Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tropo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Lingvoscienca uzo

[redakti |redakti fonton]

Tropo estasretorikavortfiguro,kiu konsistas elvortludo, t.e. uzo devorto en maniero alia ol tiu,kiu estas konsiderata ĝia laŭvorta aŭ ordinara formo.La alia granda kategorio de vortfiguroj estas laskemo,kiu envolvas ŝanĝon de laŝablono de vortoj en frazo.

Tropo devenas de la helena vortotropos, kiu signifas "turno",ekzemple enheliotropo, floro, kiu sin turnas al la suno.Ni povas prezenti al ni la tropon kiel manieron turni vortonfor de ĝia ordinara senco, aŭ ŝanĝi ĝin en ion alian.

Multaj tropoj estas identigitaj, i.a.:

(Por pli plena listigo, viduvortfiguro)

Literatura uzo

[redakti |redakti fonton]

En literaturo, tropo estas konata kaj ripetita simbolo,stilo, rolulo, aŭ afero, kiu saturas certan specon de literaturo.Ili estas plej ofte forte ligitaj alĝenro.Ekzemple, tropoj enhorora literaturo kaj filmoinkludas la frenezan scienciston aŭ malluman kaj ŝtorman nokton.Tropoj povas esti ankaŭ intrigoj aŭ okazaĵoj,kiel la tropo ensciencfikcio de invado de eksterteranoj,kiujn oni forpelas en la lasta momento.

Aŭtoroj, kiuj dependas de tropoj,estas ofte rigardataj kiel senfantaziaj kaj senspicaj.Tamen, multaj aŭtoroj tordis tropojn en novajn formojn tre sukcese.Stephen King estas notinda pro tio,ke li prenis pli malnovajn hororotropojnkaj ilin reverkis en la modernan mondonkun bonegaj rezultoj.

Tropoj enfilozofio de historio

[redakti |redakti fonton]

La uzon de tropoj etendis delingvoscienca uzoĝis la fako defilozofio de historio, inter aliaj teoriistoj,Hayden White en siaMetahistory (1973).Oni ĝenerale komprenas tropojn kiel stilojn de traktatoj— anstataŭ kiel vortfigurojn —sur kiuj baziĝas la verkado de la historio fare de historiistoj.Ili estas historie determinitaj tiom multe,kiom lahistoriografion de ĉiu periododifinas specifa speco de tropo.

LaŭHayden White, tropoj historie malvolviĝis en jena ordo:metonimio,metaforo,sinekdoko, kaj fineironio.

Tropoj en muziko

[redakti |redakti fonton]

En muziko,tropo estas neordita kolekto de ses diversaj tonaltoj,tio, kio estas nun nomata neorditatonaltseso;ekzistas du en dekdutonatemperado egala.Tropojn uzisJosef Matthis Hauer en siadekdutona teknikodisvolvita tuj antaŭ sed senfamigita de tiu deArnold Schönberg.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Tropo"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp