LaTruman-doktrino estis politika strategio de Usono por kontraŭstarisovetian ekspansion. Ĝi estis proklamita de la tiamaprezidento deUsonoHarry S. Truman dum sia parolado al laKongreso de Usono la12an de marto1947.En sia parolado Truman diris, ke devis esti principo de la ekstera politiko de Usono, "apogi liberajn popolojn, kiuj estas minacitaj de armitaj malplimultoj aŭ de eksteraj premoj". La Truman-doktrino iĝis la fundamento de la ekstera politiko de la prezidento kaj metis Usonon en la rolon de tutmonda policano.
Truman faris la pledon meze de la krizo de laGreka Enlanda Milito (1946-49) en kiu kontraŭstarismonarkiistoj kajkomunistoj. SamtempeTurkio suferis premojn deSovet-Unio, kiu celis al teritoriaj gajnoj en la strategiaj distriktoj deKars kajArdahan, kaj al revizio de la regularo rilate al laTurkaj Markoloj regataj ekde 1936 per laTraktato de Montreux. Truman asertis, ke se Grekio kaj Turkio ne ricevis la helpon kiun ili urĝe bezonis, ili neeviteble falus al komunismo kun gravaj sekvoj ĉie en la regiono. Ĉar Turkio kaj Grekio estis historiaj rivaloj, estis necese helpi al ambaŭ egale, eĉ se la minaco al Grekio estis pli tuja.
La politiko de Truman gajnis la subtenon de larespublikanoj kiuj kontrolis la kongreson. Estis senditaj 400 milionoj de usonaj dolaroj, sed neniuj militfortoj, al la regiono. La efiko estis, ke la komunista minaco finiĝis, kaj en 1952 ambaŭ landoj (Grekio kaj Turkio) aliĝis alNATO, la armea alianco kiu garantiis ilian protekton.
La Truman-doktrino finis la militaliancon inter Usono kaj Sovet-Unio kaj iĝis la bazo de la amerikamalvarmmilito-politiko ĉie en Eŭropo kaj en la mondo.