Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Trukolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trukolombo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KolomboformajColumbiformes
Familio:KolombedojColumbidae
Genro:Columba
Specio:TrukolomboC. oenas
Linneo, 1758
Columba oenas
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    LaTrukolomboArbokolombo (Columba oenas) estas membro de la familio debirdojKolombedoj aŭ kolomboj.

    Disvastiĝo kaj subspecioj

    [redakti |redakti fonton]

    En la norda parto de sia teritorio enEŭropo kaj okcidentaAzio la Trukolombo estas migranta sudokcidenten por vintri, krome la specio estas loĝanta la tutan jaron en la suda parto de sia teritorio. Ĝi estas sufiĉe disvastigita. Estas du subspecioj, la jenaj:

    • Columba oenas oenas (inkl.hyrcana) – en la tuta Eŭropo, escepte plej nordaSkandinavio kajGrekio, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 500 000 reproduktaj paroj (preskaŭ la duono aŭ triono enBritio)
    • Columba oenas yarkandensis (inkl.tianshanicus) - enUzbekio,Kazaĥio,Kirgizio kajTaĝikio, krom okcidentaĈinio.

    Similaj samgenranoj

    [redakti |redakti fonton]

    La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genroColumba, kvankam ŝajne similaj, havas tre diferencigajn karakterojn. LaPalumbo estas diferencebla pro iome plia grandeco kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj strioj en la flugiloj. LaRokkolombo kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro, sed sovaĝaj specimenoj de la unua havas rimarkindan blankan pugon kaj du bone markitajn nigrajn striojn en flugiloj aŭ flankoj, dum ĉe la Trukolombo la pugo estas griza kaj la du flugilstrioj estas nekompletaj, temas nur pri komenco de strioj.Urbokolomboj (la sama specio kielRokkolombo) estas treege variebla, kaj ne diferenceblaj malhelgrizaj specimenoj sen blanka pugo povas foje ege similaspekti kun la Trukolombo.

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]

    La Trukolombo estas ĉirkaŭ 33 cm longa kun enverguro de 63 ĝis 69 cm kaj pezo de 250 ĝis 340 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genroColumba en Eŭropo. Ili estas ĝenerale malhelgrizaj kun tre fortaj nuancoj metalverdaj en la flankoj de la kolo kaj pli ĝenerale kaj amplekse rozviolaj en brusto. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge estas videblaj nigraj bordoj de flugiloj kaj vosto. Ili vivas ĝis 13 jarojn.

    Kutimoj

    [redakti |redakti fonton]

    La preferataj lokoj de la Trukolombo estas pli malpli ĉe malferma kamparo, pro tio la specio faras neston en arboj preferinde de maldensaj parkoj anstataŭ en densaj arbaroj. Ĝi estas komuna en marbordoj kie klifoj havigas truojn, sed ili preferas internajn klifojn, kiel ĉe montoj, abandonitaj ŝtonminejoj, ktp. La flugo estas rapida, per regula frapado, kun eventuala subita flugilfrapo, karaktera de kolomboj ĝenerale.

    La Trukolombo estas sociema kaj gregema en aroj de ĝis dudeko da membroj, ofte kune kun la Ringokolombo, kvankam plej verŝajne la ekzisto de manĝaĵo kunigas ilin.

    Ili manĝas vegetalojn; ĉefe burĝonojn, foliojn, fruktojn kaj ĉefe semojn.

    La voĉo estas mallonga, akra,uŭoo tre diferenciga disde la pli melodia kverado de la Ringokolombo; ĝi estas sufiĉe laŭta por esti priskribita kiel hurlo.

    Reproduktado

    [redakti |redakti fonton]
    Ovo deColumba oenas

    Ĝi por pariĝada ceremonio piediras laŭ horizontala branĉo kun pufigita kolo, malaltigitaj flugiloj kaj ventumiligita vosto. Dum cirkloflugado oni vipas la flugilojn. La nesto (kvankam la nestomaterialo estas preskaŭ ĉio uzita) estas kutime en truo de arbo (de tie la nomo de la specio kaj eventuala kaŭzo de ties malpliiĝo kiam oni forhakas malnovajn arbojn), fendo en rokmuro, aŭ eĉ enkuniklejo, sed tiu birdo nestumas ankaŭ enhedero aŭ en la dikaj kreskaĵoj ĉirkaŭ la trunkoj de latilioj. Ili uzas ankaŭnestoskatolojn. La ino demetas du ovojn kaj kovas ilin dum ĉirkaŭ 17 tagojn. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn (unue per kropolakto kaj poste kun aldono de semoj), kiuj ekflugas post unu monato. Povas ekzisti dua aŭ tria ovodemetado, kion la ino preparas kiam la masklo ankoraŭ zorgas la antaŭan idaron.

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]

    BirdLife International (2004).Columba oenas.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita 08a de Majo 2006. Ne minacata

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Birdoj
    Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
     
    Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
    Ordoj de
    Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
    Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Trukolombo&oldid=9062573"
    Kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp