Ĉinghua Universitato aŭTsinghua Universitato (en ĉina =清华大学) estas gravapublika esplor-universitato enPekino,Ĉinio, kaj membro de la Ligo C9 de ĉinaj universitatoj. Ĝi estas ankaŭ membro de la Duobla Unuaklasa Universitatplano, la Projekto 985 kaj la Projekto 211.[1][2] Ekde sia establado en 1911, ĝi produktis multajn elstarajn estrojn kaj gravulojn en scienco, inĝenierado, politiko (kiel la regantojĴu Ronĝi,Hu Jintao kajXi Jinping), negocoj, akademio kaj kulturo.[3][4]
Ĉinghua Universitato estis rangigita la 15-a plej bonkvalita universitato en la mondo fare deQS World University Rankings,[5] kaj la 1a en Azio fare deTHE Asia University Rankings kaj deU.S. News and World Report.[6][7]
Nun ĝi servas por pli ol 50 000 studentoj kun pli ol 3 500 profesoroj.