Tunizio (arabe تونسTunis,berbera: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes) estas lando enNorda Afriko, interAlĝerio kajLibio.
La loĝantoj de Tunizio nomiĝastunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝastunizanoj.
- Loĝantaro: 8.987 mil (1995), inter ili 97,2% tuniziajaraboj, 1,1%berberoj.
- Ŝtatlingvo:araba lingvo (lafranca estas ankaŭ multe uzata en la tuta lando, kvankam ĝi ne estas oficiala lingvo).
- Kredantoj:islamanoj.
- Eksporto:nafto,fosfatoj,tekstilaĵo,frukto,fiŝo.
- Organizoj:UNO (1956)
- Heredaĵo: ruinoj deKartago, malnova urbocentro de Tunizo,punika urboKerkuan kajAkropolo.
- Esperanto-movado: viduEsperanto-movado en Tunizio
En814 a.K.Fenicianoj fondigis Kartago, kiu (post multe da jaroj de sereneco) estis tute pereigita dum la Tria Punika Milito en146 a.K. Tiam ĝi estiĝisromia provinco "Africa". Ekde476, kiamOkcident-Romio pereiĝis, Kartago estis la parto deBizanca Imperio. Dum 7-a kaj 8-a jarcentojAraboj konkeris teritorion de nuntempa Tunizio. La urbo deKajruano estis fondigita de ili. Multaj arabaj dinastioj regis ĝin ekde800 ĝis1574, kiamOtomana Imperio konkeris la landon.
Ekde1880 Tunizio estis kolonio deFrancio. Ĝi sendependiĝis en1956. Dum longaj jaroj1934-87 ĝin gvidisHabib Bourguiba. En1987Zin Al-Abidin Ben Ali estis elektigita prezidenton. En 1985Israelaj aeroplanoj bombardigis regiono de Tunizo (kieJaser Arafat kaŝiĝis post Israela atako de Libano), kaŭzinte ĉirkaŭ 80 civilulojn mortiĝis.
Ekdedecembro de 2010 ĝisjanuaro de 2011, okazisgrandaj socialaj ribeloj precipe ekigitaj de la urba junularo kontraŭ lasenlaboreco, malbonaj vivkondiĉoj kajpolicaperforto.
La 9-an de oktobro 2015 laNobel-premio pri paco estis atribuita alTunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (arabe:رباعية الحوار الوطني التونسي) omaĝe al la farita laboro por reveno al demokratia kaj tolerema sistemo.
- Tunizo,تونس [tunis] (1.200.000)
- Sfakso,صفاقس [safa'kis] (265.131)
- Sousse,سوسة [su'sa] (173.047)
- Kajruano,قيروان [kajruŭan'] (117.903)
- Arjana,أريانة [arjana] (97.687)
Tunizio estas dividita laŭ 24 gubernioj: Al Kaf, Al Mahdijah, Al Munastir, Al Qasrajn, Al Qajravan, Arjanah, Bajah, Banzart, Bin 'Arus, Jundubah, Madanin, Nabul, Qabis, Qafsah, Qibili, Safaqis, Sidi Bu Zaid, Siljanah, Susah, Tatavin, Tavzar, Tunis, Zaghvan, Manuba.

La araba estas la oficiala lingvo, kaj la tuniza araba, konata kiel Tounsi[1], estas la nacia, regiona araba varianto uzata de la publiko[2]. Ekzistas ankaŭ malgranda minoritato de parolantoj de berberaj lingvoj konataj kolektive kiel Jebbali aŭ Shelha[3][4]. La franca ankaŭ okupas gravan rolon en la tunizia socio, malgraŭ ke ĝi havas neniun oficialan statuson. Ĝi estas vaste uzata en la edukadsistemo (ekzemple kiel la lingvo de instruado en mezlernejo), la gazetaro kaj komerco. En 2010 estis 6 639 000 francaj parolantoj en Tunizio aŭ ĉirkaŭ 64% de la populacio[5]. La itala estas komprenata kaj parolata de malgranda parto de la tuniza loĝantaro[6]. Komercaj elpendaĵoj, menuoj kaj vojmontriloj en Tunizio ĝenerale estas skribataj en araba kaj franca lingvoj[7]. [153]
Latunizia kuirarto, estas miksaĵo de kuirartaj tradicioj de mediteraneaj kaj dezertaj loĝantoj de Tunizio. Ĝia karakteriza spica gusto venas de multaj civilizoj, kiuj regis la landon nun konata kiel Tunizio: Romianoj, vandaloj, bizancanoj, araboj, hispanoj, turkoj, italoj (sicilianoj), francoj, kaj la indiĝenaj berberoj. Multaj el la kuirstiloj kaj iloj komencis formiĝi kiam la antikvaj triboj estis nomadaj. Nomadaj homoj estis limigitaj en siaj kuiradaj iloj per tiaj porteblaj potoj kaj ujoj. La tunizia taĵino estas tre malsama de la alĝeria aŭ maroka plado. Ĝi estas speco de torta plado, farita el ovoj, viando kaj legomoj, simila al la itala frittata aŭ eggah. tipa tunizia manĝaĵo.
LaTunizia nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1956, kiam Tunizio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La tunizia teamo en 2004 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Tunizio.
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kaj poste la japana pentristoHokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, enAzio, kaj poste venas la vico deFidiaso, kaj posteMaria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn deEŭropo. La venonta ĉiĉerono estasAkenatono kiu montras interesaĵojn elAfriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando:
|
 | „ - Mevecaj vojaĝantoj venas al Kabo Tuniza,
- kie Utnoa miras pri la kunfasko da urboj
- kun splendoraĵoj artaj. Kaj el diversaj epokoj
- li povas kontempladi, ĉar li ekstere troviĝas
- de la reala tempo. Jen la grandurboKartago
- dum masonaĵojn levas Siĥeamanta Didona,
- kun kiu li ekhaltas dumtempe teni babilon:
- en templo jen pentraĵoj pri la heroaj eventoj
- de l'ŝtorma Trojmilito, apud murego rokrufa.[8] ”
|
|
Vidu ankaŭMONA.
Bazaj informoj priTunizio enla vikio de UEAesperante
- ↑Sayahi, Lotfi (24 April 2014). Diglossia and Language Contact: Language Variation and Change in North Africa. Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-86707-8.
- ↑Albert J. Borg; Marie Azzopardi-Alexander (1997). Maltese.Londono: eldonejoRoutledge. p. 13. ISBN 978-0-415-02243-9. Retrieved 24 February 2013.
The immediate source for the Arabic vernacular spoken in Malta was Muslim Sicily, but its ultimate origin appears to have been Tunisia. In fact, Maltese displays some areal traits typical of Maghrebine Arabic, although during the past eight hundred years of independent evolution it has drifted apart from Tunisian Arabic.
- ↑Volk, Lucia (2015-02-11). The Middle East in the World: An Introduction. Routledge. ISBN 9781317501732.
- ↑"An outline of the Shilha (Berber) vernacular of Douiret (Southern Tunisia)". Australian Digital Theses Program. 26 May 2008. Arĥivita de laoriginalo je la 26-a majo 2008. Allirita la 19-an de januaro 2013.
- ↑"Le dénombrement des francophones"Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivoWayback Machine (PDF, la kalkulado de la francparolantoj), Organisation internationale de la Francophonie (internacia organizaĵo de la francparolantaro).
- ↑McGuinness, Justin (1-a novembro 2002). Footprint Tunisia Handbook: The Travel Guide. Globe Pequot Press. ISBN 978-1-903471-28-9. Alilrita la 26-an de januaro 2013.
- ↑"Tunisian Languages"Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivoWayback Machine(tuniziaj lingvoj). Tunisia-tourism.org. Allirita la 13-an de septembro 2013.
- ↑Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.
Tiu ĉi artikolo ('lingvoj') estas parte tradukita de la samtitola artikolo en la anglalingva versio de Vikipedio je la 24-a decembro 2017.
