Turón (signifo en la hispana estasPutoro, kio aperas en la supra duono de la blazono) estasvilaĝo kajmunicipo de la Aŭtonoma KomunumoAndaluzio, en laprovinco Granada, sude deHispanio. Ĝi estas sur la sudorienta parto de la komarko de laAlpujarra Granada kaj sur la sudorienta parto de la provinco mem, je 148 km de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj granadajMurtas kajAlbuñol kaj kun la almeriajAlcolea,Berja kajAdra. Proksime al Turón estas la akvorezervejo de Benínar.
La origino de Turón kiel setlejo datas el la epoko de laRomia Imperio, kiam ĝio estis konata kiel "Turobriga" kaj estis ekspluatataj laminoj daplumbo nuntempe forlasitaj. Dum la epoko deAl Andalus ĝi apartenis al la tahao de la Granda Cehel kaj vivis tempon de trankvilo kaj prospero ŝirmite de la ĉirkaŭaj montetoj kiuj krome havigasklimaton pli favoran ol tiu de la cetero de la komarko. Kiel ĉe la tuta zono, ankaŭ tie oni apogis la ribelon de lamoriskoj kaj post ilia malvenko kaj forpelo la loko estis praktike senhoma, kaj estis reloĝata de kolonoj el aliajregnoj de Hispanio.
Iam oni ricevis en la brigadoj apartenantaj al la 23a Korpuso de Armeo (de komunista estraro) ordonon de tiu por ke ĉiu brigado sendu roton de homoj kiuj estu certe kontraŭfaŝistoj. Tiel oni faris kaj oni donis al ili plenajn instrukciojn por ke ili iru al Turón, vilaĝeto de la Alpujarra granada. Oni diris al ili ke oni devas elimini faŝistojn por la bono de la idearo. Alvenis al Turón la nomumitoj kaj murdis 80 personojn, inter kiuj la majoritato absolute ne devis suferi tiun punon, ĉar tiu ne estis kontraŭ la reĝimo kaj multe malpli estas danĝera, kaj fakte okazis ke membroj de laCNT, de la socialisma partio kaj de aliaj sektoroj murdis kunulojn de siaj propraj organizoj, sen scii, ke ili estas tio kaj kredante ke ili agadis justice, kiel indikis al ili iliaj superuloj. Okazis ankaŭ perfortoj de la filinoj (kiuj proponis sin mem) por eviti ke iliaj patroj estu murditaj. Kaj plej abomeninda estis la maniero plenumi tiujn agojn, plentage kaj antaŭ ĉiuj, kio okazigis tajdon de tragedia teroro tra la tuta komarko. Tie oni estis konstruanta ŝoseon kaj la mortintoj estis enterigitaj en la fosaĵo de la ŝoseo mem.
Diego Abad de Santillán (1940):Por qué perdimos la guerra. Buenos Aires, p. 288