LaTulipa revolucio aŭUnua kirgiza revolucio temas pri la demisiigo de la prezidantoAskar Akajev kaj sia registaro enKirgizio, eksa soveta respubliko deCentra Azio, post la parlamentaj elektoj de la27-a de februaro kaj la13-a de marto2005. La revolucio serĉis la finon de la regado de Akajev kaj de lia familio kaj partneroj, kiuj en populara opinio fariĝis ĉiufoje pli koruptaj kaj aŭtoritatemaj. Sekvante la revolucion, Akajev fuĝis alKazaĥio kaj poste alRusio. La4-an de aprilo li subskribis sian eksiĝodeklaron en la ĉeesto de kirgiza parlamenta delegacio en la ambasadejo de lia lando enMoskvo, kaj la11-an de aprilo la Kirgiza Parlamento ratifis la eksiĝon.
En la fruaj komencoj de la revolucio, la amaskomunikiloj diverse nomis la agitadon la "Roza", " Citrona", "Silka", aŭ "Narcisa" Revolucio. Sed fine ĝi estis "Tulipa Revolucio", esprimo kiun Akajev mem uzis en parolado avertanta ke nenia kolora revolucio devus okazi en Kirgizio. Tiaj esprimoj elvokis similecojn kun la neviolentaRevolucio de la rozoj enKartvelio kaj laOranĝa Revolucio enUkrainio en 2004, kies nomoj ŝuldiĝas alĈeĥoslovaka Velura revolucio en 1989.
Givi Targamadze, iama membro deLiberty Institute kaj la prezidanto de la kartvela parlamenta komisiono pri Defendo kaj Sekureco, konsultis ukrainajn opoziciajn ĉefojn pri la tekniko de neperforta lukto, kaj poste li konsilis gvidantojn de la kirgiza opozicio dum la Tulipa revolucio.
La Tulipa revolucio, malgraŭ esti samtempa kun aliaj neviolentajkoloraj revolucioj, vidis iun perforton en ĝiaj komencaj tagoj, precipe en la suda urbo deĴalalabat, kie la unuaj gravaj signoj deperforto aperis, kaj almenaŭ tri homoj mortis dum ĝeneraligita tumultrabado en la ĉefurbo en la unuaj 24 horoj post la falo de la kirgiza registaro.