Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Troja asteroido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de lasunsistemo montranta laasteroidan zonon (blanke) kaj latrojajn asteroidojn (verde)

Troja asteroido (aŭTrojano) estasasteroido, kiu orbitas proksime de unu el lapunktoj de Lagrange L4 aŭ L5 de la sistemoSuno-Jupitero, tie estas, sur la Jupiteraorbito, 60° "antaŭ" aŭ "malantaŭ" laplanedo, laŭ ties orbita movo. Oni povas diri, ke troja asteroido estas enorbita resonanco 1:1 kun Jupitero.

Pli vastasence, oni tiel nomas :troja asteroidotroja satelito, korpon kiu orbitas proksime de punkto de Lagrange de sistemo de du pli grandaj korpoj (steloj, planedoj aŭnaturaj satelitoj). Ekzemple, la trojanoj deMarso aŭ deNeptuno. Tamen, ĉar laTrojanoj de Jupitero estas la unuaj malkovritaj kaj la plej multenombraj el lanun konataj trojanoj de ĉiuj planedoj, la termino "Troja asteroido" subkomprenigas "Trojano de Jupitero".

La termino "Trojano" venas de la fakto, tiuj objektoj ricevas la nomojn de roluloj de lamitaTroja Milito.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Joseph-Louis de Lagrange (1736 -1813)

En1772 la matematikistoJoseph-Louis de Lagrange serĉis solvon al laproblemo de tri korpoj, se oni neglektas la mason de la tria korpo.

Li trovis, ke en kvin punktoj, (al kiuj oni donis lian nomon:punktoj de LagrangeLagranĝaj Punktoj), objekto povus resti en ekvilibro. En du el tiuj punktoj, L4 kaj L5, la ekvilibro estas stabila, kaj korpoj povus esti tie "kaptitaj". Tamen, nenia asteroido estis tiam konata en la punktoj de Lagrange de ajna planedo: necesis atendi unu jarcenton antaŭ la malkovro de la unuaj jupiteraj trojanoj.

Edward Emerson Barnard (18571923)

Estas opiniate, ke lausonaastronomoEdward Barnard la unua observis trojanan asteroidon en1904, sed tiu observo estis neglektita[1].Oni tiam supozis, ke estis la ĵus malkovritasaturna lunoFebo, aŭstelo. Nur en1999 la observaĵo de Barnard estis identigita kun(12126) 1999 RM11[2]

Max Wolf (18631932)

Enfebruaro1906, lagermana astronomoMax Wolf de laNacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl malkovris asteroidon en la punkto L4 de la sistemo Jupitero-Suno, kaj nomis ĝin588 Aĥilo, laŭ la nomo de lagrekaherooAĥilo, rolulo de laIliado.

En1906 kaj1907, du pliaj trojanoj,624 Hektoro kaj617 Patroklo estis malkovrita de la germana astronomoAugust Kopff (ankaŭ deHejdelbergo). 624 Hektoro, kiel 588 Aĥilo, orbitas apud la lagranĝa punkto L4 ("malantaŭ" Jupitero), dum ke 617 Patroklo situas proksime de la punkto L5("antaŭ" Jupitero). En1938, 11 trojanoj estis malkovritaj, kaj 14 en1961. Per pli efikaj instrumentoj la nombro da malkovroj kreskis kaj enjulio2011 oni konis 3 141 objektojn en L4 kaj 1 626 objektojn en L5[3].

Nomenklaturo

[redakti |redakti fonton]

La kutimo nomi tiujn asteroidojn laŭ roluloj de laTroja Milito estis sugestita de laaustria astronomoJohann Palisa, kiu la unua precize kalkulis iliajnorbitojn, La asteroidoj de la lagranĝa punkto L4 estis tiel diritaj de la "Greka Tendaro", kaj ricevis la nomojn degrekaj herooj, dum ke la asteroidoj apud la lagranĝa punkto L5, tiel diritaj de la "Troja Tendaro", estas nomitaj laŭ nomoj detrojanoj[4] aŭ de tiuj kiuj batalis ĉe ties latero.

Tamen, en ambaŭ tendaro estas po unu "perfidanto" (aŭ "spiono") :617 Patroklo, kiu ricevis la nomon de la greka batalintoPatroklo, orbitas en laTroja Tendaro, dum ke624 Hektoro, nomita laŭ la trojanoHektoro, situas en laGreka Tendaro. Iliajn nomojn donis, kiel dirite, August Kopff, kiam ankoraŭ ne estis klare, ke temas pri du grandaj apartaj aroj.

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

Orbitoj

[redakti |redakti fonton]
Eblaj "orbitoj" ĉirkaŭ la lagranĝaj punktoj

La orbitoj de lanun konataj trojanoj havasgrandan duonakson inter 5,051AU (por(63176) 2000 YN59) kaj 5,358 AU (por(22049) 1999 XW257).Por komparo, la granda duonakso de la jupitera orbito estas 5,203 AU.

Tamen, la orbitajklinanguloj de la trojanoj rilate al laekliptiko varias de 0,1° ĝis 55,4° (por(83983) 2002 GE39),

La trojaj asteroidoj formas du longajn kaj kurbajn nubojn ĉirkaŭ la punktoj L4 aŭ L5.Observate enkoordinatsistemo, en kiu Jupitero aperas fiksa, ili ŝajnas "orbiti" ĉirkaŭ unu el tiuj punktoj sekvante "orbitojn" nomatajn "ranidaj orbitoj", pro iliaj formoj deranido: kurba kaj malsimetriaovalo.Ĉiu asteroido trakuras tian "orbiton" en ĉirkaŭ 150 jaroj[5]

Fizikaj ecoj

[redakti |redakti fonton]

Ili estas ĝenerale malhelaj asteroidoj, kunalbedo inter 0,03 kaj 0,1.La averaĝa albedo de la asteroidoj pli grandaj ol 57 km estas 0,056 ± 0,003 kaj tiu de objektoj malpli grandaj ol 25: 0,121 ± 0,003[6].

Plej hela konata trojano estas4709 Enomo kun albedo de 0,18.

Spektroskopie, ili similas laD-tipajn asteroidojn,tre oftajn en la eksteraj regiono de laasteroida zono. Kelkaj el ili estas klasifikitaj kiel P-tipaj aŭ C-tipaj asteroidoj[7].Iliaj spektroj estas "ruĝaj" (tie estas, ili pli reflektas la lumon de pli grandajondolongoj) aŭ neŭtraj, sen rimarkinda strukturo. Nenia serioza pruvo de la ĉeesto de akvo aŭorganikaj komponaĵoj estis trovita.Tamen,4709 Enomo havas pli grandan albedon ol averaĝe, kio povus indiki la ĉeeston de akvaglacio. Aliaj trojanoj,911 Agamemno kaj617 Patroklo, montras sorbon ĉirkaŭ 1,7 kaj 2,3μm, kiu povus indiki la ĉeeston de organikaj komponaĵoj.

La spektro de la trojanoj similas tiun de laneregulaj satelitoj de Jupitero kaj, iagrade, de lakometaj kernoj, sed tre malsimila de tiu, pli ruĝa, de la objektoj de laKujper-zono. Spektro de trojano povus kongrui kun tiu de miksaĵo de akva glacio, karbonecaj materialoj kaj, eble, desilikatoj riĉaj jemagnezio. La konsisto de la trojanoj aspektas simila en ambaŭ "tendaroj" (L4 kaj L5).

En2006 teamo de laObservatorio Keck enHavajo mezuris ke ladenso de laduopa asteroido617 Patroklo, 0,8 g/cm², estis pli malgranda ol tiu de la akva glacio, kio pensigas, ke Patroklo, kaj eble ĉiuj trojanoj, pli similas alkometoj kaj objektoj de la Kujper-zono ol alasteroidoj de laĉefa zono[8].

Nombro kaj grando

[redakti |redakti fonton]

Taksata nombro da trojanoj baziĝas sur profunda esploro de malgranda ĉielaj areoj. La grupo en la najbarejo de la punkto L4 entenus inter 160 000 kaj 240 000 korpojn de diametro pli granda ol 2 km; kaj ĉirkaŭ 600 000 korpojn de diametro pli granda ol 1 km[9]

Se la punkto L5 entenas kompareblan nombron da korpoj, la taksata nombro de trojanoj pli grandaj ol 1 km estas ĉirkaŭ unu miliono, nombro simila al la nombro da samgrandaj korpoj de laasteroida zono.

Tamen, tiu nombro eble estas supertaksita, ĉar plej malgrandaj trojanoj emas havi pli grandan albedon (0,12)[6].Laŭ nova taksado,[10]la nombro de la trojano pli granda ol 2 km estus 63 000 en L4 kaj 34 000 en en L5. La nombro de la trojanoj ŝajnas pli granda en L4 ol en L5. Tio povas esti ŝuldata al malegaleco de albedo inter la "Grekaj" kaj la "Trojaj" trojanoj, aŭ malpli malgranda stabileco de la lagranĝa punkto L5.

La grandoj de la trojanoj estas tre diversaj. La plej granda,624 Hektoro, estas objekto longa 370 km kaj larĝa 170 km, kun satelito, S/2006 (624) 1, de 15 km de diametro.617 Patroklo estasduopa asteroido konsistanta el du korpoj de najbara grando. Estas malmulte da tiel grandaj trojanoj en la ĝenerala loĝantaro de la grupoj.

Familioj

[redakti |redakti fonton]

La distribuo de la masoj pensigas, ke la plej malgrandaj trojanoj rezultas de kolizio. Identigikoliziajn familiojn da trojanoj estas pli malfacile ol en la ĉefaasteroida zono, ĉar la trojanoj havas malpli da "libereco" ol la ĉefzonaj korpoj. Tamen, en2003, dek-duo da familioj estis identigita.Tiaj familioj estas multe pli malgrandaj ol la ĉefzonajasteroidaj familioj: la plej granda konata, la grupo deMenelao, entenas nur 8konatajn anojn.

En2010, laĉeĥaj astronomoj M. Brož kaj J. Rozehnal trovis asteroidan familion[11] asociata kun3548 Eŭribato (de laGreka Tendaro). Estis la unuaasteroida familio trovita inter la trojaj asteroidoj de Jupitero. Estas suspekto de alia familio asociata kun4709 Enomo (asteroido de laTroja Tendaro).

Trojanoj de aliaj planedoj

[redakti |redakti fonton]

Teorie, la lagranĝaj punktoj L4 kaj L5 de ĉiujplanedoj de lasunsistemo povus enteni trojanojn. Tamen nenian trojanon oni malkovris ĉeMerkuro nekVenuso.Ankaŭ nenia trojano estis observita ĉeSaturno nekUrano, kies lagranĝaj punktoj estas malstabiligataj fare de la altiro de Jupitero.

En2011, oktrojanoj de Neptuno estis konataj sed ne ankoraŭ numeritaj. Ili estas grandaj objektoj (~ 100 km de diametro), kio permesas pensi, ke la neptunaj trojanoj estus pli multenombraj ol la jupiteraj trojanoj.

Samepoke, kvartrojanoj de Marso estas konataj, inter kiuj unu numerita:5261 Eŭreko.

En2010, estis malkovrita latrojano de Tero2010 TK7[12] en L4 de la sistemoTero-Suno. Aliaakompananto de nia planedo:3753 Cruithne, kiu sekvas larĝan, verŝajne ne stabilanhufuman orbiton, nuntempe en la najbareco de L4 de la sistemoSuno - Tero

Trojanoj de nanoplanedoj

[redakti |redakti fonton]

LananoplanedojCereso kajVesta[13] ŝajnas havi trojanojn :1372 Haremari kaj8877 Rentaro aŭ estas Ceresaj trojanoj[14], aŭ sekvashufuman orbiton rilate al Cereso.

Trojaj satelitoj

[redakti |redakti fonton]
Ĉe la satelitoj de Saturno

En lasatelitaro de Saturno estas konataj pluraj ekzemploj de trojajsatelitoj :Tetiso estas akompanata sur sia orbito de du trojaj satelitoj,Telesto kajKalipso;Diono ankaŭ havas du trojanojn :Heleno kajPolukso. Krome,Jano kajEpimeteo estas kunorbitaj lunoj. Ili havas pli-malpli la saman grandon, kaj ĉiu trakurashufuman orbiton rilate al la alia.

En la sistemo Tero-Luno

Oni ne konas masivan objekton en la lagranĝaj punktoj de la sistemoTero-Luno; sed en1956 lapola astronomoKazimierz Kordylewski observis en tiuj punktoj nubojn dakosma polvo, nomatajnLunoj de Kordylewski. La ekzisto de tiaj nuboj estas pridiskutata, kaj ili povas esti nedaŭraj fenomenoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. The Earliest Observation of a Trojan (La unua observo de trojano) Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics (CfA) (angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser(12126) 1999 RM11 (angle)
  3. List Of Jupiter Trojans (IAU Minor Planet Center) (angle)
  4. Do, plej malvastesence, la termino "Trojano" montras nur asteroidojn de la punkto L5. Por malambiguigi, oni diru "Troja asteroido de la troja tendaro" aŭ "Troja asteroido de la greka tendaro"
  5. Population and Size Distribution of Small Jovian Trojan Asteroids (angle)
  6. 6,06,1Albedos of Sall JovianTrojans (albedoj de malgrandaj trojanoj) Yanga R. Fernández, David Jewitt kaj Julie E. Ziffer The Astronomical Journal (angle)
  7. Physical Properties of Trojan and Centaur Asteroids de M. A. Barucci, D. P. Cruikshank, S. Mottola, M. Lazzarin (angle)
  8. IAUC 8666: (617); 2006T; 2006E, (617) Patroclus(angle)
  9. Size Distribution of Faint Jovian L4 Trojan Asteroids (Masa Disdono de Etaj Trojanoj en L4 de Jupitero) de Yoshida, F kaj Nakamura, T.(angle)
  10. A New Surface Density Model of Jovian Trojans around Triangular Libration Points (Nova Modelo de surfaco de denso de la trojanoj ĉirkaŭ la lagranĝaj punktoj) de Nakamura, Tsuko kaj Yoshida, Fumi (angle)
  11. Eurybates - the only asteroid family among Trojans ? (Eŭribata familio, ununura familio ĉe la Trojanoj ?) M. Brož kaj J. Rozehnal (angle)
  12. En bref : premier astéroïde troyen pour la Terre ( Mallonge: unu tera trojana asteroido) (france)
  13. Co-orbital objects in the main asteroid belt (kunorbitaj objektoj en la asteroida ĉefzono) A. A. Christou Astronomy and Astrophysics, v.356, p.L71–L74 (2000) (angle)
  14. The Trojans of Ceres and Vesta (La trojaj de Cereso kaj Vesta) A. A. Christou American Astronomical Society, DPS Meeting #33, #52.05; Bulletin of the American Astronomical Society, Vol. 33, p.1134 (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Sunsistemo
SteloPlanedosistemo
Planedoj
Eblajnanoplanedoj
Satelitoj
Aliaj objektoj
Regionoj
Vidu ankaŭ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Troja_asteroido&oldid=8958489"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp