Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Troleo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Troleo
vd
Dumnekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Troleo estas oblikva stango surelektra veturilo, kiu estas premata al horizontala drato (defervojatramasupertraka kontakta lineo aŭ detrolebusa kontakta lineo) por ricevi de ĝi elektran energion.

Ekzistas du precipaj specoj de troleoj:

  • pulia troleo, kies supro estas forkeca kunpulio inter la du brakoj de la forko; la pulio ne glitas, sed ruliĝas laŭlonge de la drato, kio altigas ties vivodaŭron. Puliaj troleoj okaze forsaltas de la drato; pro tio ili havas ŝnuron, kiu ebligas rekontakigi ilin.
  • arĉa troleo, kies supro estas larĝa kaj povas gliti iom dekstren kaj maldekstren sur la drato.

Skizo de troleo

Arĉaj troleoj estas uzataj nur detramoj.Trolebusoj ne povas uzi ilin pro du kialoj: Unue ili devas konsiderinde moviĝi dekstren kaj maldekstren, due ili bezonas du dratojn, inter kiuj arĉa troleo kreuskurtan cirkviton.

Elektraj fervojoj kutime uzas ne troleon, sedpantografon, kiu ankaŭ ĉe alta rapido donas sekuran kontakton kaj permesas ambaŭdirektan veturadon.Komuna termino por troleo kaj pantografo estas "kurentoprenilo".

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Troleo"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp