| Trujillo Alto | |||
|---|---|---|---|
| municipo de Porto-Riko | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 00976 • 00977 | ||
| En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 67 740 (2020)[+] | ||
| Loĝdenso | 1 218 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 18° 22′ N,66° 1′ U(mapo)18.362777777778-66.0175Koordinatoj:18° 22′ N,66° 1′ U(mapo)[+] | ||
| Alto | 18 m[+] | ||
| Areo | 55,61 km² (5 561 ha)[+] | ||
| Horzono | UTC-04:00[+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Truhiĵo Alto (hispane:Trujillo Alto) estas komunumo aŭ municipo dePorto-Riko. Truhiĵo Alto situas en la nordorientaj humidaj montetoj de la lando. La komunumo apartenas al la areo de San-Juano, ĉefurbo de Porto-Riko.San-Juano situas norde kaj okcidenta, Gurabo kaj Caguas sude, kajCarolina oriente. La komunumo havas 55,6 km².
Fine de 2020 en la komunumo vivis67 740 loĝantoj sur areo de55,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 218 loĝantoj/km². Por komparo vidu la tabelon sube: Laŭ la censoj la loĝantaro kreskis je 23.9% inter 1990 kaj 2000 - poste ĝi denove iom malkreskis. Truhiĵo Alto estas la deka komunumo se oni konsideras ĝian loĝantaron.
Loĝantaro de Truhiĵo Alto dum la 20-a jarcento:
| Jaro | Loĝantaro Trujillo Alto |
|---|---|
| 1899 | 5 683 |
| 1920 | 7 470 |
| 1940 | 11 726 |
| 1950 | 13 605 |
| 1960 | 18 251 |
| 1970 | 30 351 |
| 1980 | 51 389 |
| 1990 | 61 120 |
| 2000 | 76 808 |
| 2010 | 74 842 |
| 2020[1] | 67 740 |
Jare la temperaturo estas 77.3℉. La regiono estas pluva, ĝi havas 72 colojn da pluvo jare. La plej pluvaj monatoj estas aŭgusto kaj septembro kaj la plej sekaj monatoj estas februaro kaj marto.
LaRío Grande de Loíza (Loiza granda rivero) zigzagas tra la teritorio de la suda regiono (Kagŭas kaj Gurabo) ĝis la orienta regiono (Karolina). La komunumo havas dek kvin riveretojn kies nomoj estas (hispane):Limones, Naranjo, Carraízo, Cepero, Colorada, Blasina, Grande, Hoyo Frío, La Gloria (antaŭQuebrada Infierno),Pastrana, Rohena, Sabana Llana, Matienzo, Maracuto kajVariante. La artefarita lagoCarraizo situas tra la kvartaloj Carraízo kaj La Gloria kaj provizas trinkeblan akvon al San-Juano. Ankaŭ la komunumo havas 19 fontojn (hispana lingvo: manantiales). Inter ili estas La Ceiba kaj La Montaña.

La reliefo de Truhiĵo Alto estas ĉefe humidaj montetoj. La plej altaj montetoj estas sude kaj havas inter 200 kaj 340 metroj super maro. Tiuj montetoj situantas en la Quebrada Grande kvartalo.