![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Tristrama sturno, enMasada en Israelo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Onychognathus tristramii (Sclater,1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tristrama sturno (Onychognathus tristramii) estas birdo de la familio deSturnedoj kaj genroOnychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj deseksa duformismo.
Tiu ĉi estasbirdo indiĝena deIsraelo,Palestino,Jordanio, nordorientaEgiptio (Sinaja Duoninsulo), okcidentaSaŭdarabio kajJemeno, kaj nestumas ĉefe sur rokaj klifoj.[1]
Tiu membro de lasturnoj estas 25 cm longa (inklude 9 cm de vosto), kun enverguro de 44–45 cm, kaj pezo de 100-140 g. Masklo havas brilanirizecan nigran plumaron kun oranĝecaj aŭ brunoranĝecaj makuloj en la eksteraj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge kaj ne tiom ruĝecaj kiom ĉe aliaj membroj de la genro (pli sudaj kaj afrikaj specioj el laRuĝecflugila sturno al laSokotra sturno). Ankaŭ la proksima (sed malproksima geografie) parenco nome laPalflugila sturno havas brunecajn flugilplumojn anstataŭ ruĝecajn: distingilo estas ke la Tristrama sturno okupas la plej nordan pinton de la teritorio de la genro (enMezoriento) dum la Palflugila sturno okupas la plej sudan pinton en plejaSuda Afriko; krome la Palflugila sturno havas helajn oranĝecajn irisojn dum la Tristrama sturno havas malhelajn irisojn. La beko kaj kruroj estas nigraj. Inoj kaj junuloj estas similaj sed pli senkoloraj, kun grizeca kapo kaj sen brila plumaro.[1][2]
Ĝi estas gregema kaj bruema specio, kun alvoko kiu similas al lupofajfo. Ili estasĉiomanĝantaj, kiuj manĝas fruktojn kaj senvertebrulojn, kaj povas esti vidataj dum rajdado deSiria ibekso kaj enhejmagregaro por serĉado deparazitoj. Ili iĝas pli kaj pli kunmanĝantaj ĉe homo, kaj tiele ili manĝas en urboj kaj vilaĝoj; to permesis ĵusan nordenan disvastigon en ties distribuo.[1]
Tiu specio ricevas sian nomon laŭ la pastroHenry Baker Tristram.
|