![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Formo kaj grando kompare al averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Latropika botelnazulo (Indopacetus pacificus), konata ankaŭ kielHind-Pacifika bekobaleno kaj kiel laLongmana bekobaleno, estis konsiderata kiel la plej raracetaco en la mondo ĝis ĵuse, sed laglavodenta baleno tenas nur tiun postenon. Je 2010, la specio estis konata nur el preskaŭ dekduo de surstrandiĝoj kaj ĉirkaŭ 65 vidaĵoj.[1]
La specio havis longan historion komplikitan pere de misidentigoj, kiuj estas nune plejparte solvitaj. Kranio kaj makzelo trovita sur strando en Mackay,Kvinslando, en 1882, havigis la bazojn por la dekomenca priskribo de tiu specio fare d H. A. Longman en 1926.[2] Aliaj esploristoj ne estis konvinkitaj, kaj konsideris, ke tiu specimeno povus anstataŭe reprezenti Pacifikan formon deTruea bekobaleno aŭ inon debotelnaza baleno. Preskaŭ 30 jarojn post la origina publikigo de Longman, oni malkovris duan kranion apud Danane,Somalio (1955). Tiu specimeno verŝajne surstrandiĝis marborde, sed estis poste procezata en sterko. Nur la kranio survivis. Biologo Joseph C. Moore uzis tiu kranion, kun la origina specimeno de Mackay, por efektive pruvi, ke la Longmana bekobaleno estas unika specio kaj plialtiĝis ĝin al sia propra genro,Indopacetus.
Dalebout et al. (2003)[3] uzis kombinon degenetikaj kaj morfologiaj analizoj por identigi kvar pliajn specimenojn, inklude kompletan plenkreskan inon kunfeto trovita enMaldivoj en Januaro 2000. La aliaj restaĵoj estis kranio elKenjo kolektita iome antaŭ 1968, kaj du junaj maskloj elSudafriko el surstrandiĝoj en 1976 kaj 1992 respektive. Baze sur morfologiaj analizoj, Dalebout et al. konkludis, ke la genroIndopacetus estas valida. Ankaŭ la ekstera aspekto kaj koloro de tiu specio estis decidiga, kaj oni establis firman konekton kun la misteraj tropikaj botelnazaj balenoj kiuj estis viditaj en la Hinda kaj la Pacifika Oceanoj ekde la 1960-aj jaroj. Dum tiu artikolo estis en presejo, specimeno kiu estis dekomence misidentigita kielGiganta bekobaleno estis trenita en Kagoŝimo,Japanio, en Julio 2002.