True Romance | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | True Romance |
Originala lingvo | angla lingvo • itala lingvo |
Kina aperdato | 10 sep. 1993, 27 jan. 1994, 1993 |
Ĝenro | krimfilmo, agfilmo, drama filmo, amafera filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Jeffrey L. Kimball |
Reĝisoro(j) | Tony Scott |
Produktisto(j) | Gary Barber • Samuel Hadida • Steve Perry |
Scenaro | Quentin Tarantino • Roger Avary |
Filmita en | Los-Anĝeleso • Santa Monica • Detrojto • Ambasadora Hotelo • Vista Theatre |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso • Detrojto |
Muziko de | Hans Zimmer |
Rolantoj | Christian Slater • Patricia Arquette • Dennis Hopper • Val Kilmer • Gary Oldman • Brad Pitt • Christopher Walken • Michael Rapaport • Bronson Pinchot • Tom Sizemore • Samuel L. Jackson • Saul Rubinek • James Gandolfini • Chris Penn • Anna Thomson • Conchata Ferrell • Ed Lauter • Eric Allan Kramer • Frank Adonis • Gregory Sporleder • Kevin Corrigan • Maria Pitillo • Michael Beach • Paul Ben-Victor • Victor Argo • Paul Bates • Said Faraj • Joe D'Angerio • John Bower • John Cenatiempo • Patrick John Hurley • Dennis Garber • Scott Evers • Hilary Klym • Steve Gonzales • Laurence Mason |
Produktinta firmao | Davis Films August Entertainment Morgan Creek Entertainment |
IMDb | |
True Romance (Vera amafero) estas usonaamaferakrimfilmo de1993 reĝisorita de Tony Scott kaj verkita deQuentin Tarantino. Ĝi montras korusan geaktoraron estritan de Christian Slater kajPatricia Arquette, kunDennis Hopper,Val Kilmer,Gary Oldman,Brad Pitt, kajChristopher Walken en duarangaj roloj. Slater kaj Arquette portretas ĵusgeedzoj fuĝante el lamafio ŝtelinte drogojn.
True Romance startis kiel frua scenaro de Tarantino; li vendis ĝin por financi sian debutan filmon,Reservoir Dogs (1992). Ĝi estas konsiderata de defendantoj kiel miksaĵo de la respektivaj markoj de la verkisto Tarantino kaj la reĝisoro Scott, kiel pro la filmado enSuda Kalifornio, pop-kulturaj referencoj, kaj stiligita violento markita pere de "malrapida movo".[1][2]
Kvankam dekomence la filmo iĝis malsukcesa en biletvendado, positivaj revizioj, de kritikistoj laŭdante la dialogon, la rolulojn kaj la "off-beat" stilon, helpis ĝin iĝis kulta filmo. Ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj filmoj de Scott kaj unu el la plej bonaj usonaj filmoj de la 1990-aj jaroj.[3][4]
En kinejo deDetroit kiu montras filmojn dekungfu, Alabama Whitman (Patricia Arquette) ekparolas kun fanatikulo deElvis Presley, nome Clarence Worley (Christian Slater). Poste ili seksumas ĉe Clarence. Alabama konfesas plorante, ke ŝi estas ĉiesulino dungita de la ĉefo de Clarence kiel donaco de datreveno, sed ankaŭ ke ŝi enamiĝas de Clarence. Ili geedziĝas.
Vizio de Elvis vizitas Clarence kaj konvinkas lin murdi laprostituisto de Alabama, nome Drexel (Gary Oldman). Clarence iras al labordelo kie laboris Alabama, murdas Drexel kaj prenas sakon en kiu li supozas la havaĵojn de Alabama. Reveninta hejmen, li kaj Alabama malkovras, ke fakte la sako enhavas grandan kvanton dekokaino.
La paro vizitas la patron de Clarence, nome Clifford (Dennis Hopper), ekspolicano kaj nun sekurecgvardio, serĉe de helpo. Clifford diras al Clarence, ke la polico supozas, ke la murdo de Drexel estas murdo inter bandoj. Poste la paro veturas alLos-Anĝeleso, Clifford estas pridemandita de Vincenzo Coccotti (Christopher Walken), konsilisto de la mafiulo "Blue Lou Boyle", kun kiu Drexel negocis kaj ke nun volas rekuperi la kokainon. Clifford, konstatante ke li mortos ĉiuokaze, moke defias Coccotti, kiu murdas lin; krome noto sur la fridujo malkaŝas la adreson de Clarence en Los Anĝeleso. Tie, Clarence kaj Alabama ekkonas la aktor-aspiranton amikon de Clarence, nome Dick (Michael Rapaport). Dick prezentas al Clarence la aktoron Elliot Blitzer (Bronson Pinchot), kiu akceptas nevole negocadi la vendadon de la drogoj al kinproduktoro Lee Donowitz (Saul Rubinek). Dum Clarence estas aĉetante manĝon, la vicestro de Coccotti, nome Virgil (James Gandolfini), trovas Alabama en ŝia ĉambro kaj frapas ŝin por akiri informon. Sed ŝi defendas sin kaj murdas lin perpafe.
Elliot estas arestita pro troa rapideco kaj drogposedo. Por eviti prizonon, li akceptas registri la drognegocadon inter Clarence kaj Donowitz por la polico. La grupo de Coccotti ekscias kie okazos la interŝanĝo pro la informo el samĉambrano de Dick, Floyd (Brad Pitt). Clarence, Alabama, Dick kaj Elliot iras al la ĉambro de Donowitz en la Hotelo Ambassador kun la drogoj, sed tio ankoraŭ en estas la fino.