĵoj estis datitaj inter la jaroj 732 kaj 735. Post la malkovro kaj elfosado de tiuj monumentoj kaj de aliaj ŝtontabuloj fare de rusaj arkeologoj en pli ampleksa areo ĉirkaŭ la valo de Orĥon inter 1889 kaj 1893, oni establis, ke la lingvo de la skribaĵoj estas la iama tjurka lingvo. La orĥona skribsistemo estas konata ankaŭ kiel "tjurkaj runoj", pro siaj formoj similaj al la ĝermanajrunoj. Tamen, tiu lingvo estis tre malsimila disde la otomana kaj la moderna turkaj lingvoj.
Je la turka ekspansio komence de la eŭropa Mezepoko (6-a ĝis 9-a jarcentoj), la popoloj parolantaj de tjurkaj lingvoj etendiĝis tra Centra azio, kovrante grandan geografian zonon ekde Siberio ĝis Eŭropo kaj parto de Mediteraneo. Ĉefe laSelĝukoj portis sian lingvon, nome la oghuza turko (rekta praulo de la aktuala turka lingvo) alAnatolio en la 11-a jarcento. Dum tiu sama jarcento, lakaraĥanida lingvisto,Mahmud al-Kaŝgari, publikigis la unuan vortaron de tjurka lingvo kaj mapon de la geografia distribuado de parolantoj de tjurkaj lingvoj en laKompendio de tjurkaj dialektoj (en otomana turka:Divânü Lügati't-Türk). Komence de la 11-a jarcento en Anatolio, aktuale Turkio, aperis la nomita "antikva anatolia turka", kiu estas la mezepoka praulo de la moderna turka lingvo.
Post la adopto deIslamo ĉirkaŭ la jaro 950 fare de lkaraĥanidoj kaj laselĝukoj, kiuj estas konsiderataj la kulturaj prauloj de la otomanoj, la administracia lingvo de tiuj ŝtatoj akiris nombrajn vortopruntojn de laaraba lingvo kaj ankaŭ de lapersa lingvo. La turka literaturo de la otomana periodo, partikulare ĉe la poeziodivan aŭdiwan, estis tre forte influita de la persa lingvo, inklude la adoptadon de la metriko kaj de granda kvanto de importitaj vortoj. La oficiala kaj literatura lingvo de laOtomana Imperio (1299-1922) estis fakte ia miksaĵo de turka, araba kaj persa kiu estis tre diferenca disde la lingvo ĉiutage parolata en tiu periodo nomitakaba Türkçe, parolata de pli malkleraj personoj kaj de lokanoj de ruraj zonoj. Tiu lingvo estis multe pli pura kaj finfine iĝis la bazo de la moderna turka lingvo.
Post la fondo de laRespubliko Turkio kaj la reformo de la skribmaniero, laSocieto de la Turka Lingvo (TDK) establiĝis en 1932 sub la patroneco deMustafa Kemal Atatürk cele al okazigo de esplorado pri la turka lingvo. Unu de la precizan celoj de tiu societo estas iniciati lingvan reformon por anstataŭi vortojn dearaba kaj persa deveno pere de ekvivalentoj de turka deveno. Pere de malpermeso uzi fremdajn vortojn en la gazetaro, la societo sukcesis elimini centojn de fremdaj vortoj for de la turka lingvo. Dum la plej granda parto de la vortoj enkondukitaj en la lingvo fare de laTürk Dili Kurumu (TDK) estis novaj derivaĵoj de turkaj radikoj, la societo sukcesis ankaŭ revivigi vortojn de la antikva tjurka lingvo kiujn oni ne estis uzintaj dum jarcentoj.
Pro tiu subita lingva ŝanĝiĝo, la pli aĝaj parolantoj kaj la pli junaj parolantoj ekdiverĝis ĉefe en la vortotrezoro: dum la generacioj naskiĝintaj antaŭ 1940 tendencis uzi terminojn de persa kaj araba devenoj, la novaj generacioj preferis la novan esprimmanieron. Estis paradokse ironia ke la propra Atatürk, en siaj longaj diskursoj al la novaparlamento en1927, uzis otomanan parolmanieron kiu nuntempe sonus tiom rara ke necesis tri tradukoj al la moderna turka lingvo: nome la unua en 1963, la dua en 1986 kaj, denove, en 1995. Estas ankaŭ politikaj nuancoj en tiu lingva debato, ĉar kelkaj konservativaj sektoroj uzas pli grandan nombron de arkaismoj, kaj en la gazetaro kaj en la ĉiutaga vivo.
Dum la lastaj jardekoj okazis kontinua laboro de la TDK por stampi novajn vortojn, cele al esprimado de novaj konceptoj kaj teknologioj dum ili venas al la lingvo, ĉefe devenaj de laangla lingvo. Multaj el tiuj terminoj, aparte ĉe la areo de la teknologio, ricevis ampleksan akceptadon. Tamen, la TDK estis kritikita pro la stampado de vortoj kiuj por multaj parolantoj sonas tro artefaritaj. Kelkaj fruaj ŝanĝoj, kielbölem kiu celis anstataŭifırka (politika partio), ne atingis popolan apogon; faktefırka estis siavice anstataŭita de la vortoparti prenita rekte de lafranca lingvo. Kelkaj vortoj prenitaj de la antikva turka prenis specialajn signifojn, por ekzemplo,betik (kiu dekomence signifis libron) estas nuntempe uzata por la nomitascript ĉe informadiko.
Multaj vortoj kunekzistis kun sia iama partnero. Tio okazas kiam vorto prunteprenita de alia lingvo ŝanĝas sian dekomencan signifon: por ekzemplo,dert, derivita de la persadard (درد: doloro), signifas nun "problemon" en turka;[7] dum la indiĝena turka vortoağrı estas uzata por "fizika doloro". Foje, la lingva prunto havas en turko signifon iomete diferenca disde la origina signifo, kio okazigas situacion similan al la kunekzistado de vortoj de ĝermana kaj latina devenoj en laangla lingvo, kielpork (porkaĵo, cf. francaporc) kajpig ("porko"),to commence ("starti", "komenci", formala vorto; cf. francacommencer) kajto begin ("eki", pli neformala), ktp. Inter la antikvaj anstataŭitaj vortoj, estas terminoj de geometrio, kardinalaj punktoj, kelkaj nomoj de monatoj kaj multaj substantivoj kaj adjektoj.
Akalın, Şükrü Haluk (Januaro 2003). "Türk Dil Kurumu'nun 2002 yılı çalışmaları (Turkish Language Association progress report for 2002)" (PDF). Türk_Dili (en turka) 85 (613). ISSN 1301-465X. Arkivita el la originalo en la 27-a de junio de 2007. Konsultita 2007-03-18.[1] Arkivita ĉe[2]
Bazin, Louis (1975). "Turcs et Sogdiens: Les Enseignements de L'Inscription de Bugut (Mongolie), Mélanges Linguistiques Offerts à Émile Benveniste". Collection Linguistique, publiée par la Société de Linguistique de Paris (france) (LXX): 37–45.
Brendemoen, B. (1996). "Conference on Turkish in Contact, Netherlands Institute for Advanced Study (NIAS) in the Humanities and Social Sciences, Wassenaar, 5–6 February 1996".
Encyclopaedia Britannica, Expo 70 Edition Vol 12. William Benton. 1970.
Coulmas, Florian (1989). Writing Systems of the World. Blackwell Publishers Ltd, Oxford.ISBN 0-631-18028-1.
Dilaçar, Agop (1977). "Atatürk ve Yazım". Türk Dili (en turka) 35 (307). ISSN 1301-465X. Konsultita la 2007-03-19.[3]
Ergin, Muharrem (1980). Orhun Abideleri (in Turkish). Boğaziçi Yayınları.ISBN 0-19-517726-6.
Findley, Carter V. (October 2004). The Turks in World History. Oxford University Press.ISBN 0-19-517726-6.
Glenny, Misha. The Balkans – Nationalism, War, and the Great Powers, 1804–1999, Penguin, New York 2001.
Johanson, Lars (2001). "Discoveries on the Turkic linguistic map" (PDF). Swedish Research Institute in Istanbul. Arkivita el la originalo en la 5-a de februaro, 2007[4]. Konsultita la 2007-03-18.[5]Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivoWayback Machine
Ishjatms, N. (Oktobro 1996). "Nomads In Eastern Central Asia". History of civilizations of Central Asia 2. UNESCO Publishing.ISBN 92-3-102846-4.
Katzner, Kenneth (Marto 2002). Languages of the World, Third Edition. Routledge, an imprint of Taylor & Francis Books Ltd.ISBN 978-0-415-25004-7.
Lewis, Geoffrey (2001). Turkish Grammar. Oxford University Press.ISBN 0-19-870036-9.
Lewis, Geoffrey (2002). The Turkish Language Reform: A Catastrophic Success. Oxford University Press.ISBN 0-19-925669-1.
Özsoy, A. Sumru; Taylan, Eser E. (eld.) (2000). Türkçe’nin ağızları çalıştayı bildirileri (Workshop on the dialects of Turkish) (en turka). Boğaziçi Üniversitesi Yayınevi.ISBN 975-518-140-7.
Soucek, Svat (March 2000). A History of Inner Asia. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-65169-1.
Vaux, Bert (2001). "Hemshinli: The Forgotten Black Sea Armenians" (PDF). Harvard University. Konsultita la 2007-04-24.[6]Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivoWayback Machine
Zimmer, Karl; Orgun, Orhan (1999). "Turkish". Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 154–158.ISBN 0-521-65236-7.
Center for Studies on Turkey, University of Essen (2003). "The European Turks: Gross Domestic Product, Working Population, Entrepreneurs and Household Data" (PDF). Turkish Industrialists' and Businessmen's Association. Arkivita el la originalo en la 4-a de decembro, 2005[7]. Konsultita la 2007-01-06.[8]Arkivigite je 2005-12-04 per la retarkivoWayback Machine
"Güncel Türkçe Sözlük" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Arkivita el la originalo en la 2007-03-12[10]. Konsultita la 2007-03-21.[11]Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivoWayback Machine
"Turkish Etymological Dictionary online" (en turka). Sevan Nişanyan. 2006. Konsultita la 2007-09-11.[12]
"Language Materials Project: Turkish". UCLA International Institute, Center for World Languages. February 2007. Konsultita la 2007-04-26.[13]Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivoWayback Machine
TNS Opinion & SocialArkivigite je 2008-02-15 per la retarkivoWayback Machine (Februaro 2006). Special Eurobarometer 243 / Wave 64.3: Europeans and their Languages (PDF). European Commission Directorate of General Press and Communication. Konsultita la 2007-03-28.
"Turkish Language Association: Sesler ve ses uyumları "Sounds and Vovel karmony"" (en turka). Turkish Language Association. Konsultita la 2013-01-13.[14]Arkivigite je 2012-07-28 per la retarkivoWayback Machine
Turkish Language Association. "Türk Dil Kurumu – Tarihçe (History of the Turkish Language Association)" (en turka). Arkivita el la originalo en la 2007-03-16[16]. Konsultita la 2007-03-18.[17]Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivoWayback Machine
"Türkçe Sözlük (2005)’teki Sözlerin Kökenlerine Ait Sayısal Döküm (Listo de originaj vortoj en Türkçe Sözlük (2005))" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Konsultita la 2007-03-21.[18]Arkivigite je 2007-03-01 per la retarkivoWayback Machine
"Spartak KADIU : Türkçede zaman ve kip kavramı ve i-ek eylemin fonksiyonu üzerine" (en turka). Turkish Studies: International Periodical For The Languages, Literature and History of Turkish or Turkic Volume 7/3,. Konsultita la 2013-01-15.[19]