Triumfa arko (latinearcus aŭfornix triumphalis) estas pordegoforma konstruaĵo ne ligita al alia konstruaĵo, kiu origine stariĝis en laRomia Imperio honore altriumfantaj imperiestroj aŭ armeestroj.
Nuntempe ankoraŭ ekzistantaj triumfaj arkoj enRomo estas, krom la ruinoj de la triumfa arko deDrusus, tiuj deTito en la areoForum Romanum, deSeptimo Severo same en la foruma areo, kaj deKonstantino apud laKoloseo. Aliaj konstruaĵoj de tiu speco estas honoraj arkoj kiel tiu deGalieno, trairaj arkoj kiel tiu de la dioJano en la areoForum Boarium aŭ urbopordegoj kiel laDolabella-arko.
la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) enSaintes, restaĵo de la antikva romia urboMediolanum Santonum
Ĉar triumfaj paradoj de la romiaj armeestroj aŭ imperiestroj nur okazis en Romo kajKonstantinopolo, la arkoj de tiu epoko, kiuj en simila maniero konstruiĝis en aliaj urboj de la imperio, ne nomatis "triumfa", sed "honora" arko: ekzemploj de honoraj arkoj estas ekde la plej frue konservita de imperiestroAŭgusto Cezaro enRimini[1], enSusa,Aosta kajFano; tiuj deTrajano enAncona,Mérida (Hispanio) kajBenevento, tiu deHadriano enAteno, la Aŭgusta urbofonda arko enOrange kaj tiu deGalerius enTesaloniko. Krome ekzistas honoraj arkoj interalie enPula,Verono,Saintes,Saint-Rémy-de-Provence,Carpentras en suda Francio kajCáparra en Hispanio. La Hadriana pordego deAntalya en Turkio same pli havas la karakteron de honora arko ol de urbopordego. La origina signifo de la tiel nomata "pagana pordego" apud la romia urboCarnuntum en nunaAŭstrio daŭre ne estas plene klarigata de arkeologoj kaj historiistoj. La konstruado de la pordego estis honoro donita de laRoma Senato al venkinto en batalo aŭ milito.
En Romo la arkoj estis konstruitaj laŭ la Via Sakra - la sankta vojo, kiu kondukis laŭ laRoma Forumo al laTemplo de Jupitero, kiu staris sur laKapitola Monteto. El la 21 triumfarkoj kiuj estis menciataj en la skriboj, nur kvin restas starantaj ĝis hodiaŭ.
Komence de la dua-jarcenta p.K venko-pordegoj komencis esti konstruitaj por festi eventojn, kiuj ne nepre estis bataloj aŭ venkoj. La Arko de Venko enAnkono, kiu memorigas la konstruadon de la haveno en la urbo fare de imperiestroTrajano, estas ekzemplo de ĉi tiu tipo de arko. Iuj arkoj estis starigitaj kiel propaganda ilo festanta la regnpovecon de la imperiestro, kaj aliaj laŭ loka iniciato kiel esprimo de dankemo kaj lojaleco al la roma imperiestro. La triumfarko ankaŭ funkciis kiel strata fono,limŝtono en la urba spaco kaj kelkfoje kiel limo de la urbo. En aliaj eventoj provizoraj triumfarkaj pordegoj estis konstruitaj, por provizora uzo, kaj malmuntitaj poste (vidu triumfarko en Parizo).
Dum la jaro 1986 la restaĵoj de la ĝisnun plej norda konata romia honora arko trovatis en la germana urboMajenco.
En la malnovkristanaj kaj armenajbazilikotriumfa arko estas la arko antaŭ la sanktejo (latinesanktuarium), en la gotika kristana preĝejo la arko inter navo kaj korusejo, super kiu kutime estas statuo aŭ pentraĵo de la "triumfanta savanto" Jesuo, aŭ en kiu, simbole por Jesuo venkinta la morton, pendas granda kruco nomata "triumfa".